Jam pri la Granda Dio Nova,
Regant’ de l’ mondo, Ĉiopova,
De l’ Nil’ la ondoj, kantis, bruis;
Kaj kun tondrego kaj ventegoj
Inter granitaj la ŝtonegoj
De l’ maro ond’ kantante fluis …
Kaj resonante al la kanto
De l’ mar’ senfunda kaj bruanta
Kun sankta mirsciig’ konsola
Per triumfega kri: «Libero!»
Eksonis laŭte sur la tero
Renaskiĝanta la popolo …
Cigno, ezoko kaj kankro
(El Krylov)
Se inter kolegoj jam en la komenco
En ia afero malestas konsento,
Senfrukta restados ilia intenco,
Anstataŭ afero nur estos turmento.
Okazis, ke kankro kun cigno, ezoko,
Por ŝarĝon transporti de loko al loko,
Triope al veturigil’ enjungiĝis
Kaj tre diligente de l’ loko tiriĝis.
Sed malgraŭ ilia grandega fervoro
Nenion alportis ilia laboro.
Ekstreme facile ĝi estus por trio,
Se ili laborus nur en harmonio;
Sed al la ĉielo la cigno sin tiras,
La kankro obstine returne foriras,
L’ezoko al akvo la ŝarĝon kunŝiras.
Nun kiun pravigi kaj kiun kulpigi,
Mi certe kaj tute ne povus klarigi, —
Sed la veturilo eĉ paŝon ne faris,
Ankoraŭ ĝi staras nun, kie ĝi staris.
A. Grabowski
Tri Budrys’oj
(El Mickiewicz)
Budrys, forta kaj sana, maljunulo Litvana,
Sur la korton alvokas tri filojn:
«Iru tuj en la stalojn, selu bone ĉevalojn,
Kaj akrigu la glavojn, ĵetilojn.
Kuras famo en rondo, por tri flankoj de l’ mondo
Al ni Vilno trumpetas ordonojn:
Olgerd falos Rusujon, Skirgell iros Polujon
Kaj princ’ Kejstut atakos Teŭtonojn.
Fortaj, sanaj vi estas; iru, filoj, mi restas;
Litvaj dioj konduku vin, benu!
Por la vojo utila bona vorto konsila:
Tri vi estas, tri vojojn vi prenu.
Unu devas elkuri, kun Olgerdo veturi
Kontraŭ Novgrod post Ilmen kuŝanta;
Tie vostoj zibelaj, la ornamoj tre belaj,
En amasoj la rublo sonanta.
Dua devas elfali, sub Princ’ Kejstut batali:
Pereadu Krucistoj-hundfratoj!
Kaj sukcen’ tie ora, drapo mire kolora,
Briliantoj en pastraj ornatoj.
Tria post la Njemeno, en Skirgella la treno,
Nur malriĉan akiron li trovos;
Tie inda nur havo: bona ŝildo kaj glavo,
Kaj Polinon kunpreni li povos.
Super ĉiuj virinoj, plej amindaj Polinoj!
Gajaj, kiel la junaj katetoj;
Blanka, roza la vango, kvazaŭ lakto kaj sango,
La okuloj — brilantaj steletoj.
El Poluj’ mi junaĝa, batalanto kuraĝa,
Antaŭ jaroj alportis edzinon …
Jam ne batas la koro — kun malĝojo, doloro
Rememoras mi vian patrinon.»
Kaj, doninte konsilojn, li benadis la filojn;
La armitajn forportis ĉevaloj.
Aŭtun’-vintro sin trenas, filoj reen ne venas;
Eble falis en sangaj bataloj …
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko objekto tre granda.
«Filo! sub la mantelo rusa mon’ en sitelo?»
— «Ne, patreto, filino Pollanda!»
Per la neĝo kovrita, rajdas viro armita,
Sub la burko akiro tre granda.
«El Prusujo! sak’ plena, kun la sablo sukcena!
— «Bofilino, patreto, Pollanda!»
Per la neĝo kovrita, tria viro armita,
Ion grandan li kaŝas sub vesto:
Budrys jam ne atendis, invitadi li sendis
Por la tria edziĝa la festo.
Revaĵo
(De P. Dalman)
Sur la valo neĝa vento
Blovas ĉiam pli;
Fajro sur kameno mia
Krakas ĉirkaŭ mi.
Ĉe l’ kamen’ el pipo ringe, —
Fumon lasas mi …
Ĉiuj remomoroj miaj
Flugas for kun ĝi.
Kie estas la esperoj,
La junec’ de or’?
Kiel vento la blovanta,
Ili flugis for!
Vent’ sen celo, mi sen celo
Kun vi, fumo, tri …
Tri sen celo en la mondo
Kune flugu ni!
Excelsior
(El Longfellow)
La nokto rapide la ombrojn delasis,
Tra Alpa vilaĝo junulo trapasis,
Tra neĝo, glacio standardon portanta
Kun tia devizo mirinde sonanta:
Excelsior!
La frunto malgaja, okulo junula
Simila al glavo, flamanta kaj brula;
Kaj kiel tre klara trumpeto arĝenta,
La vort’ stranga sonis tra nokto silenta:
Excelsior!
Li vidis, en loĝoj feliĉaj, tre ĉarme
Jen brulis la fajro lumante kaj varme;
En supr’ glaciaĵoj minace ŝin trenis;
El lipoj junulaj sopiro elvenis:
Excelsior!
«Ne provu la pason!» maljuna hom’ diris,
En supro sin nigra ventego kuntiris,
Profunda la akvo, ŝiranta la ondo !»
Kaj laŭte eksonis la klara respondo:
Excelsior!
«Halt’!» diris knabino. «Kap’ via de l’ laco
Sur tiu ĉi brusto ripozu en paco!»
Larm’ staris en blua okulo brilante,
Sed tamen respondis junul’ sopirante:
Excelsior!
«Ho! gardu vin antaŭ branĉ’ velka de l’ pino,
Ho! gardu vin antaŭ terura lavino!»
Lin laste por nokto salutis pasanto;
El alte rediris la malaperanto:
Excelsior!
Kun al la ĉielo levita rigardo
La piaj monaĥoj de l’ Sankta Bernhardo
En frua mateno la preĝojn murmuris,
Kaj krio skuanta l’aeron trakuris:
Excelsior!
Migranto, duone en neĝo fosita,
De l’ hundo fidela li estis trovita;
Li tenis ankoraŭ en mano glacia
Standardon kun stranga devizo jen tia:
Excelsior!
Kaj en duonlumo la griza, malvarma,
Li kuŝis senviva, sed bela kaj ĉarma,
Kaj de malproksime, el klara ĉielo,
Defalis la voĉo per falo de stelo:
Excelsior!
La pluva tago
(El Longfellow)
La tago malvarma, malgaja, sensuna;
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Vinujo je l’ muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
Kaj la tago — malvarma, sensuna.
Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna:
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
Sed falas en vento esperoj velkintaj,
Kaj la tagoj — malvarmaj, sensunaj.
Ekhaltu, ho, koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias — atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
En vivon de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj — malvarmaj, sensunaj.
La sago kaj la kanto
(El Longfellow)