Выбрать главу

Se la tuta esenco de lingvo arta konsistus en ĝia gramatiko, tiam de la momento de la apero de Volapük la demando de lingvo internacia estus solvita por ĉiam kaj iaj konkurantoj al la lingvo Volapük aperi jam ne povus; ĉar malgraŭ diversaj eraroj la gramatiko de Volapük estas tiel facila kaj tiel simpla, ke doni ion multe pli facilan kaj pli simplan oni jam ne povus. Lingvo nova povus diferenci de Volapük nur per kelkaj bagateloj, kaj ĉiu komprenas, ke pro bagateloj neniu entreprenus la kreadon de nova lingvo, kaj la mondo pro bagateloj ne rifuzus la jam tute pretan kaj elprovitan lingvon. En la ekstrema okazo la estonta akademio aŭ kongreso farus en la Volapüka gramatiko tiujn negrandajn ŝanĝojn, kiuj montriĝus utilaj, kaj lingvo internacia sen ia dubo restus Volapük, kaj ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita. Sed lingvo konsistas ne sole el gramatiko, sed ankaŭ el vortaro, kaj la ellernado de la vortaro postulas en lingvo arta cent fojojn pli da tempo, ol la ellernado de la gramatiko. Dume Volapük solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton da diversaj elpensitaj vortoj, kiujn ĉiu nova aŭtoro havus la rajton elpensi al si laŭ sia propra deziro. Jen kial jam en la komenco mem de la ekzistado de Volapük eĉ la plej fervoraj Volapükistoj nature timis, ke morgaŭ aperos nova lingvo, tute ne simila je Volapük kaj inter la ambaŭ lingvoj komenciĝos batalado. Tute alia afero estas kun Esperanto: oni scias — kaj tion ĉi eĉ por unu minuto nenia esploranto neas, — ke Esperanto solvis ne sole la demandon de la gramatiko, sed ankaŭ la demandon de la vortaro, sekve ne unu malgrandan parton de la problemo, sed la tutan problemon. Kio do en tia okazo restis por fari al la aŭtoro de ia nova lingvo, se tia iam aperus? Al li restus jam nenio ol… eltrovi la jam eltrovitan Amerikon! Ni prezentu al ni efektive, ke nun, malgraŭ la jam ekzistanta, bonega en ĉiuj rilatoj, ĉiuflanke elprovita, havanta jam multegon da adeptoj kaj vastan literaturon lingvo Esperanto, aperis tamen homo, kiu decidis dediĉi tutan serion da jaroj al la kreado de nova lingvo, ke li sukcesis alkonduki sian laboron ĝis la fino kaj ke la lingvo proponita de li montriĝas efektive pli bona ol Esperanto, — ni rigardu do, kian vidon havus tiu ĉi lingvo. Se la gramatiko de la lingvo Esperanto, kiu donas plenan eblon esprimi en la plej preciza maniero ĉiujn nuancojn de la homa penso, konsistas tute el 16 malgrandaj reguletoj kaj povas esti ellernita en duono da horo, — tiam kion la nova aŭtoro povus doni pli bonan? En ekstrema okazo li donus eble anstataŭ 16 reguloj 15 kaj anstataŭ 30 minutoj da laborado postulus 25 minutojn? Ĉu ne vere? Sed ĉu deziros iu pro tio ĉi krei novan lingvon kaj ĉu la mondo pro tia bagatelo rifuzos la jam ekzistantan kaj ĉiuflanke elprovitan? Sendube ne; en ekstrema okazo la mondo diros: «se en via gramatiko ia bagatelo estas pli bona ol en Esperanto, ni tiun ĉi bagatelon enkondukos en Esperanton kaj la afero estos finita». Kia estos la vortaro de tiu ĉi lingvo? En la nuna tempo nenia esploranto jam dubas, ke la vortaro de lingvo internacia ne povas konsisti el vortoj arbitre elpensitaj, sed devas konsisti nepre el vortoj romana-germanaj en ilia plej komune uzata formo; tio ĉi estas ne por tio, ke — kiel opinias multaj pli novaj projektistoj — la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en tiu ĉi lingvo (en tia afero, kiel lingvo internacia, la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, ĉar por ili ja tia lingvo estas malplej bezona), sed pro aliaj, pli gravaj kaŭzoj. Tiel ekzemple ekzistas grandega nombro da vortoj tiel nomataj «fremdaj», kiuj en ĉiuj lingvoj estas uzataj egale kaj al ĉiuj estas konataj sen ellernado kaj kiujn ne uzi estus rekta absurdo; al ili unisone devas soni ankaŭ ĉiuj aliaj vortoj de la vortaro, ĉar alie la lingvo estus sovaĝa, sur ĉiu paŝo estus kunpuŝiĝo de elementoj, malkompreniĝoj, kaj la konstanta regula riĉiĝado de la lingvo estus malfaciligita. Ekzistas ankoraŭ diversaj aliaj kaŭzoj, pro kiuj la vortaro devas esti kunmetita nur el tiaj vortoj kaj ne el aliaj, sed pri tiuj ĉi kaŭzoj, kiel tro specialaj, ni tie ĉi detale ne parolos. Estos sufiĉe, se ni nur diros, ke ĉiuj plej novaj esplorantoj akceptas tiun ĉi leĝon por la vortaro kiel allasantan jam nenian dubon. Kaj ĉar la lingvo Esperanto ĝuste per tiu ĉi leĝo sin gvidis kaj ĉar ĉe tiu ĉi leĝo granda arbitro en la elekto de vortoj ekzisti ne povas, restas la demando, kion do povus al ni doni aŭtoro de nova lingvo, se tia estus kreita? Estas vero, ke al tiu aŭ alia vorto oni povus doni pli oportunan formon, — sed da tiaj vortoj ekzistas tre nemulte. Tion ĉi oni la plej bone vidas el tio, ke kian ajn el la multaj projektoj aperintaj post Esperanto vi prenus, vi trovos en ĉiu el ili almenaŭ 60% da vortoj, kiuj havas tute tiun saman formon, kiel en Esperanto. Kaj se vi al tio ĉi ankoraŭ aldonos, ke ankaŭ la restaj 40% da vortoj diferencas de la Esperanta formo pleje nur tial, ke la aŭtoroj de tiuj projektoj aŭ ne turnis atenton sur diversajn principojn, kiuj por lingvo internacia estas treege gravaj, aŭ simple ŝanĝis la vortojn tute sen ia bezono, — vi facile venos al la konkludo, ke la efektiva nombro da vortoj, al kiuj oni anstataŭ la formo Esperanta povus doni formon pli oportunan, prezentas ne pli ol iajn 10%. Sed se en la Esperanta gramatiko oni preskaŭ nenion povas ŝanĝi kaj en la vortaro oni povus ŝanĝi nur iajn 10% da vortoj, tiam estas la demando, kion do prezentus per si la nova lingvo, se ĝi iam estus kreita kaj se ĝi efektive montriĝus kiel lingvo taŭga en ĉiuj rilatoj? Tio ĉi estus ne nova lingvo, sed nur iom ŝanĝita lingvo Esperanto! Sekve la tuta demando pri la estonteco de la lingvo internacia alkondukiĝas nur al tio, ĉu Esperanto estos akceptita senŝanĝe en ĝia nuna formo, aŭ en ĝi estos faritaj iam iaj ŝanĝoj! Sed tiu ĉi demando por la esperantistoj havas jam nenian signifon; ili protestas nur kontraŭ tio, se apartaj personoj volas ŝanĝi Esperanton laŭ sia bontrovo; sed se iam aŭtoritata kongreso aŭ akademio decidos fari en la lingvo tiajn aŭ aliajn ŝanĝojn, la esperantistoj akceptos tion ĉi kun plezuro kaj nenion perdos de tio ĉi: ili ne bezonos tiam de la komenco ellerni ian novan malfacilan lingvon, sed ili bezonos nur oferi unu aŭ kelkajn tagojn por la ellerno de tiuj ŝangoj en la lingvo, kiuj estos faritaj, kaj la afero estos finita.

La esperantistoj tute ne pretendas, ke ilia lingvo prezentas ion tiom perfektan, ke nenio pli alta jam povus ekzisti. Kontraŭe: kiam efektiviĝos aŭtoritata kongreso, pri kiu oni scios, ke ĝia decido havos forton por la mondo, la esperantistoj mem proponos al ĝi difini komitaton, kiu okupus sin je la trarigardo de la lingvo kaj farus en ĝi ĉiujn utilajn plibonigojn, se eĉ por tio ĉi oni devus ŝanĝi la lingvon ĝis plena nerekonebleco; sed ĉar ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa fino kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga, sekve kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon; sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ĝi povus decidi nur la jenon: akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna forma kaj paralele kun tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado de la komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.