— Nu, mi vokas mian grupon, — mi respondis:
— Ankaŭ mi.
— Sed vi por kio, Aleksandro Lvoviĉ?
Pro ekscito kaj malkvieto mi iĝis tro babilema:
— Vidu… plena stultulo mi estas nur kun virinoj. Kion oni al mi diras — al tio mi kredas. Sed ĉi tie al mi ŝajnas ia kaptilo, sed kia — mi neniel povas kompreni. Do, estas pli bone esti pli proksime al la afero.
Vesperiĝis, kiam du aŭtoj alveturis angulon de Pana strato kaj Dama avenuo, kie koncentriĝis preskaŭ ĉiuj plej bonaj en Iŝeevko allogaj por virinoj magazenoj, kaj, ne turniĝante al la Pana, haltis. Dum la veturo ni per radio sukcesis ricevi aldonajn informojn: Mokeev mem kun familio jam antaŭ semajno forveturis al kuracloko, lasinte hejme solan administranton; kaj du venintaj el Siberio nefamaj ĵurnalistoj luas lian mansardon. Ilia rondo de konatoj estas vasta. Ekde momento de establo de la observado el la domo neniu eliris kaj neniu en la domon eniris; ĉu estas iu interne — ne estas sciate.
— Tenu vin proksime al mi por ajna okazo, — korektante mian pistolingon sub la akselo, diris mi al Ramilo. Tiu meĥanike kapjesis, evidente ne tre bone aŭdante min; la okuloj brulas, la vangoj brulas — la unua serioza afero.
— Nu, kial vi mem risku? — duonflustre diris al mi estro de la grupo «Dobro» Igoro Sorokin. Kaj kun senĝena rekteco aldonis: — Ja vi aĝas preskaŭ kvardek, la reago estas jam ne tia bona…
Mi nur svingis la manon. Min kvazaŭ iu diablo pelis. Amoko.
Tiu operacio estis haste farata stultaĵo, de la komenco ĝis la fino. Kaj kvankam ni prenis ĉiujn, inklude la frapiton, inklude la varon — se ne helpus «Dobro», la gardantoj de la varo mortpafus duonon de la dekopo de Usolcev, aŭ eĉ pli. Mem ne sciante tion, Beĉjo sendis nin en vespan neston.
Kaj jen, kiam ni jam okupis poziciojn sub la fenestroj, kaj al pordaj sonoroj neniu respondis, kaj poste la administranto, kvazaŭ dorme, komencis nin demandi, kion ni bezonas, kaj informis, ke la mastro estas en vojaĝo, kaj honesta Usolcev svingis antaŭ lia nazo ordonilon pri traserĉo, kaj la unua kvinopo jam eniris la domon, mi subite komprenis, kia penso, kvazaŭ infano, neniel sukcesanta naskiĝi, turniĝis kaj puŝiĝis per kalkanoj en mia kapo.
Tio estis ne Beĉjo.
Kun mi parolis tiu sama diablo. Tiu sama mutacia viruso. Simple Kislenko, homo digna kaj bonkora, ne eltenis disduiĝon, sed krimulo Cin kunviviĝis kun la diablo facile; li eĉ ne komprenis, ke estas kaptita de la diablo. Ĉiuj intencoj kaj kutimoj de la diablo estis parencaj al li. Sed lian deliron pri trezoroj de senrangaj komunistoj kaj persona diktaturo de la patriarko diris el malluma abismo la sama buŝo, kiu sufloris al la murdinto de la grandprinco la deliron pri ruĝa flago kaj pri tio, ke la popolo malsatas.
Mi malvarmiĝis pro terura konjekto. Idioto, necesas urĝe veturi reen, enketadi Beĉjon ĝis senforteco: en kiu momento al li venis la revelacio, kie, kiu estis apude, kion ili manĝis, kion trinkis… Kaj tiam en la domo komenciĝis pafado.
Ramilo, kontrolanta najbaran kun la mia, angulan fenestron, ekimpetis al la perono de la domo. Knabaĉo, nazmukulo; al kamaradoj necesas helpi, farante dece tion, kio estas ordonita al vi, sed ne baraktante inter tio, kio estas ordonita al unu, alia, tria kamarado… Kun sovaĝa tinto frakasiĝis la fenestro — ne mia, la Ramila — kaj el la domo malsupren saltis, kruce dismetinte la brakojn sur fono de malheliĝanta ĉielo, armita homo.
Ramilo impetis reen. Iomete glitfalis sur rosa herbo. Rektiĝis momente, rapida kaj forta, kiel pantero, sed tia sendefende mola, preskaŭ likva, kompare kun morta dureco de metalo, kiu — mi tion sentis, sciis per la tuta haŭto — aŭ jam etendiĝis, aŭ jam estis etendiĝanta renkonte al li. Mi sukcesis pafi responde, sukcesis longe salti sur Ramilon; sukcesis per la kapo kaj la ŝultro faligi lin kaj forigi el tiu nevidebla, maldika kiel haro, rekta linio, sur kiu ĉi-sekunde tute ne devis troviĝi io viva.
Kaj ankoraŭ sukcesis pensi, treege stulte: jen kion sentas baloneto, kiam ĝin tuŝas brulanta cigaredstumpo. La mondo krevis.
4
Doloro estis tia…
Doloro.
Doloro.
Tia doloro, ke ŝajnis — ĝuste pro ĝi estas mallumo. Pro ĝi ne eblis moviĝi. Se ne estus tia doloro, mi povus moviĝi.
Speciale dolora estis spirado.
Denove en mallumo sub fermitaj, morte alkreskintaj al la okulgloboj, palpebroj baraktis senkapa ansero; ĝi ne povis eĉ pepi, eĉ aludi, kiel estas al ĝi malbone, dolore kaj terure — kaj nur senforte plaŭdis per larĝaj flugiloj laŭ tero, saltetante ĉe ĉiu plaŭdo; sed pri tio, ke ĝi forflugu el tiu ĉi terura, priverŝita per ĝia sango loko, ne eblis eĉ diri.
Ŝajne mi estas eta kaj malsana. Ĉu gripo? Ĉu varicelo? Mi ne memoras… Alta temperaturo, sendube. Tre alta temperaturo. Kaj doloro. Sed panjo estas apude. Tion mi sentas eĉ en mallumo. Ŝi estas apude kaj ion flustras karese. Do, ĉio estos bona. Mi saniĝos. Necesas nur pacienci, atendi. Panjo, tiel doloras… donu trinki… mi ne povas spiri, demetu de mi ŝtonon.
Plaŭd'-plaŭd' per la flugiloj…
Plaŭd'-plaŭd' per la palpebroj. En unua momento lumo ŝajnis al mi neelteneble hela.
En la ĉambro apenaŭ flagretis blua nokta lampo. Mi estis sternita; gutigilo estis enpikita en faldon de la kubuto, oksigena tubeto estis algluita al la supra lipo. Ĝuste el ĝi blovas rekte en la nazotruon io freŝa — tiel, ke eblas spiri, preskaŭ ne spirante. Apude estas ne panjo — Liza. Ŝi ĝibetiĝis. Ŝi preĝis. Mi aŭdis, kiel ŝi, kunpreminte la pugnetojn, simple postulas ion de sankta Pantelejmono kaj de iu Ksenia… Ridinda. Sub la okuloj ŝi havas makulojn, bluajn, kiel la nokta lampo. Verŝajne, ŝi tiel jam longe sidadas.
Mi movetis la lipojn kaj eksiblis. Ŝi vigliĝis.
— Saĉjo!
Mi denove eksiblis.
— Al vi estas malutile paroli! Saĉjo, kara, mi petas — kuŝu trankvile! Ĉio jam estas bona! Necesas nur pacienci…
Mi eksiblis.
— Kion vi deziras, Saĉjo? Kion mi faru? Ĉu la kusenon korektu? Aŭ vi pisi bezonas? Se jes — palpebrumu!
— Pardonu, — siblis mi.
Larmoj verŝis el ŝiaj okuloj.
— Pardonu, — por fidindeco ripetis mi.
Pardonu pro tio, ke sub tiuj damnitaj fenestroj mi pri vi eĉ ne rememoris. Mi ne scias, kiel tio povis okazi. Mi eĉ ne pensis, kiel vi vivos sen mi. Eĉ ne pensis pri devo antaŭ Paŭlinjo, antaŭ vi… antaŭ Stanjo, kiun vi ne konas, sed kun kiu tamen parencas… ŝi ne ŝatas tiun vorton, sed dum mi estas necesa al ŝi, mi havas devon antaŭ ŝi, kun tio ne eblas ion fari… Mi pensis nur pri fremda knabo — tie, en Otuzo, kie al mi kun vi kaj Paŭlinjo estis tiel bone, li kun brilantaj okuloj ravite aŭskultis sur vespera verando, sub steloj, inter vitoj, miajn rakontojn…
Ĉion ĉi mi nun neniel kapablis diri.
— Ksenia… kiu? — siblis mi.
Ŝi ridetis, glatigis mian manon, korektis la kovrilon…
— Ĉu vi aŭdis, jes? Kiel mirakle! Vi tute rekonsciiĝis, kara! Tio estis unu tre digna virino, al vi ŝi plaĉus. Sankta Ksenia Peterburga. Ŝia edzo subite mortis, sen eŭkaristio, kaj, sekve, ne povis trafi en la paradizon; sed ŝi, por eltiri lin el la infero, vestiĝis en lian vestaĵon, kaj diris, ke mortis ŝi, Ksenia, tutan havaĵon ŝi disdonis al malriĉuloj, kaj ankoraŭ longe vivis sanktan vivon kvazaŭ anstataŭ li. Ŝi estas entombigita en nia Smolenska tombejo, proksime de nia hejmo. Ĉu vi deziras — ni tien venu poste kune?