Ni rigardu iom pli proksime la poŝton, kiu estas transportata de Nov-Jorko al Bremeno. Ĝi enhavas antaŭ ĉio la tutan poŝton, kiu kolektiĝis en Nov-Jorko kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj tio ĉi estas ne malgranda, ĉar inter Nov-Jorko kaj Germanujo estas komercaj komunikiĝoj, kiuj prezentas la spezon de centoj da milionoj markoj ĉiujare. Al tio ĉi venas la tuta poŝto de la okcidentaj Unuigitaj Ŝtatoj ĝis San-Francisko kaj plu ankoraŭ parto de la poŝto Azia kaj Aŭstralia, kiu tra la Granda Oceano venas per ŝipoj al San-Francisko, de tie ĉi iras en la daŭro de kelkaj tagoj per la fervojoj al Nov-Jorko kaj tie estas ŝarĝata sur la vaporŝipojn, por esti transveturigita tra la Atlantan Oceanon. Se oni konsideros, kiel granda estas la komerca komunikiĝo de Germanujo kun la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko, kiom multaj centoj da miloj da elmigrantoj ĉiujare iras Amerikon, restante ja ĉiam en rilatoj kun sia patrujo, kun siaj parencoj, kiom multe da germanoj vivas en Ameriko, tiam oni facile komprenos, ke la poŝta komunikiĝo estas grandega kaj ke ĝi konstante kreskas.
Sed tiu ĉi poŝto alportas objektojn ne sole por Germanujo, sed ankaŭ transire por Polujo, Rusujo, Aŭstro-Hungarujo, Turkujo, Svedo-Norvegujo, eĉ por la norda Italujo. Precipe grandega nombro da gazetoj estas sendataj sub banderolo el Ameriko Eŭropon, ne alportante grandan ĝojon al la germanaj poŝtaj oficistoj, kiuj nomas tiujn ĉi gazetajn sendaĵojn «bastonoj». La amerikanoj ordinare ne faldas la gazetojn kvarangule, kiel la eŭropanoj, sed kunrulas ilin kaj poste ĉirkaŭigas ilin per papera strio kun la adreso. Tiuj ĉi rulitaj, rondaj, bastonformaj poŝtaĵoj estas pli facile pakeblaj, sed la adresoj estas legataj ĉe la specigado tre malfacile, kaj sperta oficisto specigas egalan nombron da «bastonoj», t.e. amerikaj rulitaj gazetoj, trioble pli malrapide, ol leterojn eĉ kun sufiĉe malklaraj adresoj.
Krom leteroj, banderoloj kaj ĵus nomitaj poŝtaj paketoj, oni devas ankoraŭ prilabori la leterojn rekomenditajn, t.e. enskribitajn, kaj leterojn ŝarĝitajn, t.e. enhavantajn monon kaj kostaĵojn. Ĉiuj pecoj kune, kiujn unu sola naĝanta poŝto transportas, prezentas la nombron de ĉirkaŭ 400 000 poŝtaĵoj de diversaj specoj; sed ofte tiu ĉi nombro altiĝas ĝis pli ol miliono da pecoj. La devo de la poŝtaj oficistoj, kiuj veturas kun la ŝipo, estas dividi la poŝtaĵojn laŭ la apartaj poŝtaj kursoj. La objektoj, kiuj estas difinitaj por la trairo transite, estas metataj en unu el la fakoj de la grandaj bretoj, kaj kiam la ŝipo estas en movo, tiam oni vidas, kial la fundo de la apartaj fakoj en la grandegaj bretoj iras tiel malrekte malsupren. Se la fundo estus plata, tiam ĉe ĉiu leviĝo de la ŝipo ĉiuj poŝtaĵoj elfalus, el la diversaj fakoj la objektoj denove miksiĝus inter si, kaj la tuta laboro estus vana.
Krom la transira komunikiĝo, kiu iras tra Berlino, se la afero ne tuŝas Holandon aŭ Svedo-Norvegujon, devas ja antaŭe jam esti pakitaj la kursoj, kiuj iras el Bremeno. Ĉefa diskruciĝejo por la norda, orienta kaj suda Germanujo estas Hannovero. La transoceana poŝto venas el Bremeno Hannoveron, kaj tie ĉi en la daŭro de kelkaj minutoj, dum la kruciĝo de la vagonaroj, la grandegaj sakoj kun la amerikaj poŝtaĵoj devas esti disdividitaj en la poŝtajn vagonojn de la fervojoj, por ke tuj poste, en la tempo de la plua veturado, oni povu specigi ilin laŭ la diversaj stacioj. La specigantaj oficistoj devas scii preskaŭ pri ĉiu loko en Germanujo, kie ĝi sin trovas kaj al kiu poŝta kurso ĝi apartenas. Sako post sako el la amerikaj poŝtaĵoj estas malfermata, la enhavo estas ŝutata en korbojn kaj nun dividata en la diversajn fakojn. Kiam unu fako estas tute aŭ duone plena, tiam oni pakas la leterojn, poŝtajn kartojn, poŝtajn asignojn, banderolojn k.t.p. en sakojn kun diversaj surskriboj, kaj la rekomenditajn kaj monajn sendaĵojn denove en aliajn sakojn, kiuj ankaŭ portas sur si la surskribojn de la respondaj poŝtaj kursoj.
Aparta ekzerciteco estas necesa, por legi la amerikajn adresojn. La amerikano ekzemple havas la kutimon meti tuj sub la nomo de la adresato la straton kaj numeron, dum ni ĝin skribas ordinare sub la nomo de la urbo. Al tio ĉi ĝuste la amerikaj leteroj, kiujn la elmigrintoj sendas hejmen, estas pleje skribitaj de homoj, kiuj ne bone posedas la plumon kaj nur malofte okupas sin per skribado de leteroj. Sur tia letero la diversaj partoj de la adreso kuras unu sur alian, duone germane, duone angle, kaj la amerika kolego, kiu estas kompetenta en tiaj aferoj, devas tiam helpi en la deĉifrado de la adresoj, tiel same kiel ankaŭ la enportadon de la rekomenditaj kaj monaj leteroj en la registrojn li faras kune kun la germana kolego.
Se la vetero estas bona kaj la preparado de la poŝto iras bone, tiam la poŝtaj oficistoj ofte havas ankaŭ tempon, por iri sur la ferdekon kaj ĝui la belegan maran aeron; sed ordinare restas al ili tempo nur por la manĝado, dormado kaj por la plej necesa ripozo vespere en la oficira salono aŭ en la fuma salono de la dua kajuto. Ili devas forte labori, se ili volas veni al fino kun sia laboro. Kiam la oceano estas traveturita kaj oni alproksimiĝas al la kanalo, tiam parto de la poŝto devas esti tute preta, ĉar ja ankaŭ anglaj poŝtaĵoj por Southampton estas alportitaj el Ameriko.
En la lastaj horoj komenciĝas la fermado de la sakoj da leteroj. Ĉiuj amerikaj sakoj estas jam malplenigitaj, kaj la specigita enhavo migris en la sakojn germanajn. Ĉiu sako estas fermita per ŝnuro, kiun oni povas kuntiri. La finojn de tiu ĉi sufiĉe dika ŝnuro oni tratiras tra du truoj en la fundo de lada pladeto, kiu havas pli-malpli la grandecon de monero dumarka. Sur la fundo de tiu ĉi pladeto staras la surskribo «U. S. Mail», t.e. poŝto de la Unuigitaj Ŝtatoj. La finojn de la ŝnuro oni ligas, kaj en la kavon de la pladeto oni nun fandas sigelvakson, kiu tute kovras la ŝnuron, kaj poste oni premas sur ĝin la amerikan sigelon, kiu portas sur si la surskribon: «U. S. German Sea Post» (Mara poŝto de la Unuigitaj Ŝtatoj al Germanujo).
Nun la poŝtaĵoj estas kvankam jam specigitaj laŭ la germanaj kursoj, sed ili ĉiam ankoraŭ estas amerika propraĵo kaj la Unuigitaj Ŝtatoj de Ameriko estas respondaj por tiuj ĉi objektoj.
La fajra ŝipo en la Weser fariĝas videbla. La vaporŝipo alproksimiĝas al la hejma haveno. Jam prete pakitaj estas ĉiuj sakoj, ankaŭ la paketojn oni en la lastaj tagoj elprenis el la kestoj kaj specigis ilin laŭ la kursoj kaj lokoj de difino. La lumturo de Rothesand estas preterveturita, pli malrapide veturas la Lloyda vaporŝipo laŭ la Weser, ĝis ĝi venas al la granda alvetura ponto de Nordenham. Kun bruo la ankroj estas delasitaj, la estraro venas sur la ŝipon, kaj kun ili la reprezentantoj de la germana imperia poŝto, kiuj tuj iras en la ŝipan oficejon, kaj tie ĉi en la apudesto de la ambaŭ germanaj oficistoj, kiuj kunvenis de trans la oceano, ili transprenas de la amerikaj oficistoj la sendaĵon. La diversaj pozicioj en la formularoj estas komparataj, oni kvitancas, rapidaj manoj portas trans la havena ponto la poŝtajn sakojn el la ŝipo sur la bordon, kie jam staras la grandaj flavaj kaleŝoj por la akceptado de la sakoj kaj paketoj, kaj rapide oni veturas aŭ al la poŝta oficejo en Nordenham, aŭ al la stacidomo de la fervojo, kie en la vagonaron estas enaranĝitaj apartaj poŝtaj vagonoj, kiuj la tutan transmaran poŝton portas al Bremeno. Tie ĉi oni disapartigas la poŝtajn kursojn, kaj parton de la paketoj kaj sakoj oni lasas. Sed la plej granda parto iras senpere kun la kuriera vagonaro, kiu aliĝas en Bremeno, pluen al Hannovero, kie ĉe la alveno de la transmara poŝto denove disvolviĝas viva poŝta movado. El la Bremenaj poŝtaj vagonoj elflugas la sakoj kaj paketoj, ili estas ŝarĝataj en la poŝtajn vagonojn de la aliaj vagonaroj, kiuj staras sur la diversaj relaj vojoj, kaj post kelkaj minutoj elveturas preskaŭ laŭ ĉiuj direktoj la poŝtaj vagonaroj, kiuj disportas la transmaran poŝton por Germanujo kaj la alilando.