44. Satiĝo pro la Duona Kuko
Iam antaŭe, iu malsatiĝis, kaj elprenis sep kukojn por manĝi. Li satiĝis nur post kiam li manĝis ses kaj duonon. Li do ekpentis, kaj sin batis per ambaŭ manoj. Li sin riproĉis: "Mi satiĝis nur pro tiu ĉi duona kuko. Do la antaŭajn mi manĝis vane. Se mi scius, ke la duona kuko povus min satigi, mi ja devus ĝin manĝi unue."
45. Gardi Pordon
Iam antaŭe, iu volis vojaĝi malproksimen, kaj ĉe la forlaso li ordonis la serviston: "Bone gardu la pordon, azenon kaj ŝnuron." Post la forlaso de la mastro, vaganta muzikisto ludis muzikon en la najbara domo. La servisto volegis aŭskulti, kaj neniel povis sin deteni de la deziro. Li do ligis la pordon sur la azenon per la ŝnuro, kaj kondukis la azenon al la ludejo por muziko. Post forlaso de la servisto, ŝtelisto priŝtelis la domon kaj forprenis trezoron. Kiam la mastro revenis, li demandis la serviston: "Kie estas la trezoro?" La servisto respondis: "Vi nur ordonis min gardi la pordon, azenon kaj ŝnuron. Mi scias nenion krom tio." La mastro do kulpigis lin: "Mi ordonis vin gardi la pordon nur por la trezoro. Nun la trezoro jam perdiĝis, do por kio mi ankoraŭ bezonas la pordon?"
46. Serĉi Gruntbovon
Iam antaŭe, vilaĝanoj kune ŝtelis gruntbovon kaj ĝin formanĝis. La perdinto sekvis ilin al la vilaĝo laŭ la piedsignoj. Post kiam li priskribis la aspekton de la bovo, li demandis vilaĝanon: "Ĉu la bovo estis en via vilaĝo?" La vilaĝano respondis: "La bovo ne estis en nia vilaĝo." Li demandis: "Ĉu troviĝas lageto en la vilaĝo kaj vi formanĝis la bovon ĉe la lageto?" La vilaĝano respondis: "Troviĝas neniu lageto en la vilaĝo." Li demandis: "Ĉu troviĝas arboj ĉe la lageto?" La vilaĝano respondis: "Troviĝas neniu arbo ĉe la lageto." Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon en la oriento de la vilaĝo?" La vilaĝano respondis: "Ne troviĝas la oriento de la vilaĝo." Li demandis: "Ĉu vi ŝtelis la bovon je la tagmezo?" La vilaĝano respondis: "Ne troviĝas la tagmezo." La perdinto do diris: "Eĉ se vere troviĝus nek la lageto, nek la arboj, ĉu povus troviĝi nek la oriento, nek la tempo? De tio mi certas, ke vi mensogis nekredeble. Konfesu do, ĉu vi vere ŝtele formanĝis la bovon?" La vilaĝano do konfesis: "Jes, ni vere ĝin formanĝis."
47. Imiti Birdan Grakadon
Iam antaŭe, en iu regno ĉiuj virinoj sin ornamis per verdaj lotusfloroj dum la nacia festo. Tiam la edzino de malriĉulo diris al li: "Se vi trovos verdajn lotusflorojn por mi, mi daŭre estu via edzino, kaj se ne, mi eksedziniĝu de vi." Antaŭe, la malriĉulo lertis en imitado de birda grako. Do grakante kiel akvobirdo, li glitis en la reĝan lageton por ŝteli verdajn lotusflorojn. La gardisto de la lageto aŭdis sonon kaj demandis: "Kiu vi estas en la lageto?" La malriĉulo pretervole respondis: "Mi estas akvobirdo." La gardisto do kaptis lin por eskorti al la reĝo. Sur la vojo, la malriĉulo denove grakis imitante akvobirdon. La gardisto diris: "Al kio utilas via grakacho sur la tero?"
48. Besto kaj Arbo
Malgranda besto kuŝis sub la arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian d orson. Ĝi do fermis la okulojn, kaj ne plu aŭdacis rigardi la arbon. Ĝi senprokraste forlasis la arbon, kaj kuris en senarban regionon. Jam mallumiĝis, sed mankis al ĝi kuraĝo reveni al la antaŭa kuŝejo. Kiam ĝi vidis, ke la arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi diris al si mem: "Ĝi vokas min." Ĝi do tuj revenis al la arbo.
49. Diskutado pri la Trovitaj Haroj
Iam antaŭe, du knaboj ludis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj en la riverfundo. Unu diris: "Tio estas la barboj de feo." La alia diris: "Ne. Tio estas la haroj de bruna urso." Tiam ĉe la rivero loĝis feo. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti la feon por peti lian opinion. La feo senprokraste elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Elkraĉinte la paston en la manon, li diris al la infanoj: "Tio, kio estas en mia mano, similas al la fekaĵo de pavoj." La feo respondis ne laŭ la demando, kaj baldaŭ ĉiuj informiĝis pri tio.
50. Kuraci la Ĝibon
Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo, kaj petis kuraciston kuraci lin. La kuracisto ŝmiris oleon sur lian korpon, ligis lin inter du tabuloj per ŝnuro, kaj perforte premis la tabulojn. Tamen li tute ne atendis, ke la okuloj de la suferanto tuj eliĝis de tio.
51. Kuna Servistino
Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis ŝin: "Lavu por mi la vestaĵojn." Kaj ankaŭ ĉiu el la aliaj ordonis la samon al ŝi. La servistino respondis, ke ŝi faros tion laŭvice, kaj unue lavos por la unua. La dua viro koleris kaj kulpigis ŝin: "Mi aĉetis vin kun la aliaj, do kial vi lavos por li unue?" Li donis al la servistino 10 skurĝajn batojn. Ankaŭ ĉiu el la aliaj faris la samon.
52. Amuzisto kaj la Reĝo
Iam antaŭe, reĝo plezuriĝis de amuzisto, kaj promesis donaci al li mil monerojn. Poste, kiam la amuzisto postulis la monon, la reĝo ne plu volis plenumi sian promeson. La reĝo do diris al li: "Vi kutime plezurigas min senrekompence. Se mi donacus monon al vi, ankaŭ mi plezurigus vin."
53. Reciproka Venĝo
Iam instruisto havis du lernantojn. Li suferis de piedmalsano, li do ordonis ambaŭ lernantojn ĉiam ajn masaĝi aparte po unu el la piedoj. La lernantoj malamikiĝis kaj ĵaluzis unu kontraŭ la alia. Ĉe la foresto de unu, la alia per ŝtono rompis la piedon masaĝitan de li. Kiam li revenis, li koleris de tio, kaj ankaŭ rompis la piedon masaĝitan de la alia por sin venĝi.
54. Kapo kaj Vosto
Iam estis serpento. La vosto de la serpento diris al la kapo: "Mi devas rampi antaŭe." La kapo respondis: "Mi ĉiam rampas antaŭe. Pro kio vi subite volas anstataŭigi min?" Kiam la kapo rampis antaŭen, la vosto alkroĉiĝis al arbo kaj neniel moviĝis. La kapo povis fari nenion alian ol obei la voston kaj lasi ĝin rampi antaŭe. Sed pro tio, la serpento sin trudis en fajron kaj mortis de brulo.
55. Lojala Subulo
Iam antaŭe, reĝo havis lojalan subulon. Dum milito la subulo sinforgese savis la reĝon el danĝero. Pro tio la reĝo ĝojis, kaj volis donaci al li ĉion deziratan. Li do demandis la savinton: "Kion vi deziras? Mi donacu al vi ion ajn laŭ via deziro." Sed la subulo respondis: "Kiam vi bezonas razigi vian barbon, bonvolu lasi min razi por vi." La reĝo respondis: "Se tio plaĉas al vi, mi do kontentigu vian deziron." Tiu malsaĝulo estis mokita de ĉiuj aliaj en la lando. La duonan teritorion kaj altrangon li povis akiri, sed li postulis nur la humilan profesion.
56. Postulado al "Nenio"
Iam du viroj promenis kune. Sur la vojo ili vidis, ke iu puŝis ĉaron da sezamo, kaj neniel kapablis movi la ĉaron el danĝero. Tiam, la ĉaristo petis: "Helpu min movi la ĉaron el la danĝero." La viroj demandis: "Per kio vi rekompencu nin?" La ĉaristo respondis: "Mi rekompencu vin per nenio." Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, ili diris al la ĉaristo: "Donu al ni la rekompencon." La ĉaristo respondis: "Nenion." Unu el la viroj insistis: "Do donu al ni la nenion." La alia viro diris kun rido: "Li ja ne volas rekompenci nin. Do kial vi ankoraŭ obstinas?" La postulanto respondis: "Li ja promesis al ni la nenion, do li devas rekompenci nin per tio." La alia viro diris: "Nenio estas nur abstrakta vorto, sed ne konkreta objekto."