Выбрать главу

75. Perdo de Ambaŭ Urno kaj Kamelo

Iam antaŭe, iu metis grenon en urnon. Lia kamelo etendis sian kapon en la urnon por manĝi la grenon, sed ne plu povis ĝin eligi. Ankaŭ la homo povis fari nenion kontraŭ tio. Li do dronis en granda ĉagreno. Tiam maljunulo venis al li kaj proponis: "Ne ĉagreniĝu. Mi instruu vin, kion vi faru. Obeu min, kaj vi povos elpreni la kamelan kapon. Vi devas detranĉi ĝian kapon unue, kaj la kapo elurniĝos per si memposte." La posedanto de la kamelo do dekapigis la kamelon per tranĉilo laŭ la maljunulo. Tiel li mortigis la kamelon, kaj ankaŭ devis rompi la urnon por elpreni la kamelan kapon. Ĉiuj priridis lian malsaĝon.

76. Aspiro al la Reĝidino

Iam antaŭe, kiam kamparano promenis en la ĉefurbo, li vidis, ke la reĝidino estas eksterordinare ĉarma. Li do aspiris al ŝi tagnokte, kaj neniel povis sin deteni de tio. Li deziregis kontaktiĝi kun ŝi, sed povis trovi nenian metodon por realigi sian deziron. Pro tio li vakskoloriĝis, kaj eksuferis de grava malsano. Kiam liaj parencoj kaj amikoj informiĝis pri tio, ili vizitis lin, kaj demandis pri la kaŭzo de la malsano. Li respondis: "Mi vidis la ĉarman reĝidinon antaŭ nelonge, kaj deziregis kontaktiĝi kun ŝi. Sed mi ne povis elpensi bonan metodon por tio, do mi malsaniĝis pro ĉagreno. Se mia deziro ne realiĝos, mi ne povos vivi plue." La amikoj diris: "Ni elpensu bonan metodon por realigi vian deziron. Ne turmentiĝu pri tio." Tagon poste, ili revenis al li kaj diris: "Ni jam kontaktiĝis kun la reĝidino por vi, tamen ŝi ne konsentis pri via deziro." Aŭdinte tion, la kamparano ekridis kun ĝojo. Li diris, ke li certe povos havigi ŝin al si mem.

77. Melki Virazenon

Iam en izolita lando malofte vidiĝis azeno. Oni nur aŭdis, ke la azena lakto estas bongusta, tamen neniu el ili gustumis. Poste, kiam iu havigis al si virazenon, ĉiuj konkure kaptis ĝin por la lakto. El ili iuj kaptis la piedojn; iuj kaptis la orelojn; iuj kaptis la voston; kaj iu eĉ kaptis la penison. Ĉiu el ili deziregis melki ĝin kaj gustumi la lakton unua. Tiu, kiu kaptis la azenan penison, opiniis, ke tio estas la mamo. Li do forte premadis ĝin por elfluigi lakton. Sed neniomda lakto elfluis ĝis ilia elĉerpiĝo. Ili do klopodis vane kun nenia rikolto, kaj estis mokitaj de la aliaj.

78. Hastema Filo

Iam patro diris al sia filo dum nokto: "Morgaŭ ni iru kune al la vilaĝo por preni ion de tie." Aŭdinte tion, la hastema filo iris al la vilaĝo sola sen scio de sia patro en la sekva mateno. Atinginte la cellokon, li elĉerpiĝis de la longa irado, sed tute ne sciis, kion li prenu de tie. Kaj krome, kun nenio por manĝi, li preskaŭ mortis de malsato kaj soifo. Li do povis fari nenion alian ol reveni al sia patro. Vidinte lin reveninta, la patro kulpigis lin: "Kiel malsaĝa vi estas! Pro kio vi iris sola sen mi kaj klopodis vane? Pri tio oni mokos vin."

79. Porti Benkojn por la Reĝo

Iam antaŭe, reĝo volis iri en Senĉagrenan Ĝardenon por sin amuzi. Li ordonis al sia subulo: "Prenu benkon al la ĝardeno, por ke mi ripozu sur ĝi." La subulo hontis tion fari, li do respondis al la reĝo: "Mi ne kapablas porti permane. Mi preferas porti ĝin dorse." La reĝo do ordonis, ke oni metu tridek ses benkojn sur lian dorson, ke li portu ilin al la ĝardeno. Pro tio la subulo estis mokita de aliaj.

80. Klistero

Iam iu suferis de interna malsano kaj konsultis kuraciston. La kuracisto diris, ke li devas kuraci lin per klistero. Dirinte, li ekpreparis la medicinaĵon kaj klisterilojn por la malsanulo. Sed antaŭ ol la kuracisto revenis, la malsanulo englutis la preparitan medicinaĵon. Pro tio lia ventro ŝveliĝis, kaj suferigis lin multe. Li neniel povis elporti tion plue. Reveninte, la kuracisto miris, kaj demandis al la malsanulo: "Kio okazas al vi? "La malsanulo respondis: "Mi englutis la medicinaĵon por klistero, kaj suferas de tio neelporteble." La kuracisto riproĉis lin: "Vere malsaĝa vi estas! Vi tute ne scias, kiel oni prenu ĝin." Li ordonis la malsanulon preni alian medicinaĵon senprokraste. Iom poste, la malsanulo resaniĝis post vomado.

81. Venĝo Kontraŭ la Urso

Iam patro kaj filo vojaĝis kune kun aliaj. Kiam la filo enarbariĝis sola, urso mordis lin kaj per ungoj vundis lin. Li do rapide elkuris al la akompanantoj. Vidinte la vundon de la filo, la patro ekmiris kaj demandis lin: "Kio okazis al vi?" La filo respondis al la patro: "Besto kun longa hararo vundis min." La patro do iris kun la akompanantoj en la arbaron kun pafarko kaj sagoj. Vidinte feon kun longa hararo, li levis la pafarkon. La aliaj diris al li: "Pro kio vi pafos lin? Li ja neniun atencas. Vi devas puni nur la suferiginton de via filo."

82. Semi Tritikon

Iam kamparano iris al alies kampo. Vidinte, ke tritiko kreskas tre bone, li demandis ĝian mastron: "Kiamaniere vi plantis la tritikon tiel bone?" La mastro respondis: "Mi ebenigis la kampon kaj aldonis sterkon antaŭ la semado. Pro tio la tritiko kreskas bone." La kamparano ekagis laŭ la instruo. Ebeniginte kaj sterkinte la kampon, li pretis semi. Tiam li ektimis, ke li tretus la kampon malmola kaj pro tio la tritiko ne kreskus bone. Li do elpensis metodon: "Estus pli bone, ke mi semu tritikon sidante sur lito portata de aliuloj." Li do dungis kvar virojn por tio. La viroj tenis la liton respektive je ĝia piedo, kaj li semis sidante sur ĝi. Sed la kampo des pli malmoliĝis sub tretado de la 4 viroj. Oni priridis lin pro tio.

83. Venĝo de Simio

Iam simio estis batita de plenaĝuloj, sed ĝi ne aŭdacis sin venĝi kontraŭ ili, ĝi do verŝis sian koleron sur la infanojn.

84. Bati Hondojn pro la Luna Elipso

Iam antaŭe, kiam la reĝo de demonoj vidis, ke la luno estas tre brila, li ŝirmis ĝin per sia mano. Sed sensciuloj atribuis la malheliĝon de la luno al senkulpaj hundoj kaj batis ilin pro tio.

85. "Doloro nur pro la okuloj"

Iam antaŭe, virino suferis de okuldoloro. Ŝia konatino demandis ŝin: "Ĉu vi suferas de okuldoloro?" La suferantino respondis: "Jes, mi suferas de okuldoloro." La konatino diris: "Oni havas okulojn. Ili certe doloras. Kvankam mi ankoraŭ ne eksuferas de okuldoloro, mi volas elfosi ilin por eviti la eventualan doloron." La aliaj admonis ŝin: "Se vi havas okulojn, ili jen doloras jen ne; se vi perdus la okulojn, vi suferos de doloro dumla tuta vivo."

86. Protekti Orelringojn

Iam patro kaj filo iris sur vojo. Subite ili renkontis rabiston, kiu pretis prirabi ilin. La filo portis orajn orelringojn, do la patro timis, ke la rabisto forprenos ilin. Li ektiris la orelojn de la filo. Sed la oreloj ne povis tuj disiĝi je lia tiro. Li do detranĉis la kapon de la filo por protekti la orajn ringojn. Poste, kiam la rabisto foriris, li provis remeti la detranĉitan kapon, sed neniel sukcesis. Ĉiuj priridis la malsaĝan patron pro tio.

87. Dividi la Ŝtelaĵon

Iam antaŭe, aro da ŝtelistoj priŝteladis kune kaj havigis al si multajn objektojn. Ili do dividis la havaĵon laŭrange. Iu altvalora teksaĵo ŝajnis ne bone kolorigita, do ili ĝin opiniis ne valora kaj donis al tiu plej malaltaranga. La malsuperulo akceptis la dividaĵon kun malĝojo. Li plendis, ke li malprofitas de tio. Sed kiam li vendis la teksaĵon en bazaro, riĉulo en urbo pagis multe. Li enspezis pli multe ol la aliaj, kaj ekzaltiĝis de tio.