Bachmaier ankaŭ fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj, ĉar ĉiuj komercaj popoloj posedas la sistemon de la 10 signoj de nombroj, kvankam iliaj formoj eĉ estas malegalaj. Ankaŭ tiuj ĉi signoj povas esti skribataj laŭ ĉiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel ĉe la Eŭropanoj, sed ankaŭ de dekstre al maldekstre, kiel ĉe la Mahometanoj, aŭ de supre al malsupre, kiel ĉe la Orientazianoj, kaj al tio ĉi ili estas facile prezenteblaj per skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas ĉiun komprenaĵon per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj de komparo estas distingataj per unu aŭ du punktoj metitaj super la nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la ideo k.c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo Wilh. Stephanus. Al tio ĉi formiĝis en Munĥeno centra societo por pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la germana Mezzofanti, Pf. Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Pf. Lauth, la glora egiptologo, D-ro Wild, Ja bonega naciekonomiisto kaj statistikisto kaj multaj aliaj, kiel ankaŭ la barono von Gablenz en Dresdeno, Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de ĝi.
Malgraŭ ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj eĉ jam turnis sur sin la okulojn de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso, kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdiĝis sen rezultato. Kaj kial? — Se ĝin ankaŭ sonoraj kaŭzoj, la elsekiĝo de materialaj fontoj, antaŭ ĉio pereigis, tamen la veran kaŭzon oni devas serĉi pli profunde, ĝi kuŝas en la sistemo mem. Ĝi nome estis konstruita sur sablo, kiel la sistomoj de ĉiuj antaŭirantoj de 200 jaroj, ĉar la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile trovas.
Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita, kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam ĝi ne portis en si la fundamenton por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon. Bachmaier diris mem en la antaŭparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj: «Estas kompreneble, ke tiu ĉi skriba maniero de komunikiĝo neniam estos egala al la bonaĵoj de lingvo; tamen por la komunikiĝo kun tiuj, kies lingvon oni no komprenas (kiu homo komprenas ĉiujn lingvojn!) ĝi estas ekstreme grava helpo». Efektive tiu ĉi sistemo por mallongaj notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al ĉiuj landoj de la mondo montriĝis uzebla. La «Sistemo ĉifrada kaj telegrafada de A. Walter en Winterthur», kiu en trimembraj kunigoj de literoj de «aaa» ĝis «zzz» kune kun kelkaj ciferoj por la plej necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas ĉiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en ĉiu okazo por ĉifraj telegramoj ŝparon de kostoj ĝis 40% en komparo kun vortaj telegramoj en la lingvo germana; sed por lingvo tutmonda, kiel por parolado tiel ankaŭ por skribado, ankaŭ al ĝi mankas la natura fundamento, ĉar eĉ Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn ĉi kunligojn de literoj, kiuj ankaŭ tie ĉi devas servi anstataŭ vortoj. Al tio ĉi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la buŝa interkompreniĝado tute ne uzeblaj. Ankaŭ la verkado de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilaĵoj, ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj.
(Tie ĉi la aŭtoro finas la historion de la diversaj provoj kaj transiras al la priskribo de la sistemo Volapük, de kiu li en tiu tempo estis ankoraŭ varmega partiano, trovante ĝin la plej bona el ĉiuj tiam faritaj provoj. Ni jam rakontis [v. No. 10 de «La Esperantisto» 1890], kiel post la apero de la sistemo «Esperanto» la aŭtoro forlasis Volapükon kaj transiris kun plena entuziasmo al «Esperanto», de kiu ĝis la fino de sia vivo li restis varmega batalanto. — Ni devas ankoraŭ aldoni, ke la nun alportita artikolo ne estas plena historio de ĉiuj provoj de lingvo tutmonda; volante skribi nur gazetan artikolon kaj ne dikan detalan verkon, la aŭtoro parolis nur pri parto de la proponitaj sistemoj, kaj ankaŭ pri ĉiuj el tiuj ĉi li diris nur kelkajn vortojn. La efektiva nombro de la diversaj projektoj, faritaj en la lastaj 200 jaroj, estas pli ol 150).
Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia
Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de «instruituloj» aŭ «utilaj publikaj agantoj», la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili «spritajn» artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi «spritaj» mokoj. Pri tiuj ĉi ideoj «estas modo» paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaŭ A kaj B kaj C, kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo, ĉar li «scias antaŭe», ke «ĝi krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion», kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de «tiuj malsaĝuloj», se li eĉ en la daŭro de unu minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo. La homoj miras, «kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj».
Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la «buboj-fantaziuloj» atingis la celon. La homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ĝi la plej vastan kaj diversforman utilon. Tiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj tiel simpla, tiel «komprenebla per si mem», ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraŭ la dirita ideo la samtempuloj de ĝia naskiĝo, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. «Ĉu efektive», ili diras, «la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Ĉu efektive ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj kaj la ceteraj homoj silentadis kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: «sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon, kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo!» ? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!»