— Sed, Beĉjo, ja ankaŭ la patriarko vin rekonis.
Li fulmorapide turnis sin al mi.
— Do ĉu li estas viva?
Usolcev ne detenis sin — ekridegis kaj eĉ plaŭdis per ambaŭ manoj je siaj femuroj. Beĉjo konsternite gapis lin, poste denove min; lia larĝa vizaĝo iĝis ruĝa.
— Viva, Beĉjo, viva. Honestan vorton. Kial do vi vin tiel timigas? Ne estas sur vi malseka afero. Residiĝu ĉi tien, kaj ni konversaciu sincere.
Li decideme paŝis malantaŭen. Per rigardo mi forsendis la eskortiston.
— Kaj se sincere, — diris li, serioze emociante, — se sincere… Li ja ĉion mensogas! Demagogo! Kantas dolĉajn kantojn, ĉiujn kun ĉiuj kvazaŭ pacigi penas — sed mem personan potencon deziras, diktaturon! Jen, diras, mi estas la plej bona kaj plej ĝusta, sen mi vi nenien venos. Obeu min! Kaj por mi tio estas simple neelteneble, ja mi mem en la juneco interesiĝis pri komunismo, preskaŭ faris voton… Ĝustetempe komprenis, ke ĉio ĉi estas mensogo, simple oni jen tiel stultigas la popolon.
Mi apogiĝis je dorso de la seĝo. Mi estis ŝokita: kion ajn mi atendis, sed ne tion. Kvazaŭ araneo subite ekkokerikis el sia araneaĵo.
— Kaj tiu teko? — bolis Beĉjo. Li ne ludis, ne ŝajnigis — senteblis, ke li jam ne povas sin deteni kaj parolas li pri dolora, pri profunda, pri tio, pri kio li eĉ ne havis, al kiu konfesi ĝis nun. — Mi neniel povis kompreni, por kio li ĉiam kun la teko iras. Sed antaŭ tri tagoj kvazaŭ ia revelacio al mi venis: tie ja estas mono, valoraĵoj. Suĉas, ĉantaĝas li ĉiutage el senrangaj komunistoj — kvazaŭ monoferojn ĉiaspecajn, por bezonoj, por fondusoj sciencaj kaj ĉiaj programoj… kaj mem kaŝe, vespere, kiam ĉiuj foriras, hejmen transportas! Kaj tie — ĉu sub pomarbon ĝis pli bonaj tagoj, aŭ en Svision iel transsendas, por okazo de eksterlandaj afervojaĝoj…
— Beĉjo, — diris mi, iomete rekonsciiĝinte. Mi rigardis al Usolcev: li same sidis konsternita. — Beĉjo, amiko, ĉu vi ne freneziĝis? De kie vi tiujn vortojn prenis: demagogo, diktaturo, senrangaj komunistoj… eksterlandaj afervojaĝoj… Kiu al vi tion diris?
— Kredu mian vorton, — konvinkite respondis tiu. — Tiel estas. Mi mem komprenis.
— Kaj kiam do vi tion komprenis?
— Pensi ja mi delonge komencis… Mi jam dum semajno estas ĉi tie. Sed antaŭ tri tagoj, mi diras, kvazaŭ revelacio venis. Kaj tuj, sciu, faciliĝis mia animo, kvazaŭ la tuta mondo iĝis travidebla kaj komprenebla. Jen, pensas mi, la patriarko, sur la tuta tero estimata homo, instrui ĉiujn strebas — kaj estas sama porko, pli malbona, ol ni, pekuloj!
— A ha. Nu, kaj kiajn valoraĵojn vi trovis en la teko?
— Tie okazis miso, — kun ĉagreno konfesis Cin. — Ĝuste en tiu vespero li nur paperojn portis. Ĝuste tial mi enkaĉiĝis.
— Mi ne komprenis, — diris mi. — Kie enkaĉiĝis? En kion enkaĉiĝis?
— Ja kun miaj amikoj, — sen deziro diris Beĉjo. — Ja kiel ĉio okazis? Mi jam tiom estis certa, ke persvadis unu amikon kune okupiĝi… Sola mi timis, ne kredis mi, ke la patriarko vere sen gardo iradas. Kaj mi ne nur la tekon bezonis, mi puni lin volis! Eble, ne ĝismorte, tio kiel Dio al li donos, sed — laŭmerite! Kaj la amiko kraĉis al mia ideologio, certe, li bezonis materion. Unuvorte, mensogis mi multe, por lin interesi — kaj tielaĵojn ĉe ni oni ne pardonas…
Jes. Se li tiam mensogis kun sama konvinkita aspekto, kiel nun — kiu ajn al li kredus.
— Kaj kie do estas nun via amiko?
— Li, kiam vidis, ke ni prenis malplenaĵon, — bestiiĝis. La aŭton mi stiris, kaj li pistolon al mia flanko ŝovis: turnu, diras, tien, kie vi al mi mensogis, ni pensos, kion fari kun vi. Kaj venus al mi fino, se mi ne elturniĝis. Jam ni alveturis al lia kompanio, jam el la aŭto eliris — frapis mi apud la domo lin je la verto, kaj ekkuris. Nun, mi pensas, ili min serĉas ne malpli, ol vi…
— Kian do kompanion vi ĉi tie havas? — ne detenis sin Usolcev. Mi komprenis lian malpaciencon — lin pleje maltrankviligis aferoj de lia distrikto, kaj informo pri tio, ke sub lia nazo ekzistas tuta krima grupo, evidente frenezigis lin. Mi miras pri lia pacienco, li sen tio tro longe toleris.
Beĉjo palpebrumis. Oblikve rigardis al Usolcev.
— Mi verdire mem malbone scias, — singarde diris li. — Mi ĉi tien sola alflugis, pensis ripozi iomete. Ĉi tie ja estas komunistoj, beateco… Kaj amikon tiun mi sur strato renkontis. Tio estas lia kompanio.
De iu malbona penso forkondukis min la turno de la konversacio. La kompanio — tio estas, sendube, grava, tre grava, sed io multe pli grava moviĝetis en la cerbo kaj dissolviĝis. Restis malkvieto.
— Vi, Beĉjo, ne nebuligu!
— Dum jarcento mi ne vidu liberon, se mi mensogas, sinjoro majoro!
— Adreso?
— En Iŝeevko tio estas. Pana strato, domo tridek ses. Tia duetaĝa palaceto, apartenas al Mokeev, vendisto de legomoj. Li ja vere estas vendisto, sed ne legomojn li vendas.
— Sed kion?
— Ĉion poiome. Precipe, ŝajne, narkotaĵojn.
Ĉu ne tro facile li ilin ĉiujn perfidas? Ne, li per niaj manoj esperas forigi ilin kaj tiel sekurigi sin — tiel okazas. Kio do al mi ŝajnis tia malbona?
— Ĉu skemon de la domo vi desegnos?
— Nur vi min ne menciu, se kun ili konversacios.
— Pri kio vi parolas, Beĉjo.
— Por mi — pri la plej grava. Sinjoron kolonelon mi delonge konas, li estas homo honesta, kaj siajn ne endanĝerigas. Sed kun vi mi, pardonu, ankoraŭ ne havis aferojn…
— Ĉu vi jam vin opinias «nia»? — subridis Usolcev.
— Kunlaborado estas utila afero. Ni estas por paca kunekzistado de du sistemoj.
La majoro denove konsterniĝis.
— Kio? De kiaj sistemoj?
Turnante en la manoj krajonon kaj desegnonte, Cin svingis la manon.
— Tio estas el mia juneco komunista, vi ne komprenos. Jen tie, do, estas perono…
Usolcev demande rigardis al mi. Mi kuntiris la ŝultrojn. Kiajn sensencaĵojn hodiaŭ Beĉjo diras…
— De tiu flanko en la unua etaĝo estas ses fenestroj, en la dua — kvar…
Certe, kaj en Iŝeevko kaj eĉ en Simbirsko mem establi bazon estas sprite kaj trafe. Estas multe da apartenantaj al la patriarkejo gastejoj, estas multe da privataj pensionoj — abundas pilgrimantoj, kiel nialandaj, tiel eksterlandaj; multas novicoj, venantaj por nur vorton interŝanĝi kun la patriarko antaŭ votoj; ne kalkuleblas ĵurnalistoj kaj sciencistoj, same kaj niaj, kaj el aliaj landoj… Estas facile perdiĝi.
Ne, ne pri tio mi pensis.
Beĉjo, mordante la langopinton, diligente desegnis.
Certe, neniun ni tie renkontos. Timante, ke ni trovos Beĉjon pli frue, kaj paroligos lin, ili, nature, devus jam delonge fuĝi, sendepende de tio, por kio ili kolektiĝis en tiu ĉi palaceto de Mokeev…
Ne, ne tio.
Beĉjo levis al mi kulpajn okulojn.
— Vi tie agu singarde, — diris li. — Ja tio estas bazo. Iam tie estas tri homoj, kaj iam — kvin…
Evidentiĝis, ke tie estis dek du. Kaj foriri ili neniel povis — ilin tenis varo, pri kiu Beĉjo eĉ ne aŭdis. En subteraĵo de la domo, kiu estis ne bazo, sed transita punkto, atendis transporton rekorda stoko de kruda heroino por Eŭropo; tian ne eblas transporti en valizo. Preparita kanalo kun eskorto, kun ĉiuj dokumentoj, kun sekurigoj, kun doganaj rabatoj devus ekfunkcii morgaŭ. Kiel tiuj homoj sakris Beĉjon, kiu enkaĉigis unu el ili en tiun stultan, vanan kaj tiel neatendite disvolviĝintan aferon! Kvankam, la frapito je la verto ne tre rakontis pri tio, kiel trompis lin Beĉjo — li ĝeniĝis aspekti kreteno…
Ĉion ĉi mi eksciis poste.
Ĉar la frapito estas registrita en neniu traŭmopunkto, en neniu malsanulejo de la urbo, do, plej probable, li estas en la domo — tiel rezonis mi kaj Usolcev. La domon diligente ĉirkaŭis Iŝeevkaj detektivoj kvaronhoron post kiam Beĉjo komencis paroli. Sed Usolcev ne povis pacienci kaj volis palpi mem. Observi la punkton dum tuta tago, du, tri, ŝajnis al li en tia situacio sensenca — kaj kio, se, krome, Beĉjo mensogis, kaj estas tie nenia bazo? — kaj tial neeltenebla. Tio estis lia afero — mi estis enketanta la katastrofon de «Carido», la atencon al la patriarko. Sed kiam, forte ĉagrenita pri si mem, ke antaŭ tio li eĉ ne aŭdis pri aktiva loka narkotvendisto, Usolcev diris: