Выбрать главу
Se restus vi trankvila. Aŭdu, filo: La famon oni faris, ke en tempo De mia dormo en ĝardeno mia Serpento mordis min; kaj oni trompas Per la mensoga fam’ pri mia morto L’orelon de la regno; tamen sciu, Ho, nobla mia filo: la serpento, De kies mordo mortis via patro, Nun portas lian kronon. HAMLETO Mia onklo! Ho, la profeta mia antaŭsento! SPIRITO Jes, tiu plej malnobla adultulo (Ho, malbenita sprito, kaj donacoj!) Delogis la reĝinon ŝajne virtan Al la plezuroj de malnobla amo. Hamleto mia! Ho, kia defalo! De mi, kies la amo estis sankta, Sendekliniĝa ĉiam de la ĵuro, Farita en la tago de l’ edziĝo, — Ŝi malaltiĝis al pekulo, kiun Per ĉio la naturo ja malbenis! Sed kiel virton peko ne delogas, Se ĝi eĉ en ĉiela vest’ aperas, Tiel volupto, se eĉ kun anĝelo Vi ligos ĝin, enuas tamen baldaŭ Kaj serĉas ion novan… Sed silentu! Mi sentas jam aeron de mateno, — Mi mallongigos la rakonton. Kiam En la ĝardeno laŭ kutimo mia Mi dormis post tagmezo, via onklo Mallaŭte alŝteliĝis kaj enverŝis Al mi en la orelon plej teruran Venenon el malgranda boteleto, Venenon tian, kiu tre rapide Trakuras tuj la tutan homan korpon Kaj, kvazaŭ acidaĵo en la lakto, Momente malbonigas en la korpo La tutan puran sangon. Mi pereis, Kaj lepro mian tutan glatan korpon Tuj kovris per abomeninda ŝelo, Kaj tiel mi perfide en la dormo Per frata mano estis senigita De l’ vivo, krono kaj edzino kune, Mi estis mortigita en florado De miaj pekoj, sen konfesodono, Sen komunio sankta; la kalkulon Ne resuminte, estis mi sendita Kun ĉiuj miaj kulpoj sur la kapo Al granda, fina juĝo. HAMLETO Ho, terure! SPIRITO Se havas vi animon, ne permesu, Ke reĝa lito de Danujo servu Por sangomiks’ adulta kaj volupto. Sed kiel ajn vi volos tion fari, — Vi ne makulu vian filan koron: Nenion faru kontraŭ la patrino, — Ŝin juĝos la ĉielo kaj la pikoj De ŝia propra koro. Nun adiaŭ! La paliĝado de l’ lumanta vermo Anoncas la aperon de l’ mateno. Adiaŭ, filo, kaj memoru min! (Foriras.) HAMLETO Ho, vi, ĉielo! Tero! Eble ankaŭ L’ inferon voki? — Fi, halt’, mia koro! Ne maljuniĝu tuj, ho mia korpo, Fortike vi min portu! Vin memori? Jes, malfeliĉa patro! Tiel longe, Ĝis mia kapo perdos la kapablon De ĉia memorado! Vin memori? Sed de l’ tabulo de memoro mia Forviŝos mi nun ĉion, kio restis, Sentencojn ĉiujn el la libroj, ĉiujn Pentraĵojn, postesignojn, kiujn lasis Sur ĝi la pasintaĵo kaj juneco, Observojn kaj la spertojn de la vivo; Ordono via vivos tute sola De nun en mia cerbo, ne miksita Kun io malpli inda. Ho, ĉielo! Virino malhonesta kaj perfida! Fripono! Vi, fripono ridetanta!… La tabuleton donu! Mi enskribos, Ke oni povas ĉiam ridetadi Kaj tamen esti friponeg’. Almenaŭ En nia lando tio estas ebla. (Li skribas.) Mi vin enskribis, onklo! Nun al mia Deviz’! «Adiaŭ kaj memoru min!» Mi ĵuris. HORACIO (post la sceno.) Princo! Princo! MARCELLO (post la sceno.) Princ’ Hamleto! HORACIO (post la sceno.) Ho, Dio lin defendu! HAMLETO (decide, al si mem.) Tiel estu! MARCELLO (post la sceno.) He! Princo! He! HAMLETO He! kara mia, he! Al mi, birdeto mia, he! mi estas. (Horacio kaj Marcello venas.) MARCELLO Nu, kio do sinjoro? HORACIO Kio nova? HAMLETO Ho, tre mirinde! HORACIO Diru, kara princo. HAMLETO Vi elbabilos. HORACIO Ne, pro la ĉielo! MARCELLO Mi ankaŭ ne. HAMLETO He, kion vi parolas? Ĉu oni povus kredi?! Vi silentos? HORACIO kaj MARCELLO Jes, jes, pro la ĉielo, kara princo! HAMLETO En tuta la Danujo vi ne trovos Friponon, kiu estus hom’ honesta. HORACIO Spirito ne bezonis ja sin levi El tombo, por sciigi nin pri tio. HAMLETO Vi estas prava. Tial mi nun pensas, Sen plua disputado ni jam povas Al ni la manojn premi reciproke Kaj iri hejmen. Iru, kien vokas Vin la aferoj kaj deziroj viaj — Aferojn kaj dezirojn ĉiu havas — Mi ankaŭ, la mizera, iros fari Aferon mian, — mi nun iros preĝi. HORACIO Malklare kaj tre strange vi parolas. HAMLETO Ha, mi bedaŭras, ke mi vin ĉagrenas, Mi ĝin bedaŭras el la tuta koro. HORACIO Vi ne ĉagrenas nin. HAMLETO Ne, Horacio, Ĉagren’ ĝi estas, pro Patriko sankta … Pri la spirito do mi al vi diros, Ĝi estas tre senkulpa kaj honesta. La scivolecon pri la estintaĵo Vi venkos, kiel povos. Nun kolegoj, Amataj kunlernantoj kaj amikoj, Malgrandan unu peton mi vin petos. HORACIO Parolu, princo, ni ĝin certe faros. HAMLETO Neniu devas scii pri l’ apero De nuna nokto. HORACIO kaj MARCELLO Ni promesas, princo. HAMLETO Sed ĵuru! HORACIO Pro honoro, mi silentos! MARCELLO Mi ankaŭ, pro honor’! HAMLETO Sur mia glavo! MARCELLO Ni ĵuris jam, sinjoro. HAMLETO Sed mi petas, Sur mia glavo ĵuru al mi. SPIRITO (sub la tero.) Ĵuru! HAMLETO Ha, mia kara! Vi al ni alrampis? Nu, bone! La bravul’ aŭskultas. Ĵuru! HORACIO Sed kiel ĵuri? HAMLETO Ke neniam vi Parolos eĉ per unu sola vorto Pri tio, kion en la lasta nokto Vi vidis. Ĵuru sur la glavo! SPIRITO (sub la tero.) Ĵuru! HAMLETO Hic et ubique? Ŝanĝu ni la lokon! Al mi, sinjoroj! Metu viajn manojn Denove sur la glavon kaj ripetu, Ke vi neniam al neniu diros Pri la apero de la nokto. Ĵuru Pri tio ĉi sur mia glavo! SPIRITO (sub la tero.) Ĵuru! HAMLETO Ha, brave, mia talp’! Vi bone fosas! Pli malproksimen do, amikoj! HORACIO Dio! Tre strange kaj neniel kompreneble! HAMLETO Plej bona estos, se vi ĝin forgesos! Ekzistas en ĉiel’ kaj sur la tero Pli da aferoj, ol en la lernejoj Instruas filozofoj, Horacio. Sed venu! Kaj mi tie ĉi denove Vin petas, ĵuru: kiel ajn mirindaj Al vi agado mia poste ŝajnos, Se eble poste trovos mi utila Ŝajnigi, ke mi perdis la prudenton, — Neniam vi kunmetu viajn manojn En tia formo, nek la kapon vian Balancu tiel, nek per parolado Dusenca montru, ke vi ion scias, — Ekzemple: «nu, ni scias», aŭ «ni povus, Se ni nur volus», aŭ «se nur paroli Ni povus», aŭ «ekzistas unu punkto»… Ne helpu al vi Dio en mizero, Se tion ĉi vi faros. — ĵuru! SPIRITO (sub la tero.) Ĵuru! HAMLETO Ripozu, ho, spirito malfeliĉa! Kaj nun, sinjoroj, mi min rekomendas Al vi kun mia tuta amikeco. Kaj ĉion, kion mi, malriĉa, povas Al vi alporti aman kaj amikan, Kun Dia help’ al vi mi ne rifuzos. Ni iru! Kaj denove mi vin petas, La fingron ĉiam tenu sur la buŝo! Ni vivas en terura tempo! Ve, Ke mi naskiĝis esti la punanto! Nu, venu do! Ni iros ĉiuj kune. (Ĉiuj foriras.)