Выбрать главу

— U-u-u, ko-ko-komprenis, — respondis Pankrat, nenion kompreninte. Li shancelighetis kaj mughis.

— Ne, auskultu, vi vekighu, Pankrat, — diris la zoologo kaj piketis la ripojn de Pankrat, pro kio sur ties vizagho rezultis ektimo kaj ioma grado de ekkonscio en la okuloj. - La kabineton mi shlosis, — daurigis Persikov, — do ne necesas ordigi ghin ghis mia reveno. Chu vi komprenis?

— Plenumotas, — traraukis Pankrat.

— Nu jen bonege, enlitighu.

Pankrat turnighis, malaperis en la pordo kaj tuje falis sur la liton, kaj la profesoro komencis vesti sin en la vestiblo. Li surmetis grizan someran palton kaj molan chapelon, poste, rememorinte pri la bildo en la mikroskopo, fikse ekrigardis siajn galoshojn kaj rigardis al ili kelkajn sekundojn, kvazau ekvidis tiujn unuan fojon. Poste li surmetis la maldekstran kaj intencis surmeti sur la maldekstran la dekstran, sed tiu ne obeis.

— Kia terura hazardajo estas, ke li forvokis min, — diris la sciencisto, — aliokaze mi pretervidus ghin. Sed kion tio promesas?.. Ja tio promesas diablo scias kion!..

La profesoro ekridetis, duonferme okulumis la galoshojn kaj la maldekstran demetis, sed la dekstran surmetis.

— Dio mia! Ja ech ne eblas imagi chiujn postsekvojn… La profesoro malestime piedpushis la maldekstran galoshon, kiu incitis lin, ne dezirante surmetighi sur la dekstran, kaj ekiris al la elirejo en sola galosho. Li tuje perdis naztukon kaj eliris, frapinte per la peza pordo. Sur la perono li longe serchis en la poshoj alumetojn, frapante siajn flankojn, trovis kaj ekiris tra la strato kun nebruligita cigaredo en la busho.

Ech unu homon ne renkontis la sciencisto ghis la templo. Tie la profesoro, suprenlevinte la vizaghon, okulfiksighis al la ora helmo. La suno frandeme lekis ghin de unu flanko.

— Kial do mi antaue ne vidis ghin, kia hazardajho?.. Fi, idioto, — la profesoro klinighis kaj ekmeditis, rigardante al la diversvestitaj piedoj, — hm… kion do fari? Chu reveni al Pankrat? Ne, ne eblas veki lin. Forjheti ghin, achan, estus domaghe. Necesas porti en la manoj. Li demetis la galoshon kaj abomeneme ekportis ghin.

En malnova automobilo de la Prechistenka-strato elveturis triopo. Du ebrietaj uloj kaj sur iliaj genuoj puca virino en silka pufpantalono lau la modo de la jaro 28-a.

— Hej, onkleto! — kriis shi per malalta sibleta vocho, — chu vi fordrinkis la duan galosheton?

— Vershajne, en «Alkazar» satighis la olduleto, — ekridachis la maldekstra ebria ulo, la dekstra elshovis sin el la automobilo kaj kriis:

— Onklo, chu la noktdrinkejo en la Volhhonka-strato estas malfermita? Ni veturas tien!

La profesoro rigore rigardis al ili super la okulvitroj, fallasis la cigaredon el la busho kaj tuje forgesis pri ilia ekzisto. Sur la Prechistenskij-bulvardo naskighis suna fendo, kaj la helmo de la Kristo-templo ekflagris. La suno levighis.

Chapitro III

Persikov kaptis

La afero estis jena. Kiam la profesoro proksimigis sian genian okulon al la okulario, li unuafoje en la vivo atentis tion, ke en la multkolora spiraleto precipe brile kaj reliefe apartighis unu radio. La radio estis helrugha kaj elfalis el la spiraleto, kvazau eta akrajho, simila, ekzemple, al kudrilo.

Estas simple malfelicho, ke tiu radio por kelkaj sekundoj atentigis la spertan okulon de la virtuozo.

En ghi, en la radio, la profesoro ekvidis tion, kio estis miloble pli grava ol la radio mem, tiu efemera infano, kiu hazarde naskighis che movo de la glaco kaj objektivo de la mikroskopo. Dank'al tio, ke la asistanto forvokis la profesoron, la ameboj kushis dum horo kaj duono sub influo de tiu radio, kaj rezultis jeno: en la disko ekster la radio la grajnoformaj ameboj kushachis malaktive kaj senhelpe, sed, en la loko, kiun trais la rugha akra glaveto, okazis strangaj fenomenoj. En la rugha strieto bolis la vivo. La grizetaj ameboj, eitirante la pseudopiedojn, tutforte strebis al la rugha strio kaj en ghi (kvazau sorche) revivighis. Iu magio enspiris en ilin vivoforton. Ili rampis are kaj interbatalis por loko en la radio. En ghi pasis freneza, alia vorto ne troveblas, reproduktigho. Rompante kaj renversante chiujn leghojn, konatajn al Persikov kiel propraj kvin fingroj, ili burghonis fulmrapide antau liaj okuloj. Ili dispecighis en la radio kaj chiu el la pecetoj dum 2 sekundoj ighis nova kaj fresha organismo. Tiuj organismoj estis momente atingantaj plenkreskon kaj maturecon nur por tuje doni siavice novan generacion. En la rugha strio kaj poste en la tuta disko ighis malvaste, kaj komencighis neevitebla interbatalo. La jhus naskitaj furioze atakis unu la alian, disshiradis je pecetoj kaj englutadis. Inter la naskitoj kushis kadavroj de la pereintoj en batalo por la ekzisto. Venkadis la plej bonaj kaj fortaj. Kaj tiuj plej bonaj estis teruraj. Unue, ili lau la amplekso proksimume duoble superis la ordinarajn amebojn kaj, due, distingighis per ia specifa agresemo kaj viglo. Iliaj movoj estis impetaj, iliaj pseudopiedoj estis multe pli longaj, ol la ordinaraj, kaj funkciis, sen troigo, kvazau polpaj tentakloj.

En la dua vespero la profesoro, malviglighinta kaj palighinta, sen mangho, ekscitante sin nur per dikaj memfaritaj cigaredoj, observis novan generacion de ameboj, kaj en la tria tago li transiris al la komencfonto, tio estas al la rugha strio.

Gaso sibletis en la brulilo, denove sur la strato susuris la trafiko, kaj la profesoro, venenigita per la centa cigaredo, duonferminte la okulojn, apogis sin je dorso de la helica braksegho.

— Jes, nun chio estas klara. La radio vivigis ilin. Tio estas nova, de neniu esplorita, de neniu trovita radio. La unua, kion necesas klarigi, tio estas — chu ghi rezultas nur pro elektrolumo au ankau pro la suno, — murmuris Persikov al si mem.

Kaj dum ankorau unu nokto tio klarighis. Per tri mikroskopoj Persikov kaptis tri radiojn, nenion kaptis de la suno kaj esprimighis tieclass="underline"

— Necesas konkludi, ke en la spektro de la suno ghi malestas… hm… nu, unuvorte, necesas konkludi, ke eblas akiri ghin nur el la elektrolumo. - Li admire rigardis al la duondiafana globo supre, entuziasmece pripensis kaj invitis en sian kabineton la asistanton Ivanov. Li chion rakontis al li kaj montris la amebojn.

La privat-docento Ivanov estis konsternita, absolute perpleksigita: kial do tia simpla ajho, kiel tiu minca sageto, ne estis rimarkita antaue, diablo prenu! De iu ajn, inkluzive lin mem, Ivanov'on, kaj efektive tio estas terure! Vi nur rigardu…

— Vi rigardu, Vladimir Ipatjich! — diris Ivanov, terurigite algluighante per la okulo al la okulario, — kio okazas? Ili kreskas fulmrapide… Rigardu, rigardu…

— Mi observas ilin jam la trian tagon, — solene respondis Persikov.

Poste inter la du sciencistoj okazis parolo, kies senco estis jena: la privat-docento Ivanov prenas al si taskon konstrui pere de lensoj kaj glacoj kameron, en kiu eblos ricevi tiun radion pli granda kaj ekster mikroskopo. Ivanov esperas, ech tute certas, ke tio estas ekstreme simple.

La radion li ricevos, Vladimir Ipatjevich ech ne dubu pri tio. Che tio okazis malgranda embaraso.

— Mi, Pjotr Stepanovich, kiam publikigos la verkon, indikos, ke la kameroj estis konstruitaj de vi, — prononcis Persikov, sentante, ke necesas likvidi la embaraseton.

— Ho, tio ne gravas… Kvankam, certe…

Kaj la embaraseto estis likvidita. Ekde tiu momento la radio absorbis ankau Ivanov'on. Tiam, kiam Persikov, malgrasighante kaj trivighante, sidis dum tagoj kaj duonnoktoj che la mikroskopo, Ivanov klopodis en la scintilanta pro lampoj fizika kabineto, kombinante lensojn kaj glacojn. Al li helpis mekanikisto.

Oni sendis al Persikov el Germanio post mendo pere de la komisariato pri klerigo, tri pakajojn, entenantajn glacojn, bikonveksajn, bikonkavajn kaj ech iajn konveksa-konkavajn poluritajn glacojn. Chio-chi finighis per tio, ke Ivanov konstruis la kameron kaj efektive kaptis en ghin la rughan radion. Kaj necesas pritaksi juste: li kaptis majstre: la radio rezultis dika, chirkau 4 centimetrojn transverse, akra kaj forta.