Выбрать главу

En la sekvinta jaro la kunveno petis la Interŝtatan Telegrafan Mondunuiĝon doni al Esperanto la staton de rekonata lingvo por internaciaj rilatoj kun normala tarifo. Poste la Unuiĝo decidis tion per statuta artikolo.

La 10-an de decembro 1954 la ĝenerala kunveno de UNESCO  konstatis oficiale, ke “ la rezultatoj atingitaj per Esperanto por internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por amikiĝo de la popoloj kunrespondas al la celoj kaj idealoj de UNESCO ”, kaj komisiis la Direktoron kunlabori kun Universala EsperantoAsocio sur la komunaj kampoj.

Estas certe, ke lingvo, eĉ nur helpa kaj neŭtrala, potence favoras unuecon. Neniu povas dubi, ke la angla lingvo fariĝis elemento de kuna kompreno kaj kultura parenceco inter la nacioj de la Brita Ŝtataro, eĉ se kelkaj estas alilingvaj. La komuna uzo de unu lingvo tenas ilin pli solide ligataj ol ia nura tre malfirma Statuto de Westminster , kiu proklamas ilian plenan suverenecon kaj eĉ ilian rajton eksiĝi el la familio laŭvole, se ilia parlamento tion decidus.

Tiu brita “ Commonwealth ” estas ekzemplo de ligo, kies spirito superas la “literon”, dum ĝuste la malo montriĝis ĉe la Ligo de Nacioj, kie mondsento mankis kaj la praktiko videble malsuperis la statuton.

Sed neniu el la grandaj nacilingvoj povas krei komunan homaran senton, ĉar ili ankoraŭ entenas tro da unuflanka tradicio. Nek la angla, nek la rusa lingvoj estas rigardataj ĉie kun egala simpatio. Pozitiva sento ekzistas interne de grupo de nacioj influitaj de angla aŭ slava kulturoj, sed negativa sento kaj malfido ekzistas ĉe la cetera grupo. Nur neŭtrala lingvo kapablas eviti tiun baron kaj unuigi mondsenton super ĉiuj landlimoj.

XXXIV. LA UNUIĜINTAJ NACIOJ

Ke la homaro nepre bezonas interŝtatan organizon por eviti militon, tion pruvas la fakto, ke post la malsukceso de la unua provo (Ligo de Nacioj) oni faris duan provon (Unuiĝintaj Nacioj). Tiu dua mondorganizo tamen havis, jam de la komenco, la samajn mankojn, kiel la unua, kaj riskas la saman danĝeron. Neniu bezonas esti profeto por antaŭdiri, ke ĝi devos ŝanĝi sian statuton por sukcesi, aŭ ke tria provo ĝin anstataŭos, se ĝi detruiĝos kiel la unua.

Ĉu ĝi korektiĝos, ĉu ĝi cedos lokon al pli taŭga formaĵo, la spertoj jam faritaj ambaŭokaze utilos por konstrui pli bone. Kompare kun la Ligo la nova organizo, Unuiĝintaj Nacioj, havas unu tre gravan avantaĝon: la partoprenon de Usono kaj Sovjetio, kio mankis antaŭe. Usono neniam aliĝis al la Ligo, Sovjetio venis malfrue en ĝin kaj, male, partoprenis de la komenco en la kreo de la nova mondorganizo.

Bedaŭrinde baldaŭ kreskis forta malfido inter la du plej grandaj membro-ŝtatoj, kaj tio nur akrigis la situacion, jam negativan pro la samaj eraroj ripetitaj. Kiel la Ligo, la Unuiĝintaj Nacioj ne estas kunveno elektita de la popoloj mem kun ekzekutivo reprezentanta la tuton: ĝi denove estas kunveno de registaroj kun konsilantaro de naciaj potencoj, reprezentantaj sin mem aparte, kaj ne la tuton. La bazo estas divido, ne unuigo. Pro tio la kunsidoj ilustras rivalecon, ne pacemon.

Por krei veran konsilantaron kapablan certigi la pacon, la kunveno devas elekti personojn, ne ŝtatojn, kaj tiuj homoj, simile kiel la juĝistoj en Hago, devus dependi ne de siaj naciaj registaroj, sed de la ĝenerala kunveno kun unu klara tasko: malebligi militon. Tio estas tute alia afero ol defendi la intereson aŭ prestiĝon de tiu aŭ alia ŝtato.

Tia ekzekutivo povus esti elektata kune de du ĉambroj, se oni volas konservi ion de la malnova sistemo kaj ne ŝanĝi radikale ĉion: la ĝisnuna kunveno de ŝtatoj kaj dua kunveno elektota de la popoloj laŭ proporcio de la loĝantoj. En la unua ĉambro ĉiuj ŝtatoj estas egalaj, en la dua la grandaj havus pli da delegitoj ol la malgrandaj.

Tio estas la sistemo ekzistanta inter la du ĉambroj de la usona aŭ de la svisa parlamento. Tiu ĉi lasta elektas mem la sep homojn de la centra aŭtoritato ekzekutiva: la federalan konsilantaron de ministroj. Ili reprezentas la tutan popolaron kaj ne apartajn ŝtatojn.

XXXV. TUTMONDA POLICO

En vera federacio la centra aŭtoritato devas disponi pri propra polico por teni ordon kaj ne almozpeti ĝendarmojn de tiu aŭ alia membroŝtato ĉiufoje, kiam ĝi devas agi por respektigi decidon pri plebiscito, landlimo, k.t.p. Ĉiu observanto ja scias, ke la ĝendarmoj de aparta ŝtato dependas de ĝia registaro kaj portas ĝian koloron politikan. Kompreneble, tio naskas tuj suspekton ĉe aliaj nacioj.

Nur senpartia polico sub aŭtoritato de senpartia ekzekutivo povas eviti tiajn suspektojn kaj ne kaŭzi malamikajn reagojn ĉe nacioj kun malsamaj politikaj tendencoj. Ke tiaj suspektoj kaj reagoj povas fariĝi ege danĝeraj, tion pruvis la korea milito, kaj sufiĉe klaran lecionon ĝi donis al la tuta mondo. Se la danĝero estas sentebla ĉe la suspektantoj, ĝi estas same sentebla ĉe la suspektato. Kio estus justa laŭ senpartia sistemo, fariĝas maljusta por ĉiuj, eĉ la oferantoj. Veneno penetras la tutan aferon.

Similaj okazoj ilustras ankaŭ la delikatan situacion de la malfortaj ŝtatoj rilate al la pli fortaj en la diskutoj ĉe Kunveno aŭ Konsilantaro. Premo aŭ timo malhelpas liberecon en diskuto. Estas danĝere kontraŭstari la volon de potenca najbaro aŭ de bezonata protektanto. Necesas voĉdoni kiel “satelito” aŭ kiel protektato.

Neŭtrala malgranda ŝtato, kiel Svislando, ne povas riski similan danĝeron. Pro tio ĝi neniam akceptis sidi en la Konsilantaro de la Ligo kaj ne volis aliĝi al la Unuiĝintaj Nacioj. Male, svisa juĝisto povas libere sidi en la Haga Tribunalo sen ia respondeco por sia registaro kaj por ĝia neŭtraleco, Tie li voĉdonas kiel persono sperta, ne kiel ŝtatdelegito.

Necesas insisti pri tiaj diferencoj, ĉar ili tuŝas ne nuancon, sed fundamenton. Protekti la civilan paceman loĝantaron de la mondo kontraŭ militoj kaj samtempe ĝin defendi kontraŭ invadoj de unu najbaro ĉe alia, estas afero ne realigebla sur bazo de divido kaj de rivalaj suverenecoj. La kreo de aliancoj aŭ blokoj estas neevitebla sekvo de tia sistemo, ĉar se mankas unu supera senpartia protekto, la diversaj ŝtatoj emas serĉi alian protekton, pli partian, malpli perfektan, laŭ sia geografia situacio aŭ ideologia prefero. El tio rezultas, ke unu danĝero anstataŭas alian, kaj la konfuzo kreskas.

XXXVI. KONKLUDO

Kion pruvas la spertoj pozitivaj de interŝtataj federacioj, kiel la usona aŭ la svisa, kaj la spertoj negativaj de interŝtataj organizoj, kiel la Ligo de Nacioj? Ili pruvas, ke unuiĝo kun vera aŭtoritato kapablas certigi pacon kaj prosperon kondiĉe, ke la decidan potencon en komunaj aferoj tenu la centraj organoj, kaj ne la diversaj ŝtatoj. Sur tiu kampo ili devas rezigni sian absolutan suverenecon. Sen tio la organizo malsukcesas kaj tion montras ĝuste la negativa Liga sperto.

La centraj organoj devas rilati ne nur al la membro-ŝtatoj, sed ankaŭ rekte al ĉiuj homoj de iliaj popoloj. Devas ekzisti duobla civitaneco, unu aparta kaj unu komuna. Tial Kunveno de ŝtatdelegitoj ne sufiĉas. Krom ĝi devas ekzisti federacia parlamento elektata de la tuta loĝantaro kaj esprimanta la ĝeneralan popolan deziron al paco kaj normala vivo.

Same kiel la usonanoj aŭ svisoj elektas Ĉambron de Reprezentantoj aŭ Nacian Konsilantaron por sidi apud la Senato aŭ Konsilantaro de Ŝtatoj, tiel same la homaranoj devos iam elekti mondparlamenton por sidi apud la ĝisnuna kunveno de naciaj registaroj. Tiamaniere la du principoj estos egale reprezentataj: unuflanke la naciaj interesoj kaj aliflanke la komunaj bezonoj.

Tiun sistemon aplikas ekzemple la hinda federacio, kiu posedas unu interŝtatan kaj unu popolan tuthindan ĉambron. La du mondĉambroj kune devos elekti la centran ekzekutivan aŭtoritaton, kies anoj kaj estro neniel dependos de nacia registaro, sed estos respondecaj al la komuna ĝenerala popolaro.