Anneto vivis en la urbo jam de multe da jaroj, estis nomata sinjorino kaj estis precipe fiera, kiam ŝi parolis pri siaj malnovaj rememoroj, pri la grafa tempo, kiam ŝi veturadis en kaleŝo kaj povis paroli kun grafinoj kaj baroninoj. Ŝia dolĉa grafa infano estis plej ĉarma Dia anĝelo, plej kara animo, kaj ili ambaŭ sin reciproke tre amis. Ili reciproke sin kisis kaj karesis, la knabo estis ŝia ĝojo, duono de ŝia vivo. Nun li estis granda, havis la aĝon de dekkvar jaroj, estis saĝa kaj bela; depost la tempo, kiam ŝi estis portinta lin sur la brakoj, ŝi plu lin ne vidis. Depost multe da jaroj ŝi ne estis en la grafa palaco, estis tre malproksime ĝis tie.
"Mi devas iam fari rapidan decidon!" diris Anneto. "Mi devas veturi al mia belegaĵo, al mia dolĉa grafa infano. Ha, li certe ankaŭ sopiras pri mi, pensas pri mi, amas min ankoraŭ kiel tiam, kiam li per siaj anĝelaj brakoj pendis ĉirkaŭ mia kolo kaj balbutis: "Neto!" Tio sonis tiel delikate kiel tonoj de violono! Jes, mi devas decidiĝi kaj revidi lin!"
Ŝi ne veturis fiere, ŝi uzis siajn proprajn piedojn kaj atingis la palacon, kiu ĉiam ankoraŭ estis granda kaj lumanta kiel antaŭe kaj ĉirkaŭita de la sama bela parko. Sed la homoj en la palaco ĉiuj estis por ŝi fremdaj, neniu el ili sciis ion pri Anneto, neniu eĉ suspektis, kian gravan rolon ŝi iam ludis ĉi tie. Sed tion jam diros al ili grafino kaj ankaŭ ŝia propra filo. Ha, kiel ŝi sopiris ekvidi lin!
Jen Anneto fine estis ĉi tie. Longe ŝi devis atendi, kaj tempo de atendado daŭras tiel senfine longe! Antaŭ ol la gesinjoroj iris al la tablo, oni ŝin vokis al la grafino, kaj ĉi tiu akceptis ŝin tre afable. Sian dolĉan knabon ŝi estis vidonta post la manĝado, kaj por tio oni ŝin denove vokis.
Kiel granda, longa kaj gracia li fariĝis! Sed la ĉarmajn okulojn kaj la anĝelan buŝon li ankoraŭ havis. Li rigardis ŝin, ne dirante eĉ unu vorton. Certe li ŝin ne rekonis. Li sin turnis kaj volis foriri returne, sed tiam ŝi kaptis lian manon kaj almetis ĝin al sia buŝo.
"Bone, bone" li diris kaj forlasis la ĉambron, li, la penso de ŝia amo, li kiun ŝi estis aminta plej sincere kaj nun ankoraŭ amis, li, ŝia tuta fiero sur la tero.
Anneto forlasis la palacon kaj ekvagis malĝoje laŭlonge de la landvojo. Li tenis sin tiel fremde kontraŭ ŝi, havis por ŝi neniun vorton, li, kiun ŝi iam portadis tage kaj nokte kaj nun ankoraŭ portis en la koro.
Subite granda nigra korvo malleviĝis antaŭ ŝi sur la vojon kaj kriis per raŭka voĉo. "Ho," ŝi diris, "kia malbonaŭgura birdo vi estas!"
Ŝia vojo kondukis preter la domo de la taglaboristo; la virino staris antaŭ la pordo, kaj ili komencis inter si interparoladon.
"Vi estas bone nutrita!" diris la taglaboristino; "vi estas dika kaj grasa, viaj aferoj iras bone!"
"Kial do ne!" respondis Anneto.
"La ŝipo tiam dronis kun ili!" daŭrigis la taglaboristino la interparoladon. "La ŝipisto Lars kaj la knabo ambaŭ dronis. Nun ĉio finiĝis por ili. Mi ĉiam esperis, ke la knabo iam povos helpi al mi per iom da mono. Al vi li nun farus plu neniajn elspezojn, Anneto!" "Jes, ili dronis!" respondis Anneto kaj plu ne parolis pri tiu afero. Anneto estis malgaja, ĉar ŝia grafa infano ne volis paroli kun ŝi, kun ŝi, kiu lin amis kaj nur por li entreprenis la longan vojon; tio kostis ankaŭ monon. La havita plezuro ne estis granda, sed ĉi tie ŝi ne diris eĉ unu vorton pri tio; ŝi ne volis malpezigi sian koron per ia komuniko al la taglaboristino, ĉar ĉi tiu povus ja pensi, ke ŝi ĉe la grafa familio plu ne estas estimata. Tiam la korvo transflugis super ŝi kaj denove eksonigis sian raŭkan voĉon.
"La nigra kriisto," diris Anneto, "hodiaŭ senĉese min timigas! "
Ŝi alportis kun si kafon kaj cikorion; por la malriĉa taglaboristino, kiu longe ne havis tiajn frandaĵojn, tia donaco estis bonfaro, kaj Anneto petis, ke oni pretigu por ŝi ankaŭ unu tason. Dum la kafo estis kuirata, ŝi sidiĝis sur seĝo kaj endormiĝis. Tiam ŝi ekvidis en sonĝo tiun, kiu antaŭe neniam vivis en ŝiaj sonĝoj: ŝi sonĝis pri sia propra filo, kiu en ĉi tiu sama domo estis malsatinta kaj kriinta, kiu elkreskis en malĝojo kaj mizero kaj nun kuŝis en la profunda maro, Dio scias kie. Ŝi sonĝis, ke ŝi sidas tie, kie ŝi efektive nun sidis, kaj la taglaboristino sur la korto kuiras kafon. La odoro de la kafo jam plenigis ĉambron, kaj subite aperis en la pordo mirinda ĉarma estaĵo, bela kiel la grafa infano, kaj la infana figuro diris:
"Nun la mondo pereas! Tenu vin forte je mi, ĉar vi estas ja ĉiuokaze mia patrino! Vi havas anĝelon en la ĉiela regno! Tenu vin forte je mi!"
Kaj la figuro ŝin prenis, sed samtempe leviĝis grandega bruo, kiu kredeble estis kaŭzata de la krevanta mondo, kaj la anĝelo leviĝis kaj tenis ŝin forte je la manikoj de la ĉemizo, tiel forte, ke ŝi, kiel ŝajnis al ŝi, leviĝis de la tero. Sed subite io peza alpendiĝis al ŝiaj piedoj, almetiĝis al ŝia dorso; ŝi havis la impreson, kvazaŭ cent virinoj alkroĉiĝis al ŝi kaj kriis: "Se vi saviĝas, ni ankaŭ devas saviĝi! Tenu forte, tenu forte!" Kaj ili ĉiuj alpendiĝis. Tio estis tro multe; "riĉ', raĉ'", la maniko disŝiriĝis, kaj Anneto falegis en grandegan profundon, tiel ke ŝi ĉe tio vekiĝis, --- kaj ŝi estis jam tuj renversiĝonta kun la seĝo, sur kiu ŝi sidis. Ŝia kapo estis tiel konfuzita, ke ŝi tute ne povis rememori, kion ŝi sonĝis, ŝi nur konsciis, ke tio estis io malbona.
Oni trinkis la kafon, ĉe kio oni multe rakontis, kaj poste Anneto iris al la plej proksima urbo, kie ŝi devis trovi la ŝarĝveturigiston kaj kun li ankoraŭ en la sama nokto veturi al sia hejmo. Sed kiam ŝi renkontis la ŝarĝveturigiston, li asertis, ke antaŭ la sekvanta vespero ili ne povos veturi. Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado, ŝi konsideris la longecon de la vojo kaj prikalkulis, ke, se ŝi ne sekvos la landvojon, sed iros laŭlonge de la marbordo, ŝi ŝparos preskaŭ du mejlojn. Krom tio estis bela vespero kaj plej bela plenluno, per unu vorto --- Anneto decidis iri piede. En la sekvanta tago ŝi povis esti hejme.
La suno estis subiĝinta, la vesperaj sonoriloj ankoraŭ sonoris, --- ne, tio ne estis la sonoriloj, tio estis ranoj, kiuj kvakis en la marĉoj. Jen ili silentiĝis, ĉio estis silenta; eĉ unu birdon oni ne aŭdis, ĉiuj jam delonge ripozis, kaj la strigo ne estis ankoraŭ hejme. Nenian sonon oni aŭdis en la arbaro aŭ sur la marbordo, laŭlonge de kiu ŝi iris. Ŝi aŭdis la paŝojn de siaj propraj piedoj en la sablo, neniu bato de ondo estis aŭdebla, absoluta silento regis super la akva abismo. Mutaj ili ĉiuj tie estis, la vivantoj kaj la mortintoj.
Anneto iris kaj pensis, kiel oni diras, pri nenio, ŝi forpelis de si ĉiujn pensojn; tamen la pensoj ŝin ne forlasis, ili neniam nin forlasas, ili nur kuŝas en speco de dormo, la viviĝintaj kiuj trankviliĝis, kiel ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ne moviĝis. Sed la pensoj aperas, ili povas ekmoviĝi en nia koro, ili povas ekmoviĝi en nia kapo aŭ subite nin ataki.