Выбрать главу

La dikulo jam sidis en la landauo kaj varmigis flankon de la profesoro.

Chapitro V

Koka okazintajho

En malgrava provinca urbeto, eksa Troick, nuna Steklovsk, de Kostroma gubernio, Steklovska distrikto, sur peronon de dometo en la eksa Sobornaja, nuna strato "Karl Radek", eliris virino, kovrita per kaptuketo, en griza robo kun indienaj floraroj, kaj ekploregis. Tiu virino, la vidvino de eksa katedrala chefpastro de eksa katedralo Drozdov, ploregis tiom laute, ke baldau el fenestro de la vidalvida transstrata dometo elshovighis virina kapo en lanuga kaptuko kaj ekkriis:

— Kio okazis, Stepanovna, chu ankorau?

— La deksepa! — dronante en plorego, respondis la eksa Drozdova.

— Ha-ti-h-ti-h, — ekululis kaj ekbalancis la kapon la virino en la kaptuko, — kio do okazas? Dio ekkoleris, vershajne! Chu vere ghi mortis?

— Vi ja rigardu, Matrjona, — balbutis la popvidvino, plorghemante laute kaj funebre, — rigardu, kio okazas al ghi!

Frapis la griza malrektighinta pordeto, la virinaj nudaj piedoj plandis sur la polvaj tuberoj de la strato, kaj la malseka pro la larmoj popvidvino ekkondukis Matrjona'n al sia kokejo.

Necesas noti, ke la vidvino de la chefpastro Savvatij Drozdov, kiu mortis en la jaro 1926 pro kontraureligia propagando, ne mallevis la manojn, sed entreprenis bonegan kokbredadon. Apenau la vidvinaj aferoj ekprogresis, oni tiom impostis shin, ke la kokbredado fiaskus, se ne helpus bonkoraj homoj. Tiuj sugestis al la vidvino deklari al la loka gvidantaro pri tio, ke shi, la vidvino, fondas laboran kokbredan kolektivon. En la kolektivon eniris Drozdova mem, shia fidela servistino Matrjoshka kaj la vidvina surda nevino. Oni nuligis la imposton por la vidvino, kaj shia kokbredado tiom ekprosperis, ke al la jaro 28-a che la vidvino, sur polva korteto, kadrita per kokaj dometoj, vagis chirkau 250 kokoj, inter kiuj estis ech la kochinchinaj. La vidvinaj ovoj chiudimanche aperadis en la Steklovska bazaro, oni vendadis tiujn en Tambov kaj fojfoje ili aperadis ankau en la vitraj vitrinoj de la vendejo — eksa "Fromagho kaj butero de Cichkin en Moskvo".

Kaj jen la deksepa ekde la mateno bramaputro, la favorata kokino, vagis tra la korto kaj vomis. "Er…rr…url… url…go-go-go", — produktis la kokino kaj suprenrulis la tristajn okulojn direkte al la suno tiel, kvazau vidis ghin lastfoje. Antau la beko de la kokino kaure dancetis la membro de la kolektivo Matrjoshka kun taseto da akvo.

— Kokineto, kara… chip-chi-chip… trinku akveton, — petegis Matrjoshka kaj kuratingadis la bekon de la kokino kun la taseto, sed la kokino ne deziris trinki. chi larghe malfermadis la bekon, suprentiradis la kapon. Poste ghi ekvomis sange.

— Diomiajesuo! — ekkriis la gastino, frapinte siajn femurojn, — kio do okazas? La nura sango. Mi neniam vidis, jhurdire, ke la kokino, kvazau la homo, suferus pro ventro.

Tio estis la lastaj adiauaj vortoj por la kompatinda kokino. Ghi subite rulfalis flanken, senhelpe bekis la polvon kaj suprenrulis la okulojn. Poste turnighis sur la dorson, tiris supren ambau piedojn kaj restis senmova. Matrjoshka ekploris base, disvershinte la taseton, same la popvidvino — prezidanto de la kolektivo, kaj la gastino klinighis al shia orelo kaj ekflustris: — Stepanovna, mi vetmanghos la teron, ke oni envultis viajn kokinojn. Chu tio eblas? Ja ne ekzistas tiaj kokaj malsanoj! Iu malicokulis viajn kokinojn.

— Malamikoj de mia vivo! — ekkriis la popvidvino al la chielo, — chu ili volas forestigi min?

Al shiaj vortoj respondis lauta koka kokeriko, kaj tuje el la kokejo eltirighis iel duonfronte, kvazau maltrankvila ebriulo el drinkejo, senplumighinta malgrasa koko. Ghi sovaghe okulumis ilin, stamfis, etendis la flugilojn, kvazau aglo, tamen nenien forflugis, sed komencis kuradi tra la korto, ronde, kiel chevalo chirkau bridshnuro. En la tria rondo ghi haltis kaj vomis, poste ghi komencis sputi kaj stertori, chirkaukrachis per sangaj makuloj, renversighis, kaj ghiaj kruroj etendighis al la suno, kvazau mastoj. La virina plorego kriplenigis la korton. Kaj en la kokdometoj al ghi reehhis maltrankvila klukado, frapado kaj baraktado.

— Chu ne la envulto? — triumfe demandis la gastino, — voku la padron Sergij, li diservu.

Je la sesa horo vespere, kiam la suno mallevis malsupren la flamantan vizaghegon inter la rondvizaghoj de nematurighintaj sunfloroj, en la kokbreda korto la padro Sergij, prioro de la katedrala templo, fininte la litanion, estis demetanta la stolon. Scivolemaj kapoj de homoj vidighis super la kaduketa barilo kaj en ghiaj fendoj. La funebranta popvidvino, kisinte la krucon, abunde malsekigis kanariflavan shirdifektitan rublon per la larmoj kaj enmanigis ghin al la padro Sergij, post kio tiu ghemante rimarkis ion pri tio, ke jen Dio ekkoleris kontrau ni. Che tio la padro Sergij havis tian aspekton, ke kvazau li bonege scias, pro kio ghuste ekkoleris Dio, sed li ne diros.

Post tio la homamaso sur la strato disiris, sed, char kokoj ekdormas frue, neniu ja sciis, ke che la najbaro de la vidvino Drozdova en kokejo samtempe mortis tri kokinoj kaj koko. Ili vomis same, kiel la kokoj de Drozdova, sed la mortoj okazis en la fermita kokejo kaj senbrue. La koko falis per la kapo malsupren desur la birdostango kaj mortis en tiu pozo. Kio koncernas la kokojn de la vidvino, ili mortis tuje post la litanio, kaj al la vespero en la kokejoj estis silente kaj kviete, amase kushis la rigidighinta kokaro.

Matene la urbo vekighis kvazau fulmofrapita, char la okazintajho akiris strangajn kaj terurigajn skalojn. En la strato "Karl Radek" al la tagmezo pluvivis nur tri kokoj, en la periferia dometo, kie luis la loghejon la distrikta financa inspektisto, sed tiuj ankau mortis al la unua horo tagmeze. Kaj vespere la urbeto Steklovsk zumis kaj svarmis, kvazau abelaro, kaj tra ghi ondighis minaca vorto «epizootio». La familinomo de Drozdova aperis en la loka jhurnalo "Rugha batalanto" en la artikolo sub la titolo "Chu la koka pesto?", kaj de tie trafis en Moskvon.

* * *

La vivo de Profesoro Persikov akiris la specifon strangan, maltrankvilan kaj emociigan. Koncize, en tia situacio simple ne eblis labori. En la sekva tago, post kiam li liberighis de Alfred Bronskij, li estis devigita malfunkciigi en sia kabineto en la instituto telefonon, demetinte la auskultilon, kaj vespere, veturante en tramo tra la strato Ohhotnij Rjad, la profesoro ekvidis sin mem sur tegmento de la grandega domo kun nigra subskribo "Laborista jhurnalo". Li, profesoro, pecighante, verdighante kaj trembrilante, grimpis en la landauon de la taksauto, kaj post li, kaptante lin je la maniko, grimpis la mekanika globo en la litkovrilo. La profesoro sur la tegmento, sur la blanka ekrano, shirmis sin per la pugnoj kontrau la violkolora radio. Post tio elsaltis flagra surskribo: "Profesoro Persikov, veturante en auto, donas eksplikojn al nia fama reportero kapitano Stepanov". Kaj efektive: preter la templo de Kristo, tra Volhonka-strato, trakuris svaga automobilo, kaj en ghi baraktis la profesoro, kies fizionomio estis simila al tiu de pelchasata lupo.

— Tio estas ne la homoj, sed iuj diabloj, — tra la dentoj tragrumblis la zoologo kaj preterveturis.

En la sama dato vespere, reveninte hejmen al la Prechistenka-strato, ia zoologo ricevis de la mastrumantino Maria Stepanovna 17 skribajhojn kun telefonnumeroj, kiuj telefonis al li dum lia foresto, kaj la bushan proteston de Maria Stepanovna, ke shi turmentighis. La profesoro intencis disshiri la skribajhojn, sed hezitis, char apud unu el la numeroj ekvidis alskribon: "Popola komisaro pri sanprotekto".

— Kio okazis? — sincere miris la erudita strangulo, — kio okazis do al ili?

Je la 10.15 horo de la sama vespero audighis sonoro, kaj la profesoro devis paroli kun iu brila lau la aspekto civitano. La profesoro akceptis lin pro la vizitkarteto, sur kiu estis skribite (sen familinomo kaj antaunomo): "Plenrajtigita chefo de komercfakoj de alilandaj reprezentejoj en Respubliko de Sovetoj".