Kaj tempo pasadis eĉ ne rimarkita.
Sed fremda migranto, de voj’ lacigita,
La bruston flamantan al akvo malvarma
Ankoraŭ ne klinis sub tendo la ĉarma, —
Komencis jam velki de sun’ bruliganta
La belaj folioj kaj fonto sonanta.
La palmoj komencis je Dio plendadi:
«Ni estas naskitaj, por vane velkadi?
En ia dezerto ni vivon pasigas,
Skuadas nin ventoj kaj suno bruligas;
Kaj homo ne ĝuas je flor’ nia rava …
Ne, sankta ĉiel’, via juĝo — ne prava!»
Kaj ĵus ili finis — en blua foraĵo
Sin turni komencis la ora sablaĵo,
Kaj venis de tie la son’ sonorila,
Rigardis pakaĵoj sub tolo kovrila,
Kaj iris kameloj, la sablon levante,
Sin, kvazaŭ ŝipeto en mar’, balancante.
El inter la ĝiboj sin skuis en pendo
La larĝaj kurtenoj de tendo kaj tendo;
Kaj ilin la brunaj manetoj levadis,
Kaj nigraj okuloj el tie briladis;
Arabo, talion al selo klinante,
Peladis ĉevalon, al kur’ instigante.
Levadis sin tiam ĉeval’ en kolero,
Kaj saltis ĝi, kvazaŭ vundita pantero.
De blanka mantelo la faldoj belegaj
Senorde kuŝadis sur ŝultroj brunegaj.
Ludante, l’araboj ponardojn ĵetadis
Kaj ilin en flugo kun ĝojo kaptadis.
Jen venas al palmoj kun bru’ kamelaro;
En ombro etendis sin gaja tendaro.
La vazoj per akvo plenigis, sonante.
Fiere la kapojn foliajn svingante,
La palmoj salutas gastaron subitan
Kaj fonto donacas la akvon kaŝitan.
Apenaŭ do lumon krepusko forpremis,
Sub akra hakilo radikoj ekĝemis, —
Kaj falis sen vivo la palmoj altaĝaj!
La veston forŝiris l’infanoj sovaĝaj.
La korpon de ili la homoj hakadis,
Kaj ĝis la mateno lignaroj bruladis.
Kaj kiam nebul’ okcidenten foriris,
Laŭ voj’ difinita gastaro jam iris.
Kaj kie la palmoj centjarojn traestis,
Nur cindro malvarma kaj griza nun restis.
La suno ĝis fino restaĵon bruligis,
Kaj poste ĝin vent’ en dezerton disigis.
Kaj tie dezerta, senviva nun ĉio;
Ne kovras la fonton murmura folio;
Ĝi vane profeton pri ombro petadas, —
Nur sablo varmega la akvon faladas,
Kaj sole vulturo, akiron portanta,
Disŝiras ĝin super la fonto dormanta …
Laŭ sveda melodio
Vi parolas lingvon nekonatan,
Ne komprenas, kion diras mi;
Tamen, frato, kanton nun faratan
Gaje kanti povas ambaŭ ni.
Ne atendu — ĉiu minuteto
De mallonga vivo flugas for, —
Lernu kun malmulta laboreto
Lingvon, kiun amos via kor’!
Ne diru
(El Nadson)
Ne diru: «li mortis»,
Li estas vivanta!
Se oni detruis l’altaron —
La fajro ja restis flamanta;
Se oni deŝiris la rozon —
Do ĉiam ankoraŭ ĝi floras;
Se l’harpo eĉ estas rompita —
L’arkordo ankoraŭ do ploras.
Spirita ŝipo
La vento nebulojn peladas kun bruo,
Senstela ĉielo mallumas,
Jen super ŝaŭmantaj ondegoj la velo
Facile traflugas kaj zumas.
La ŝipo kuradas senhalte tra ondoj,
Direktas ĝin mano spirita;
Vivuloj malestas sur ĝi, sed ŝtonegojn
Ne timas la ŝipo sorĉita.
Jen sur oceano, de ondoj lavita,
Insulo malgaja troviĝas,
La simpla ŝtonego ĉielon sin levas,
En nuboj supraĵo kuŝiĝas.
Kaj tie nenia kreskaĵo verdadas,
Nenia birdeto eĉ nestas,
Nur aglo en spaco aera sin portas —
Ĝi tie la reĝo nun estas.
La sola tombeto de unu regnestro
Troviĝas en loko dezerta,
Kaj glavo, ĉapelo kaj sceptro nur estas
Metitaj sur tombo mallerta.
Nenia vivanto ĉirkaŭe ekzistas,
La mondo lin solan restigis,
Neniu funebre la tombon rigardas …
Sed iam li mondon tremigis!
Kuradas monatoj kaj jaroj pasadas —
Mortinto ripozas senmove,
Se venas do nokto de kvina la Majo,
Li tiam ektremas denove.
En tiu ĉi nokt’ iam lia animo
Forlasis la mondon mizeran,
En tiu ĉi nokto li ree viviĝas
Kaj venas sur teron malveran.
Jen ŝipo mistera ĉe l’ bordo atendas,
Streĉitaj jam estas la veloj,
Kaj flagoj blovadas sur altaj mastegoj
Simile al oraj abeloj.
La reĝo sin levas kaj flugas kun venta
Rapido al ŝipo sur bordon,
Remiloj silentas, ŝipanoj forestas,
Neniu komandas naĝordon.
Sur ŝipo la ombro de l’ reĝo nur staras,
En nokton sen mov’ rigardante,
Li maltrankvilege, turmente sopiras,
Rigardoj brilegas fulmante.
La ŝipo alvenas al lando konata —
Kaj ĉarme li manojn eltiras,
Kaj lia animo ĝojegas, ĉar propran
Nun landon denove li iras.
El ŝipo li paŝas sur teron, sur kiu
Li estis antaŭe irinta.
La tero ektremas de l’ paŝoj — li iras,
Li — stelo nun estingiĝinta.
Li serĉas la urbojn, sed ilin ne trovas,
Li serĉas naciojn ĉirkaŭe,
Ĉar ili simile al maro bruanta
Ĉirkaŭis lin serve antaŭe.
Kaj tronon li serĉas — ĝi ankaŭ rompita,
Li levis ĝin en la nubaron,
Por ke li nur vidu sub siaj piedoj
Mizeran, servutan homaron.
Li serĉas amindan infanon, por kiu
Li lasis heredimperion;
Heredo pereis, kaj oni al filo
Ne lasis eĉ nomon — nenion.
«Ho, kie vi estas?» li vokas, «kun kronoj
Vi ludis jam en la lulilo, —
Sed tempo feliĉa por ĉiam nun pasis,
En kiu mi brakis vin, filo.»
«Plej kara edzino, plej ĉarma fileto,
Ho vi, mia ĝojo kaj savo!…
Sur trono nun sidas la sklavo estinta
Kaj reĝo fariĝis nun sklavo!»
El la paperujo de miaj fabloj
I
La homo estas kiel la ŝipo:
En sia vojo li ne eraros;
Li kvankam scias, el kie fluas,
Sed li ne scias, kie li staros …
II
Jen Johano komencis parolon de saĝo
Pri alvoko de homo, pri ĝiaj influoj;
Sed lin aŭdis neniu, kaj eĉ sen domaĝo
Iu vidis, ke havas li — botojn kun truoj.
Ĉe l’ maro
(El Heine)
Ĉe l’ maro nigra roko grandegas,
Sur ĝi nun en sonĝoj mi sidas.
La vento fajfas, la mevoj kriegas
Kaj la ondoj bruantaj rapidas.
Amata de mi estis multa knabino,
Kaj ĝoja kolego en rondo …
Kien ili foriĝis? Nur vento sen fino
Eraras kaj ŝaŭmas la ondo.
F. Zamenhof
Versaĵo sen fino
Lin vidis en ĝardeno —
Ekplaĉis li al ŝi.
Ŝi nomis sin Heleno,
Anton’ sin nomis li.
Ekamis la konato
Kaj reciproke ŝi;
Post paso de monato
Ŝanĝiĝis «Vi» per «ci».