Выбрать главу
Vi ne rifuzu al patrino via: Mi petas vin, Hamleto, restu hejme. HAMLETO Al vi obei estas mia ŝuldo. REĜO Jen tio estas bele respondita. Mi ĝojas, ke vi restas. Nun, reĝino, La propravola cedo de Hamleto Plenigas mian koron per plezuro; Kaj tial ni aranĝos nun festenon, Kaj kune kun la sono de l’ pokaloj La pafilegoj tondru; ĉiun fojon, Kiam la reĝo levos la pokalon, De l’ tero tondro iru al ĉielo, Tra l’ mondo ĝojon disportante. — Venu! (La reĝo, reĝino, Laerto kaj korteganoj foriras.) HAMLETO Ho, kial ne fandiĝas homa korpo, Ne disflugiĝas kiel polv’ en vento! Sin mem mortigi kial malpermesis La Plejpotenca! Dio mia granda! Ho, kiel bestaj kaj abomenindaj Aperas ĉiuj agoj de la mondo! Fi, fi! Ĝardeno plena de venenaj Malbelaj herboj, ĉie senescepte! Apenaŭ pasis du monatoj! Ne! Nur ses semajnoj! Tia granda homo! Se lin kompari kun la nuna reĝo, Li estis Apolono ĉe Satiro! Kaj tiel amis li patrinon mian, Ke al la ventoj eĉ li ne permesis Vizaĝon ŝian tuŝi! Ho, ĉielo! Ho tero! Ĉu forgesi estas eble? Kaj ŝi ja lin pasie tiel amis! Kaj tamen nun post kelke da semajnoj … Pri tio mi ne volas eĉ ekpensi! Malforto! via nom’ estas: virino! Monato! Ŝi ankoraŭ ne eluzis La ŝuojn, kiujn portis ŝi, irante Funebre post la ĉerk’ de mia patro. Verŝante larmojn kvazaŭ per riveroj. Ho Dio mia! Besto senprudenta Malĝojus ja pli longe! Nun edzino De mia onklo, frat’ de mia patro, Sed ne simila pli al mia patro, Ol mi al Herkuleso! Nur monato! La signoj de mensogaj ŝiaj larmoj Ankoraŭ de l’ vizaĝ’ ne malaperis, — Ŝi estas jam edzino de alia! Ho, malbenita rapideco flugi En kriman liton, liton de adulto! Ne bonon ĝi alportos! Tamen krevu Kor’ mia, sed silentu mia buŝo! (Horacio, Bernardo kaj Marcello venas.) HORACIO Salut’ al la reĝido! HAMLETO Ha, mi ĝojas Vin vidi! Se memoro min ne trompas, Vi estas Horacio? HORACIO Jes, reĝido, Kaj ĉiam tute preta al vi servi. HAMLETO Ne nomu min «reĝido», sed «amiko». Sed kial vi forlasis Vittenbergon? (Al Marcello) Marcello? MARCELLO Jes, reĝido. HAMLETO Mi tre ĝojas Revidi vin. (Al Horacio) Sed diru serioze, Por kio vi forlasis Vittenbergon? HORACIO De maldiligenteco, ho, reĝido HAMLETO Al malamiko via ne permesus Mi tion diri, kaj vi vane penas Kredigi min, ke tio estas vero.
Mi scias, vi ne amas sen laboro Vagadi. Kion tie ĉi vi faras? Ĉu trinki vi ankoraŭ volas lerni? HORACIO Mi alveturis al la enterigo De via patro. HAMLETO Ha, ne moku min, Kolego; diru, ke vi alveturis Al fest’ edziĝa de patrino mia! HORACIO Jes, vero, princ’, la dua baldaŭ sekvis Post la unua. HAMLETO Vidu, mia kara, — Afero simpla de ekonomio: De l’ fest’ funebra restis multaj manĝoj, — Por ke la manĝoj vane ne pereu, Edziĝon fari oni nun rapidis. Ho, pli volonte mi en la infero Renkontus malamikon plej malbonan, Ol tagon tiun ĉi alvivi! Ŝajnas Al mi, ke mi la patron mian vidas… HORACIO Ha, kie? HAMLETO En l’ okuloj de l’ animo. HORACIO Mi konis lin, li estis brava reĝo. HAMLETO Li estis homo en plej pura senco. Al li similan ni neniam vidos. HORACIO Reĝido, al mi ŝajnas, ke mi vidis Lin en la lasta nokto. HAMLETO Vidis? Kiun? HORACIO La reĝon, vian patron, mia princo. HAMLETO La reĝon? Mian patron? HORACIO Trankviligu, Reĝido, por momento vian miron Kaj elaŭskultu, kion mi raportos Pri mirindaĵo, kies la verecon Atestos ambaŭ tiuj ĉi kolegoj. HAMLETO Pro Dio, ho, rakontu pli rapide! HORACIO Du noktojn al Marcello kaj Bernardo Aperis ĝi: postene ili staris, — Kaj jen en noktomeza silentego Aperas antaŭ ili ia ombro, Simila tute al la patro via, Armita de la kapo ĝis piedoj; Per paŝo serioza kaj majesta, Ne rapidante, ĝi sin preterŝovas; Tri fojojn ĝi ripetas sian marŝon Antaŭ la teruritaj oficiroj, Proksime tiel, ke per halebardo Ĝin ili povus tuŝi. Dispremitaj De granda timo, ili mute staras Kaj eĉ ne provas ion ekparoli. Pri la aper’ mistera kaj terura Al mi ili rakontis. Mi kun ili En la sekvanta tria nokto gardis, Kaj jen tre vere en la sama horo, Pri kiu ili diris, en la sama, Perfekte tiu sama maniero Aperis la fantomo. Vian patron Mi konis, la fantom’ al li similis, Kiel de l’ sama akvo gut’ al guto. HAMLETO Sed kie ĝi okazis? MARCELLO Ĝi okazis Sur la teras’, kie ni staris garde. HAMLETO (al Horacio) Al li parolis vi? HORACIO Jes, mia princo; Sed li al mi eĉ vorton ne respondis. Nur unu fojon ŝajnis, ke li levas La kapon kaj moveton ian faras, Por ekparoli: sed subite tiam Ekkriis laŭte koko la matenon, Kaj tuje forrapidis la fantomo Kaj malaperis. HAMLETO Efektive strange! HORACIO Mi ĵuras, ke ĝi estas pura vero! Ni ĝin kalkulis kiel nian devon Al vi raporti pri l’ afero. HAMLETO Vere, Sinjoroj, tio min maltrankviligas. Ĉu vi hodiaŭ staros gardon? ĈIUJ Jes. HAMLETO Kaj, diras vi, li estis en armaĵo? ĈIUJ Jes, princo. HAMLETO De la kapo ĝis piedoj? ĈIUJ De l’ kapo ĝis piedoj, nia princo. HAMLETO Kaj sekve la vizaĝon vi ne vidis? HORACIO Levita estis lia viziero, Kaj ni tre bone vidis la vizaĝon. HAMLETO Ĉu la rigardo estis malafabla? HORACIO Mieno lia montris pli suferon, Sed ne koleron. HAMLETO Ĉu li estis pala, Aŭ ĉu koloron havis en vizaĝo? HORACIO Terure pala. HAMLETO Ĉu li vin rigardis? HORACIO Tre forte. HAMLETO Kial mi kun vi ne estis! HORACIO Por vi l’ apero estus tro terura! HAMLETO Tre povas esti. Ĉu li longe restis? HORACIO Apenaŭ centon povus vi kalkuli Ĉe nerapida kalkulad’. MARCELLO kaj BERNARDO Pli longe! HORACIO Almenaŭ tiam, kiam mi ĝin vidis. HAMLETO La barbo estis griza, ĉu ne vere? HORACIO Ĝi estis tia, kiel mi ĝin vidis Ĉe lia vivo: duonnigre-griza. HAMLETO Hodiaŭ mi kun vi en nokto staros: Denove eble venos la fantomo. HORACIO Ĝi certe venos. HAMLETO Kaj se ĝi aperos En l’ eksteraĵ’ de mia nobla patro, Al ĝi mi ekparolos, se eĉ tuta Al mi minacus la infero. Vin Mi ĉiujn petas, se ĝis nun silentis Vi pri l’ apero, tenu ankaŭ plu Ĝin en sekreto; kaj al ĉio, kio Okazos eble en la nokto, havu Okulojn kaj orelojn, sed ne buŝon. Per mia amo mi vin rekompencos. Adiaŭ do! en la dekdua horo Sur la teraso mi vin revizitos. ĈIUJ Al via princa moŝto niaj servoj! HAMLETO Ne, via amo, kiel al vi mia. Adiaŭ do! (Horacio, Marcello kaj Bernardo foriras.) Spirit’ de mia patro En bataliloj! Mi supozas ion Malbonan. Ho, se venus jam la nokto! Ĝis tiam do trankvile! Malbonaĵoj Kaj krimoj venas al la lum’ de l’ tago, Se eĉ murego tera ilin kovras. (Foriras.)