Al li kontraŭe respondis Agamemnono, la ĉefo:
«Kia ajn estas kuraĝa vi, diosimila Aĥilo,
Trompi ne penu min: vi ne admonos min nek superruzos.
Ĉu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur mi
Estu rabita de mia, ke mi ĝin ellasu senpage?
Bone, nur se anstataŭos Aĥajoj ĝin per alia
Rekompenco de kosto egala, laŭ mia deziro.
Sed se ili rifuzos, mi prenos ĝin mem: la donacon
Vian aŭ la donacon Ajaksan aŭ l’ Odisean;
Prenos min ĝin, — senigita de ĝi ekkoleros la viro.
Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraŭ.
Nun ni surmetu sur maro sankta la ŝipon nigretan,
Ni kolektigu en ĝi da remistoj amason sufiĉan,
Metu en ĝi l’ hekatombon kaj Ĥrizofilinon ruĝvangan.
Unu el viroj konataj estos la ĉefo: Ajakso,
Eble Idomeneo, aŭ Odiseo la dia,
Aŭ vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj —
Por oferante pacigi la Malproksimegenĵetantan.»
Al li respondis minace Aĥilo piedorapida:
«Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo,
Kiu Aĥajo de nun viajn vortojn obei ekvolos,
Kun vi irante aŭ kontraŭ viroj batalon farante?
Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj Trojanoj
Kontraŭbatali, ĉar ili kulpiĝis je mi en nenio.
Ili neniam ĉevalojn aŭ bovojn de mi ekdeprenis
Aŭ fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multeloĝita
Fruktojn ruinis, ĉar inter ni estas ja multe da ombraj
Montoj kaj ankaŭ la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan,
Sekvis ni, por ke vi ĝoju, portante ekvenĝon al Trojo
Pro Menelao kaj ankaŭ pro vi mem, vi hundosimila.
Sed tion ĉi ne atentas, nek zorgas vi tion ĉi tute;
Min eĉ minacas vi preni donacon, de mi akiritan
Per mia peno, kaj al mi de la Aĥajidoj donitan.
Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalan
Al la via post rabo de urbo per la Aĥajoj.
Plej malfacilan laboron en laciganta batalo
Miaj manoj faradas, sed kiam venas divido,
La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontraŭe,
De malmulto kontenta, revenas laciĝe al ŝipoj;
Nun mi foriras en Ftion, ĉar estas certe pli bone
Hejmen reveni en ŝipoj fleksitaj. Mi ne deziras
Malhonorita de vi plu kolekti por vi nun riĉecojn».
Al li respondis nun Agamemnono, la ĉefo de viroj:
«Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas;
Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn,
Por akiri honoron, precipe la Zeŭson-zorganton.
El diaj reĝoj vi estas por mi la plej malamata.
Ĉar vi ĉiam preferas malpacojn, batiĝojn, batalojn.
Se pli da forto vi havas, donita ĝi estas de dio.
Hejmen revenu vi kun viaj ŝipoj kaj viaj kolegoj,
Reĝu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas,
Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas:
Kiel Febo Apolo deprenas de mi Ĥrizoidon,
Kiun forsendas mi per mia ŝipo kaj miaj amikoj,
Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukos
Vian donacon, ruĝvangan la Brizeidon: vi sciu,
Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke ĉiu teruru
Al mi sin egaligi kaj al mi kontraŭparoli.»
Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris,
Inter du pensoj ŝancelis la koro en brusto, en vila:
Ĉu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajn
Militistojn forpeli kaj la Atridon mortigi,
Aŭ humiligi koleron kaj sian koron ekbridi.
Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandan
Glavon el ingo eltiris, alvenis al li el ĉielo
La diino Ateno, sendita de Hero blankmana,
Kiu amis kaj zorgis ambaŭ heroojn egale.
Ŝi poste li nun stariĝis, lin kaptis per blondkapoharoj,
Sole al li aperinte: ŝin ĉiu alia ne vidis.
Ektimiĝinte, sin turnis Aĥilo kaj tuj ekrekonis
Palas-Atenon, terure ŝiaj okuloj brilegis.
Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn:
«Kial vi venis, filino de Zeŭso ŝildontenanta,
Ĉu por ekvidi la arogantaĵon de Agamemnono?
Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio fariĝos,
La fiereco senbrida baldaŭ lin pereigos.»
Al li respondis Ateno, la bluokula diino:
«Por kvietigi koleron vian mi venis, se restos
Vi obeema; min sendis Hero, diino blankmana,
Kiu vin ambaŭ egale samtempe amas kaj zorgas.
Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon,
Certe, per vortoj vi povas insulti lin laŭ via volo.
Mi al vi diras, kaj tio ĉi estos efektivigita:
Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacoj
Pro tiu ĉi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu.»
Ŝin respondante, eldiris Aĥilo rapidapieda:
«Vere, estas bezone vian ordonon obei,
Malgraŭ la koro kolera: ĉar tio ĉi estas pli bona:
La obeantan al dioj dioj volonte atentas.»
Diris li, kaj sur arĝentan tenilon li metis la manon,
Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeante
Vortojn diinajn. Ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon, loĝejon
De dio Zeŭso ŝildontenanta, al dioj aliaj.
Sed Peleido returnis sin kun parolo kolera
Al Atrido: li sian koleron ne ekĉesigis:
«Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuraĝo!
Vi en la koro neniam havas kuraĝon vin armi,
Por kune kun la popolo batali aŭ kun la Aĥajoj
Plej eminentaj embuski vin: tio laŭ vi estas — morto.
Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro Aĥaja
Vian kontraŭdiranton senigi de lia donaco.
Reĝo-popolmanĝegulo, netaŭgulojn reĝanta!
Ĉar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus.
Sed al vi mi nun diras kaj faras ĵuron grandegan,
Ĵuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj branĉojn
Renaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon,
Kaj ne reekfloronta (ĉar fero de ĝi ekdemetis
Ĝiajn foliojn kaj ŝelon), kaj portadata en manoj
De Aĥajidoj-juĝistoj, gardantaj la leĝojn, venantajn
De l’ dio Zeŭso; mi ĵuras je tiu ĉi ĵuro grandega,
Ke eksopiros tuj ĉiuj Aĥajoj, serĉante Aĥilon…
Tamen, malgraŭe doloro via, ne povos vi helpi
Ilin, ekmortigotajn amase per man’ de Hektoro
La virbuĉanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estis
Vi plej kuraĝan el ĉiuj Aĥajoj malestiminta».
Tiel dirinte, sur teron ekĵetis li sian sceptron,
Beligitan de najloj oraj, kaj baldaŭ sidiĝis.
Sed Atrido koleris ankaŭ. Kaj levis sin poste
La dolĉalingva kaj tondravoĉa Nestoro el Pilo,
El kies buŝo fluadis dolĉamiela parolo;
Estis li nun travivinta jam du generaciojn,
Kiuj naskiĝis kaj vivis kune kun li en la sankta
Urbo Pilo, hodiaŭ li superreĝis la trian.
Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektiĝo:
«Ve, ho kia malĝojo surfalas sur teron Aĥajan!
Certe, ekĝojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj,
Ankaŭ l’ aliaj Trojanoj eksentos ĉarmegon en koro,
Se ili aŭdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estas
En konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj.
Sed vi aŭskultu, ĉar ambaŭ pli junaj vi estas ja ol mi.
Iam mi havis aferon kun viroj ankoraŭ pli fortaj
Ol vi, sed miajn konsilojn ili neniam malŝatis.
Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn,
Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn,
Kiel Kenco aŭ Eksadio aŭ Polifemo
Diosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea.
Ili estis pli fortaj ol ĉiuj, sur tero naskitaj,
Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraŭ plej fortaj,
Kontraŭ montaj monstregoj, ilin fordetruante.
Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo,
El malproksima lando: alvokis min tiuj ĉi viroj:
Kune kun ili batalis mi, kaj kontraŭ ili nenia
Homo, sur tero naskita, havis kuraĝon batali.
Sed ankaŭ ili konsilon mian obee atentis.
Nun vi ankaŭ obeu: obei ja estas pli bone.
Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon,
Sed ĉe li lasu donacon, donitan de la Aĥajidoj,
Sed ankaŭ vi, Peleido, ĉesu kun reĝo disputi
Malpacante: konvenas ja honoro pli alta
Al la sceptroportanta, kiun Zeŭso glorigas;
Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino,
Estas li ja pli potenca, ĉar reĝas li multajn popolojn.
Vi, Atrid’, humiligu la koron, mi mem vin petegas,
Kontraŭ Aĥilo demetu vian koleron: li estas
Forta apogo Aĥaja en pereigema milito.»