«Estro»! diris kozako, «ia stranga atako
Al mi ligas subite la manon;
Brulan sentis mi larmon kaj skuantan malvarmon,
Kiam tuŝi mi volis la ĉanon.»
— «Pesto! mi vin jam skuos, mi vin plori instruos!
Jen saketo kun pulvo: sen vorto
Vi preparos, vi pafos, kaj se ŝin vi ne trafos.
Mi edzigos vin mem kun la morto.
«Supren, dekstren, senskue! Mi ekpafos, — l’unue
De l’ amanto diskrevu la koro.»
La servanto ektiris, kaj la kuglo eniris
En la frunton de … lia sinjoro.
La rozeto
(EL Goethe)
Knabo vidis — jen rozeto
Sur la kampo staras;
Bela, juna la floreto …
Vive kuras la knabeto,
Ĝojas, miras, flaras.
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.
Knabo diris: «mi eltiros
Belulinon mian»;
Floro diris: «vi foriros, —
Per pikiloj mi disŝiros
Tuj la manon vian».
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.
La sovaĝa knab’ ridante
La rozeton prenis, —
La floreto batalante
Sin defendis pikadante,
Sed la sorto venis.
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.
En nord’ unu pino…
(El Heine).
En nord’ unu pino en solo
Dormetas sur nuda altaĵo;
Glacia kaj neĝa tavolo
Ĝin kovras per tomba tolaĵo.
Ĝi sonĝas, ke palmo gracia,
En unu dezert’ orienta,
Eterne pri lando alia
Malgaje sopiras silenta.
En sonĝo…
(El Heine).
En sonĝo princinon mi vidis
Kun vangoj malsekaj de ploro, —
Sub arbo, sub verda ni sidis,
Tenante nin koro ĉe koro.
«De l’ patro de l’ via la krono
Por mi ĝi ne estas havinda!
For, for lia sceptro kaj trono —
Vin mem mi deziras, aminda!
— «Ne eble!» ŝi al mi rediras:
«En tombo mi estas tenata,
Mi nur en la nokto eliras
Al vi, mia sole amata!»
Lorelej’
(El Heine).
Ne scias mi, kial subita
Malgaj’ en la koro naskiĝis;
El tempo jam enterigita
Legendo al mi reviviĝis.
Jam malvarmetiĝas l’aero,
La Rejno mallaŭte babilas,
Per oro de l’ sun’ en vespero
La supro de l’ monto rebrilas.
Plej belan knabinon mi vidas:
En ora ornamo brilante
Sur supro de l’ monto ŝi sidas,
La harojn mistere kombante.
La oran kombilon ŝi movas
Kaj kantas tra l’ pura aero,
Kaj forto mirinda sin trovas
En tiu ĉi kant’ de l’ vespero.
Ŝipet’ iras sur la rivero,
Ŝipisto ektremis de l’ kanto,
Kaj blinda por ĉiu danĝero
Rigardas li al la kantanto.
Ha, baldaŭ ŝipisto la bela
Perdiĝis sub l’akvoturnado;
Ĝin Lorelej’ faris kruela,
Per sia mirinda kantado.
Kanto de studentoj
Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,
Dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
Post malgaja maljuneco —
Sole tero restas.
Vivo estas tre mallonga,
Kuras ne tenate,
Kaj subite morto venos
Kaj rapide ĉiun prenos,
Ĉiun senkompate.
Kie niaj antaŭuloj
En la mondo sidas?
Iru al la superuloj,
Serĉu ilin ĉe l’ subuloj —
Kiu ilin vidas?
Vivu la akademio
Kaj la profesoroj!
Vivu longe kaj en sano
Ĉiu akademiano,
Vivu sen doloroj!
Vivu, floru nia regno
Kaj regnestro nia!
Kaj amikoj mecenataj,
Protegantoj estimataj
De l’ akademio
Vivu ĉiuj la knabinoj
Belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
Amikinoj kaj mastrinoj,
Bonaj, laboremaj.
Mortu, mortu, malgajeco,
Mortu la doloro!
Mortu ĉiu intriganto
Kaj malamon konservanto
Longe en la koro!
Al la reĝo
Vivu la reĝ’ al ni, tre longe vivu li!
Gardu lin Di’!
Justa kaj pia reĝ’, — Dio pro nia preĝ’
Estu kun li.
Forta la reĝa tron’, ver’ estas lia kron’,
Glavo la leĝ’.
Kun amo en la kor’, reĝas kun granda glor’ …
Vivu la reĝ’!
Brulu, ho sankta flam’ de la eterna am’
Pro la patruj’!
Kaj forte staros ni, ĉiuj por unu li,
Pro la patruj’!
Longe, ho, restu vi gloro de la naci’,
Sur reĝa seĝ’!
Via plej granda glor’ en la popola kor’.
Vivu la reĝ’!
Nokta kanto de soldato
(De W. Hauff).
En nigra nokto tute sole
Mi staras gardon senparole,
Eraras for la penso mia
Al mia domo familia.
Al la standardo fortirita,
Ho, kiom estis mi kisita …
Mi tiam pensis kun malĝojo:
Mi vidas vin je l’ lasta fojo!
Ho dormu dolĉe, karaj miaj!
Irante al la litoj viaj,
Vi nun per preĝo Dion gloras, —
Vi certe ankaŭ min memoras.
La horo venis, gard’ alia
Stariĝos nun sur loko mia.
Mi iras dormi tute laca,
Mi vidos vin en sonĝo paca.
Kanto de l’ ligo
(De W. A. Mozart)
Fratoj, manon donu kore
Kaj senzorge, sendolore
Belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante,
Daŭru forte kaj konstante
Nia bela harmoni’!
Al la Dio kantu gloron:
La spiriton kaj la koron
Kial donis la ĉiel’?
Serĉi lumon per vereco,
Serĉi virton per justeco
Estu nia sankta cel’!
Homoj en la oriento,
Homoj en la okcidento,
En la sud’ kaj en la nord’!
Alte teni homan nomon,
Kore ami ĉiun homon
Estu nia liga vort’!
La kapelo
(El L. Uhland)
Supre staras sur la monto
La silenta kapeleto,
En la valo, ĉe la fonto,
Ĝoje kantas paŝtisteto.
Sonorado, mortkantado
Nun eksonis tra l’ silento, —
Haltis knabo en kantado
Kaj aŭskultas kun atento.
En la tombojn de l’ monteto
El la valo ĉiu venos.
Ankaŭ vin, ho paŝtisteto,
Oni iam tien prenos.
La gaja migranto
Se donas Di’ al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom’,
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom’.
De l’ montoj riveretoj fluas,
Alaŭdoj kantas super mi,
Mi ankaŭ gajan kanton bruas
Al la tutmonda harmoni’.