Выбрать главу

— Jes, kara mia, jes. Racie. Mi ĝuste tial obeis, — li denove suspiris. — Sed la koro maltrankvilas. Mi ĉiam volas iel vin gardi. Do… Kion ankoraŭ mi devas al vi diri? A ha, jen poŝa mono. Por ke vi ne klopodu pri monŝanĝo — ĝi estas jam sveda, ses mil kronoj. Kaj en la Stokholma Nacia Banko estas malfermita kredito por ankoraŭ dudek kvin mil. La konto estas «pasvorta»…

— Vi min simple superŝutis per mono! Por kio?

— Por ajna okazo, kara mia, por ajna okazo. Almenaŭ ion. Ni estas riĉa lando, ni povas zorgi pri niaj homoj. Kiu scias, kiom longe vi tie estos. Kaj eble… subite… — li tuj implikiĝis en vortoj, ne kuraĝante nomi la aferojn per siaj nomoj, — necesos ia kuraco. Ĉe ili ja ĉio estas kontraŭ mono. Do, la konto, mi diras, estas «pasvorta». Ni longe pensis, kiun vorton preni. Kaj jen princo Iraklo telefonis — maltrankvilis, ke pri vi tro longe mankas informoj; nu, kaj ni donis al la konto nomon «Sveticĥoveli».

Mi eksentis varmon kaj kareson, kvazaŭ en vespera Sagurama ĝardeno.

— Dankon, — diris mi kortuŝite. — Vi vere faris al mi agrablaĵon.

— Ĝuste tion ni intencis. Informu nin pri vi laŭokaze. La milita ataŝeo en Stokholmo pri la misio de korespondanto Ĉernyŝov estas informita… tio estas, ne pri ties celo, certe, sed pri tio, ke ekzistas iu Ĉernyŝov, al kiu endas laŭnecese fari ĉian kunhelpon. Estas simple ligiĝi kun ni tra li. Jen telefono, — li montris al mi papereton kun numero, tenis iom antaŭ miaj okuloj, poste movis la grandan fingron laŭ la ciferoj, kaj la ciferoj malaperis. Li ĉifis la papereton, turnis ĝin en la manoj, kaj, ne trovinte, kien ĝin meti, ŝovis en sian poŝon. — Jen ĉio, — li leviĝis. — Nu, ni denove brakumu nin, Aleksandro Lvoviĉ.

— Ni brakumu, — respondis mi.

4

Kiam Lamsdorf foriris, ni denove kiel du anĝeletoj eksidis sur la divanon; Liza metis la kapon sur mian ŝultron, kaj dum ioma tempo ni silentis. La ĉielo, sufiĉe pura matene, kovriĝis per senfenda griza humida kurteno, kaj en la gastoĉambro ĉio estis krepuska.

— Kiom da tempo restis al vi? — demandis Liza poste.

— Ses horoj.

— Ĉu oni vin denove veturigos iel ruze?

— Jes.

— Mi tre timas pro vi.

— Tio estas superflua.

— Tie restis iomete da ĉampano. Ĉu vi deziras fintrinki?

— Jes.

Ŝi ekstaris, rapide eliris en la manĝoĉambron, rapide revenis, portante en la mano preskaŭ plenan pokalon. Mi prenis, danke ridetis. Apenaŭ aŭdeble siblis ŝaŭmo.

— Ĉu ankaŭ vi trinkos?

— Ne, ne, trinku.

Mi nehaste eltrinkis. Bonguste. Tuj la vezikoj tikle batis en la nazon, mi sulkiĝis. Metis la pokalon sur tapiŝon apud la divano. En la stomako milde ekfloris varmo.

— Vi povas fumi iomete…

— Mi absolute ne deziras.

Ŝi silentis. Poste diris nelaŭte:

— Estos tute senkompate, se vi ne intervidiĝos.

Mi pensis pri samo. Sed mi tute ne imagis, kiel tion fari. Kaj, aldone, la kernon mem de la animo kaŝe, sed persiste ronĝis venena vermeto: sed ĉu mi povas al ŝi fidi, ho dio mia? Kvankam Beĉjo, laŭ ĉiuj liaj depozicioj, estis «revelaciigita» pli frue, ol mi ekintencis veturi al Simbirsko kaj babilis pri tio al Stanjo, sed ja ankaŭ la depozicioj povus esti sugestiitaj de ekstere; restis probablo de tio, ke la atenco kontraŭ la patriarko estis kaŭzita de mia subita deziro konversacii kun li — mizera probablo, jes, sed ŝajnis, ke mi ne rajtis riski, tute neglektante ĝin: tro alta estis prezo.

Tamen mi neglektis. Pli bone oni min mortpafu en Stokholmo. Vivi kun tiaj pensoj pri virino, kiun mi amas, kiu estas graveda de mi — tio estas multe pli malbona, ol morto. Fakte, ĝuste tio estas morto. Morto de la animo.

— Vi pravas, — respondis mi.

— Ĉu vi scias, kiel ni faru? — vigle ekparolis ŝi. — Mi tuj telefonos al ŝi kaj vokos gasti. Ŝi ĉi tie jam estis, do, se viaj «Barmaleoj» vere observas la domon, ili nenion suspektos. Kaj mi mem, — ŝi iomete kuntiris la ŝultrojn, — ien foriros por unu aŭ du horoj. Ĉu tiel estas bone?

Kaj denove mian gorĝon ĉirkaŭpremis varmega humida ringo. Nun jam mi rigardis al ŝi, kiel al ikono, admire kaj ravite, kaj pensis, ke se almenaŭ unu haro falos de ŝia kapo, aŭ se ŝi vere decidos foriri de mi — fino, mi mortos.

— Tio estas tro, Liza, — diris mi. — Mi ne povas… tiel vin uzi.

— Ho Dio, kiajn stultaĵojn vi diras! Ĉu tio estas «uzi»? Mi simple helpas al vi, kaj por mi ne estas pli agrabla okupiĝo. Kiam mi ŝanĝis al vi pansojn kune kun ŝi — ĉu tio estis uzo? Vi suferis, kaj mi, kiel povis, vin kuracis.

— Tiam min trafis kuglo.

Ŝi suspiris, kaj poste diris penseme:

— Sciu, ankaŭ tio estas por mi, kiel kuglo.

— Ankaŭ vi suferas.

— Mi suferas, ĉar al vi estas malfacile, kaj vi — ĉar oni vin trafis. Ĉu estas diferenco? Kaj entute, — decideme aldonis ŝi, tuj ruĝiĝinte, — se mi, ekzemple, en iun enamiĝus, ĉu vi kondutus alie? Ĉu vi, ekzekutisto, sangosuĉulo, masklaĉo, al mi ne helpus?

— Mi ne scias.

— Tamen mi scias. Mi scias vin pli bone, ol ili ĉiuj, kaj eĉ pli bone, ol vi mem. Kaj ĉu vi scias, kial?

— Kial?

— Ĉar mi estas tre obeema. Vi kun mi estas plej nemisformita.

Ŝi atendis ankoraŭ sekundon, poste kuraĝige ridetis kaj ekstaris. Ekiris en la manĝoĉambron, al telefono.

Klak'… klak'-klak' per butonoj…

— Stanjo? Saluton, tio estas… ĉu vi rekonis? Nu, certe… Ĉu? Ne povas esti! Da-ankon… Ne, ne, vere, mi ne povas, pli bone lasu al vi, vi pli bezonas. Aĥ, honorario venis granda? Publikiĝis la kolekto? Mi gratulas, tutkore gratulas. De Saĉjo nenio venis, sed ĵus venis lia estro, diris, ke oni lin transigis por finkuracado al sanatorio, ien al Kaŭkazo… Oĥ, vere. Mi same sopiras. Pli bone ĉi tien, ni pli rapide lin kuracus. Kiel vi mem fartas? — ŝi aŭskultis, poste ekridis subite. — Ja ne maltrankvilu tiel, tio ja estas ordinara afero. Kiam mi estis graveda je Paŭlinjo…

Mi ekstaris kaj fermis la pordon. La fratinetoj, ŝajne, ekkonversaciis por longe.

Malantaŭ la fenestro estis pluvonta; plata, sen lumstrioj, ĉiela kurteno tute ŝvelis pro humido. Du siringaj arbustoj en angulo de la korto malheliĝis kaj kliniĝis. Sub unu, streĉite levinte la antaŭan kruron, ŝtoniĝis Timoteo kun rabe levita supren vizaĝo — verŝajne, ĝi ĉasobservis iun paseron sur branĉo, nevidebla de ĉi tie.

Kiel mi ne deziras forveturi!

La pordo malfermiĝis, kaj mi turnis sin.

— Post kvardek minutoj ŝi estos ĉi tie.

Mi silente kapjesis. Mankis konvenaj vortoj.

— Ĉu vi scias, Saĉjo, — kulpe diris ŝi, — kion mi pensis? Vi certe pli bone scias, sed se ŝi venos, kaj mi baldaŭ foriros sola, de ekstere tio povus aspekti strange kaj… suspektinde. Vi nur ne pensu, ke mi serĉas pretekston resti kaj… — ŝi stumblis. — Se vi vere timas iajn observantojn.

— Tio probablas.

— Do mi renkontos ŝin kaj simple ŝtopiĝos ien malproksime, en la mastruman alon, ekzemple. Kaj poste, kiam vi… kiam jam eblos, vi min de tie elprenu.

Mi aliris ŝin, metis la manplatojn sur ŝiajn femurojn kaj iomete altiris al mi. Dum ioma tempo mi rigardis en ŝiajn okulojn. Ŝi ne demovis la rigardon. Nur ree ruĝiĝis.

— Mi amegas vin, Liza.

Ŝi ekridetis.

— Ja mi nur tion bezonas.

5

Kiam eksonis la sonorilo, malfermi iris Liza. Mi plu sidis, kiel blato, en la ruĝa gastoĉambro, timante tage eĉ paŝi preter fenestroj, elirantaj sur straton; dio scias, kiu povus kaŝiĝi, ekzemple, en subtegmenta fenestro de la kontraŭa domo kun binoklo aŭ, ekzemple, detektilo, subaŭskultanta parolojn laŭ vibrado de fenestraj vitroj. Tio estas ia absurdo, baldaŭ mi komencos fuĝi de mia propra ombro — sed ni ne rajtas riski, se jam komencis maskiĝi.