Выбрать главу

En la fino de lerna jaro ĉiu membro ricevas longan tabelon da demandoj, kiujn li devas respondi, se li deziras posedi ateston de C.L.S.C. La demandoj, malgraŭ la ŝajna komplikiteco, ne prezentas tamen ian malfacilecon, se la studanto efektive atente legis la donitan verkon. Bonaj 85 por 100 respondoj sufiĉas, por elteni la ekzamenon kaj ricevi ateston. Tia ekzameno ne estas ekzameno en la propra senco; al la membroj eĉ estas permesite la pli malfacilajn respondojn ĉerpi el libroj; sed ili devas esti esprimitaj per propraj pensoj kaj vortoj de la studanto. La societo opinias: nia celo estas posedi la eble plej grandan nombron da membroj, sed ne doni kaŭzon por malpliiĝado de ili; severaj do ekzamenoj timigas nur tiujn membrojn, kiuj pleje nian helpon bezonas; cetere regulaj ekzamenoj estas eĉ neeblaj pro tiu kaŭzo, ke multaj membroj troviĝas malproksime kaj alveni ne povas. Tamen ekzistas en Chautauque tiel nomata «somera popola universitato». Tiu ĉi nomo ne estas preciza, ĉar la lerna jaro limas sin per 10 monatoj kaj la somera kunveno sur la bordo de la lago Chautauque servas sole kaj propre por spirita ripozo, ferioj, plu por finado de la lerna jaro kaj por disdono de diplomoj al tiuj membroj, kiuj trovas eblon alveni en Chautauque. Tiel la nombro de ĉiuj finintaj la kurson ne prezentas sin tie en plena kompleto. Ekzemple en la jaro 1885 finis la kurson 1 600 personoj, tamen alvenis en Chautauque nur 600. Sed la nombro de la personoj flankaj, kiuj en 1885 vizitis en somero Chautauque’on estis 75 000!

La lago Chautauque, havanta longon de 20 anglaj mejloj, kuŝas sur la alteco de 1 400 futoj super la nivelo de la Atlanta Oceano, en malproksimeco de 9 mejloj de la lago Erie, kaj estas ĉirkaŭita de arbaroj, montoj, kun pura, freŝa aero. En la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato. La alvenintaj membroj devis loĝi en transportaj tendoj. Post 4 jaroj Chautauque posedis jam hotelon por 500 personoj kaj multegon da domoj. En la daŭro de la supre diritaj du someraj monatoj en Chautauque estas granda movado. Per vaporŝipoj kaj fervojoj alvenas senĉese novaj homoj el plej diversaj punktoj de la Unuigitaj Ŝtatoj kaj Kanado. Krom la membroj alveturas multego da gastoj. La vizito en Chautauque apartenas jam al la bona tono. Tiel en la jaro 1880 estis tie Garfield, la universitaton vizitis ankaŭ generalo Grandt, kaj laŭ lia ekzemplo sekvis generalo Lohan en 1885, tiam ankoraŭ kandidato por vic-prezidanto.

Por akiri prozelitojn, la societo faras, kion ĝi povas, ligante utilaĵon kun diversaj agrablaĵoj. En la daŭro de la tutaj 2 monatoj, kelkajn fojojn en tago, oni povas tie aŭdi diversajn publikajn parolojn kaj lecionojn. Ĉiu povas havi voĉon; en la intertempo inter la paroloj oni produktas artajn fajrojn, iluminaĵojn. Artistoj ludas koncertojn, oni donas spektaklojn, oni entreprenas procesiojn, promenadojn sur la lago per en vespero lumigitaj ŝipetoj, k.t.p. Precipe la publikaj paroloj havas altirantan forton. La societo por tio ĉi invitas parolantojn kun nacia aŭ internacia gloro; la plejmulto de tiuj ĉi talentaj publikaj paroloj havas por objekto Eŭropon, Azion kaj Afrikon. En la jaro 1885 inter aliaj objektoj la sekvantaj personoj parolis pri la sekvantaj objektoj: Syman Abbot parolis pri la homa naturo; d-ro S. J. M. Eaton — pri la planoj de konstruo de la piramidoj de Egiptujo; A. M. Fairbaern, prezidanto de la Airedale College en Anglujo — pri la historio de la filozofio, pri John Locke, pri H. Spencer, pri J. Bright, pri Comte kaj la pozitivistoj; d-ro Finch — pri la uzado de brando; Julius N. Seelye, prezidanto de la Amherst College — pri la potenco de la ideo, k.t.p. En la jaro 1886 grandan rolon tie ĉi ludis la oriento, pri kiu parolis: Babn Keshub Chandra, Ram Chandra Bose kaj Sau Ah Brah.

La specialajn sciencojn kaj artojn oni povas studi en la daŭro de la 4-jara komuna kurso aŭ poste. Tamen en la jaro 1884 la societo organizis la unuan specialan fakultaton, konsistantan el profesoroj, kiuj guvernas per korespondado; la profesoroj plenumas siajn devojn en la loko de ilia loĝado, kaj unu fojon en jaro ili alveturas en lokon difinitan por ekzamenoj; la studantoj do ĉerpas klarigojn kaj sciencan helpon ĉe specialistoj, kiuj troviĝas tie, kie la studantoj loĝas. La sekvanta eltiro el la cirkulero de la profesoroj klarigos la celon de tiu ĉi universitato: «Oni kreas universitaton, por doni la eblon atingi pli altan kaj praktikan edukiĝon al tiaj junaj homoj de ambaŭ seksoj, kiuj ne povas forlasi la domon, por vizitadi kolegion, kiuj estis devigitaj forlasi universitaton, aŭ kiuj deziras plenigi siajn sciencajn mankojn. La progresoj en la lernado kaj la grado de la akiritaj scioj estos metitaj al severa esploro per skriba ekzameno ĉe alesto de senpartiaj kaj konformaj atestantoj.»

En la jaro 1886 la universitato posedis jam 9 specialajn fakultatojn: akademion de la greka kaj latina lingvoj, kolegion de novaj lingvoj, fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo, kurson de mikroskopio, kurson teologian, kurson de retoriko kaj de ĥemio. En la jaro 1887 oni malfermis: fakultaton de fiziko kaj natur-historio, fakultaton de filozofio kaj logiko, instituton de orientaj lingvoj, lernejon de industriaj sciencoj, kiu enhavas en si telegrafiadon, konstruadon kaj diversajn fabrikadojn, lernejon de komerco kaj de praktikaj aferoj (Business and practical affairs), lernejon de agronomio, de belaj artoj, de aferoj ekleziaj, muzikan kolegion, instituton de inĝenieroj de montolaboroj, pontoj kaj vojoj, antropologian fakultaton por anatomio, flziologio, higieno, psiĥologio kaj sociologio.

Persono, kiu deziras esti akceptita en la nombron de la studantoj, enportas krom 5 dolaroj de enskribiĝo ankoraŭ 10 dolarojn por la universitato kaj 3 dolarojn kiel aldono, se li deziras studi kune du specialajn sciencojn. Oni supozas, ke studanto povas lerni la kurson de latina kaj greka lingvoj, uzante en la daŭro de 4 jaroj po unu horo ĉiutage, sed ankoraŭ li povas unu horon oferi por studadi samtempe la matematikon. Ĉiuj temoj kaj ekzercoj estas korektataj de la profesoroj kaj resendataj al la studantoj.

Mi finis. Imagu al vi, kara leganto, ke la dirita universitato posedas tian ilon, kia estas la lingvo Esperanto… La komentarioj ne estas necesaj.

Jan Janowski.

Fingra kalendaro

Originale verkita de J. Grohn, privata instruisto.

Rigardu tiun ĉi figuron, kiu prezentas la montran fingron de la maldekstra mano,

sur kiu la lokoj de fleksoj kaj la fineto de la fingro estas signitaj per sep literoj A, B, C, D, E, F, G. Tiuj ĉi sep punktoj prezentas la sep tagojn de semajno. Ĉiu devas sur sia propra fingro signi tiujn ĉi punktojn en penso per tiuj ĉi sep literoj kaj en tiu sama ordo, kiel ni vidas sur la figuro.

Antaŭ ol ni iros pli malproksimen, ni devas bone lerni parkere la sekvantan frazon sisteman, sen kiu oni ne povas uzi nian fingran kalendaron:

Alta Dia dono, Granda ben’, espero! Gvidu ĉion firme Al dezira fino.