Выбрать главу
Someraj tri monatoj Trapasis dolĉe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor’ ĉe kor’;
Kaj per solena beno De l’ pastro en la fin’ Antono kaj Heleno Jam estis edz’-edzin’.
En ĉarma harmonio Ekvivis edz’-edzin’; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj ŝin.
Sed baldaŭ edzo estis Plej malfeliĉa hom’, Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom’.
Kaj fine eksedziĝis Antono kaj Helen’; Belul’ ia aliĝis Al ŝi en la ĝarden’.
Lin vidis en ĝardeno — Ekplaĉis li al ŝi. Ŝi nomis sin Heleno, Aŭgust’ sin nomis li.
Ekamis la konato Kaj reciproke ŝi; Post paso de monato Ŝanĝiĝis «Vi» per «ci».
Someraj tri monatoj Trapasis dolĉe for, Kaj niaj geamatoj Jam estis kor’ ĉe kor’.
Kaj per solena beno De l’ pastro en la fin’ Aŭgusto kaj Heleno Jam estis edz-edzin’.
En ĉarma harmonio Ekvivis edz’-edzin’; Najbaroj kun envio Rigardis lin kaj ŝin.
Sed baldaŭ edzo estis Plej malfeliĉa hom’, Kaj jam tre ofte restis Li ekster sia dom’.
Kaj fine eksedziĝis Aŭgusto kaj Helen’; Belul’ ia aliĝis Al ŝi en la ĝarden’.
Lin vidis en ĝardeno — Ekplaĉis li al ŝi. Ŝi nomis sin Heleno, Henrik’ sin nomis li …
k.t.p., k.t.p. sen fino.
F. Zamenhof

Vizito de la steloj sur la tero

Ĉiuj steloj ekdecidis Ekvojaĝi sur la teron. Al mastrino ili diris Sian volon kaj esperon: «Ni ja tie tre mallonge Gastos — unu, du monatojn; Ni vizitos regnon homan, Vidos niajn koramatojn…» Sed mastrino al la steloj Tiam donis la respondon: «Restu tie ĉi en domo — Vi malbenos poste mondon!» Saĝajn vortojn ne aŭskultis Tamen steloj la trudemaj Kaj senĉese ili tedis La mastrinon — nespertemaj: «Sed komprenu nin, mastrino, Sur ĉielo ni sidante Tute ja ne konas tiujn, Kiuj kantas nin konstante! Ĉiu ja el ni sur tero Havas siajn adorantojn, Kiuj sendas al ĉielo Himnojn, ĝemojn, amokantojn!» — «Vere», diris la mastrino, «Ili kantas vin laŭdinde; Sed, vin ili ne konante, Vin adoras ja — en blinde! Ili, dum vi sur ĉielo, Ĵuras ami vin eterne, Ĉar neniu ja atingos La kaŝitan en interne! Se vi tamen volas scii Malfeliĉan vian sorton, Iru — sed vi rememoros Mian nunan patran vorton». Kaj la steloj al vojaĝo Tuj pretigis sin kun ĝojo. — Kaj jen baldaŭ ili estis Al la tero sur la vojo …
* * *
Kiam aŭdis nun la tero, Ke atendas ĝin honoro. Ĉie en plej dolĉaj tremoj Tuj ekbatis homa koro. Tuta tera junularo De la ĝoj’ ne sciis finon Kaj sen pacienc’ atendis Ĉiu sian amatinon. Ĉiu kantis, ĉiu saltis Kun feliĉ’ en la mieno, Ke li havos de proksime «Ŝin» en sia ĉirkaŭpreno Ĉiu homo dankas Dion, Ĉiu benas la ĉielon, Ke li fine nun ekkonos Sian karan, sian stelon!
* * *
Dum la tera junularo Estas plena de espero, Belaj steloj de l’ ĉielo Alveturis al la tero. Tuj sin ili jam dismetis En plej granda la hotelo; Ĝis vespero ĉe la pordoj Ĉiuj staris — sed sen celo. Je l’vespero ili aŭdis, Ke gastinoj la belegaj Morgaŭ montros sin matene, Nun estante tro lacegaj. Tiam tre malĝojigitaj Ĉiuj iris for la domon; Post mallonge la Morfeo Ĉirkaŭprenis ĉiun homon. Kio estis en la sonĝo, Ni priskribi eĉ ne provos, Ĉar ni sentas, ke precize Tion fari ni ne povos. Ni en tiu ĉi loketo Iom nur priskribi volas, Kiel… tamen tss! mi aŭdas, Oni el la sonĝ’ parolas: «Ho, vi!… ho, vi!… mia bela, Mia kara, ho, Heleno!… Viaj kisoj kaj karesoj…» Unu preĝas al kuseno. Kaj alia, flamemulo, Ŝin jam havas ĉe l’ altaro, Kaj solene — en la lito — Sonas ĵura promesaro … — «Ho!… karega… ho, anĝelo, Fianĉino… ho, Mario!… Mia vi nun je eterne, Antaŭ homoj, antaŭ Dio!» Tiel li karesas, ĵuras Amon veran kaj brulantan, Tiel kisas tiu homo … Lampon apud li starantan. Sed subite al li ŝajnas, Ke Marion iu tenas Ĉirkaŭprene!… «Ho, pro Dio!…» (Lampon tuj diabloj prenas). Kaj cetere, kaj cetere Daŭris tio ĝis mateno. — Elrapidas el la domo Ĉiu freŝa kun mieno. La gastinojn de l’ hotelo Ni jam vidas sur la stratoj, Kaj jen baldaŭ promenadas Brak’ en brak’ la geamatoj … Sed neniu tie aŭdas De la amo dolĉan vorton! Ĉiu el la junularo Nun malbenas sian sorton …
* * *
Kio faris tian ŝanĝon, Ke antaŭe tre amataj Steloj, tiel deziritaj — Nune estas malbenataj? Kio faris, vi demandas, Tian ŝanĝon nun subitan? Kio kaŭzis malfeliĉon Kaj esperon renversitan? Ĉefa kaŭzo, ke malbenoj Nun el ĉies buŝo sonis, Estas — ke la «stelon» ĉiu Pli proksime, pli ekkonis …
* * *
Ĉiuj steloj ofenditaj Forveturis la ĉielon Kaj post kelkaj larmaj tagoj Jam atingis sian celon. — «Saĝa nia stelmastrino! Sankta estis via vorto! Prenu nun la tutan teron La diabloj kaj la morto! Tamen kiel vi, mastrino, Antaŭsentis nian sorton? Kio gvidis vian saĝan Kaj profetan vian vorton?» — «Se vin iu ne rigardas Tra ĉielaj tra speguloj, Sed rigardas vin per sobraj Ne trompantaj sin okuloj, — Tiu vidos ja sendube, Ke amata lia «stelo» Estas sen la luma krono Nur diablo — ne anĝelo.
Feliks Zamenhof

Vespero

(El K. A. Nikander)

Benite vi venas, vespero, Vi, klara, trankvila, al ni! Pleniĝas la kor’ de espero; Feliĉon ni havas de vi.
Kun oraj flugiloj anĝelo Malsupren venetas vesper’: Vivantojn pacigas ĉielo Kaj donas ripozon al ter’.
Filino de nokto kaj tago, Konsola, paciga liber’! Jen! bele sur akvo de l’ lago Pentriĝas ĉielo kaj ter’.
Vi pentras bluantajn montetojn, Kverkaron brilantan en or’; Vi kisas ruĝantajn rozetojn, Dormetas senzorge la flor’.
Kaj birdo libere ĝojadas, Espero fidela en ĝi, La «Ave Maria’n» kantadas En valo ĝi en harmoni’.
La ter’ per mallumo kovriĝas, Pensema amik’; kion pli? La sun’ de ĉiel’ malleviĝas, Sed morgaŭ revenos al ni.
Ĝi sidas sur nubo, la brila, Kaŝita en la okcident’; Tuj, homan esperon simila, Tuj levos sin en l’orient’.
Pleniĝas nun kor’ de espero, Feliĉon ni havas de vi! Vi, klara, trankvila vespero, Benite vi venas al ni.
O. Zeidlitz