Выбрать главу
Sceno III

Ĉambro en la domo de Polonio. LAERTO kaj OFELIO eniras.

LAERTO Pakaĵo mia estas sur la ŝipo. Adiaŭ, fratineto! Se vi havos Okazon, ne forgesu al mi skribi Pri via farto. OFELIO Ĉu vi tion dubas? LAERTO Sed pri Hamleto kaj pri lia amo Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu, Kiel kapricon kaj nur kiel ludon De juna sango; bela violeto En la printempo: frue elkreskinta, Sed ne konstanta, — dolĉa, sed ne daŭra, Odoro, ĝuo de momento unu, Nenio pli. OFELIO Nenio pli? LAERTO Jes, tiel Vi ĝin rigardu. La natur’, kreskante, Grandiĝas pli ne sole per la korpo Kaj per la forto de la sama sento; Kun la kreskado de la templo ofte Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo Interne. Nun li eble amas vin; Nek trompo nek malico nun makulas La virton de l’ animo lia: tamen Memoru vi, ke en la rango lia De sia volo li ne estas mastro. Li mem ja estas sklav’ de sia stato; Ne povas li, kiel la simplaj homoj, Por si elekti: de elekto lia Dependas farto de la tuta regno, — Li tial devas gvidi la elekton Per la aprob’ kaj voĉo de la korpo, Al kiu li mem servas kiel kapo. Se li nun diras, ke li amas vin, Prudente estas, ke vi al li kredu Nur tiom, kiom povas li plenumi La vorton sian, — tio estas tiom, Kiom permesas la komuna voĉo De tuta la Danujo. Ekmemoru, En kia grad’ honoro via povas Suferi, se aŭskultos tro kredeme Vi lian kanton, se la koron vian Vi perdos kaj al lia persistado Malkovros la trezoron vian ĉastan. Vi timu ĝin, fratino mia kara, Evitu flaman mezon de la amo, Atakon kaj atencon de deziro! Knabin’ plej ĉasta perdis jam modeston, Se al la lun’ ŝi montris sian ĉarmon. Eĉ virto ne evitas kalumnion, L’ infanojn de printempo ofte mordas La verm’ ankoraŭ en la burĝoneco, Kaj al la frua roso de juneco Spiret’ venena estas plej danĝera. Vin gardu do! Tim’ donas garantion. Por la juneco ĉie staras retoj. OFELIO La sencon de l’ instruo via bona Konservos mi, por gardi mian bruston;
Sed, bona mia frato, vi ne agu Simile al la predikistoj, kiuj Predikas krutan vojon al ĉielo, Dum ili mem senzorge kaj volupte Sur flora vojo de gajeco paŝas, Mokante pri prediko sia propra. LAERTO Ne timu! Tamen mi tro longe restis. — La patro venas jen! (Polonio eniras.) (Al Polonio) Duobla beno Sendube duobligas la feliĉon: Dank’ al okazo mi denove povas Adiaŭ al vi diri. POLONIO Vi ankoraŭ La domon ne forlasis? Al la ŝipo! La vento blovas helpe al la vojo, Kaj oni vin atendas. Nu, akceptu Denove mian benon. (Li metas la manon sur la kapon de Laerto.) Kaj memoru Regulojn, kiujn mi al vi instruis: Ne ĉian penson metu sur la langon, Ne donu tuj al ĉia penso faron. Afabla estu, sed ne tro kredema. Al la amiko saĝe elektita Kunforĝu vin en fera fideleco, Sed gardu vian manon de la premo De ĉiu renkontota bona frato. Vi gardu vin de ĉia malpaciĝo; Se vi ĝin ne evitos, — tiam agu Fortike, ke la malamik’ vin timu. Al ĉiu servu per orelo via, Sed ne al ĉiu servu per la buŝo. Konsilojn ĉiam prenu vi de ĉiu, Sed propran juĝon en la kapo tenu. Laŭ via mon’ mezuru vian veston, Sed ĉio estu takta kaj konvena; Vin vestu bone, sed ne kiel dando: Laŭ vest’ ekkonas oni ofte viron, La homoj altastataj en Francujo En tiu punkto estas tre zorgemaj. Ne prenu prunte kaj ne prunte donu: Per pruntedono ofte oni perdas Krom sia havo ankaŭ la amikon, Kaj pruntepren’ kondukas al ruino De la mastraĵo. Antaŭ ĉio estu Fidela al vi mem, — de tio sekvos, Ke vi ne estos ankaŭ malfidela Al la aliaj homoj. Nun adiaŭ, Kaj mia beno vin akompanadu! LAERTO Adiaŭ, mia patro kaj sinjoro! POLONIO Jam tempo. Iru, oni vin atendas. LAERTO Adiaŭ, Ofelio, kaj memoru Pri tio, kion diris mi al vi! OFELIO Mi bone ŝlosis ĝin en mia kapo, Kaj la ŝlosilon mi al vi fordonas. LAERTO (al Polonio kaj Ofelio.) Adiaŭ! (Foriras.) POLONIO Kia estas la konsilo, Pri kiu li parolis? OFELIO Pri Hamleto, Pri la reĝido. POLONIO Ha, jes, ĝustatempe! Mi aŭdis, ke en lasta temp’ Hamleto Al vi komencis montri amikecon Kaj ke vi mem apartan afablecon Al li montradis. Se ĝi estas vero — Mi aŭdis ĝin en formo de averto — Mi devas al vi diri, ke vi mem Kredeble ne komprenas tute klare Danĝeron, kiu al filino mia Kaj al honoro via nun minacas. Kiel vi estas unu kun la dua? La veron al mi diru! OFELIO De mallonge Al mi li ripetadis kelkajn fojojn, Ke li estimas min. POLONIO Ha, ha! Estimo! Parolo de nesperta knabineto! Kaj kredas vi al la «estimo» lia? OFELIO Mi mem ne scias, kiel pri ĝi pensi. POLONIO Nu, aŭdu do! Vi estas tre malsaĝa, Ke vi akceptas por kontanta mono La vortojn, kiuj vere ne enhavas Eĉ plej malgrandan indon. Vi vin tenu Prudente kaj singarde, ĉar alie La malsaĝeco via la grandega Vin pereigos! OFELIO Li al mi proponis La amon sian pure kaj honeste. POLONIO Jes, pure kaj honeste! Vi, senkapa! OFELIO Li ĵuris al mi, patro mia kara, Per ĉiuj sanktaj ĵuroj de ĉielo. POLONIO Kaptiloj por la birdoj! Mi ja scias, Ke se la sango bolas, tiam lango La ĵurojn ne avaras. Ho, filino, Ne prenu vi por fajro tiun flamon, — Ĝi lumas, sed ĝi tute ne varmigas, Ĝi estingiĝas tuj, ne supervivas Eĉ la minuton de la promesado. De nun kun via virga afableco Avaru pli; la paroladon vian Vi ŝatu pli, ne estu tute preta Tuj laŭ ordono! La reĝid’ Hamleto Ankoraŭ estas juna, kaj li havas Pli grandan liberecon, ol al vi Donata povas esti. Ofelio, Mallonge mi sed klare al vi diras: Ne kredu al ĵurado lia; ĵuroj Similaj estas trompaj delogantoj, Antaŭparoloj de tre pekaj petoj; Promesojn piajn ili hipokritas, Por pli sukcese veni al la celo. Per unu vorto: nun vi eĉ minuton Ne restu en intima parolado Kun la reĝid’ Hamleto! Ne kuraĝu Forgesi mian tiun ĉi ordonon! Nun iru! OFELIO Mi obeos, mia patro. (Ambaŭ foriras.)