II
Al la memoro de Józef Wasniewski
Floro falis ankoraŭ! sekiĝis herbero kaj mortis,
Velkis pro vintra la frosto ĝia verdanta folio!
Morto senkora, ho kial estas al vi permesite
Fosi en fosan profundon ĉion la belan en mondo?
Kial, ho kial faliĝas la herbo, verdanta sur kampo,
Kial disiĝas de vivo freŝa, floranta ĝis nun?
Dolĉa la morto por la maljunulo, la laca de vivo;
Kuŝas arĝenta la haro bele sub tomba cipreso.
Tiun ne plendu, ĉar lia ja estas feliĉa la sorto,
Ĉar en la tombon li mem iras kun ĝojo, sen timo;
Dolĉa eĉ morto junula, la mort’ en mateno de l’vivo,
Antaŭ ol frosta la nokto detruis burĝonon en ĝermo!
Dolĉa la morto, kiam ne pasis la kredo je vivo,
Kiam trompa vivado ne kovris flugilon per polvo!
Sed jam kiam junulo viriĝis kaj lasis la ludon,
Vivo nun estas ja ĉarmo, nun malfeliĉo la morto.
Tiam ja estas maldolĉe disiĝi de faro farata:
Ĝojus la koro, vidante frukton de longa laboro.
Kiu do ĉiam por noblaj ideoj vivadis, batalis,
Tiu kun akra malĝojo iras en valon de ombroj,
Lasas la komencitaĵon kun pleje mordanta doloro:
Estas malgranda la aro, kiu batalis kun li!
Akra estas funebro! Neniam pli noblan animon
Ol la ĵus forirantan trovos vi sur nia tero.
Eĉ se vi iros, simile al Diogeno, tra l’urboj
Kun la lumilo en mano, homon serĉante sur strato,
Tamen neniun en tuta la mondo renkonti vi povos,
Kiu pli inde ol li portas la nomon de homo,
Vivon vere pli homan travivis en senco profunda,
Kaj dediĉitan al ĉio alta kaj nobla en mondo.
Amo al ĉio, al ĉiuj, jen fundo de lia esenco,
Amo en faro kaj vorto, jen kio estis li mem!
Por la premitaj, por ĉiuj suferoj, por la mizeruloj
Sentis la nobla animo flame kaj varme ĉe li.
Ne eĉ iu al li konfidis vane doloron,
Vane neniu ĉe li frapis la pordon de l’kor’.
For li estas! Ho, kiu plenigos la lokon lasitan?
Kiu plenumos en mondo faron farotan de li?
For li estas. Sed tamen ĉe ni li vivas ankoraŭ,
Kiuj en akra doloro staras ĉe nova la tombo.
Ni, kiuj konis l’animon poetan ne nur per la kantoj,
Kiujn li donis al ni, sed per la tono la varma
El lia brust’ eliranta, portanta varmon ĉirkaŭen,
Kie troviĝis la kordo, kiu agordis al ĝi.
Nin neniam forlasos la bela sunhela memoro
De la mortinta amiko, ĝi lumos belege en koro!
Tiel li vivas kaj tiel li estos vivanta, ĝis kiam
Restos neniu jam plu, kiu lin konis en ver’.
Latva popola kanto
Mi en kampo kapon metos,
Por defendi patrolandon.
Mi pli vole kapon donus,
Ol mi donus patrolandon.
Bruu, bruu, fulmodio,
Rompu ponton sur la Dina,
Ke ne venu malamikoj
En la mian patrolandon.
Landoj de tri reĝoj bruas,
Kie fratoj ĉevaliras,
Fortaj viroj kiel kverkoj,
Glavoj ŝtalaj sonoregas.
Kien iros vi frateto,
Tien iros mi kun vi;
Kie glavon vi pendigos,
Tie la kroneton mi.
I. Lojko
Malgrand’-rusa kanteto
Jam malsupre suno staras,
Jam rapide vesperiĝas …
Kion do knabino faras?
Kial do ŝi ne montriĝas?
Ĉu patrino ne permesas?
Aŭ alia jam ŝin tenas?
Kaj ŝi dolĉe lin karesas
Kaj al mi nun ne elvenas?
«Ho, knabino! per fiero
Vi fariĝis nefidela:
Kial do vi en vespero
Ne elvenis, mia bela?
— Ho, karulo! tempo pasis,
Ĝustatempe mi ne venis,
Ĉar gepatroj min ne lasis,
Ĉar gefratoj min fortenis»…
«Ne, ne ili vin fortenis!
Diru simple kaj sincere:
Malbelulo, mi ne venis,
Ĉar ne amas vin plu vere!»
Ha, mi vidas, kion faras
Karulino malfidela:
Kun alia ŝi nun staras,
Pli feliĉa kaj pli bela …
Profeto
(El Lermontov)
De kiam, laŭ volo de Supra Juĝanto,
Mi ĉionscianta fariĝis profeto,
Malvirton mi sentas en ĉiu vivanto,
Malicon mi vidas tra ĉiu rideto.
Mi altajn principojn de amo kaj vero
Komencis prediki al miaj kunfratoj,
Sed ili min batis kun granda kolero
Per ŝtonoj, kuŝantaj sur placoj kaj stratoj.
Kun cindro sur kapo, kun kora doloro,
Mi urbojn forlasis sen ia havaĵo,
Kaj nun en dezerto — de Dia favoro
Nur ion mi havas por mia nutraĵo.
Laŭ sankta ordono de l’Antaŭtempulo
Al mi ĉiuj bestoj volonte servadas,
Kaj steloj ĉe vortoj de mi, dezertulo,
Pli ĝoje radias, pli hele lumadas.