Tiel dirinte, foriris ŝi. Kaj li restigis koleron
En la koro pro sia ruĝovanga knabino,
Malgraŭ li forkondukita perforte. Sed Odiseo
En Ĥrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta.
En la havenon profundan veninte, tuj ili formetis
Velojn kaj ilin kunligis en ŝipoj kaj al la mastejo
Maston altiris, rapide ĝin sur ŝnuregojn mallevis
Kaj en havenon enpelis per remiloj la ŝipon,
Tie ĉi ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn.
Mem ili teron suriris kaj l’hekatombon kunprenis
Por dio Febo Apolo malproksimegenĵetanta,
Ankaŭ eliris Ĥrizido el ŝipo la martranaĝanta,
Ŝin al altaro kondukis nun Odiseo multsaĝa,
Kaj redoninte en brakojn de l’patro, li tiel eldiris:
«Ĥrizo, venigis min Agamemnono, la ĉefo de viroj,
Por la filinon redoni kaj hekatombon oferi
Al Apolo, ke por Aĥajidoj paciĝu la dio,
Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj.»
Tion li diris, ŝin donis en liajn manojn; la patro
Ĝoje ricevis la karan filinon. L’Aĥajoj al dio
La hekatombon majestan ordigis ĉirkaŭe l’altaro
Bonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l’hordeon.
Ĥrizo do levis la manojn supren kaj laŭte ekpreĝis:
«Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj Kilo
Sankta, potence reĝanta la Tenedoson. Kiele
Vi jam antaŭe atentis mian petegon vokantan
Kaj min trankviligis, mizeriginte l’Aĥajojn,
Tiel same vi ree mian deziron plenumu
Kaj de Aĥajoj forigu la teruregajn mizerojn.»
Tiel li diris, preĝante, atentis lin Febo Apolo.
Sed post la preĝo disĵetis ili la sanktan hordeon,
Kolojn defleksis al bestoj, ekbuĉis kaj felojn deprenis
Kaj femurojn eltranĉis, ilin envolvis per graso
Duobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte;
Ilin bruligis la pastro sur ŝtipoj kaj nigran vinon
Verŝis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj ĉirkaŭis.
Forbruliginte femurojn kaj l’ internaĵojn provinte,
Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn,
Rostis ĝin pene kaj fine demetis ĝin. Post la laboro
Ili aranĝis festenon, kaj tiam la koroj iliaj
En tiu bonaranĝita festeno mankis nenion.
Post kvietigo de la malsato kaj de soifo
Knaboj plenigis ĝis randoj kalikojn per la trinkaĵo
Kaj, komencinte de dekstre, al ĉiuj pokalojn disdonis.
Daŭre la tago l’Aĥajoj per kantoj pacigis la dion,
Belan peanon kantadis la maljunuloj Aĥajoj,
Glorigadante Apolon, kaj ĝojis li en sia koro.
Kiam la suno subiris kaj mallumo fariĝis,
Ili ĉe la ŝnuregoj, tenintaj la ŝipon, ekdormis.
Sed kiam la rozafingra Eos’, el nebuloj naskita,
Levis sin, ili fornaĝis al vasta tendaro Aĥaja,
Venton favoran al ili donis Febo Apolo.
Ili starigis la maston, disstreĉis la velojn blankegajn,
Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpura
Ĉirkaŭ la kilo de l’ ŝipo naĝanta fortego ekbruis,
Kaj ĝi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante.
Poste, veninte al vasta tendaro de la Aĥajidoj,
Ili eltiris la ŝipon nigretan sur bordon la sablan
Kaj, ĝin subapoginte alte per traboj longegaj,
Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj ŝipojn.
Li do koleris, sidante ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj,
Li, Peleido kuraĝa, la dia piedorapida.
Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis,
Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malĝojo
Pro la restiĝo senaga: soifis li bruon, batalon.
Jen apenaŭ dekdua matenĉielruĝo aperis,
Sur Olimpon revenis l’eternevivanta diaro.
Zeŭs antaŭiris. Tetido do ne forgesis la peton
De ŝia filo, ŝi iris el maro kaj levis sin kune
Kun frumatena nebulo ĉielon kaj altan Olimpon;
Tie ĉi trovis ŝi Zeŭson, aparte de dioj aliaj
Sur la supraĵo plej alta de multekapa Olimpo.
Ŝi alsidiĝis kaj ĉirkaŭprenis per mano maldekstra
Liajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektuŝis,
Kaj potenculon Kronidon-Zeŭson ŝi ekpetegis:
«Ho, patro Zeŭso, se mi al vi inter diaro ekplaĉis
Iam per vorto aŭ faro, plenumu vi mian deziron:
Vi mian filon ekvenĝu, mortonton pli frue ol ĉiuj;
Agamemnono, la ĉefo de viroj, lin malhonoris,
De li preninte donacon kaj mem ĝin forekrabinte.
Sed vi lin venĝu, Antaŭpripensanta, ho, Zeŭso potenca!
Vi al Trojanoj donacu venkadon, ĝis Aĥajidoj
Mian filon honoros kaj rekompencos lin glore.»
Tiel ŝi diris. Al ŝi ne respondis la nubopelanto
Zeŭso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremis
Sin al ĉirkaŭprenitaj genuoj kaj reekpetegis:
«Ne ŝanceliĝu: promesu kaj donu al mi la konsenton
Aŭ do — rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu,
Ĉu mi el ĉiuj estas plej malestimata diino.»
Al ŝi respondis indigne Zeŭso la nubkolektulo:
«Vere, malbona afero estos, se vi kontraŭ Hero
Igos min, kaj ŝi per vortoj insultaj min ekkolerigos;
Ŝi jam sen tio en rondo de ĉiuj dioj senmortaj
Kontraŭ mi ĉiam disputas, dirante — mi helpas Trojanojn.
Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu.
Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al vi
Mi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu:
Tio ĉi estas de miaj promesoj por ĉiuj senmortaj
Garantiaĵo sanktega, ĉar estas ne redonebla,
Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco.»
Ĉe tiuj vortoj mallevis Zeŭso la brovojn mallumajn,
Kaj l’ ambroziaj buklharoj de l’ Potenculo subfalis
De la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis.
Tiel konsiliĝinte, ili disiris nun. Ŝi do
Maron profundan rapidis de la brilega Olimpo.
Zeŭso eniris palacon sian, kaj ekleviĝinte
Iris la dioj renkonte al patro ilia, neniu
Kuraĝiĝis atendi lin: ĉiuj renkonte aliris.
La Olimpano sidiĝis sur trono sia. Sed Hero
Ne preterlasis, ke li konsiliĝis kun la filino
De maljunulo Nereo, l’arĝentapieda Tetido,
Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris:
«Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon?
Ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn,
Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi diras
Vole eĉ unu vorton de tio, pri kio vi pensas.»
Al ŝi respondis la patro de la homaro kaj dioj:
«Hero, ne penu vi ĉiujn miajn pensojn sciiĝi,
Ĉar tio estas ne ebla por vi eĉ, por mia edzino.
Certe, neniu el dioj kaj homoj sciiĝos pri tio,
Antaŭ ol vi, kio estas por vi permesata sciiĝi;
Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi,
Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori.»
Hero la bovookula ree respondis al Zeŭso:
«Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura!
Mi ja neniam ĝis nun vin demandis aŭ esploradis,
Tute trankvile decidas vi ĉion, kion vi volas.
Sed mi nun timas en koro, ĉu vin ne ekkonvinkis
L’ido de griza Nereo, l’arĝentapieda Tetido:
Ĉe vi sidante, ŝi viajn ĉirkaŭprenadis genuojn.
Al ŝi vi eble promesis per kapobalanco Aĥilon
Ekglorigi kaj multajn Aĥajojn ekstermi ĉe l’ ŝipoj?»
Al ŝi respondis dirinte Zeŭso la nubkolektulo:
«Stranga, vi ĉiam suspektas, ne povas de vi mi kaŝiĝi,
Sed vi nenion atingos, nur malproksimiĝos de koro
Mia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraŭ.
Se tio estos, fariĝos tio laŭ mia deziro,
Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu!
Ĉar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos,
Se kontraŭ vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos».