"Bonfaroj alportas benon!" estas skribite. "La peko naskas la morton! " estas ankaŭ skribite. Multaj aferoj estas skribitaj, multaj estas diritaj, oni tion ne scias, oni tion ne memoras. Tiel estis kun Anneto. Sed tio povas subite veni en la kapon, tio povas veni!
Ĉiuj malvirtoj, ĉiuj virtoj kuŝas en nia koro, en via, en mia; ili kuŝas kiel malgrandaj, nevideblaj grajnetoj. Jen el ekstere venas sunradio, ektuŝo de malbona mano, vi turnas ĝin dekstren, tio povas esti decida, kaj la malgranda grajneto skuiĝas, ĝi ŝvelas, ĝi krevas kaj enverŝas ĉiujn siajn sukojn en vian sangon, kaj tiam vi senhalte ekmoviĝas. Ekzistas pensoj maltrankviligantaj; tiel longe, kiel oni iras kvazaŭ en sonĝo, oni ilin ne havas, sed ili komencas moviĝi! Anneto iris kvazaŭ en sonĝo, la pensoj komencis moviĝi. De unu Kandelfesto ĝis la alia la koro havas multe sur sia kalkultabelo, la kalkulon pri tuta jaro; multe estas forgesite, pekoj per vortoj kontraŭ Dio, kontraŭ nia proksimulo kaj kontraŭ nia propra konscienco. Ni tion ne pripensas, kaj tion ankaŭ Anneto ne faris; ŝi faris nenion malbonan kontraŭ la leĝoj de la lando, ŝi estis opiniata, kiel ŝi sciis, brava, honesta kaj estiminda. Kiam ŝi nun iris laŭlonge de la marbordo, ŝi subite ekvidis ke io tie kuŝis. Kio ĝi estas? Ŝi haltis; kion la maro tie elĵetis? Tie kuŝis malnova vira ĉapelo. Kie ĝi povis defali de ŝipo? Ŝi aliris pli proksime, haltis kaj rigardis la ĉapelon. He, kio tie kuŝis! Timo ŝin atakis; sed estis nenio, kion oni devus timi, tio estis mara herbo aŭ junko, kiu kovris longforman ŝtonon kaj aspektis kiel korpo de homo. Tio estis nur junko aŭ mara herbo, ŝi tamen restis timigita, kaj dum ŝi iris pluen, venis al ŝi en la kapon diversaj aferoj, kiujn ŝi aŭdis, kiam ŝi estis infano, la tuta superstiĉo pri la marborda fantomo, la fantomo de tiuj, kiujn la maro elĵetis sur la dezertan bordon kaj kiuj restis tie ne enterigitaj. Oni diris, ke la marborda fantomo sekvas la solecan migranton, alpendiĝas al li kaj postulas, ke oni portu ĝin sur la tombejon, por ke ĝi ricevu tombon en Kristana tero. "Tenu forte, tenu forte!" ĝi krias, kiel oni diras. Kiam Anneto ripetis en si mem tiujn vortojn, ŝi subite rememoris sian tutan sonĝon, vivanta ĝi staris antaŭ ŝia animo, kiel la patrinoj kun la krio "tenu forte, tenu forte" alkroĉiĝis al ŝi, kiel la mondo pereis, ŝiaj manikoj disŝiriĝis kaj ŝi forfalis de sia infano, kiu en la horo de juĝo volis ŝin tiri supren. Ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango, ŝia infano, kiun ŝi neniam amis, pri kiu ŝi eĉ ne pensis, tiu infano kuŝis nun sur la fundo de la maro, ĝi povis veni kiel marborda fantomo kaj krii: "tenu forte, tenu forte! metu min en Kristanan teron!" Dum ĉi tiuj pensoj iris tra ŝia kapo, ŝi sentis pikadon en siaj piedoj, kaj ŝi iris pli rapide. La timo simile al malseka mano kuŝiĝis sur ŝia koro, tiel ke ŝi preskaŭ svenis. Dum ŝi rigardis la maron, la aero ĉirkaŭ ŝi subite fariĝis ĉiam pli kaj pli densa. Aperis peza nebulo kaj kuŝiĝis sur la arbetaĵoj kaj arboj, kio donis al ili strangan aspekton. Ŝi sin returnis, por rigardi la lunon, kiu staris malantaŭ ŝi. Ĝi similis al pala disko sen radioj. Ŝi havis la senton, kvazaŭ io peza kuŝiĝis sur ĉiuj ŝiaj membroj; "tenu forte, tenu forte!" ŝi pensis. Kiam ŝi denove sin returnis kaj ekrigardis la lunon, ŝajnis al ŝi, ke ĝia vizaĝo troviĝas tute proksime antaŭ ŝi kaj ke la nebulo kvazaŭ blanka tola kovro pendas de ŝiaj ŝultroj. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas: "Tenu forte! Metu min en Kristanan teron!" kaj ŝi efektive aŭdis tonon, obtuzan, maltrankviligan, kiu ne povis veni de la ranoj en la marĉo nek de korvoj aŭ kornikoj, ĉar ilin ŝi nenie rimarkis. "Enterigu min, enterigu min!" sonis laŭte kaj aŭdeble. Jes, tio estis la marborda fantomo de ŝia infano, kiu kuŝis sur la fundo de la maro kaj ne povis trovi pacon nek ripozon, ĝis ĝi estos portita sur la tombejon kaj oni elfosos por ĝi tombon en Kristana tero. Tien ŝi volis iri, tie ŝi volis fosi tombon. Ŝi ekiris en la direkto al la plej proksima preĝejo, kaj ĉar al ŝi ŝajnis, ke ŝia ŝarĝo fariĝis malpli peza aŭ eĉ tute malaperis, ŝi volis denove iri returne kaj rapidi hejmen laŭ la plej mallonga vojo. Sed tiam io denove ŝin kaptis. "Tenu forte, tenu forte!" Tio sonis kiel kvakado de ranoj, tio sonis kiel plenda kriado de birdoj, tio sonis tute klare: "Enterigu min, enterigu min!"
La nebulo estis malvarma kaj malseka, ŝia mano kaj ŝia vizaĝo estis malvarma kaj malseka de timo kaj teruro; ekstere ŝi sentis premadon, ŝian internon trafluis amaso da pensoj, kiujn ŝi neniam antaŭe sentis.
En la daŭro de unu printempa nokto ĉe ni en la nordo la fagarbaro povas eligi burĝonojn kaj ĉe la sunlumo de la sekvanta tago aperi en sia juna luma belegeco; en la daŭro de unu sola sekundo povas disvolviĝi la semitaĵo de niaj pekoj per penso;, vortoj kaj faroj, kiu estas disŝutita en nia ĝisnuna vivo. Ĝi eligas ĝermojn kaj disvolviĝas en la daŭro de unu sekundo, kiam la konscienco vekiĝas, kaj Dio ĝin vekas tiam, kiam ni tion plej malmulte atendas. Tiam nenio plu estas pravigebla, la faro staras kaj atestas kontraŭ ni, la pensoj ricevas teruron pri tio, kion ni portis en ni kaj ne sufokis, ni ricevas teruron pri la semitaĵo, kiun ni ŝutis en malhumileco kaj senpripenseco. La koro enfermas en si ĉiujn virtojn, sed ankaŭ ĉiujn malvirtojn, kaj ili povas prosperi sur la plej malfekunda grundo.
Kion ni diris ĉi tie per vortoj, tio ondiĝis en la pensoj de Anneto; tio ŝin senfortigis, ŝi falis sur la teron kaj rampis sur ĝi kelkan spacon. "Enterigu min, enterigu min!" io sonis; ha, plej volonte ŝi enterigus sin mem, se nur la tombo estus eterna forgeso de ĉiuj pekoj. Tio estis la serioza horo de vekiĝo kun teruro kaj timego. Kaŭze de ŝia superstiĉo ŝia sango jen bolis, jen rigidiĝis; multaj aferoj, pri kiuj ŝi neniam volus paroli, venis al ŝi en la kapon. Sensone kiel la ombro de nubo en lunlumo traŝvebis antaŭ ŝi aperaĵo, pri kiu ŝi jam antaŭe aŭdis. Tute antaŭ ŝi pretergalopis kvar spiregantaj ĉevaloj, fajro flamis el iliaj okuloj kaj nazotruoj. Ili tiris ardantan kaleŝon, en kiu sidis la malbona bienmastro, kiu loĝis en ĉi tiu regiono antaŭ pli ol cent jaroj. Ĉiun noktomezon li veturas, kiel oni diris, en sian bienon kaj tuj veturas returne. Li ne estis blanka, kiel oni ordinare prezentas al si mortinton, ne, li estis nigra kiel karbo, kiel estingiĝinta karbo. Li kapsalutis Anneton kaj faris al ŝi signojn. "Tenu forte, tenu forte! Tiam vi povos denove veturi en grafa kaleŝo kaj forgesi vian infanon!"
Ŝi iris pli rapide antaŭen kaj atingis la tombejon. Sed la nigraj krucoj kaj la nigraj korvoj intermiksiĝis antaŭ ŝiaj okuloj. La korvoj kriis, kiel hodiaŭ la korvo estis kriinta, sed nun ŝi komprenis, kion ili kriis. "Mi estas korva patrino, mi estas korva patrino!" diris ĉiu el ili, kaj Anneto sciis, ke tiu nomo rilatas ankaŭ al ŝi; ŝi eble aliformiĝos en tian nigran birdon kaj devos senĉese kriadi, kiel tiu kriis, se ŝi ne sukcesos elfosi la tombon.
Kaj ŝi ĵetiĝis sur la teron kaj fosis per siaj manoj tombon en la malmola tero, ĝis la sango komencis ŝpruci el ŝiaj fingroj.
"Enterigu min, enterigu min!" sonis seninterrompe; ŝi timis la kokokrion, ŝi timis la unuan ruĝan strion en la oriento, ĉar se ŝia laboro ne estos finita ĝis tiam, ŝi pereos. Kaj la koko ekkriis, kaj en la oriento montriĝis brileto de lumo, --- la tombo estis elfosita nur duone, glacia mano ekglitis sur ŝia kapo kaj vizaĝo malsupren ĝis la koro. "Nur duono de tombo!" io ĝemis, kaj ombro malrapide forŝvebis returne, al la fundo de la maro. Jes, tio estis la marborda fantomo! Senforte Anneto falis sur la teron, ŝi havis plu nek pensojn nek sentojn.
Estis luma tago, kiam ŝi denove rekonsciiĝis; du viroj levis ŝin. Ŝi kuŝis ne sur la tombejo, sed sur la marbordo, kaj ŝi estis fosinta antaŭ si profundan truon en la sablo kaj sange vundis al si la fingrojn je rompita glaso, kies akraranda malsupra parto sidis sur blukolora ligna ŝtipo. Anneto estis malsana. Ŝia konscienco miksis la kartojn de la superstiĉo, dismetis ilin kaj prenis el ili informon, ke ŝi nun havas nur duonon da animo, ke la duan duonon forprenis kun si ŝia infano sur la fundon de la maro. Ŝi estis konvinkita, ke neniam ŝi povos akiri favorkorecon de la ĉielo, antaŭ ol ŝi ricevos returne tiun duan duonon, kiu estas retenata en la profundo de la maro. Anneto revenis hejmen; ŝi ne estis plu tiu estaĵo, kiu ŝi estis antaŭe. Ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo, nur unu fadeno tiriĝis tra ĉiuj ŝiaj pensoj kaj sentoj, la ĉiam revenanta ideo porti la marbordan fantomon sur la tombejon, fosi por ĝi tombon kaj per tio returne akiri sian tutan animon.