Выбрать главу

11. Antaŭvido de la Bramanano

Iam estis bramano. Li pretendis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj aliaj diversaj scioj. Li volis pavi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore. Vidinte tion, oni demandis: "Pro kio vi ploras?" La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Min doloras la mallongeco de lia vivo, do mi ploras." Oni konsolis lin: "La homa vivo estas ne facile sondebla. Eble vi eraris en la kalkulo, kaj li ne mortos je la supozita tempo. Kial vi ploras antaŭe pro tio?" La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj la luno, kaj eĉ falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro." Sorĉate de la prestiĝo kaj profito, li mortigis sian propran filon je la sepa tago por pravigi la aŭguron. Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro." Ili ekkredis kaj estimis lin.

12. Malvarmigi Bolantan Akvon

Iam antaŭe, kiam malsaĝulo dekoktis nigran sukeron por solidigi ĝin, riĉulo venis en lian domon. La malsaĝulo pensis: "Mi devas regali lin per sukera akvo." Li tuj verŝis iom da akvo en la kaldronon kaj ekboligis ĝin. Dum la boligado li senĉese ventumis la akvon per ventumilo, por ke ĝi malvarmiĝu kiel eble plej rapide. Vidinte tion, oni diris al li: "Kiel la sukera akvo povas malvarmiĝi je via ventumado, se vi ne ĉesigas la bruladon de la fajro?"

13. Koleremulo

Iam antaŭe, dum babilado kun aliaj en la ĉambro, iu laŭdis, ke iu alia estas bonulo krom nur du mankoj: koleremo kaj senpripensemo. Ĝuste tiam, la priparolato pasis preter la domo kaj hazarde kaptis la lastajn vortojn. Li do enĉambriĝis furioze, kaptis la parolinton kaj ekbatis lin. La ĉeestantoj demandis: "Pro kio vi batas lin?" La koleremulo respondis: "Kiam mi estis kolerema kaj senpripensema? Tamen li tiel diraĉis, mi do lin batis." Oni diris: "Jen vi ja montras viajn koleremon kaj senpripensemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?" La koleremulo furioziĝis kiamoni parolis pri liaj mankoj, kaj oni ĉiuj mokis lin pro tio.

14. Komercistoj kaj ilia Gvidisto

Iam antaŭe, pluraj komercistoj volis vojaĝi al la maro, tamen neniu el ili konis la vojon. Ili decidis dungi gvidiston por gvidi ilin. Post serĉado, ili fine trovis unu kaj ekvojaĝis sub lia konduko. Ili renkontis templon de Dio en sovaĝa regiono. Tie oni devis mortigi homon kaj oferi lin al la Dio por preterpasi la templon. La komercistoj interkonsiliĝis, kaj diris: "Ni ĉiuj estas amikoj aŭ parencoj, do neniu el ni devus esti mortigita. Nur la gvidisto taŭgas por tio." Ili do mortigis la gvidiston, oferis lin al la Dio, kaj daŭrigis sian vojaĝon. Sed tamen ili perdis la vojon post nelonge. Neniu sciis, al kiu direkto ili devas iri. Pro tio ili ĉiuj mortis de malsato en la sovaĝejo.

15. Medicinaĵo Rapide Kreskiga

Iam al reĝo naskiĝis filineto. La reĝo tuj alvenigis palacan kuraciston kaj ordonis lin: "Donu al mi bonan medicinaĵon, por ke mia filino elkreskiĝu senprokraste per ĝi." La kuracisto respondis: "Mi donos al vi bonan medicinaĵon, kiu povas elkreskigi ŝin rapide, sed nun mi devas iri aliloken por pretigi ĝin. Vi ne rajtas vidi vian filinon ĝis mia reveno. Post kiam mi estos preta, mi petu ŝin preni la medicinaĵon kaj montru ŝin al vi." La kuracisto do vojaĝis malproksimen por la medicinaĵo. Post dek du jaroj li revenis al la palaco. Tuj kiam la reĝidino prenis la medicinaĵon, li kondukis ŝin al la reĝo. Vidinte, ke lia filino estas multe pli alta ol antaŭe, la reĝo ĝojegis. Li pensis: "Vere bona kuracisto! Mia filino prenis lian medicinaĵon, kaj vere kreskis tiel multe." Li do premiis la kuraciston per multaj trezoroj. Tiam ĉiuj miris pri la malsaĝo de la reĝo. Li eĉ ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskadon de la filino nur al medicinaĵo!

16. Plidolĉigi Sukerkanon

Iam antaŭe, du viroj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis, ke ili premiu tiun, kiu plantas bone, kaj punu tiun, kiu plantas malbone. Tiam iu el ili pensis: "La sukerkano estas tre dolĉa. Se mi elpremos la sukon, kaj per ĝi akvumos la plantaĵon, multe pli dolĉiĝos mia sukerkano ol la lia." Li do elpremis la sukon de sukerkano, kaj per ĝi akvumis la plantaĵon. Sed la plantaĵo velkiĝis, kaj li ĉion perdis pro tio.

17. KvarcentMoneroj por la Kvindek

Iam estis komercisto. Oni ŝuldis al li kvindek monerojn, kaj ne redonis la monon por longa tempo. Li do iris al la ŝuldanto por postuli la monon. Li renkontis riveron sur la vojo, kaj elspezis ducent monerojn por ĝin transpasi boate. Atinginte la cellokon, li ne sukcesis trovi la ŝuldanton, kaj povis fari nenion alian ol reveni hejmen. Li denove elspezis ducent monerojn pro la rivero dum sia reveno. Krome, li suferis ankaŭ de lacego pro la longa vojaĝo. Li perdis tro multe por malmulte da ŝuldo. Oni ĉiuj mokis lin pri tio.

18. Proksimiĝo al la Akrilo

Iam antaŭe, malriĉulo vivis en granda mizero. Li laboregis por la reĝo dum longa tempo, kaj malgrasiĝis tagon post tago de la peza laboro. Vidinte tion, la reĝo kompatis lin, kaj donacis al li mortan kamelon. La malriĉulo akceptis la donacon, kaj senprokraste eksenfeligis ĝin. Lia tranĉilo malakriĝis dum la laboro, li do ekserĉis akrigilon. Finfine li trovis la akrigilon en la supra etaĝo, kaj tie akrigis la tranĉilon. Poste, li revenis malsupren por la senfeligado. Tiel li supreniradis multfoje por akrigi la tranĉilon, kaj tediĝis de tio iom post iom. Por eviti pluan supreniradon, li ŝnure tiris la kamelon sur la supran etaĝon por ĝin proksimigi al la malgranda akrigilo. Pro tio li estis mokita de aliaj.

19. Serĉadi la Perditan Bovlon

Iam antaŭe, dum iu veturis sur la maro, li senatente faligis sian arĝentan bovlon en akvon. Li pensis: "Mi faru signon sur la akvon kaj forlasu la bovlon tie. Poste mi revenu por ĝin retrovi." Post du monatoj li venis en la regionon de Sri-Lankao kaj aliaj regnoj. Kiam li vidis riveron, li tuj enakviĝis por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis: "Kion vi faras?" Li respondis: "Mi perdis arĝentan bovlon, kaj volas ĝin retrovi." Oni demandis: "Kie vi ĝin perdis?" Li respondis: "En la loko de kie mi ĵus ekveturis." Oni demandis: "Kiam vi ĝin perdis?" Li respondis: "Antaŭ du monatoj." Oni diris: "Antaŭ du monatoj! Kiel vi povos retrovi ĝin ĉi tie!" Li respondis: "Kiam mi faligis la bovlon, mi faris signon sur la akvon. Ĉi tie la akvo estas sama kiel tiu, kiun mi signis, do mi serĉas ĝin ĉi tie." Oni diris: "Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis la bovlon en alia loko. Nun vi serĉas ĝin ĉi tie. Kiel vi povos ĝin retrovi?" Do ili ĉiuj priridis lin.

20. La Reĝo kaj laMispunito

Iam antaŭe, iu parolis pri la mankoj de la reĝo, kaj diris: "La reĝo estas despota kaj senkompetenta. Li tute ne scipovas regi la landon racie kaj konvene." Informiĝinte pri tio, la reĝo ege furioziĝis. Anstataŭ detale pridemandi, kiu vere estas la parolinto, li nur kredis al insidemulo kaj kaptis virtulon kiel krimulon. Li detranĉigis cent taelojn da karno el la korpo de la kaptito kiel puno. Poste, iu atestis, ke la virtulo fakte diris nenion pri la reĝo. La reĝo ekpentis, kaj pretigis mil taelojn da viando por replenigi la vundon de la mispunito. La mispunito suferis de granda doloro kaj li ĝemadis senĉese tagnokte. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: "Kial vi ankoraŭ turmentiĝas? Mi detranĉis cent taelojn da karno el via korpo, sed dekoble kompensis vian perdon. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Pro kio vi ankoraŭ ĝemadas?" Iu apudestanto respondis: "Se Via Moŝto detranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi redonus al mi mil kapojn. Kvankam vi kompensis lin dekoble pro la detranĉita karno, li ne povas sin deteni de la dolorego."