En multaj noktoj ŝi malaperis el la domo, kaj ĉiam oni ŝin tiam trovis sur la marbordo, kie ŝi atendis la fantomon. Tiel pasis tuta jaro; en unu nokto ŝi denove malaperis, sed oni ne povis ŝin retrovi; la tuta sekvanta tago pasis en senfrukta serĉado.
Kiam vespere la preĝeja servisto eniris en la preĝejon, por sonorigi al la vespera preĝo, li ekvidis Anneton, kuŝantan antaŭ la altaro. Ĉi tie ŝi estis depost la plej frua matena horo, ŝiaj fortoj preskaŭ tute ŝin forlasis, sed ŝiaj okuloj lumis, ŝia vizaĝo havis ruĝetan brilon. La lastaj radioj de la suno falis sur ŝin, glitis brilante sur la altaron kaj origis la brilpurajn bukojn de la Biblio, kiu kuŝis sur ĝi malfermite. Klare oni povis legi la vortojn de la profeto Joeclass="underline" "Disŝiru viajn korojn, sed ne viajn vestojn, returnu vin al la Eternulo!" --- "Tio estis simpla hazardo!" oni diris, kiel multajn aferojn oni atribuas al la hazardo
Sur la vizaĝo de Anneto, kiun prilumis la suno, oni povis legi pri paco kaj favorkoreco. Al ŝi estis tiel bone, ŝi diris; ŝi nun denove tute refortiĝis. En ĉi tiu nokto, ŝi diris, ŝin vizitis la marborda fantomo, ŝia propra infano, kaj ĝi diris: vi elfosis por mi nur duonon da tombo, sed dum tre longa tempo vi tenis min entombigite en via koro, kaj tie patrino konservas sian infanon plej bone. Tial ĝi returne redonis al ŝi ŝian perditan duonon da animo kaj kondukis ŝin en la preĝejon.
"Nun mi estas en la domo de Dio," ŝi diris, "kaj en Lia domo oni estas feliĉa!"
Kiam la suno estis tute subiĝinta, la animo de Anneto estis tute supre, tie, kie ne ekzistas timo, kiam oni finis sian surteran bataladon; kaj Anneto ĝin finis.
Infana babilado
\ Infana babilado \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ regsistro: 1992-09-22 \
Ĉe la gesinjoroj grandnegocistoj estis granda kunveno de infanoj, infanoj de riĉaj homoj kaj infanoj de altklasaj homoj. La grandnegocisto estis homo bonstata kaj klera. Li mem estis studinta en la universitato, laŭ la deziro de sia patro, kiu komence estis nur brutkomercisto, sed honesta kaj agema. Tio donis monon, kaj al tio la grandkomercisto ŝuldis sian prosperon. Saĝon li havis, kaj eĉ koron, tamen pri tio oni malpli parolis ol pri lia multo da mono.
Lin konstante vizitadis altkvalitaj homoj, altkvalitaj per la nobeleco de sia naskiĝo kaj altkvalitaj per nobeleco de la spirito, tiaj, kiuj havis ambaŭ nobelajn titolojn, kaj tiaj, kiuj havis neniun el ili. Tie nun estis kunveno de infanoj, infana amuziĝo, kaj infanoj eldiras libere, kion ili havas en la koro. Inter la malgranda gastaro troviĝis unu plej ĉarma knabino, sed terure fiera. Tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj por tio. Ŝia patro estis palacano, kaj tio, kiel ŝi sciis, estis terure grava afero.
"Mi estas palaca infano!" ŝi diradis. Ŝi povus tiel same bone esti kela infano, ĉar nek la unuan staton nek la duan oni povas atingi per siaj propraj faroj. Krom tio ŝi rakontis al la aliaj infanoj, ke ŝi estas "moŝtnaskita", kaj ŝi diris plue, ke se oni ne estas moŝtnaskita, oni povas fariĝi nenio. Lerni kaj esti tre diligenta nenion helpas, se oni ne estas moŝtnaskita, tiam oni nenion povas atingi.
"Kaj el tiuj, kiuj havas simplan nomon, neniam povas io fariĝi," ŝi diris. "Oni devas alarkigi la brakojn al la flankoj kaj teni malproksime de si tiujn, kiuj havas simplan nomon." Ĉe tio ŝi alarkigis ŝiajn malgrandajn ĉarmajn braketojn kun la pintaj kubutoj al siaj flankoj, por montri, kiel oni devas agi. Kaj la malgrandaj braketoj estis tiel ĉarmaj; ŝi estis dolĉa infano.
Sed la malgranda filino de la grandnegocisto tre ekkoleris. La nomo de ŝia patro estis simpla, kaj tial ŝi diris tiel fiere, kiel ŝi povis:
"Sed mia patro povas, tuj kiam li ekvolus, aĉeti bombonojn je cent spesmiloj! Ĉu via patro tion povas?"
"Jes, sed mia patro," interrompis ŝin la malgranda filino de verkisto, "povas vian patron kaj ankaŭ vian kaj ĉiujn patrojn meti en la gazeton. Ĉiuj homoj lin timas, diras panjo, ĉar mia patro estas tiu, kiu regas en la gazeto."
Ĉe tio la knabineto alte levis la kapon, kvazaŭ ŝi estus vera princino, kiu devas sin teni fiere.
Sed ekstere antaŭ la duone malfermita pordo staris malriĉa knabo kaj enrigardis tra la fendo. La knabo ne havis la rajton eĉ eniri en la ĉambron, tiel malaltstata li estis. Li estis turnadinta la rostostangon por la kuiristino, kaj nun li ricevis la permeson stari malantaŭ la pordo kaj enrigardi al la elegante vestitaj infanoj, kiuj tie gaje amuziĝis, kaj tio estis por li tre multe.
"Se mi povus ankaŭ esti unu el ili!" li pensis, kaj li aŭskultis, kio tie estis parolata, kaj tio donis sufiĉe da kaŭzo, por esti afliktita. Eĉ unu spesdekon ne havis liaj gepatroj hejme sur la fundo de sia kofro, ili ne havis la rimedojn por aboni gazeton, des pli por ĝin verki, kaj la plej malbona estis ankoraŭ tio, ke la nomo de lia patro, kaj sekve ankaŭ lia, estis tre simpla, kaj el li sekve neniam io fariĝos en la mondo. Tio estis tre malĝojiga.
Tio estis en tiu vespero.
Depost tiam pasis jaroj, kaj el la infanoj fariĝis homoj.
Belega domo staris en la urbo, ĝi estis plena de belegaĵoj, ĉiuj volis ilin vidi, eĉ homoj el ekster la urbo venis, por tion admiri. Kiu, laŭ via opinio, el la infanoj, pri kiuj ni rakontis, povis diri, ke tiu domo estas lia? Nu, kredeble estas facile diveni? Ne, ne tiel facile. La domo apartenis al la malgranda malriĉa knabo; io tamen fariĝis el li, kvankam lia nomo estis tre simpla --- Thorwaldsen.
Kaj la tri aliaj infanoj? El tiuj infanoj, kiuj apartenis al la nobelara deveno, mona kaj spirita, neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion, neniu superis la aliajn. Sed bonaj kaj bravaj homoj tamen fariĝis el ili; ili havis en ŝi bonan grundon. Tio, kion ili tiam pensis kaj parolis, estis nur infana babilado.
Peco da perlovico
\ Peco da perlovico \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-10-09 \
La ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon kun Korsor. Ĝi estas belega peco da perlovico, kolekto da tiaj perloj, da kiaj Eŭropo nun havas tiel grandan abundon. La plej valoraj perloj el tiu granda perlovico estas nomataj: Parizo, Londono, Vieno, Neapolo. Tiu aŭ alia homo eble opinias, ke tiuj grandaj urboj ne estas la plej belaj perloj el tiu vico, aŭ li montras anstataŭ tio ian nekonatan urbeton, kiu estas lia naskiĝloko, kie loĝas liaj karaj. Jes, ofte tio estas nur malgranda bieneto, malgranda domo, kaŝita inter verdaj bariloj, unu punkto, kiu kvazaŭ forflugas, kiam la vagonaro preterkuras.
Kiom da perloj troviĝas en la perlovico de Kopenhago ĝis Korsor? Ni rigardu ses, kiuj en la okuloj de la plejmulto aperas kiel la plej rimarkindaj. Malnovaj rememoroj kaj eĉ kantoj donas al tiuj perloj brilon, tiel ke ili lumante vivas en niaj pensoj.
Ĉe la monteto, sur kiu staras la kastelo de Frederiko la Sesa, kie Oehlenschlager travivis sian vivon, brilas en luksa arbara regiono unu el tiuj perloj, dua kabano de Filemono kaj Baŭcido, la ĉarma hejmo de du amindaj gemaljunuloj. Ĉi tie loĝis Rahbeck kun sia edzino Camma; ĉi tie, sub ilia gastama tegmento, en la vivdaŭro de tuta generacio kolektiĝadis ne malmulte da herooj de la spirito el la agema kaj brua Kopenhago; ĉi tie estis fondita hejmo por la spirito, --- kaj nun…. Ne diru: "ha, kia ŝanĝo!" Ne, eĉ nun ankoraŭ tio estas hejmo de la spirito, varmejo por malsanemaj kreskaĵoj! La flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi, tamen enhavas en si, kvankam kaŝite, ĉiujn ĝermojn por folioj kaj semo. Ĉi tie la suno de la spirito lumas en bone vartatan hejmon de la spirito, vivigas kaj vigligas. La mondo de ĉirkaŭe radias tra la okuloj en la neesploreblan profundon de la animo. La hejmo de la idiotoj, ĉirkaŭata de homa amo, estas sankta loko, varmejo por la malsanema kreskaĵo, kiu devas denove esti plantita kaj ekflori en la ĝardeno de Dio. La plej malfortaj koncerne la spiriton nun estas kolektataj tie, kie iam renkontiĝadis la plej grandaj kaj fortaj, interŝanĝadis siajn pensojn kaj leviĝadis supren, --- supren leviĝas ankaŭ nun ankoraŭ la flamo de la animoj en la dua kabano de Filemono kaj Baŭcido.