Kaj jen lian koron plenigis doloro,
Li ploras, antaŭen li manojn etendas,
Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas:
«Kompatu!» li petas kun granda fervoro —
«Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
Ho! . . mia amiko senkulpe ja mortos!»
Sed vane kompaton de Zeŭso li petas:
Ventego kaj ondoj kaj pluv’ ne ĉesiĝas.
Sed ĉiam plifortaj, teruraj fariĝas, —
Kaj tempo forpasas … Damono formetas
De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas
En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante
Per brusto nur ondon, kun mort’ batalante.
Kaj jen li sur bordo jam estas, — elŝiris
Sin tute el brakoj teruraj de morto,
Kun granda dankem’ al favoro de sorto,
Rapidas li plu … Sed subite eliris
El granda arbaro rabistoj. Aliris
Al ili Damono, — kaj ili malpace
Ĉirkaŭas lin tute, rigardas minace.
«Ho, kion vi volas, krimuloj? li diris:
Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,
Ke mi, nur krom vivo, jam havas nenion!
Sed vivo — ne mia!» Kaj tuj li aliris
Al ili, bastonon de unu elŝiris,
Per ĝi li eksvingis, kaj tri li mortigis,
Aliajn do ĉiujn facile forigis.
Sed suno post pluvo varmege bruligis
Migranton, kaj tute li perdis jam forton;
Kun granda teruro atendis li morton, —
Kaj preĝis li Zeŭson: «vi min liberigis
El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
Rabistojn, — ĉu tie ĉi devas suferi
Mi vane kaj morti, amikon oferi?!…»
Subite li aŭdas, kvazaŭ murmuretas
Ne tre malproksime malgranda rivero!
Rapide sin turnas al ĝi kun espero
Damono — kaj vidas, ke fonto fluetas.
Al ĝi superforte li tuj alvagetas,
Soifon brulegan kun ĝoj’ kvietigas
Kaj korpon malsanan en ĝi li freŝigas.
Jam suno varmega majeste subiras
Kaj ombroj tre longaj kuŝiĝas sur tero:
Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.
Sur vojo al urb’ du migrantoj jen iras,
Damono do ilin en voj’ preteriras.
Migrantoj parolas, Damono aŭskultas
Kaj aŭdas: «lin oni jam nun ekzekutas!»
Tumulto piedojn al li flugiligas,
En lia animo — senfinaj teruroj …
Kaj jen Sirakuzoj ! Nur suprojn de turoj
Malalta jam suno facile origas:
Jam estas vespero! . . kaj li rapidigas
Ankoraŭ pli paŝojn, — kaj vidas — en strato
Renkontas lin lia servant’ Filostrato.
— Revenu, ĉar ĉio jam estas finita! —
Li diris malgaje: en urbon ne iru,
Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!
Li estas jam al ekzekuto metita.
Li kredis sen fin’, ke li estos trompita
Neniam de sia amik’, kaj nenio
Lin povis devigi ne kredi je tio. —
«Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,
Kaj se mi ne povas de mort’ liberigi
Amikon, — mi devas min ankaŭ mortigi:
Tirano ne diru, ke kuris de morto
Mi nur dank’ al mia anima malforto!
Al vi mian vivon volonte mi cedas,
Sed sciu, ke homoj kaj amas kaj kredas!»
Vespere Damon’ Sirakuzojn eniras
Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,
Kaj oni jam tute amikon preparas,
Por lin ekzekuti … Kun forto traŝiras
Amason popolan Damono kaj diras:
«Mi morton deziris de Dionizio, —
Mi estas krimulo, li — nur garantio !
En granda mirego popol’ silentiĝis …
En ĝojo amikoj sin tuj ĉirkaŭprenas
Kaj ploras, — pri kio — neniu komprenas,
Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝis …
Minaca tirano pri ĉio sciiĝis;
Li je amikeco ilia tre miras
Kaj verajn amikojn li vidi deziras.
Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
Tirano renkontas amikojn kaj diras:
«Vi venkis min tute, je vi mi tre miras!
Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,
Kaj se mi ne estas al vi malagrabla,
Permesu al mi, ke en ligo mi via,
Amikoj varmegaj, por vi estu tria! …»
A. Dombrowski
Mia mizero
(Litva popola kanto)
Mia mizero, mia mizero!
Ĉu mi vin finos iam suferi?
Kiam mi iris je l’ granda vojo,
Mia mizero min akompanis.
Sed jen alrajdas cento da fratoj,
Kvarcent piedoj estas ĉevalaj.
Fratoj! Vi batu mian mizeron
Per la piedoj de la ĉevaloj
Kaj per brilantaj viaj glavetoj.
La junaj fratoj longe ĝin batis,
Sed la mizero nenion limas,
Mia mizero nenion timas,
Kreskas, vastiĝas kaj pligrandiĝas.
Mia mizero nenion timas,
Elmetas verdajn foliojn, branĉojn.
Mia mizero tiam finiĝos,
Kiam mi venos al la patrino.
Mia patrino loĝas monteton,
Altan monteton, novan ĉerketon.
Nova kanto
Ho! eksonu nova kanto
Pri la lingvo Esperanto,
Pri ligil’ internacia,
Revo nia, amo nia!
Kreitaĵ’ la plej mirinda,
Vere estas ĝi laŭdinda
De verkistoj, de poetoj,
En poemoj kaj odetoj,
Pli ol tondro de bataloj,
Pli ol dolĉaj najtingaloj,
Pli ol belaj aktorinoj,
Pli ol fajfoj de maŝinoj,
Pli ol oro la plej brila,
Pli ol gloro senutila,
Pli ol ĉiu, pli ol ĉio,
Krom la amo kaj la Dio.
Dum venonta la centjaro,
Sciu esperantistaro,
En Eŭropo, Ameriko,
En Azio kaj Afriko,
Kie ajn vi veturados
Esperanton vi trovados,
Sur la strato, en vagono,
En hotelo, en salono
Kaj eĉ en privata domo:
Ĝin parolos ĉiu homo:
Laboristo, profesoro,
Kaj juĝisto, kaj doktoro,
Kaj hebreo, kaj kristano,
Kaj litovo kaj japano, —
Kaj pereos la plendato:
«Mi vin ne komprenas, frato».
Por ke venu tiu horo —
Kune fratoj, al laboro!
Jen per kanto, jen per vorto,
Jen agante ĝis la morto,
Servu ni al la afero,
La plej bela sur la tero,
Gardu ĝin de la forgeso
Per parolo en la preso;
Iru kiel apostoloj
Ĝin prediki por popoloj,
Kaj eksonu nia voko
Sur la ter’ en ĉiu loko,
En vilaĝoj, en urbetoj,
En lernejoj, en gazetoj,
Kaj servantajn al la vero
Nin fortigu la Espero.
La malliberulo
(Litva popola kanto)
Ho, en la verda, verda arbaro
Estas malluma malliberejo.
Kaj en tiu malliberejo
Oni enŝlosis junan frateton.
Tie li povas neniam scii,
Ĉu venis vintro aŭ la printempo,
Neniam vidi la brilan sunon,
Nek leviĝantan, nek subirantan.
Mi metus oran ringon al muro,
Eble mi farus tie fenestron,
Eble mi farus tie fenestron,
Por ke la frato ekvidu sunon.
Mi metus pecon da blanka neĝo,
Por ke li sciu la frostan vintron;
Mi metus freŝajn florojn al muro,
Por lin sciigi pri la somero.
M. Goldberg
La turo babilona
Kial vi, patroj, en Babilono
Konstrui turon komencis
Kaj tre fiere ankaŭ je l’ trono
Ĉiela regi intencis?
Ĉu jam senfina, vasta la tero
Al vi ne estis sufiĉe?
Vi ja trankvile kaj sen danĝero
Ĉirkaŭe vivis feliĉe.
Kien sin turnis viaj okuloj,
Havante lingvon komunan,
Trovis loĝejon vi, antaŭuloj,
Bonegan kaj oportunan!