Выбрать главу

Tiu ĉi frazo estas kunmetita el dek du vortoj, kies unuaj literoj montras al ni, de kiu punkto sur la fingro ĉiu monato komencas kalkuli siajn tagojn.

Jen estas la sistemo monata:

monato(Januaro)komencas de la punktoA (Alta)
— ” —(Februaro) — ” —D (Dia)
— ” —(Marto) — ” —D (dono)
— ” —(Aprilo) — ” —G (granda)
— ” —(Majo) — ” —B (ben’)
— ” —(Junio) — ” —E (Espero)
— ” —(Julio) — ” —G (gvidu)
— ” —(Aŭgusto) — ” —C (ĉion)
— ” —(Septembro)— ” —F (firme)
10ª— ” —(Oktobro) — ” —A (al)
11ª— ” —(Novembro) — ” —D (dezira)
12ª— ” —(Decembro) — ” —F (fino).

Se vi volas scii, kial la sistemo monata devas esti difinita tiel kaj ne alie, kalkulu sur la punktoj de la fingro kaj vi vidos, ke se la monato Januaro, havanta 31 tagojn, komenciĝas de la punkto A (Alta), ĝi finiĝas sur la punkto C; la dua monato, Februaro, havanta 28 tagojn (en jaro simpla) komenciĝas de la punkto D (ĉar la 31a de Januaro estis c) kaj finiĝas sur C; la tria monato, Marto, komencas kalkuli siajn tagojn de la punkto D, k.c. (Pri superjaro, t.e. jaro 366-taga ni parolos poste.)

Rimarko. Ĉe kalkulado ĉirkaŭ la fingro oni povas facile vidi, ke la datoj 8, 15, 22 kaj 29 de ĉiu monato ĉiam falas sur tiun saman punkton, de kiu la monato komenciĝas.

Ekzemplo 1. De kiu punkto komenciĝas Aprilo? — Solvo: Aprilo, la kvara monato, komenciĝas de la punkto, kiu estas signata per la unua litero de la kvara vorto de la frazo (G).

Ekzemplo 2. Sur kiu punkto sin trovas la 5 de Novembro? — Solvo: Al Novembro, la dekunua monato, respondas la dekunua vorto de la frazo (Dezira) kaj tiel la punkto D estas la unua, E la dua, F la tria, G la kvara kaj A estas la kvina tago de Novembro.

Ekzemplo 3. Sur kiu punkto sin trovas la 23 de Junio? — Solvo: Al Junio, la sesa monato, respondas la sesa vorto de la frazo (Espero) kaj tiel la punkto E estas la 1, 8, 15 kaj 22 kaj F estas la 23 tago de la monato Junio.

Nun ni vidos, kiun nomon de tago semajna ĉiu punkto de la fingro devas havi:

Ekzemplo 4. Ni elserĉu la punkton de la hodiaŭa tago, supozante, ke hodiaŭ estas ĵaŭdo la 8 de Majo de la jaro 1890. (Rimarko. Kiu lernas tiun ĉi kalendaron, ne devas sin teni je nia supozita tago, nombro kaj monato, ĉar estos pli klare kaj pli kompreneble, se li prenos por ekzemplo la daton kaj la nomon de tiu tago, en kiu li lernas, kaj solvos sian ekzemplon konforme je la sekvanta solvo). — Solvo: Al Majo, la kvina monato, respondas la kvina vorto de la frazo (Ben’), kaj tiel la punkto B estas la 1 kaj la 8 de Majo; kaj ĉar ni scias, ke tiu ĉi tago estas ĵaŭdo, ni facile konkludas, ke la punkto B estas ĵaŭdo, C — vendredo, D — sabato, E — dimanĉo, F — lundo, G — mardo kaj A — merkredo. Tiuj ĉi nomoj de tagoj restas por la punktoj por tiu ĉi tuta jaro 1890.

Rimarko. Por ne ŝarĝi la memoron, estas sufiĉe nur memori la punkton de dimanĉo, kaj el la antaŭiranta solvo ni vidas, ke por tiu ĉi jaro (1890) la punkto E estas la dimanĉo.

En la sekvanta jaro la nomoj de la tagoj transiras sur la antaŭirantajn punktojn, kaj ĝi fariĝas pro jena kaŭzo: se la simpla jaro havus nur precize 52 semajnojn, ĝi komenciĝus de la punkto A (en nia jaro — merkredo) kaj finiĝus sur la punkto G (mardo), kaj la estonta jaro komenciĝus ree de A kaj la tagoj por la punktoj restus tiuj samaj sen ŝanĝo; sed bedaŭrinde la jaro ekster 52 plenaj semajnoj havas ankoraŭ unu superfluan tagon, sekve ĝi ne povas finiĝi sur la punkto G (mardo), sed ĝia fino estos A (merkredo) kaj la estonta jaro devas komenciĝi de la sekvanta tago (ĵaŭdo), sed ne de la sekvanta punkto B, ĉar la sistemo monata postulas por la monato Januaro la punkton A (Alta). Por konsentigi tiujn ĉi du postulojn (ke la estonta jaro komenciĝu de la punkto A kaj de ĵaŭdo), oni devas diri, ke kun la komenco de nova jaro la ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro ĉesiĝas kaj komenciĝas nova ordo, tio estas: la punkto A akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto B ĝis tiu tempo havis. Sekve, vidante ke en tiu ĉi jaro 1890 B estas ĵaŭdo, ni scias, ke kun la komenco de la estonta jaro A estos ĵaŭdo kaj la punkto dimanĉa anstataŭ E en la estonta jaro estos D.

Nun estas ankaŭ facile kompreni, ke por la 29a tago de Februaro en superjaro devas veni tia sama ŝanĝo de la nomoj de tagoj por la punktoj de la fingro. Nia sistemo kalendara estas verkita por jaro simpla, en kiu la monato Februaro havas nur 28 tagojn kaj tiel, komenciĝante sur la punkto D, tiu ĉi monato finiĝas sur C kaj la sekvanta monato Marto komenciĝas de la punkto D. Sed ĉar en superjaro Februaro havas ankoraŭ unu tagon, sekve ĝi ne povas finiĝi sur C, sed devas finiĝi sur D kaj la sekvanta monato devas komenciĝi de la sekvanta tago, sed ne de la sekvanta punkto E, ĉar la sistemo monata postulas por la monato Marto la punkton D. Sekve ni vidas, ke por konsentigi tiujn ĉi 2 postulojn (ke la monato Marto komenciĝu de la punkto D kaj de la sekvanta tago), ni devas diri, ke en la komenco de Marto la antaŭa ordo de la nomoj de tagoj por la punktoj sur la fingro ĉesiĝas kaj en la komenco de Marto en superjaro la punkto D akceptas la nomon de la tago, kiun la punkto E ĝis tiu tempo havis. Sekve, transirante de jaro simpla en sekvantan superjaron, ni havas 2 ŝanĝojn de la nomoj de tagoj por la punktoj: unu fojon por Januaro kaj Februaro kaj la duan fojon por la lastaj 10 monatoj. Tiel en tiu ĉi jaro 1890 la dimanĉo estas sur la punkto E, en la estonta jaro 1891 ĝi estos sur D kaj en la superjaro 1892 la dimanĉo estos sur C por la unuaj du monatoj kaj sur B por la lastaj dek; tio estas: la nomoj de tagoj sin ŝovas posten en returnita ordo de la alfabeto.

Rimarko. El tiu ĉi klarigo estas facile kompreni, ke se oni volas serĉi ian tagon en pasinta tempo, oni devas ŝovi la nomojn de tagoj por ĉiu jaro en rekta alfabeta ordo: tio estas, se en tiu ĉi jaro 1890 la punkto dimanĉa estas E, sekve en la pasinta jaro 1889 ĝi estis F kaj en 1888 (superjaro) la punkto dimanĉa estis G por la lastaj dek monatoj kaj A por la unuaj du monatoj k.c.

Ĉiuj ĝis nun donitaj reguloj montras al ni, kiel trovi la tagon, se oni scias la nombron en la monato (la daton); nun kiel oni trovos la daton, se oni scias la tagon? Ekzemple: hodiaŭ estas vendredo en Oktobro, — kian daton ni donos al tiu ĉi vendredo, sciante, ke ĉiu tago ripetiĝas kvar aŭ kvin fojojn en la monato?