Kaj vidas mi: ŝi forrampetis,
De forno prenis ŝi karbeton,
Min tre facile pripalpetis,
Disblovis apud forn’ fajreton;
Ŝi ekbruligis kandeleton,
Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
De tie prenis boteleton,
Sur balailon ŝi sidiĝis;
Ŝi senvestiĝis kaj, sorbinte
El boteleto, ŝi tra tubo,
Sur balailo sidiĝinte,
Tuj malaperis, kvazaŭ nubo.
— Ŝi eble estas sorĉistino, —
Mi pensis kaj de forn’ rapidas,
Por vidi sorĉon de virino;
Kaj jen mi boteleton vidas;
Mi flaris: ia acidaĵo …
Mi plankon ŝprucis el botelo:
Forflugis — kia mirindaĵo! —
Kaj forna forko kaj sitelo!
Sub benko katon mi ekvidis,
Sur ĝin mi ŝprucis el botelo:
Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
Subite fornon post sitelo.
Sur ĉion ŝprucis sen kompato
Jam mi per tuta forto mia, —
Kaj ĉio: tablo, benko, pato
Forflugis unu post alia.
Al ili mi ne volis cedi
Kaj trinkis mem per unu fojo
Restaĵon… Ĉu vi povas kredi?
Mi ekaperis tuj en vojo:
Mi flugas, — kien? mem ne scias,
Kun forto tranĉas nur aeron,
Al steloj mi: «pli dekstren» krias …
Kaj jen ekfalis mi sur teron,
Jen mont’. Sur ĝi kaldronoj bolas,
Kaj oni faras ian ludon.
Kantadas, fajfas kaj petolas,
Kun granda ran’ edzigas judon.
Mi kraĉis… Flugas jen Mario:
«For! hejmen kuru, petolulo!
Vin oni tuj formanĝos!…» — Kio?!
Nu, mi ne estas timemulo!
Min ne timigu! Kie vojo
Al hejmo estas? — «Jen sidiĝu
Sur fornan feron, — kun malĝojo
Respondas ŝi, — kaj tuj foriĝu!»
Vi volas, ke husar’ sidiĝu
Sur fornan feron?! Baptanino,
Mi petas vin, ne freneziĝu,
Ne estu ja malsaĝulino!…
Ĉevalon!… «Prenu, malsaĝulo!»
Ŝi efektive diris veron:
Jen antaŭ mi ĉeval’-bravulo
Per hufo forte batas teron.
Sidiĝas mi kun brava vido
Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
Sed vane! Rajdas mi sen brido —
Kaj tuj al forno ni alvenas.
Kaj jen mi tion saman vidas …
Ĉevalo tute jam forestis,
Kaj mi sur benko rajde sidas …
Jen kia strang’-okazo estis!»
Kaj li daŭrigis plibonigi
Lipharon. «Eble ne timulo,
Li diris, estas vi, sed igi
Vin miri povas mi spertulo.»
Infano de zorgo
(El Herder)
Finiĝis varmega jam tago,
Kaj nokto agrabla fariĝis.
Sub ombra cipreso, ĉe lago
Diino de Zorgo sidiĝis.
El ruĝa argilo Diino
Malgaje figuron skulptadis, —
Kaj luno, de nokto reĝino,
De blua ĉiel’ rigardadis.
Kaj Zeŭso al bela Diino
Parolis kun dia favoro:
«Rakontu, malgaja knabino,
Pri via doloro en koro.»
«Ho, Zeŭso!» Diino rediras:
«Alportu vi al mi plezuron!
Nur solan sen fin’ mi deziras:
Vivigu vi mian figuron!»
— Volonte mi vin kontentigos:
Viviĝas figuro jam via!…
Sed tamen de nun mi devigos,
Ke estu eterne li mia. —
«Ho, ne!» al li Zorgo parolas:
Figuron mi longe skulptadis,
Al vi mi lin cedi ne volas,
Ĉar lin mi por mi preparadis!
Por mi lin restigu! Korege,
Sed vane ŝi Zeŭson admonis.
— Ho, ne! mi lin amas varmege,
Al li ĉar animon mi donis! —
«Por kio disputon vi tenas?»
Subite la Tero ekdiras:
«Al mi li sen dub’ apartenas,
Ĉar tera en teron foriras!»
Kaj dioj disputis senfine,
Ĉar cedi neniu deziris
Figuron argilan, — sed fine
Al Kron’ ili ĉiuj ekiris.
«Nu, ĉar reciproke ne volas
Figuron vi tiun ĉi cedi,»
Grizhara Saturn’ ekparolas:
«Vi kune lin povas posedi.
Aŭskultu do, dioj: nur kiam
Li mortos, anim’ apartenos
Al Zeŭso potenca, — kaj tiam
Jam Ter’ lian korpon alprenos.
Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,
Posedu lin ĝis lia morto!…»
Mi pensas, ke tia difino
Similas je homa la sorto?
Espero
(El Schiller)
Tre multe homar’ kun espero en koro
Pri vivo estonta parolas,
Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora
Aliri plej baldaŭ ĝi volas.
Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras, —
Sed homo esperon senĉese adoras.
Espero kun li sen-aparte vivadas;
Ĝi knabon dorlotas, junulon
Per sorĉa radio ĝi gaje logadas,
Konsolas ĉe tomb’ maljunulon:
Li tre lacigita per vojo de tero,
Foriras en tombon kun dolĉa espero.
Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera,
Per revoj malsaĝaj naskita!
Ni scias, ni sentas kun kredo sincera,
Ke estos esper’ plenumita.
Kaj tiu ĉi sento ĉu estas kapabla
Nin trompi en nia revaĵo agrabla?
Garantio
(El Schiller)
Damon’ unu fojon mallaŭte trairis
Kun akra tranĉilo sub bask’ al tirano —
Al Dionizio, — sed unu gardano
Lin kaptis subite. Tiran’ al li diris:
«Pro kio vi al mi, fripono, aliris?»
— Mi sanktan promeson ekvolis plenumi… —
«Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!»
— Jam longe mi estas al mort’ pretigita,
Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton
Pro mia pardono, ĉar havas mi forton,
Por morti sur kruco; sed se inklinita
Vi estas al bono, — ho, estu donita
Al mi kelka tempo, por fraton edzigi, —
Ĉe vi do mi povas amikon restigi. —
Kruele ekbrulis tirana rigardo,
Kaj diris li post la silento momenta:
«Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
Sed tamen memoru vi tion, bastardo,
Ke vian amikon mi tenos sub gardo
Ne pli, ol tri tagoj, — kaj poste li mortos,
Al vi li per tio pardonon alportos.»
Al sia amiko Damono alvenis
Kaj diras: «tiran’ min aljuĝis krucumi,
Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi …
Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis,
Por fraton edzigi …» kaj li ĉirkaŭprenis
Amikon kaj petas: «ho, restu, kurulo,
Vi por garantio ĉe malbonegulo!»
Amiko volonte konsentis kaj restis
En malliberejo li por garantio,
Kaj tuj liberigis Damonon per tio …
Damono edziĝon de frato forfestis,
En tria mateno tre frue sin vestis
Kaj vojon rapidas, malfrui timante
Kaj ĉiam pri sia amiko pensante …
Subite tre forta ventego fariĝis,
Kaj tondro kaj fulmo kaj granda pluvego;
Pli forte, pli brue koleras ventego, —
Kaj jen riveretoj de mont’ ekruliĝis,
Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis …
Damono al ponto rapidas de monto
Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.
Li vagas sub pluvo sur bord’ de rivero,
Kaj tre malproksime li vidas dometon;
Li krias, li vokas, li petas ŝipeton:
Sed vane, — neniu ĉar kun malespero
Ekvolis batali kun brua rivero …
Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis:
Ĝi tute je maro simila fariĝis.