Выбрать главу

Ĝuste tiam malaperis ĉiuj paperoj, rilataj al la lasta scienca laboro, kiun mi penis fari, — hastante, mi ilin ne kunprenis, kaj poste, esperante, ke ĉio iel normaliĝos kaj donante al la edzino tempon resobriĝi, ne hastis veni por forpreni ilin. Al mi, tromemfida stultulo, ŝajnis, ke dum tie konserviĝas io mia, almenaŭ paperujo, almenaŭ raza ŝmirilo, ne ĉiuj fadenoj estas ŝiritaj, kaj kiam mi decidis, ke atendis sufiĉe, evidentiĝis, ke tie jam estas alia viro kaj ĉiuj miaj restaĵoj jam delonge estas forĵetitaj… Kvankam tio estas tro laŭte nomita: scienca laboro. Ne por scienco — por mi mem mi penis respondi al la demando, dum jaroj turmentanta min: kial evoluo de Eŭropo kaj Rusio, pli-malpli egalmezure iranta en direkto de ĝenerala humaniĝo, subite en la sepdekaj jaroj de la antaŭa jarcento abrupte rompiĝis, komencinte doni ĉiam pli kaj pli kriplajn eksplodojn de krueleco, kiuj kroniĝis poste per la milito, kaj pro ĝi — per la Oktobra Revolucio, kaj pro ĝi — per la Tria Imperio, kaj pro ĝi — per la termonuklea kontraŭstarado kaj tiel plu? Eĉ militojn oni nun faras tute alie, eĉ politikaj murdoj iĝis aliaj — ne por io konkreta, sed pro ĝeneralaj, principaj ideoj, ne en vivan homon ni pafas, sed en simbolon de tio aŭ ĉi tio… Kvazaŭ la diablo elĉeniĝis.

Ĉu ĝuste tiam trovis unu la alian, kiel du nudaj elektrodratoj, elpensita, spekulacia perforto el teoriaj marksismaj libroj kaj praktika, volupta perforto de duonkrimuloj, duonfrenezuloj — trovis kaj komencis disŝuti fajrerojn, bruligante ĉion ĉirkaŭe? Ĉu pro evoluo de demokratioj ĝuste tiam unuafoje en historio iĝis socie gravaj vastaj amasoj de malsupraj tavoloj, kresko de kies graveco evidente antaŭis kreskon de ilia kultureco; sentinte sian novan pezon, ili, malsame de antaŭaj tempoj, ĉesis peni imiti la eliton kaj primokis ĝiajn ĉefajn valorojn kaj zorgeme elsarkis ilin el propra konscio, kaj inter tiuj valoroj estis tiaj dum jarcentoj kultivataj nocioj, kiel honoro kaj estimo al kontraŭulo… Mi ne scias. Da respondoj estis dekoj — kaj neniu. Historio…

En la pordon oni memfide frapis. Ne fintrinkinte, mi metis la glason sur la tablon kaj ekiris por malfermi.

Tie staris du fortikaj viroj en jakoj de metalistoj kaj kun frizaĵoj de pankoj.

Interne de mi ĉio ŝiriĝis. Kaj, tre stulte, — mi ĝislarme domaĝis nefintrinkitan vodkon.

Sed fintrinkos jam ili.

— Sinjoro Trubnikov? — seke kaj tre korekte demandis unu el la metankoj.

— Jes, tio estas mi, — senvive konfirmis mi. La dua metanko ekridis:

— Estis Trubnikov, iĝis Truikov!

La unua ne atentis lin. Deŝovinte min, ili eniris. La unua komencis ion serĉi en siaj poŝoj, la dua kiel mastro ĉirkaŭiris mian ĉambreton. Ekvidis la glason; prenis, kirlis, flaris abomene, kaj per unu movo renversis en sian buŝon. La unua eĉ tion tute ne atentis. Li finfine trovis sian notlibreton kaj foliumis kelkajn paĝojn.

— En la lecionoj vi kelkajn fojojn asertis, ke en plenumo de la oktobra renverso de la mil-naŭcent-deksepa jaro krom judoj, kartveloj kaj latvoj partoprenis ankaŭ kelkaj reprezentantoj de la rusa nacio?

— Jes, — diris mi. — Tio estas historia fakto.

Li ĉagrenigite balancis la kapon. Kraĉis al la fingro kaj foliumis ankoraŭ unu paĝon. Ili foliumiĝis ne flanken, sed supren.

— Vi ankaŭ eldiris dubon pri eblo konstrui justan socian ordon en unu aparta Virico?

Tiel damni bolŝevistojn kaj tiel ripeti la plej frenezajn iliajn idiotaĵojn…

— Eldiris, — kiel Giordano Bruno, konfirmis mi.

Li enŝovis la notlibreton reen en la poŝon kaj faris per la mano senesperan geston: se tiel, nenion eblas fari.

— Vi atencas al ĉefaj sanktaĵoj de la popolo, — diris li kun mola riproĉo. — Vi subfosas ĝian kredon je denaska bonkoreco de rusa nacia karaktero kaj ĝia certeco pri morgaŭo. Vi devos veturi kun ni.

Ni eliris el la domo. El fenestroj oni gapis, kelkaj eĉ platigis nazojn je vitroj. Juna patrino, montrante al mi per la fingro, ion arde klarigis al sia knabeto, tuj forgesinta pri sia ludila lokomotivo: se vi malbone kondutos, al vi okazos samo. Ni aliris la ŝarĝaŭton. Dimĉjo kun plezuro fumis, sidante sur ŝtupeto; ekvidinte nin, li forturniĝis kaj, penante ne rigardi al mi, ekstaris, per fingroklako forĵetis cigaredstumpon kaj ekrampis en la kajuton.

— En la karoserion, — nelaŭte ordonis la unua metanko.

En la karoserio mi lokiĝis kun la dua — tiu, kiu ŝercis. La unua eksidis al Dimĉjo, en la kajuton.

Freneze muĝante pro streĉo, la ŝarĝaŭto ekskuiĝis laŭ vojsulko, ŝprucante fontanojn de koto kaj preskaŭ renversiĝante sur aparte krutaj terbuloj. Ĉe vojturno ni malavare superverŝis onklinon Avdotjan, kiu streĉege trenis laŭ bula kota vojrando plenan je mono ĝardenan ĉareton — juĝante laŭ la direkto, ŝi iris en la panvendejon, tute vane iris. Likva koto per ŝmacaj bovaj platkukoj falis sur senorde faligitajn unu sur alian paketojn da monbiletoj.

— Avdotja! — kriis mi, duon-sontube almetinte unu manplaton al la buŝo. — Pano jam antaŭ horo kaj duono finiĝis!

Ŝi eksvingis la manojn, kaj, kvazaŭ subhakita, sidiĝis sur teron.

Ni veturis preter senŝeliĝinta, kliniĝinta domo de milicio; sidiĝinte sur ŝtupeton antaŭ la enirejo, pri io vigle disputis serĝento en nova, sed jam ĉifita kaj eluzita uniformo de Fortoj de Gardado de Socia Ordo de Rusio, malavare ĉirkaŭŝutita per dukapaj agloj, ŝultrornamoj, trikoloraj flagetoj — kaj maldika popeto el preĝejeto, antaŭnelonge remalfermita post okdek jaroj da bolŝevista reĝimo. Sur tero apud la serĝentaj piedoj staris botelo — ŝajne, de viskio. Sendube, el novembraj donacoj. Iel tre simile ekrigardinte al la pretersaltanta ŝarĝaŭto, kaj poste ankaŭ al mi en la karoserio, la konversaciantoj, tamen, reagis diverse: la serĝento ekridetaĉis, lerte transĵetis glason el la dekstra mano en la maldekstran kaj minacis al mi per la fingro de la dekstra; la popeto, kompate kuntirinte la lipojn, balancis la kapon, kvazaŭ ĉagrenigite, zorgeme metis glason sur la ŝtupon kaj per larĝa gesto faris al mi krucosignon.

Ni alveturis al korto malantaŭ granda porkobreda bieno, kaj mi komprenis, ke espero malestas.

Ni haltis. Mi aliris randon de la karoserio, kaptis la barilon, sed la ŝerculo nelaŭte vokis el malantaŭe:

— Hej!

Mi lasis la barilon kaj rektiĝis, turniĝinte al li. Li, subridinte, batis mian vizaĝon. Per piedoj supren mi elfalis trans la randon de la karoserio kaj por sekundo, verŝajne, perdis konscion pro kontuzo de la nuko.

Mi rekonsciiĝis. Ekmoviĝis, penis turniĝi sur la ventron. Sukcesis. Kraĉante sangon, mi komencis ekstari sur la manojn kaj la piedojn; la manoj glitis en glacimalvarma koto. Mi klare memoras, kiel koto elpremiĝadis inter disigitaj fingroj. Ĉio fluis kaj ŝanceliĝis. Tiam mi ricevis baton sub la ripojn. Per boto, verŝajne. Lumo estingiĝis, kaj aero en la mondo denove por ia momento finiĝis. Kaj kiam mi denove povis spiri kaj vidi, ili jam estis enŝovantaj min en sakon. Ne dirinte eĉ vorton, eĉ ne plu batante, ili dronigis min en fekejo.

Kaj, jam sufokiĝinte en malluma malvasto de la sako, superverŝita de abomena likvaĵo, ekfluinta internen, mi komprenis finfine, kial la mondo, kie mi pasigis preskaŭ duonjarcenton, dum ĉiuj reĝimoj kaj virinoj estis por mi fremda.