Mi pafis sagon en la aeron,
Ne scias, kie ĝi falis teron;
La forfluganta tiel rapidis,
Ke mi la kuron tute ne vidis.
Mi spiris kanton en la aeron,
Ne scias, kie ĝi falis teron!
Eĉ la plej bona akrevidanto
Ne povas sekvi flugon de l’ kanto.
Mi longe poste, unu tagon,
En kverko trovis la tutan sagon;
La tutan kanton kun la muziko
Mi trovis en la kor’ de amiko.
Sonoriloj de vespero
(El T. Moore)
Sonoriloj de vespero, sonoriloj de vespero!
Kiom ili rakontadas pri juneco kaj espero,
Pri la domo de gepatroj, pri la dolĉa kora ĝojo,
Kiam mi ilian sonon aŭdis je la lasta fojo!
Longe, longe jam forpasis tiuj de l’ ĝojeco horoj!
Ekdorminte je eterne jam ne batas multaj koroj.
En la tomboj ili loĝas post la ĝojo kaj sufero:
Ne por ili la muziko, sonoriloj de vespero!
Ankaŭ kiam mi ripozos je eterne en trankvilo,
Ne ekhaltos la batado de vespera sonorilo,
Dum kun kanto novaj bardoj paŝos jam sur nia tero
Kaj vin aŭdos kaj vin laŭdos, sonoriloj de vespero!
Mi rakontis
(El Vejnberg)
Mi rakontis al maro senborda
Pri la grandaj turmentoj en koro, —
Kaj per bruo mallaŭta de l’ondoj
Ĝi respondis al mi kun favoro.
Mi rakontis al vento rapida,
Ke ne povas mi spiri libere, —
Kaj el landoj ĝi iaj mirindaj
Al mi portis tuj freŝon aere.
Mi rakontis al verda arbaro
De la vivo malgaja dolorojn, —
Kaj en ombro ĝi tuj min dormigis,
Ŝancelante foliojn kaj florojn.
Mi rakontis al suno varmega,
Ke mi vidas nur tagojn malklarajn, —
Varmigantajn kaj lumajn radiojn
Ĝi tuj sendis al mi malavarajn.
Mi rakontis al homo-kunfrato
Pri la vivo senĝoja, — kaj li,
Iel strange movinte la ŝultrojn,
Tre rapide foriris de mi.
Mi eliras
(El Lermontov)
Mi eliras unu al vojeto;
Ŝtonoj brilas tra la nebuleto,
Nokt’ trankvila, step’ aŭskultas Dion,
Steloj inter si parolas ion.
En ĉiel’ solene kaj tre bele,
Tero dormas en bluaj’ radia …
Kio do doloras min kruele?
Ĉu atendo aŭ bedaŭro ia?
Ne bedaŭras mi pli pasintaĵon,
Ĝojon ne esperas jam en kor’ mi;
Serĉas liberecon mi, pacaĵon,
Volus forgesiĝi mi, ekdormi …
Ne per tiu dormo de l’ mortinto!
Tiel nur mi estu ekdorminta,
Ke en brust’ la viva fort’ moviĝu,
Ke spirante mia brust’ leviĝu;
Ke l’ orelojn ĉiam karesante,
Dolĉa kanto sonu sur la ĉerko;
Ke kliniĝu, ĉiam verdestante,
Kaj sur mi bruadu ombra kverko.
Aŭtuno
Aŭtuno nebula! Arbar’ nudiĝanta
Kun vento bruegas, ĝi ŝajnas ploranta
Pri ĉarma printempo, pri bela somero …
Kovriĝas per koto de pluvo la tero ;
Bluaĵo ĉiela enua nubiĝas,
Kaj suno de l’tero en nuboj kaŝiĝas:
La kampoj senhomaj en sola silento,
En ili flugadas kaj ploras nur vento!
Kuŝas somero.
(El Heine)
Kuŝas somero la varma
Sur via rozeta vangeto,
Kuŝas la vintro malvarma
En via malgranda koreto.
Tio ĉi baldaŭ sin ŝanĝos,
Ho, mia kara trezoro!
Vintro sin trovos sur vangoj,
Somero la varma en koro!
A. Kofman
Filino de Iftah
Fajfegas ĵetiloj kaj sonas la glavoj
Kaj brilas kaj frapas ponardoj.
Sed vane laciĝas herooj la bravaj:
Pereas Jehovaj standardoj,
Kaj la Amonanoj la sangoavidaj
Triumfe rapidas al l’ Izraelidoj.
Ben-Jáir mortiĝas kun ŝtono en brusto,
Kaj Gilad droniĝas en sango,
La kapo de Máĥir, nomita «la justa»,
Surstaras sur pinto de stango,
Kaj miloj da filoj de l’ Supra Jehovo
Ekkuŝis sur kampo sen vivo, sen movo.
Ho ve, ho malĝojo! La ondoj Jordanaj
Elmetos ĝemegojn sovaĝajn,
Ploregos patrinoj pri siaj infanoj,
Disgratos al si la vizaĝojn,
Elŝiros la harojn, per cindro la griza
Ekŝutos la kapojn ĉe l’ nigra avizo.
Kaj Iftah frenezas. Vidante la timon
De la elektita popolo,
Li vane penegas bravigi l’ animon
De viroj per laŭta parolo,
Kaj jen li ekpreĝas kun malpacienco
Al Dio Jehovo, la Suprepotenca.
«Ekaŭdu, Jehovo, ekaŭdu la sklavon,
Preĝantan al Vi kun doloroj!
Mi hejme en Micpo posedas riĉhavon,
Aregon da grandaj trezoroj,
Mi havas amikojn, mi havas sklavaron,
Kaj multon alian, al koro tre karan.
«Ho savu nin Vi, jam savinta la avojn
El la Egiptujo-fremdlando;
Se Vi liberigos nun ree la sklavojn
De l’ nuna mizero multgranda,
Mi, Micpon venonte, al Vi, mia Dio,
L’unuavidoton oferos kun pio.
«Kaj kio ajn estos l’unuavidoto,
Objekto aŭ homo amata,
Ĝi estos al Dio brulig-oferota
Al Vi, ho Jehovo kompata!»
Kaj jen, elmetante kriegojn sovaĝajn,
Li ree ekscitas la virojn kuraĝajn.
Fajfegas ĵetiloj kaj frapas ponardoj,
Resonas ekĝemo kaj krio,
Kaj la Amonanoj kun timaj rigardoj
Forkuras de l’ idoj de Dio,
Sed la forkurantajn postflugas rapide
La Izraelidoj kaj hakas avide.
Kaj de Aroero ĝis urbo Minito
Kaj poste ĝis Avel-Kerumo
Triumfas Izrael en sanga milito
Per glavo, per fajro kaj fumo,
Venkataj pereas sub domoruinoj,
Sklaviĝas bestaroj, infanoj, virinoj.
Kaj plene ŝarĝitaj per riĉaj akiroj
Reiras herooj kantantaj,
Al kantoj iliaj aliĝas sopiroj
De la ekkaptitoj plorantaj,
Kaj ĝemas virinoj lacegaj kaj palaj,
Kaj dume sonadas la gajaj cimbaloj.
Sed jen apudiĝas jam Micpo la kara,
Kaj Iftah rigardas sen ĉeso:
Li devas ekvidi por dia altaro
Oferon laŭ sia promeso.
Kaj li rigardadas sen laco-enuo:
«Nu, kio do venos al mi la unua?»
Jen el malproksimo eksonas tintiloj,
Cimbaloj, fajfiloj kaj kordoj.
Junuloj, fraŭlinoj per paŝoj facilaj
Ĝojdancas en vicoj senordaj
Kaj ridas kaj kantas, sin gaje balancas,
Kaj al la venkintoj gracie aldancas.
De pleja proksimo al la triumfanoj
Sin movas fraŭlino junaĝa.
Ŝi batas tintilon per siaj blank-manoj,
Kun flamo en bela vizaĝo;
La harojn serpentajn la vento disblovas,
Ŝin forto interna antaŭen almovas.
Ŝi dancas, ŝi tintas, ŝi kantas kun ĝojo:
«Alvenas la gloraj venkintoj,
Ke estu facila por ili la vojo,
Sonegu la gloron per tintoj!»
Ŝi dancas, movata de l’ kora kontento,
Nenion anoncas al ŝi l’ antaŭsento.