Выбрать главу

La sekvantan matenon ni forveturis tre frue, ĉar ni havis ĝis Roskilde longan vojon kaj devis alveni tie sufiĉe frue, por povi ankoraŭ pririgardi la preĝejon. Krom tio la patro intencis viziti vespere malnovan lernejan kolegon. Tio ankaŭ estis farita. La nokton ni pasigis en Roskilde, kaj en la sekvanta tago, sed ne pli frue ol tagmeze, ĉar tio estis plej mizera, plej multe elveturita vojo, kiun ni devis traveturi, ni alvenis en Kopenhago. Proksimume tri tagojn ni uzis por veni de Korsor al Kopenhago; nun vi povas traflugi la saman vojon en tri horoj. La perloj ne fariĝis pli valoraj, tio ne estis ebla, sed ilia laĉo fariĝis nova kaj admirinda. Mi restis kun miaj gepatroj en Kopenhago tri semajnojn; kun Emilo ni estis kune dum tutaj ok tagoj, kaj kiam ni poste revojaĝis al Funen, li nin akompanis ankoraŭ de Kopenhago ĝis Korsor. Tie ni fianĉiĝis, antaŭ ol ni disiĝis. Tial vi povas bone kompreni, ke mi ankaŭ nomas la vojon de Kopenhago ĝis Korsor peco da perlovico.

Poste, kiam Emilo ricevis oficon de pastro en Assens, ni edziĝis; ni ofte parolis pri la Kopenhaga vojaĝo kaj pri tio, kiel bele estus fari ĝin ankoraŭ unu fojon, sed baldaŭ naskiĝis via patrino, poste ŝi ricevis gefratojn, kaj tiam estis tiom multe por varti, flegi kaj priatenti; kaj kiam la patro estis promociita kaj fariĝis preposto, ĉio ĉi tio estis ĝojo kaj beno, sed en Kopenhagon ni ne venis. Neniam plu mi tien venis, kiel ajn ofte ni pri tio pensis kaj parolis, kaj nun mi fariĝis tro maljuna, mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon; kaj tamen mi ĝojas pri la fervojoj. Estas vera beno, ke oni ilin havas. Nun vi povas des pli rapide veni al mi! Nun Odense ne estas ja multe pli malproksima de Kopenhago, ol en mia juneco ĝi estis de Nyborg. Vi povas nun tiel same rapide flugi al Italujo, kiom ni devis uzi da tempo, por vojaĝi al Kopenhago! Jes, tio havas valoron! Kaj tamen mi restas hejme, mi lasas la aliajn vojaĝi, lasas ilin veni al mi! Vi tamen ne devas rideti, ke mi sidas tiel trankvile! Mi havas antaŭ mi alian, multe pli grandan vojaĝon ol via, multe pli rapidan ol la vojaĝoj per fervojo: kiam Dio volos, mi veturos supren al la avo, kaj kiam vi estos plenumintaj vian laboron kaj sufiĉe ĝojintaj en ĉi tiu benita mondo, tiam --- mi scias --- vi ankaŭ venos al ni supren, kaj tiam ni tie supre parolos pri la tagoj de nia surtera vivo. Sed eĉ tie, tiel same kiel nun --- vi povas tion kredi al mi, infanoj --- mi diros: "La vojo de Kopenhago ĝis Korsor estas vere peco da perlovico." 

Plumo kaj inkujo

\ Plumo kaj inkujo \ el "FABELOJ" \ verkita de H.C.Andersen \ tradukita de L.L.Zamenhof \ registro: 1992-10-09 \

En la ĉambro de unu poeto oni iam, pririgardante lian inkujon, eldiris la opinion: "Estas rimarkinde, kio povas eliri el ĉi tiu inkujo! Kio nun sekvos plej frue? Jes, estas rimarkinde!"

"Tiel efektive estas," diris la inkujo. "Estas nekompreneble! Ĝuste tion mi ĉiam asertas!" ĝi diris fiere al la plumo kaj al la aliaj objektoj sur la tablo, kiuj povis tion aŭdi. "Estas efektive rimarkinde, kio povas eliri el mi, jes, estas preskaŭ nekredeble! En efektiveco mi mem ne scias, kio estos la plej baldaŭa, kiam la homo denove komencas ĉerpi el mi. Unu guto el mi sufiĉas por duono da paĝo da papero, kaj kio ne povas stari sur ĝi! Mi estas io tute rimarkinda. El mi sola eliras ĉiuj verkoj de la poeto! tiuj karakterizadoj de aparta homo, kiel li estas kaj vivas, tiel ke la homoj pensas, ke ili lin rekonas; tiuj koraj sentoj, tiu bona humoro, tiuj ĉarmaj priskriboj de la naturo! Mi tion mem ne komprenas, ĉar mi tute ne konas la naturon; ĝi tamen vivas en mi. El mi eliris kaj ĉiam ankoraŭ eliras tiu anaro da ŝvebantaj ĉarmaj knabinoj, maltimaj kavaliroj sur spiregantaj ĉevaloj, gajaj kaj sanaj naturuloj! Jes, mi tion mem ne scias kaj mi nenion pensas ĉe tio."

"En tio vi estas tute prava!" diris la plumo; "vi tute ne pensas, ĉar se vi pensus, tiam vi komprenus, ke vi nur donas fluidaĵon! Vi donas malsekecon, por ke mi povu eldiri kaj videbligi sur papero tion, kion mi havas en mi; tion mi skribas. La skribanto estas la plumo; pri tio neniu homo dubas; kaj koncerne la poezian arton la plejmulto da homoj komprenas tiom same multe, kiel malnova inkujo."

"Vi havas nur tro malmulte da sperto!" respondis la inkujo. "Vi servas ja apenaŭ unu semajnon, kaj vi estas jam duone eluzita. Ĉu vi eble imagas al vi, ke vi estas la poeto? Vi estas nur la servisto, kaj mi havis jam multe el via speco, antaŭ ol vi venis, mi havis el la ansera familio, kiel ankaŭ el angla fabriko. Mi estas kompetenta pri anseraj trunketoj kaj pri ŝtalaj plumoj. Mi havis jam multe da ili en servado kaj ricevos ankoraŭ multe, kiam li, la homo, kiu faras por mi la movojn, venados kaj skribados tion, kion li ĉerpas el mia interno. Mi nun nur volus scii, kion li antaŭ ĉio el mi elprenos."

"Malsaĝa inka tineto!" diris la plumo.

Malfrue vespere la poeto venis hejmen, li venis el koncertejo, kie li aŭdis bonegan violoniston kaj estis tute plenigita kaj emociita de lia nekomparebla ludado. Mirigan mondon da tonoj li elsorĉis el sia instrumento: jen ĝi sonis kiel sonoraj akvogutoj, perlo post perlo, jen kiel plena ĥoro da pepantaj birdoj, jen ventego bruis tra pinarbaro. Ŝajnis al li, ke li aŭdis ploradon de sia propra koro, sed per melodioj, kiuj sonas el belega voĉo de virino. Estis tiel, kvazaŭ sonis ne nur la kordoj de la violono, sed ankaŭ la ponteto, eĉ la ŝraŭboj kaj la resontabulo; estis eksterordinare! Ĝi estis malfacila kaj tamen aspektis kiel infana ludo, kvazaŭ la arĉo nur simple kuradis tien kaj reen super la kordoj. Oni povus pensi, ke ĉiu devas povi fari tiel same. La violono sonis per si mem, la arĉo ludis per si mem, ili ambaŭ faris la tutaĵon, oni forgesis ĉe tio pri la majstro, kiu ilin gvidis, kiu enspiris al ili vivon kaj animon. Oni forgesis pri la majstro, sed pri li pensis la poeto, pri li li rakontis, kaj li skribis siajn pensojn tiamaniere:

"Kiel malsaĝa tio estas, se la arĉo kaj la violono volas esti fieraj pri siaj faroj! Kaj tamen ni homoj ja agas tiel tre ofte, la poeto, la artisto, la eltrovinto kaj vojebeniganto en la scienco, la militestro. Ni fanfaronas, ni estas fieraj pri niaj faroj, --- kaj tamen ni ĉiuj estas ja nur la instrumentoj, per kiuj Dio ludas; al Li sola apartenas la gloro! Ni havas nenion, pri kio ni povus esti fieraj."

Jes, tion la poeto skribis, li skribis tion en formo de parabolo kaj nomis ĝin "La majstro kaj la instrumentoj."

"Jen vi ricevis vian titolon, sinjorino!" diris la plumo al la inkujo, kiam ili ambaŭ denove estis solaj. "Kredeble vi aŭdis, kiam li laŭte legis al si tion, kion mi skribis?"

"Jes, kion mi donis al vi por skribi," respondis la inkujo. "Tio estis ja frapo sur vin pro via fiereco! Kaj vi eĉ ne povas kompreni, ke oni mokas vin! Mi donis al vi frapon ĝuste el mia interno! Mi konas ja mian propran mokadon!"