Выбрать главу

Mi klarigos tion ĉi per ekzemplo:

Mi troviĝis en Rusujo, ne sciante eĉ unu vorton rusan; mi bezonas turni min al iu, kaj mi skribas al li sur papereto en libera lingvo internacia ekzemple la jenon:

Mi ne sci·as, kie mi las·is mi·a·n baston·o·n; ĉu vi ĝi·n ne vid·is?

Mi proponas al mia interparolanto vortaron internacia-rusan kaj mi montras al li la komencon, kie per grandaj literoj estas presita la sekvanta frazo: Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia, oni povas kompreni per helpo de tiu ĉi vortaro. Vortoj, kiuj prezentas kune unu ideon, estas skribataj kune, sed dividataj unu de la alia per signeto; tiel ekzemple la vorto frat·in·o, prezentante unu ideon, estas kunmetita el tri vortoj, el kiuj ĉiun oni devas serĉi aparte.

Se mia interparolanto neniam aŭdis pri la lingvo internacia, li komence rigardos min tre mirigite, sed li prenos mian papereton, serĉos en la montrita maniero en la vortaro kaj trovos jenon:

MiЯя
neне, нетне
sciзнатьзнаю
asозначает настоящее время глагола
kieгдегде
miяя
lasоставлятьоставил
isозначает прошедшееe время
miя(мой) мою
aозначает прилагательное
nозначает винительный падеж
bastonпалкапалку
oозначает существительное
nозначает винительный падеж
ĉuлили
viвы, тывы
ĝiоно(его) её
nозначает винительный падеж
neнене
vidвидетьвидел(и)
isозначает прошедшее время

En tia maniero la ruso klare komprenos, kion mi de li deziras. Se li volos respondi al mi, mi montras al li la vortaron rusa-internacian, en kies komenco estas presite: Se vi deziras esprimi ion en la lingvo internacia, uzu tiun ĉi vortaron, serĉante la vortojn en la vortaro mem kaj la finiĝojn por la gramatikaj formoj en la gramatika aldono, en la paragrafo de la responda parto de parolo. Ĉar en tiu aldono, kiel oni vidas en la lernolibro, la plena gramatiko de ĉiu parto de parolo okupas ne pli ol kelke da linioj, tial la trovado de la finiĝo por la esprimo de responda gramatika formo okupos ne pli da tempo, ol la trovado de vorto en la vortaro.

Mi turnas la atenton de la leganto al la klarigita punkto, kiu ŝajne estas tre simpla, sed havas grandegan praktikan signifon. Estas superflue diri, ke en alia lingvo vi kun persono, ne posedanta tiun ĉi lingvon, ne havas la eblon kompreniĝadi eĉ per la helpo de la plej bona vortaro, ĉar, por povi fari uzon el la vortaro de ia el la ekzistantaj lingvoj, oni devas antaŭe pli aŭ malpli scii tiun ĉi lingvon. Por povi trovi en la vortaro la donitan vorton, oni devas scii ĝian fundamentan formon, dum en la interligita parolado ĉiu vorto ordinare estas uzita en ia gramatika ŝanĝo, kiu ofte estas neniom simila je la fundamenta formo, en kunigo kun diversaj prefiksoj, sufiksoj k.t.p.; tial, se vi antaŭe ne konas la lingvon, vi preskaŭ neniun vorton trovos en la vortaro, kaj eĉ tiuj vortoj, kiujn vi trovos, donos al vi nenian komprenon pri la signifo de la frazo. Tiel ekzemple, se mi la supre donitan frazon skribus germane (Ich weiss nicht wo ich meinen Stock gelassen habe; haben sie ihn nicht gesehen), tiam persono, ne scianta la lingvon germanan, trovos en la vortaro la jenon:

«Mi — blanka — ne — kie — mi — pensi — bastono aŭ etaĝo — kvieta — havo — havi — ŝi — ? — ne — ? —».

Mi ne parolas jam pri tio, ke la vortaro de ĉiu el la ekzistantaj lingvoj estas treege vasta kaj serĉi en ĝi 2–3 vortojn unu post alia jam lacigas, dum la vortaro internacia, dank’ al la dismembra konstruo de la lingvo, estas tre malgranda kaj oportuna; mi ne parolas jam ankaŭ pri tio, ke en ĉiu lingvo ĉiu vorto havas en la vortaro multe da signifoj, el kiuj oni devas divenprove elekti la ĝustan. Kaj se vi eĉ imagos al vi lingvon kun la plej ideala simpligita gramatiko, kun konstanta difinita signifo por ĉiu vorto, — en ĉiu okazo, por ke la adresito per helpo de la vortaro komprenu vian skribon, estus necese, ke li antaŭe ne sole ellernu la gramatikon, sed ke li ankaŭ akiru en ĝi sufiĉan spertecon, por facile helpi al si, distingi vorton radikan de vorto gramatike ŝanĝita, devena aŭ kunmetita k.t.p., — t.e. la utilo de la lingvo denove dependus de la nombro da adeptoj, kaj ĉe manko de la lastaj ĝi prezentus nulon. Ĉar, sidante ekzemple en vagono kaj dezirante demandi vian najbaron, «kiel longe ni atendos en N.», vi ja ne proponos al li antaŭe ellerni la gramatikon de la lingvo! Sed en la lingvo internacia vi povas esti tuj komprenita de membro de ĉia nacio, se li ne sole ne posedas tiun ĉi lingvon, sed eĉ neniam aŭdis pri ĝi. Ĉiun libron, verkitan en la lingvo internacia, libere povas, kun vortaro en la mano, legi ĉiu, sen ia antaŭprepariĝo kaj eĉ sen bezono antaŭe tralegi ian antaŭparolon, klarigantan la uzadon de la vortaro; kaj homo klera, kiel oni vidos malsupre, eĉ la vortaron devas uzi tre malmulte.

Se vi deziras skribi, ekzemple, al iu hispano Madridon, sed nek vi scias lian lingvon, nek li vian, kaj vi dubas, ĉu li scias la lingvon internacian aŭ ĉu li eĉ aŭdis pri ĝi, — vi povas tamen kuraĝe skribi al li, kun la plena certeco, ke li vin komprenos! Ĉar, dank’ al la dismembra konstruo de la lingvo internacia, la tuta vortaro, kiu estas necesa por la ordinara vivo, okupas, kiel oni vidas el la almetita ekzemplero, ne pli ol malgrandan folieton, eniras oportune en la plej malgrandan koverton kaj povas esti ricevita por kelke da centimoj en kia ajn lingvo, — tial vi bezonas nur skribi leteron en la lingvo internacia, enmeti en la leteron hispanan ekzempleron de la vortareto, — kaj la adresito vin jam komprenos, ĉar tiu ĉi vortareto ne sole prezentas oportunan plenan ŝlosilon por la letero, sed ĝi mem jam klarigas sian difinon kaj manieron de uzado. Dank’ al la plej vasta reciproka kunigebleco de la vortoj, oni povas per helpo de tiu ĉi malgranda vortaro esprimi ĉion, kio estas necesa en la ordinara vivo; sed, kompreneble, vortoj renkontataj malofte, vortoj teĥnikaj (kaj ankaŭ vortoj «fremdaj», supozeble konataj al ĉiuj, ekzemple «tabako», «teatro», «fabriko» k.t.p.) en ĝi ne estas troveblaj; tial se vi bezonas nepre uzi tiajn vortojn kaj anstataŭigi ilin per aliaj vortoj aŭ tutaj esprimoj estas neeble, tiam vi devos jam uzi vortaron plenan, kiun vi tamen ne bezonas transsendi al la adresato: vi povas nur apud la diritaj vortoj skribi en krampoj ilian tradukon en la lingvon de la adresato.

b). Sekve, dank’ al la supre montrita konstruo de la lingvo, mi povas kompreniĝadi per ĝi kun kiu mi volas. La sola maloportuneco (ĝis la komuna enkonduko de la lingvo) estos nur tio, ke mi bezonos ĉiufoje atendi, ĝis mia interparolanto analizos miajn pensojn. Por forigi kiom eble ankaŭ tiun ĉi maloportunecon (almenaŭ ĉe komunikiĝado kun homoj kleraj), mi agis en la sekvanta maniero: la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo. Tiel ekzemple la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn «fremdajn» kaj «teĥnikajn»), mi lasis tute sen ia ŝanĝo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale, mi prenis aŭ tiujn, kiuj estas komunaj al du tri plej ĉefaj Eŭropaj lingvoj, aŭ tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaŭ ĉe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam la donita vorto en ĉiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton, kiu havus eble nur signifon proksimuman aŭ uzon pli maloftan, sed estus konata al la plej ĉefaj nacioj (ekzemple la vorto «proksima» en ĉiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan «plej proksima» (proximus), tiam ni vidos, ke ĝi, en diversaj ŝanĝoj, estas uzata en ĉiuj plej ĉefaj lingvoj; sekve se mi la vorton «proksima» nomos proksim, mi estos pli aŭ malpli komprenata de ĉiu klera homo); en la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo duone-internacia. (Mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj, la simpleco de la ortografio k.t.p.). Tiamaniere ĉe korespondado kun meze-klera Eŭropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed eĉ sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro, kiun li uzos nur ĉe vortoj dubaj.