Nun ŝi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Ŝi estis haltigita sur la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis tien nerimarkita kaj lokis sin post la piano, kie ŝi sidis, kaŝata de la ĉirkaŭstarantaj grupoj da kreskaĵoj. Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante sub la lustro, ŝi lasis la ringon ekbrili kaj admiradis ĝin. Stella rigardadis ŝin tra la kreskaĵoj.
Jes, estis tute certe. Ĝi estas ŝia ringo; sed kiel Fanny ĝin ricevis? Ĉu li vere ĝin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton? Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo, ke ŝi ne rimarkis la eniron de sia edzo.
— Nu, Fanjo, ĉu vi estas tute sola? diris la komercegisto. Ĉu vi estas aukoraŭ kolera?
Li prenis ŝian manon, kiun ŝi penis fortiri.
— Vi ja scias, ke se mi estas ankaŭ iafoje iom viva kaj ĵaluza, tio estas ĉar mi vin tiel amas kaj ĉar mi timas, mi maljuna urso, ke mi ne povas fari vin tiel feliĉa, kiel vi meritas.
Li karesis ŝian manon, sed subite ektremis.
— Kia… kia ringo estas tio?
— Ĝi… ĝi estas anonima donaco, respondis Fanny iom konfuzite.
— Kiu ĝin donis al vi?
— Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris Fanny petole.
— Sed mi lin konas. Ĉu diri al vi tiun nomon?
— Vi scias do?
— Ĝi estas Georgo Felsen. Mi scias ĉion.
Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Ĉu Felsen vere estas enamita en Fanny’n, kaj ĉu li, ne oferante eĉ unu solan penson al ilia renkonto, ne penante elserĉi, el kie la ringo venis, senpere ĝin metis sur ŝian fingron? Aŭ ĉu Fanny trovis la ringon kaj metis ĝin sur la fingron, por pensigi lin, ke ŝi estas la elektita? Sed ne, tio ĉi estis malsaĝa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo, ŝi neniam ĝin vidis. Oni povus freneziĝi.
La komercegisto falis malespere sur seĝon.
— Kaj ĝi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min trompas!
— Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin trompi! diris Fanny trankvile.
— Ne elturnu vin per malkaraj ŝercoj! mi scias nun ĉiujn viajn sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo en Parizo?
— Ha, Stella babilis?
— Stella nenion diris, sed tiu ĉi malfeliĉa ringo malfermis miajn okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis.
— Diru al mi, kara Breine, ĉu vi efektive ne trinkis tro multe post la manĝo?
— Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela?
— Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni ĉion.
En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado komenciĝis kaj ke oni demandas pri la gemastroj.
— Ĉu sinjoro Felsen estas tie?
— Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaŭ kelkaj minutoj, diris Olsen.
— Ne dirinte adiaŭ al mi! Sed kion do signifas ĉio ĉi? murmuris Fanny.
La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermanĝo. Fanny prenis lian brakon kaj eniris en la salonon.
La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga seĝo. Stella sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca muziko, ridado kaj ŝovado de piedoj.
— Jes, ĝi estas efektive animita balo kaj luksa vespermanĝo, kiujn komercegisto Breine donas tiun ĉi vesperon, li ĝemis. Tiel vigla dancado daŭriĝas tie interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie ĉi sur la ruinoj de sia feliĉo!
Li kaŝis la vizaĝon en siajn manojn.
— Ĉu ekzistas en la mondo pli malfeliĉa homo ol mi? li ĝemis laŭte.
Mola mano estis metita sur lian ŝultron. Stella staris apud lia flanko.
— Ekzistas ankoraŭ unu alia, ŝi diris.
— Ĉu vi estas ankaŭ malfeliĉa, fraŭlino?
— Ho, jes!
— Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas.
— Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kaŭzo de nia malfeliĉo.
— Felsen?
— Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min forpuŝis kaj forgesis pro Fanny, kaj ĉio tio post konateco de nur duono da horo. Ĉio estas tiel freneze malsaĝa, ke mia kapo preskaŭ turniĝas.
— Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa pri tio.
— Edzinigita virino — kia senfunda maltaŭgeco!
— Ĝi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari?
— Mi? mi almenaŭ neniam edziniĝos!
— Mi ankaŭ neniam faros ĝin plu, diris la komercegisto. Mi petos eksedziĝon.
— Sed eble Fanny estas senkulpa?
— Ne, mi scias, kiel facilanime ŝi komencis tiun ĉi rilaton, kaj mi neniam povas havi plu konfidon al ŝi.
— Ĉio povos fariĝi ankoraŭ bona, sinjoro.
— Neniam, neniam.
Li donis al ŝi signon, ke ŝi sidiĝu. Ŝi sin sidigis kontraŭ li.
— Diru al mi, ĉu mi ne estas sufiĉe maljuna, por povi esti via patro?
— Mi vin ne komprenas…
— Mi opinias, ke ni ambaŭ staras tute sole en la mondo. Vi ne havas plu gepatrojn. Ĉu vi ne volus fariĝi mia adopta filino?
— Tiu ĉi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambaŭ devas precize pripensi ĝin.
Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj Stella’n en viva kaj konfida interparolado, stariĝis en la mezo de la ĉambro.
— Vidu, daŭrigis la komercegisto, kiam la eksedziĝo kun Fanny estos atingita, mi sentos min mem tiel sola.
— Ĉu ni nun eksedziĝos! pensis Fanny.
— Kiel feliĉa mi estus tiam, se amika anĝelo volus vivigi mian malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj.
Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo.
— Nun ili do kune vivos!
Stella donis al li sian manon.
— Estos ĉiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via feliĉo, sed…
— Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros mem al li la feliĉon, kiun li bezonas.
Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino:
— Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Ĝi estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun ĉi vesperon vidas la unuan fojon antaŭ miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi ĝin faris? Pro malamo al mi ĝi ne povas esti, ĉar mi neniam faris malbonaĵon al vi; kaj pro amo al Breine ĝi ankaŭ ne povas esti, ŝi daŭrigis preskaŭ plorante, ĉar ĉu iu alia ol mi mem povus esti sufiĉe malprudenta, por ami tian sovaĝan beston, kiel mia edzo?»
— Fanny, aŭskultu min, diris Stella.
— Sed nek al vi, nek al alia prosperos forŝiri lin de mi, — mi amas lin tro forte, ŝi diris kaj ĵetis la brakojn ĉirkaŭ lian kolon.
— Lasu min, mi volas disiĝi!
— Jes, sed mi ne volas!
En tiu minuto eniris Georgo Felsen.
— Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi intencis komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos doni al vi buŝan klarigon.
— Mi foriros, diris Stella.
— Ne, mia fraŭlino, kion mi diros, vi povas libere aŭskulti. Ĝi eble klarigos mian konduton kontraŭ vi. Ĉar kiam mi nun ree forlasos mian patrujon, kaj kredeble por ĉiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi kun tro granda maldolĉeco.