La Haga Tribunalo kaj la estinta Liga Komisiono pri Koloniaj Mandatoj reprezentas la ĝustan kaj justan sistemon. Malgraŭ la fakto, ke ili ne disponis pri forto por apliki siajn juĝojn, ili tamen efikis, ĉar la mondopinio subtenis ilin. Pri kolonioj plendis la registaro de Sud-Afriko eĉ pri la influo de la ĵus nomita komisiono, ĉar ĝi naskis esperojn ĉe la nigraj popoloj en la tuta kontinento.
Ankaŭ la nova komisiono pri kontrolaj kolonioj “sub kuratoreco”, ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, ne plaĉis al la sud-afrika registaro, kvankam ĝi estas malpli sendependa ol la malnova. Politikaj aliancoj aŭ diplomata singardemo fermas ja la buŝon de pluraj delegitoj, sed la partopreno de membro-ŝtatoj kun kolorhaŭta loĝantaro tamen aŭdigas voĉon por defendi la nigrulojn. Azio fariĝas advokato por Afriko, kiel esperis tion Gandhi .
XXXI. SPIRITO KAJ LITERO
La reganta fideleco al nacia suvereneco ĉiam tenis la spiriton multe malantaŭ la litero ĉe la Konsilantaro de la Ligo kaj preskaŭ same ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Estis iom pli bone ĉe la ĝeneralaj kunvenoj de ambaŭ institucioj, la malnova kaj la nova, ĉar la granda nombro de malgrandaj ŝtatoj kreas atmosferon, ian tutmondan opinion.
En la subinstitucioj, kie sidis personoj respondecaj al la ĝenerala kunveno kaj ne al apartaj registaroj, sufiĉe rapide kreskis la kunlaboremo internacia. Ĉe la sekretariejo kaj en teknikaj komisionoj sidis foje veraj apostoloj, agemaj por serĉi solvojn justajn kaj pacigajn. Pli multaj ili estus, se la salajroj de la plej altaj oficistoj ne tiom transpaŝus la limon kompare kun tiuj de la plej malaltaj, ĉar ne la mono, sed la spirito kapablas havigi la verajn sindonulojn.
La diplomata superkontrolado kaj la senĉesaj seniluziiĝoj pro la sinteno de la Konsilantaro baldaŭ malkuraĝigis multajn el la plej bonaj fervoruloj. Unu post la alia forlasis Ĝenevon post kelkaj jaroj. Tamen, eĉ en la Konsilantaro, iom da homara sento kreskis en la ĝardeno de kutimo kaj amika renkontiĝo. Kompare kun sia kontrakto, la Ligo montriĝis ege malsuper sia tasko, sed kompare kun anarkio kaj milito, ĝiaj kunsidoj alportis grandan progreson.
Eĉ se la statuto transpaŝis la naciajn volojn, ne sufiĉe preparitajn, estis jam tuŝebla rezultato la sola fakto, ke oni nun havis centron por ekzameni komunajn malfacilaĵojn kun la deziro eviti militon.
Neniu bezonis esti profeto por aserti, ke tiu kutimo fariĝis definitiva kaj necesa en la mondo, La kreo de la nova organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj post la morto de la malnova Ligo tion pruvis klare.
La Internacia Ruĝa Kruco en Ĝenevo , la Universala Poŝta Unuiĝo en Berno, la Internacia Agrikultura Instituto en Romo, k.t.p. sukcesis ja vivigi en siaj organizoj spiriton de tutmonda kunlaborado super malsamaj vidpunktoj, Estas eĉ ankoraŭ pli normale, ke simila centro ekzistas por la fundamenta celo de la interŝanĝoj kaj de la paco kune kun la komunaj zorgoj pri sano aŭ interhelpo en okazoj de naturaj katastrofoj, Pri tiu ĉi lasta punkto la itala senatano Ciraolo montris la avantaĝojn de antaŭtempa preparo kaj preteco.
Ĉu por plibonigi nesufiĉan organon, ĉu por alporti pli da oleo al radoj ekzistantaj, sed tro avare uzataj, por ambaŭ celoj necesas la varmo de publika sento aldoninda al la amo je nacia patrujo. Nek la eta Konfederacio de svisaj ŝtatoj, nek la vasta Unuiĝo de nord-amerikaj ŝtatoj estus eblaj kaj vivaj sen federala patriotismo, siatempe amo nova, kiu kreskis kiel amika aldonaĵo al la ĝistiamaj patrujamoj.
XXXII. INTERNACIECO
Granda eraro ĉe la publiko estas la kredo, ke nacia patrujamo kaj internacia patriotismo ne povas kunvivi. Kio okazis en interŝtataj federacioj, pruvas la malon. Vidu la sperton usonan, svisan aŭ jugoslavan ekzemple.
Ekzistas ankoraŭ homoj timantaj la vorton “internacia”, kiun ilia koro igas samsignifa kiel “kontraŭnacia”. Nu, la poŝto estas internacia, ankaŭ pano, komerco, scienco, religio. La plej vasta eklezio kristana nomas sin “katolika”; en la greka lingvo tio signifas “universala”.
Nomu ĝin universala, homara, tutmonda aŭ internacia, nenia institucio super landlimoj povas kreski sen ia sento aŭ amo por ĝin varmigi. Ofte la sento kreskas kun la institucio mem same kiel floroj sur arbo. Usono kaj Svislando spertis tiun fenomenon, Sovjetio simile. Kompreneble la publikaj lernejoj en tiuj federacioj kulturis tiun senton.
En svisaj respublikoj, kiel Baselo, Ĝenevo aŭ Tiĉino, la infanoj stariĝas por ekkanti la kantonan kaj poste la federacian himnon en ĉiu ceremonio. La du flagoj flirtas ĉe la fenestroj. Kiu rajtas profeti, ke neniam ekflirtos tria standardo kaj eksonos tria kanto? Tia homara simbolo, kiel la esperantista, nur pliriĉigus la ĝisnunan tradicion.
Se nia libereco kaj aparta nacia genio estas savataj kaj protektataj de la nova institucio pli vasta, ĉu ni ne konstatos gajnon en la nova kompletiga sento?
Ami blinde kantonan aŭ nacian patrujon kiel absolutan plafonon, tio kondukas rekte al katastrofo, ĉar fatale okazas iam interfrapo kun alia grupo, same blinda, kiu kredas sian patrujon sola en la mondo. Nu, patriotismo nacia en la realo ekzistas ĉiam en la multenombro, neniam en soleco.
Troviĝas ne nur tragedia, sed ankaŭ ridiga elemento en tia gusto por veroj falsigitaj per amo al unu sola parto de la mondo kaj pro malkapableco vidi objektive la faktojn de la ceteraj partoj. Tiel oni falas en la fantaziojn de sovaĝaj gentoj, kiuj nomas sin “la veraj homoj” aŭ “la filoj de la suno” aŭ “la plej nobla nacio en la tuta mondo”, k.t.p.
En la mezepoko la eŭropaj familioj ankoraŭ agadis laŭ venĝo kaj revenĝo kiel la Kapuletoj kaj Montaguoj en Verono , kies dramon eternigis Shakespeare . La sento pri honoro kaj “ vendetta ” regis. Longe daŭris la kutimo pri dueloj.
Nun tiu kutimo preskaŭ mortis kaj sento supera disvastiĝis. Ĝi ne detruis la amon de la gepatroj al siaj infanoj. Male, la patrinoj ĝojas, ke la filoj ne plu riskas sian vivon pro tiuj bataloj pri familia honoro. En nia tempo bedaŭrinde la nacia honoro kaj prestiĝo fariĝis tragedia preteksto por submeti la junulojn kaj tutajn popolojn al la mortdanĝero. Urĝas aldoni novan senton al tiu blinda fideleco.
XXXIII. EDUKO AL MONDSENTO
Disvastigi mondsenton por malgrandigi la danĝeron de blinda patrujamo, tio necesas kune kun la pliperfektigo de mondorganizo. La Ligo de Nacioj ja starigis Internacian Instituton de Intelekta Kunlaborado , sed oni devigis ĝin severe limigi sian agadon kaj zorgi nur pri universitataj kaj bibliotekaj interrilatoj, Oni timis pli homaran kampon.
Kiam iu proponis enkonduki en la lernejojn instruadon pri la celoj de la Ligo aŭ konsili senpartiecon en la lernolibroj pri historio, tuj aŭdiĝis protestoj en la nomo de la sankta nacia suvereneco. La nuna UNESCO ĝuas pli favoran atmosferon, sed ankaŭ ne povas tro kuraĝi.
La ĝenerala kunveno de la Ligo de Nacioj ordonis enketon pri la rezultatoj de Esperanto-kursoj en lernejoj kaj voĉdonis oficialigon de simpatia raporto la 21-an de septembro 1922. Ĝi konstatis, ke “ la potenco de lingvo estas granda forto kaj la Ligo de Nacioj havas bonajn kaŭzojn por sekvi kun speciala intereso la progreson de la Esperanto-movado, kiu povus iam havi grandan influon por akceli la spiritan unuiĝon de la homaro, se ĝia disvastiĝo ĝeneraliĝus ”.