Выбрать главу

“Aŭ ambaŭ,” aldonis Hari.

Tamen, ĉar ili nur certe sciis tion, ke la mistera objekto estis kvin centimetrojn longa, ili ne havis grandan ŝancon por diveni, kio ĝi estas, sen pluaj indicoj.

Nek Nevil nek Hermiona manifestis iun ajn intereson pri tio, kio restas sub la hundo kaj la klapopordo. Al Nevil gravis ĉefe, ke li neniam denove iru proksime al la hundo.

Hermiona nun rifuzis paroli kun Hari kaj Ron. Sed ŝi estis tiel ĉefema kaj ĉionscia, ke ili frandis ŝian silenton. Al ilia feliĉo nur mankis rimedo, per kiu ili venĝu sin kontraŭ Malfid, kaj plaĉege ĝuste tio alvenis poŝte la sekvantan semajnon.

Dum la strigoj amasiĝis en la Granda Halo kiel kutime, ĉies atento kaptiĝis de longa, mallarĝa pakaĵo portata de ses grandaj otusoj. Hari tiom interesiĝis kiom la ceteraj pri kion enhavas tiu granda pakaĵo, kaj li miregis kiam la strigoj glisis suben kaj faligis ĝin ĝuste antaŭ lin, forfrapante lian lardon de la tablo. Ili apenaŭ estis forflirtintaj, kiam alia strigo faligis leteron sur la pakaĵon.

Hari ŝire malfermis la leteron unue, kio bonŝancis, ĉar skribite estis:

NE MALFERMU LA PAKAĴON APUD LA TABLO. Ĝi enhavas vian novan Nimbuson 2000. Tamen mi ne volas sciigi al ĉiuj, ke vi havas flugbalailon, ĉar ĉiu petus unu similan. Olivero Arbo renkontos vin ĉivespere ĉe la kvidiĉa tereno je la sepa por via unua trejnado.

Prof. M. MakGongal

Hari malfacile kaŝis sian ĝuegon dum li donis la noton al Ron por legi.

“Nimbuso 2000!” Ron ĝemis ĵaluze. “Mi eĉ neniam tuŝis unu tian.”

Ili eliris la halon rapide, kun intenco malpaki la balailon diskrete antaŭ sia unua leciono, sed meze en la vestiblo ili trovis la vojon al la ŝtuparo barita de Krab kaj Klus. Malfid forprenis la pakaĵon de Hari kaj palpis ĝin.

“Tio estas flugbalailo,” li diris, ĵetante ĝin reen al Hari kun miksaĵo de ĵaluzo kaj spito videbla en lia visaĝo. “Jen fino por vi, Potter, unuajaraj ne rajtas havi ilin.”

Ron ne povis rezisti.

“Ĝi ne simple estas flugbalailo,” li diris, “ĝi estas Nimbuso 2000. Kion vi diris pri via balailo, kiu restas hejme, Malfid, ĉu ne estis Kometo 260?” Ron larĝe ridetis al Hari. “La Kometoj aspektas brilaj, sed ili ne kompareblas kun la Nimbusoj.”

“Kion vi scias pri tio, Tordeli, vi ne havas per kio aĉeti la duonon de la stango,” Malfid knale respondis. “Mi supozas, ke vi kaj viaj fratoj ŝparas por aĉeti ĝin vergeton post vergeto.”

Antaŭ ol Ron povis respondi, prof. Flirtmeĉo aperis ĉe la kubuto de Malfid.

“Ĉu kverelo? Mi esperas ke ne, knaboj,” li pepis.

“Potter ĵus ricevis flugbalailon, profesoro,” tuj diris Malfid.

“Jes, jes, en ordo,” diris prof. Flirtmeĉo, kun ĝojbrila rideto al Hari. “Profesorino MakGongal diris al mi ĉion pri la apartaj cirkonstancoj, Potter. Kaj kiu modelo ĝi estas?”

“Nimbuso 2000, sinjoro,” diris Hari, batalante kontraŭ ridemo pro la horora mieno de Malfid. “Kaj ĝuste dank’al Malfid mem, mi ricevis ĝin,” li almetis.

Hari kaj Ron ekiris supren, sufokante siajn ridojn pro la evidenta furiozo kaj konfuzo de Malfid.

“Ja ĝustas,” Hari ronkoklukis kiam ili atingis la supron de la marmora ŝtuparo. “Se li ne estus ŝtelinta la Tutmemorilon de Nevil, mi ne estus en la teamo…”

“Do mi supozas, ke vi rigardas tion kiel rekompenson por kontraŭi regulojn?” ilin trafis kolera voĉo tuj malantaŭa. Hermiona stamfe supreniris la ŝtuparon, kun malaproba rigardo al la pakaĵo de Hari.

“Mi pensis, ke vi rifuzas paroli kun ni,” diris Hari.

“Jes, ne ĉesu nun,” diris Ron. “Ni tute bonfartas tiel.”

Hermiona marŝis for, kun nazo alta pro indigno.

Al Hari tre malfacilis priatenti siajn lecionojn tiutage. Liaj pensoj daŭre vagis aǔ supren al la dormejo, kie lia nova flugbalailo kuŝas sub la lito, aŭ for al la kvidiĉa tereno, kie li eklernos la ludon ĉivespere. Li glutegis sian vespermanĝon sen rimarki, kion li estas manĝanta, kaj tiam hastis supren kun Ron por finfine malpaki la Nimbuson 2000.

“Hoo,” Ron suspiris, dum la balailo rulis sur la littukon de Hari.

Eĉ Hari, kiu sciis nenion pri la diversaj specoj de balailoj, opiniis, ke ĝi aspektas mirinde. Svelta kaj polurita, kun stango el mahagono, ĝi havis longan voston el netaj rektaj vergetoj, kaj ‘Nimbuso 2000’ estis skribita orlitere ĉe la supro.

Iom antaŭ la sepa, Hari eliris la kastelon, kaj ekiris al la kvidiĉa tereno en la krepusko. Li eĉ neniam eniris la stadionon antaŭe. Centoj da benkoj staris supre ĉirkaŭ la kampo, tiel ke la spektantoj estu sufiĉe altaj por vidi kio okazas. Ĉe ambaŭ finoj de la kampo staris tri oraj stangoj, ĉiu kun ringego ĉe la pinto. Ili memorigis al Hari pri la plastaj stangetoj, tra kiuj la moglaj infanoj blovis bobelojn, krom tio ke ili altis je dek kvin metroj.

Tro flugavida por atendi Arbon, Hari ekrajdis sian balailon kaj piedbate ekflugis. Kia sento – li plonĝis tra la ringegoj kaj reen, kaj rapidis tien kaj ĉi tien laŭ la tereno. Per la plej delikata tuŝo la Nimbuso 2000 turniĝis kien ajn li volis.

“He, Potter, venu suben!”

Olivero Arbo estis alveninta. Li portis grandegan lignan skatolon sub la brako. Hari alteriĝis apud li.

“Belege,” diris Arbo, kun okuloj glimantaj. “Mi komprenas, kion MakGongal volis diri…prave vi naskiĝis por flugi. Mi nur instruos al vi la regulojn ĉivespere, poste vi partoprenos la teaman trejnadon trifoje semajne.”

Li malfermis la skatolon. Interne estis kvar pilkoj malsamgrandaj.

“Ĝuste,” diris Arbo. “Nu, kvidiĉo estas sufiĉe simpla por kompreni, eĉ se ĝi ne estas tiel facila por ludi. Ambaŭ teamoj havas sep ludantojn. Tri el ili nomiĝas ‘ĉasistoj’.”

“Tri ĉasistoj,” Hari rediris, dum Arbo elprenis helruĝan pilkon pli-malpli grandan kiel piedpilkon.

“Ĉi tiu pilko nomiĝas la ‘kvaflo’,” diris Arbo. “La ĉasistoj ĵetas la kvaflon unu al alia, kaj provas meti ĝin tra unu el la ringegoj por atingi golon. Po dek poentojn ĉiufoje, kiam la kvaflo pasas tra ringego. Ĉu vi komprenas?”

“La ĉasistoj ĵetas la kvaflon kaj metas ĝin tra la ringegoj por atingi golon,” Hari recitis. “Do – tio similas al korbopilko kun ses golejoj kaj rajdante balailojn, ĉu ne?”

“Kio estas korbopilko?” demandis Arbo scivoleme.

“Ne gravas,” diris Hari haste.

“Nu, estas alia ludanto en ĉiu teamo, kiu nomiĝas la ‘gardisto’ – mi estas gardisto por Oragrifo. Mi devas flugi ĉirkaŭ niaj ringegoj, kaj bari la golojn de la alia teamo.”

“Tri ĉasistoj, unu gardisto,” diris Hari, kiu firme intencis memori ĉion. “Kaj ili ludas per la kvaflo. Bone, mi komprenis tion. Do por kio estas la aliaj?” Li indikis la tri pilkojn ankoraŭ en la skatolo.

“Mi montros tion al vi nun,” diris Arbo. “Prenu tion ĉi.”

Li donis al Hari malgrandan klabon, similan al mallonga bazpilka klabo.

“Mi montros al vi kiel la ‘klabuloj’ kondutas,” Arbo diris. “Ĉi tiuj du estas la klabuloj.”

Li indikis al Hari du identajn pilkojn, gagate nigrajn kaj iom pli malgrandajn ol la kvaflon. Hari rimarkis, ke ili ŝajne strebis por eskapi el la rimenoj, kiuj tenis ilin en la skatolo.

“Gardu vin,” Arbo avertis al Hari. Li kliniĝis suben, kaj liberigis unu el la klabuloj.

Tuj la nigra pilko alte supreniris, kaj tiam ĵetis sin rekte al la vizaĝo de Hari, Hari svingbatis ĝin per sia klabo por eviti ke ĝi rompu al li la nazon, kaj for sendis ĝin zigzage ĉielen – ĝi zumis ĉirkaŭ iliaj kapoj, kaj tiam pafiĝis al Arbo, kiu plonĝe saltis sur ĝin, kaj sukcesis bloki ĝin sur la grundo.

“Ĉu klare?” Arbo anhelis, trudante la baraktantan klabulon reen en la skatolon, kaj rimenante ĝin firme. “La klabuloj raketadas ĉirkaŭe, celante frapi la ludantojn de iliaj balailoj. Pro tio, ĉiu teamo havas du ‘batistojn’ – la ĝemeloj Tordeli estas niaj. Ilia tasko estas protekti sian teamon kontraŭ la klabuloj, kaj rebati ilin kontraŭ la alia teamo. Do – ĉu vi kaptis ĉion?”