Kaj Iftah rigardas al sia ofero,
Al sia unuavidato …
Subite… ho, tio ĉi estas ne vero …
Ŝi estas — filino l’ amata!
La sola filino! Jehovo ĉiela!
Ho, kia malico de l’ sorto kruela!
Kaj Iftah ĝemegas, disŝiras la veston
Kaj cindron sur kapon surŝutas,
Kaj inter la viroj, volantaj ĝojfeston,
Li vortojn terurajn balbutas …
Kaj ĉio mutiĝas. En kelke da horoj
La Izraelujon ekprenas doloroj.
«Ne ploru, ho patro, ĉesigu la ĝemon
Kaj estu do viro ĝis fino.
Vi faris promeson ne malsingardeman,
Ĉar kion signifas fraŭlino
Kompare je miloj da viroj, savitaj
Per la heroaĵoj, de Dio donitaj?
«Vi faris promeson glorindan, ĉar savo
De miloj per unu ofero
Eterne estados faraĵo multbrava,
Belega, mirinda afero,
Kaj timos nacioj la Izraelanojn,
Ĉar ili ne ŝparas eĉ proprajn infanojn.
«Vi donu ekzemplon, plenumu la vorton,
Sciigu l’ amatan popolon,
Ke ĝoje mi prenas nun tiun ĉi sorton,
Ke mi ne bezonas konsolon.
Multegaj fraŭlinoj ekzistas, mi scias,
Ĉe ni, kiuj mian mortiĝon envias.
«Nur unu malĝojo min pikas en koro —
Ke vi nun izola ekrestos,
Ke en maljuneca kruela doloro
Ĉe vi parenculo malestos,
Al vi li ne diros parolojn kunsentajn,
Al vi li ne kombos la harojn arĝentajn.
«Ho, ve al mi! Kvankam brilados la nomo
De Iftah en ĉiu nacio,
Sed Iftah ekmortos, kun li — lia domo:
Mi iras senfrukta al Dio.
Ho ve al mi, patro! Vi nepon ne konos,
Konsoloj el buŝo parenca ne sonos.
«Nun, patro amata, kun la amikinoj
Mi iros sur montojn najbarajn,
Ni tie sur suproj, ĉe ŝtonaj ruinoj
Sonigos malĝojajn gitarojn
Kaj kun la plorantaj eksonoj sonoraj
Ni kantos pri miaj animaj doloroj:
«Ke mi ne ekĝuis la edzajn karesojn,
Ne portis infanon sub koro,
Ne povis pliigi patrujajn sukcesojn
Per filoj, kovritaj de gloro,
Ke mortas nun mia virgeco floranta
Kun ĝojo multnombra, en ĝi troviĝanta.»
Ne trono altega sin levas sur placo, —
Sin levas altega lignaro;
Ne krioj de ĝojo bruadas en spaco, —
Bruadas kaj ĝemas viraro,
Kaj tie, en blanka vestaĵo el lino,
Silente sursidas palega fraŭlino.
La viroj ĝemegas, la viroj sopiras,
Virinoj en larmoj plendronas,
Sed Iftah kun torĉo brulanta aliras
Kaj fajron al lignoj aldonas,
La lignoj ne volas kaj kontraŭ sin metas,
Sed Iftah obstinas kaj pajlon enĵetas.
Kaj jen ekkriegis l’ amaso popola,
Kaj eĥo eksonis en valo.
Bruliĝis subite la aro tremola
Leviĝis fumega vualo,
Ekblovis, ekfajfis ventego kruela,
L’ oferon alprenis al si la ĉielo. —
Kaj jen ĉiujare la izraelinoj
Kunvenas por plori sur montoj
Kaj tie ĉi brilas la fajr’-iluminoj,
Sonadas malgajaj rakontoj,
Kaj laŭte aŭdigas sonado de ĥoroj.
L’aero pleniĝas de ĝemoj kaj ploroj
La izraelinoj parolas pri l’bela
Fraŭlino brulig-oferita
Kaj dankas fervore al sankta ĉielo
Por venko de ĝi donacita,
Kaj sendas al Dio petegojn humilajn
Forigi de l’lando terurojn similajn.
La sklavoŝipo
(El Heine)
I