Sed se iafoje tra urbo bruanta
Mi en rapideco pretere pasadas,
Min popolamaso renkontas mokanta
Kaj maljunularo memfide diradas:
«Rigardu, infanoj, vin edifigante,
Li estis fiera, kun ni malpacadis;
Malsaĝa, li volis kredigi nin vante,
Ke Dio al homoj per li paroladis.
Jen frukto de lia obstina vanteco!
Jen pala, malgrasa, malgaja profeto,
En vesto ĉifona, simila al reto —
Ĉe ĉiuj li estas en malestimeco.
Alaŭdeto
(El Boheme)
Sarkas knabino kanabon
Apud ĝardeno sinjora;
Ŝin alaŭdeto demandas:
«Kial vi tiom dolora?»
— «Gaja mi esti ne povas,
Ho vi, birdeto-kantanto,
Ĉar en la ŝtona kastelo
Mia suferas amanto.
Se mi nur havus plumeton,
Skribus leteron mi al li,
Kaj vi ĝin portus kaj lasus
Sur la fenestron elfali.
Sed nek papero, nek plumo,
Por skribi al la amanto,
Flugu kaj tie salutu
Lin de mi en via kanto.
A. Naumann
Mi amis vin
Mi amis vin! Senkore vi ne vidis
Varmegan, puran mian amon.
Konfesis mi — sed tiam vi nur ridis
De l’ am’ unua koran flamon!
Kaj longe mi suferis… Vin, amita,
Mi ne forgesis; sed en koro
La flama amo estas estingita,
Pri ĝi nur restis rememoro.
Sed kial vi, mi petas al mi diri,
Pasintan en mi amon movas?
Por nove ridi? koron mian ŝiri?
Ne, mi suferi pli ne povas!
Ne povas mi… ĉar multe mi suferis;
Kor’ malvarmiĝis de l’ doloro;
Ĉar ami mi jam tute malesperis,
Ĉar kredi vin ne povas koro.
Printempo venos
Se la naturo rigidiĝas
De prem’ de l’vintro frostiganta,
Se tute per la neĝ’ kovriĝas
Je longe tero ekdormanta,
Amiko kara! vi ne ploru:
Printempo venos kaj somero,
Ke la naturo ree floru,
Ke verdu, reviviĝu tero.
La ĉaso
La patro l’arbaron ekiris ĉasadi.
Ne devis li longe kaj vane iradi:
Kuŝiĝis sub arbo, pafilon celigis
Kaj tuj la plej grandan paseron mortigis,
La filoj ĉevalojn enjungis kriante,
La birdon al dom’ veturigis kantante.
«Filinoj, vi fajron rapide dismetos,
Kaj ni tuj disiros kaj gastojn ni petos.»
Ĉasaĵon plej bone elrostis patrino,
La tablon rapide preparis filino,
Rostaĵon alportis ceteraj filinoj
Al tablo, — kolektis sin gastoj, gastinoj.
Eniras la gastoj, mastron salutante,
Komencas kaj manĝi kaj trinki, laŭdante.
Tuj estis manĝita la tuta pasero
Kaj poste trinkita — barel’ da biero.
I. Seleznet
Kanto
Kanto sincera de mia animo,
Flugu en vaston sen timo
Kaj komuniku al homoj de l’ tero
Ĝojon de l’ sankta espero.
Homojn alvoku al paca laboro,
Sonu konsolon al koro,
Kaj en brilanta bluaĵo de spaco
Laŭte prediku pri paco.
Kantu deziron de homa frateco
Kaj de l’ homar’ egaleco;
Sonu pri amo, pri ĉies libero
Per la fluganta aero.
Diru, ke estas jam inter la mondo
De kolegaro nun rondo,
Rondo, konstante, senhalte kreskanta,
Bonon al homoj donanta.
Tiu ĉi rondo la homojn pacigas
Kaj per laboro kunligas;
El la ligilo nun estas plektita
Vigla la kanto invita.
Kanto sincera de mia animo,
Flugu en vaston sen timo
Kaj komuniku al homoj de l’ tero
Ĝojon de l’ sankta espero!
Ne riproĉu la sorton
Ne riproĉu la sorton, ho, juna animo:
Ĉio estas en nia vivado;
Vi rigardu antaŭon kuraĝe, sen timo
Kaj kun bona, prudenta celado.
En la vivo ne ĉiam troviĝas ja ĝojo
Kaj ne ĉiam aperas espero;
Ĉion prenas ni kune en viva la vojo,
Kaj ne vin nur plorigas de l’vivo sufero,
Kaj ne vin nur la sorto turmentas …
Multajn premas kun forto mizer’, malespero,
Sed ne ploras ja ili — silentas.
Kutimiĝis ja ili al premoj de l’sorto
Kaj ne ploras jam vane, sed ridas,
Malfeliĉon elportas sen plendo, sen vorto
Kaj en ĉio malbonon ne vidas.
Sed vi estas ankoraŭ en freŝa juneco,
Antaŭ vi estas vojo kuŝanta,
Vi rigardu kuraĝe al la estonteco
En espero, en kredo konstanta.
Revo
Tre potenca ĝi estas, la revo fluganta,
Ĉirkaŭita de flora ornamo.
Ĝi similas je nubo malluma, tondranta,
Ĝi similas je lumo de amo.
Ĝi allogas al maro da bluo, da helo,
Al brilado belega de tago,
Aŭ ĝi fulmojn kaj tondrojn de nuba ĉielo
Prezentadas al nia imago.
Aŭ flugante en ia bluaĵo radia,
Super ondoj de maro ĝi pasas,
Tre belega, pasanta kun son’ melodia,
Mallumecon misteran ĝi lasas.
Kaj por ĝi ne ekzistas la spaco nek tempo,
Kaj nenio baranta ekzistas;
Ĝi nin logas al floroj, al verda printempo,
El mirinda ĝi sole konsistas.
La poeto
(El V. Halek)
Benita, kiun Dia mano
Poeton eksanktigas!
Li volon Dian, homan koron,
Profunde komprenigas.
Li konas kanton, kiun homo
Kaj kiun birdo ploras;
Li frapon de la kor’ komprenas,
Se velkas ĝi, se floras.
Malklaron de aliaj homoj
Li vidas malfermitan;
De Di’ la filojn li kondukas
En landon promesitan.
La velo
(El Lermontov)
Blankiĝas velo en la maro
Glitante sur la bluaj ondoj …
Vi hejme kion lasis, kara,
Kaj serĉas en aliaj mondoj?…
La ondoj ludas, fajfas vento,
Kaj fleksas sin kaj krakas masto …
Ĝi kuras, kuras de l’ kontento,
Feliĉon serĉas en la vasto!…
Sub ĝi — bluaĵo estas hela,
Kaj supre — granda blua placo;
Sed la ventegon petas velo —
Ĉu en ventegoj estas paco!?
M. Solovjev
Plendo
Morto!… ĉio jam finita!
Kie estas do feliĉo?
Kie gloro promesita?
Mia korpo nun — dediĉo
Al la vermoj, al putrado;
La animo bona, saĝa —
La ofer’ de l’ neestado!
Ĝin severa kaj sovaĝa
La sendanka, senmemora,
En la tempo de vivado
La servema kaj fervora,
Senanima societo
Ekforgesos nun por ĉiam,
Kaj eĉ ĝemo kaj larmeto
Memorigos min neniam!…
Tri palmoj
(El Lermontov)
En sabla dezerto de lando Azia
Tri palmoj fieris per kresko gracia.
Apude el tero senfrukta ŝprucanta
Murmuris fonteto per ondo frostanta.
Ĝi estis per verdaj folioj gardata
De suna radio kaj sablo portata.