Suferante de senpacienco, ŝi pasigis la tagon kaj la sekvantan nokton, kaj matene frue ŝi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraŭ iris nenia vagonaro: timante malfrui, ŝi atendis du horojn la tempon de forveturo, — kaj, enirinte fine en la vagonon, ŝi sidis kvazaŭ sur pingloj, ĉiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la neelporteble malrapidan, laŭ ŝia opinio, iradon de la vagonaro kaj la maŝiniston kaj la konduktoron kaj entute ĉiujn servantojn de fervojo, forgesinte en sia malpacienco, ke ŝia Arturo ankaŭ servas sur fervojo. Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono ŝi ekaŭdis la longe atendatan vokon de la konduktoro «stacio B., la vagonaro staras dekkvin minutojn!» Kun eksterordinara viveco, kiun eble envius eĉ dekkvinjara knabino, ŝi elsaltis el la vagono, — kaj ŝi tuj ekvidis Arturon, kiu ankaŭ ŝin rimarkis kaj jam rapidis al ŝi renkonte. Li ŝin ĉirkaŭprenis kaj karese kisis.
— Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis ĝoje. Sinjorino Anneto de ekscito ne povis eĉ paroli. Ŝi aŭtomate sin apogis sur la brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge ŝin sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kaleŝon, li mem sidiĝis kaj delikate ĉirkaŭprenis ŝian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo. La maljuna ĉevalo uzis ĉiujn siajn fortojn, por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu ĉiuminute batadis ĝiajn malgrasajn flankojn, — ĝi svingadis la voston, spirblovadis kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kaleŝo kun laŭta krakado ruliĝadis sur la malbona pavimo kaj fine, laŭ la montro de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kaleŝo kaj kondukis ŝin tra malpura malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante al ŝi, ke la ĉefan parton de la domo oni en tiuj ĉi tagoj komencos rebonigi kaj ke, dank’ al tiu ĉi cirkonstanco, li devas dume «iel» lokiĝi en flankaĵo.
— Por mi, diris Arturo, kiel por fraŭlo, estas tute egale, kie ajn mi loĝas, — vi do min ne mallaŭdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistaĵo — viro aŭ virino, tre malfacile estis ekkoni — malpurigita, ĉifona. Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan ĉambreton kun deŝiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu ĉi ĉambreto prezentis kredeble la gastoĉambron, ĉar apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra senŝeligita vakstolo, antaŭ la kanapo estis ronda tablo kaj apud ĝi de unu flanko seĝo tute ligna, de la dua flanko — seĝo kun leda kuseno; ankoraŭ unu seĝo, en kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj ĉi en la tuta ĉambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis ĉirkaŭen.
— Vi ne atendis vidi min en tia malriĉegeco? demandis Arturo.
— Malriĉeco ne estas malvirto, respondis Anneto.
— Jes, sed ĝi estas pli malbona, ol malvirto, kun ĝemo diris Arturo: almenaŭ mi plivolus esti riĉa. En la nuna materiala tempo riĉeco estas unu el la plej necesaj kondiĉoj de feliĉo, ĉar nur ĝi donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera feliĉo.
Sinjorino Anneto singardeme sidiĝis sur la kanapon, kaj Arturo eliris, por ordoni tagmanĝon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj sidiĝis apud sinjorino Anneto. Ŝi karese prenis lian manon kaj diris kun sincera partopreno:
— Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiliĝi al via nuna sorto!…
— Jes, mia amikino, kun profunda ĝemo respondis Arturo: komence estis tre malfacile, sed poste nenio… mi alkutimis. Homo estas tia ekzistaĵo, ke ŝajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi: mi mem tion ĉi spertis. Nun mi tiel kunviviĝis kun mia situacio, ke mia tuta pasinta vivo, al mi ŝajnas, estis nur ia mirinda sonĝaĵo, sendita al mi de iu sorĉisto.
— Kaj ĉu efektive vi neniam bedaŭris tiun ĉi sonĝaĵon? Kaj la riĉegeco, kiun posedis via patro, ĉu efektive vi eĉ ĝin ne bedaŭris?
— Antaŭe mi neniam pensis pri riĉeco, ĉar ĝi ne estis al mi necesa. Sed nun… nun estas alia afero…
— Kial do nun estas alia afero?
— Arturo pasie ĉirkaŭprenis sinjorinon Anneton kaj komencis senfine ŝin kisi.
— Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon, kiun mi povas atingi nur ekriĉiĝinte, — tial mi nepre devas riĉiĝi, nepre, nepre!…
— Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin: per honesta vivo estas tre malfacile riĉiĝi.
— Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion ĉi atingi.
— Ne, mia amiko, tion ĉi vi ne povos fari.
— Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaŭ la espero min ne forlasas.
— Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe ekinteresite.
— Mi eĉ jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson.
— Sed kia do estas tiu ĉi entrepreno.
— Vidu, mia kara, komencis Arturo: kiel vi jam scias, mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro ŝuldoj. Tiun ĉi bienon aĉetis unu mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antaŭ nelonge eksciis, pruntis de mia patro kvindek mil rublojn laŭ kambioj. Tiujn ĉi kambiojn mia patro, ankoraŭ antaŭ sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la Moskva Granda Juĝejo, kiu decidis, ke tiu ĉi enkasigo estis komencita tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li pagi tiun ĉi ŝuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton; poste li baldaŭ forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun ĉi ŝuldon: almenaŭ al mi li nenion parolis pri ĝi. Mi eksciis pri tio ĉi tute okaze: iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la Moskva Juĝejo. Kaj jen mi decidis relevi tiun ĉi aferon. Sed jam ĉe la unuaj paŝoj mi renkontis preskaŭ nevenkeblan baron: mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon… Mi volis prunti la necesan sumon, sed al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio…
Arturo ne finis sian penson, ĉar lin interrompis sinjorino Anneto, fajre lin ekkisinte.
— Karulo mia, ŝi diris: plenumu mian unuan peton!
— Ho, jam antaŭe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis Arturo: por vi mi estas preta ĉion fari, — nur ordonu!…
— Prenu de mi la necesan sumon da mono!… Mi ne estas riĉa, sed mi ĝoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte… kiom vi bezonas?
Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antaŭe doninte vorton, li ŝajne ne sciis, kion li devas respondi.
— Ne, mia bona, mia kara, li diris fine: mi ne povas, mi ne havas la rajton preni de vi monon… Vi postulas ion neeblan…