Выбрать главу

— Malsaĝulineto! diris Fanny, donante al sia amikino nefortan frapon per la ventumilo; ĉu vi estas do tiel malbela, aŭ ĉu vi pensas, ke la sinjoroj estas tute blindaj? mi opinias ĉiam, ke juvelo estas duoble pli bela, kiam ĝi estas enkadrigita en oro.

— Ili estas por mi tute indiferentaj.

— Ha, mi komencas kompreni. Via koro ne estas plu libera.

— Jes, sincere dirate, kara Fanny, mi estas efektive enamita; kaj kiam oni havas unu en la koro, oni ne havas lokon tie por multaj.

— Tio dependas de la konstruo de la koro. Estas koroj, kiuj estas tiel elastaj, ke en ili dudek trovus bone lokon! Sed kiel la feliĉa homo sin nomas? Ĉu mi lin konas?

Stella mallevis la kapon.

— Mi lin ne konas mem! mi ne scias lian nomon, kaj eble mi lin revidos neniam!

— Kiaj sentimentaj kapricoj tio estas? demandis sinjorino Breine kaj skuis la kapon. Sed oni devigas sin ĉiam havi ion por sin turmenti! Se oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo! Sed ĉu vi permesos al mi demandi…

La sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero, kiu eniris dancante sur la pintoj de la piedoj. Kelnero Olsen estis ĉiam melankolia. Li suferis konstante doloron de kapo kaj de malfeliĉa amo, kaj ambaŭ doloroj naskiĝis de lia penema partoprenado en la societa vivo; ĉar li trinkadis ĉiam grandan kvanton da restoj de vino en la nokto, kaj tio ĉi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da belaj sinjorinoj, kaj tio ĉi malsanigis lian koron. La lastajn estis permesate al li nur rigardi, sed ne tuŝi, kaj tion li nomis «vandalaj turmentoj», volante diri «Tantalaj turmentoj».

— Ĉu mi povas servi per io al la sinjorinoj? demandis Olsen kun malgaja rideto, dum liaj akvobluaj okuloj glitis super la rondaj ŝultroj de sinjorino Breine.

— Alportu al mi porcion da glaciaĵo, diris Fanny.

— Post kvin minutoj mi ĝin metos ĉe viaj piedoj, sinjorino.

— Mi preferas, ke vi ĝin metu tie ĉi, sur la tablon!

— Tuj, sinjorino, tuj.

Li fordancis. Fanny rigardis post lin kun rideto.

— La interkomunikiĝo estas infekta, ŝi diris. Nun la kelneroj eĉ volas esti kavaliroj.

— Tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam ĉiuj miaj kavaliroj volas esti kelneroj por mi!

Ŝi levis la brovojn kaj apogis sian Titus-kapon al la klarebluaj silkaj kusenoj. En tiu ĉi sama minuto la pordokurteno estis ĵetita flanken, kaj la komercegisto eniris en la buduareton.

La komercegisto Breine estis malgranda, grasa sinjoro kun maldikaj lume-brunaj haroj kaj lume-bruna vangbarbo iom griza. La komercegisto, kiel ŝajnis, ne estis en bona humoro.

— Kiel vi fartas, sinjorinoj? li demandis, penante doni al sia vizaĝo komplezan esprimon.

— Ho, bonege! respondis Stella.

— Estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al sia edzino. Vi kredeble sentas vin jam tre laca esti tiel ĵetata el la brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia!

La sinjorino ludis kun sia ventumilo kaj kantetis valson.

— Vi estas, kiel ŝajnas, en tre bona humoro, diris Breine ofendite.

— Tion oni vere ne povas diri pri vi, sinjoro Breine, rimarkis Stella ridetante.

— Kontraŭe, mi estas en la plej brilanta humoro…

— Ne kredu al li, Stella, diris la sinjorino. Mi vidas laŭ lia nazo, ke li estas forte atakema. Li venis tien ĉi nur por aranĝi disputojn.

— Tiam estas plej bone sin savi per forkuro.

— Vi ja komprenas, ke mia edzino nur ŝercas?

— Mi devas tamen iri en la salonon. Mi ŝuldas, jes, la dioj scias, kiel multajn dancojn, kaj se mi ne pagos miajn ŝuldojn tiel baldaŭ kiel eble, mi timas, ke miaj kreditoroj min trenos tien per forto.

Ŝi foriris ridetante, lasante la edzan paron sola.

— Estu tiel bona, komencu, ju pli frue, des pli bone! Ne ĝenu vin! Mi estas preparita por la plej malbona.

— Sed, Fanny kara, mi ne diris eĉ unu vorton.

— Ne, sed vi estas kolerega. Tio estas ja tute videbla laŭ via nazo, kiu estas pli staranta, ol ordinare.

— Fanny!

— Mi estas tro bela tiun ĉi vesperon, ne vere?

— Vi estas jam tro modesta!

— Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere? mi estis tro ĵetata el la brakoj de unu sinjoro en la brakojn de alia, kiel vi vin tiel bonguste esprimis!

— La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado.

— Mi certe ne povas diri, ke mi dancis super rozoj.

— Ha, Fanny, se vi nur scius, kia turmentiĝo estas vidi sian edzinon, prematan al la brusto de alia, ĉirkaŭprenatan de lia brako, sin ruli en kapturnanta valso. Ho, tiuj baloj, tiuj baloj!

— Sendanka! kaj tamen ĝi estis sur unu el tiuj ĉi baloj, ke vi trovis vian feliĉon! Ĉu vi memoras? Tio estis ne pli ol unu kaj duono jaro antaŭe. Tiam vi sidis tie kun bela meblita loĝejo kaj tamen sen la plej belega meblo en domo — juna edzino; kaj tiam vi komencis trovi, ke esti tute sola en ok ĉambroj kaj kuirejo ne estas tute sane por la homo. Kie tio ĉi estis tiam, kiam ni renkontis unu la duan?

— Jes, estis sur balo.

— Kaj kie ĝi estis, ke vi petis mian manon?

— Ankaŭ sur balo.

— Tial vi havas nenian kaŭzon plendi. Ni vivas bone kune.

— Ho, oni vivas tre bone, kiam oni ĉiam veturas al baloj!

— Mi estas laborema edzino.

— Jes, vi manĝas vian panon en la ŝvito de via frunto sur ĉiuj baloj de la urbo.

— Ŝercu nur! Vi pentos iam vian konduton, kiam mi estos for!

— Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la komercegisto, nerve ludante kun la ventumilo de sia edzino, kiun ŝi estis metinta sur la tablon.

— Hodiaŭ vere vi superas vin mem, diris Fanny, sin levante ofendite. La komercegisto sin levis ankaŭ.

— Jes, mi ne povas plu tion suferi. Tie ĉi devos fariĝi alia danco! Li prenis la ventumilon en ambaŭ manojn kaj disrompis ĝin en du pecojn.

— Vi fariĝas ĉiam pli kaj pli bona, mia amiko. Nun mi ne mirus, se vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj.

— Mi estus sufiĉe inklina por tio ĉi.

— Ne ĝenu vin, mi petas. Mi volonte helpos al vi. Jen estas forna fero! vi povas ja komenci rompi la spegulojn, dum mi ekspedos la porcelanajn vazojn kaj la malgrandaĵojn!

Hontigita kaj duone disarmita per la trankvileco de sia edzino, la komercegisto forĵetis la rompitan ventumilon sur la tablon kaj volis eliri, kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en la kabineton junan sinjoron.

— Estu tiel bona, la gesinjoroj estas tie ĉi.

Li estis altkreska, bela fraŭlo kun kuraĝa, fiera vizaĝo, buklaj lumaj haroj kaj paro da dikaj blondaj lipharoj kun al tiuj aliĝanta pinta barbo.

— Mi ne malhelpas?

Breine sin returnis vive.

— Georgo, vi, mia amiko? Neniel, neniel! Mia edzino kaj mi estis nur okupitaj je kelkaj mastrumaĵoj. Lasu, mi vin prezentos, mia plej bona amiko, leŭtenanto Georgo Felsen, ĵus reveninta hejmen el la eksterlando — Fanny, mia edzino.

— Mia edzo tiel ofte parolis pri vi, ke mi vin jam tute konas.

— Estas por mi ankaŭ plezuro fariĝi via konato, mia sinjorino!

— Mi aŭdis, ke vi revenis, kaj mi tiam tuj sendis al vi inviton. En ia alia vespero vi kredeble ne renkontus mian edzinon; sed tiun ĉi vesperon ŝi estas okaze hejme, ĉar ŝi donas mem balon.