Al Dio fidas mi kun ĝojo:
Li zorgas pri la tuta ter’,
Li ankaŭ min sur mia vojo
Eterne gardos de danĝer’.
La vojo
(De barono B. N. Delvig)
Tre ĉarme ĝi lumis, la suno ravanta,
En mia de vivo mateno;
En brusto kuraĝo kaj forto bolanta,
Espero kaj kredo en pleno …
La kamp’ estas larĝa kaj rekta la vojo …
«Antaŭen sen halto kaj timo!»
La trio ĉevala ekkuris kun ĝojo
Al celo en la malproksimo.
«Pru! halt’!» «Kio estas?» «Risorto rompiĝis.»
«Antaŭen! malhelpo ne granda!»
Denove nun la veturil’ ekruliĝis,
Saltante sur vojo rubanda.
Jen marĉo subite! Denove ni haltis …
Tagmezo jam… Kia ĉagreno!
La veturigist’ kun murmuro desaltis,
Mi pelas kun laŭta malbeno.
Tri horojn ni tie sen helpo batalas,
Ĝis fine ni kun malfacilo
Elrampas. Subite — la suno jam falas —
Jen kavo kaj nova barilo!…
«Returne! kredeble tro dekstren ni iras!»
Ni rampas… Jam nokt’… De l’ turmento
Ni celon forgesis, ni nun nur sopiras
Ripozon sub ia tegmento …
Halt’! Muro! kaj mi al la pordo rapidas …
Nur tomboj… silenta malĝojo …
La veturigist’ al mi montras kaj ridas:
«Ni venis! Finita la vojo!»
«La Tempo» sin nomas la veturigisto;
Sur voj’ malfacila, facila,
Li ĉiujn alportas, fidela servisto,
Al fina ripozo trankvila.
Leo Belmont
Nokt’ en la koro
(El Byron)
Nokt’ en la koro… la harpo kuŝas …
Vi tuj ekkantu, kantisto!
Se vi la kordojn de l’ harpo tuŝas,
Vi miron faras, artisto.
Se kor’ ankoraŭ havas esperon,
Per kanto ĝi revekiĝos;
Se la okulo kaŝis larmeron,
Denove ĝi eklarmiĝos.
Kant’ via tondru mondan doloron!
La gajon mi ne komprenos …
Vi min plorigu, movu la koron,
Aŭ mia brust’ ne eltenos.
Ĝi de suferoj longe manĝiĝis,
Silentan premis la ĉeno!…
La tempo venis… ĝi jam pleniĝis
Kiel vazet’ de veneno.
Al brusto, al mia…
(El Heine)
Al brusto, al mia — ha, ĝi min doloras,
Almetu maneton, amata knabino!
Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras?
Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino!
Ha, kiel li frapas en mi en la koro!
La vivo forkuras, ne estas jam por mi …
Rapidu, rapidu kun via laboro.
Ke povu mi foj’ je eterne ekdormi.
V. Devjatnin
Printempo
Printempo venas! Vivon donas
Al ĉio belulina veno:
Varmege suno jam proponas
Radiojn siajn, kaj mateno
Vizaĝon belan kun rideto
Al ĉiuj montras; jam de l’ montoj
Kun bruo fluas rivereto
Kaj detruataj estas pontoj.
Denove ĉio reviviĝas,
Kantadas venon de printempo …
Por mi nur daŭras, ne finiĝas
Malbona, malvarmega tempo!
Por mi ne estas suna lumo,
Kaj de printempo bela veno
Nenion donas… Nur mallumo,
Mallumo sola kaj… ĉagreno!
Ŝipeto
Sciuro kaj papago
Sciuro malgranda kuradis en rado
Kaj homojn amuzis per sia kurado.
Kaj jen al papago ĝi diris fiere:
«Mi vin, mizerulo, bedaŭras sincere:
Kun kora doloro eterne mi vidas,
Ke tute senmove sur ringo vi sidas!…
Rigardu: jen ĉiam mi kuras pli alte
Kaj tial je vivo kontentas senhalte…»
Papago rigardis sciuron kun moko
Kaj diris: «kurado rapida kaj lerta,
Sed bone kurante, sur unu nur loko
Vi restas, mizera besteto nesperta.»
Anĝelo
(El Lermontov)
En mezo de nokto, en blua ĉielo,
Traflugis kaj kantis plej bela anĝelo.
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun’ en irado
Atentis kun ĝojo je l’ sankta kantado.
Li kantis feliĉajn, neniam pekantajn
Spiritojn, kun Di’ en ĉielo loĝantajn;
Li kantis pri Patro ĉiela kaj tera —
Kaj lia laŭdado ne estis malvera.
Animon tre junan en brakoj li tenis;
En mondo malgaja naskiĝi ĝi venis.
Kaj sono de l’ kanto en juna animo
Restadis sen vort’, sed kun viva estimo.
Tre longe en mondo ĝi estis premata,
Je revo mirinda pri Di’ plenigata!
Kaj ŝanĝi la kanton de l’ sankta sincero
Ne povis por ĝi ĉiuj kantoj de l’ tero.
Husaro
(El Puŝkin)
Ĉevalon sian li purigis,
Estante forte kolerega,
Kaj diris: «min diablo igis
En loko loĝi malbonega!
Ni ĉiam tie ĉi restadas
En turka kvazaŭ batalado:
Nur solan supon ni manĝadas
Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.
Kaj mastro tie ĉi malbona,
Malbonan havas li edzinon …
Nek via skurĝ’, nek vorto bona
Admonas tie ĉi virinon!
Jen urbo Kiev! Lando kia!
En buŝon falas mem buletoj,
Kaj vinon havas domo ĉia,
Kaj kiaj tie virinetoj!…
Ne estas eĉ domaĝ’, je Dio,
Sin mem pro ili pereigi!
Malbone estas nur per tio…»
— Per kio? volu min sciigi! —
Kaj li komencis plibonigi
Lipharon. «Eble ne timulo,
Li diris, estas vi, sed igi
Vin miri povas mi — spertulo.
Aŭskultu: regimento nia
Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis.
Mastrino estis bona mia,
Kaj tombon ŝia edz’ foriĝis.
Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;
Ni vivis pace, tute bone.
Al mi Mario humiliĝis,
Ne diris vorton eĉ malbone.
Se mi malsobra estis tute,
Ŝi mem min zorge kuŝigadis;
Ŝi ĉiam tute sendispute
Je ĉio tuj mem konsentadis.
Feliĉan vivon mi pasigis,
Kaj longe tiel vivus eble, —
Sed jen subite ĵaluzigis
Min io, — mem diabl’ kredeble.
Mi pensis: kial baptanino
Sin levas nokte? kion volas?
Tre juna estas ŝi virino,
Kaj tial eble ŝi petolas!…
Mi observadi ŝin intencis.
Jen foj’ ne dormis mi (en korto
Jam estis nokto, kaj komencis
Bruegi vent’ kun granda forto).