Выбрать главу

Hermiona foriris.

Prof. MakGongal turniĝis al Hari kaj Ron.

“Nu, mi ankoraǔ dirus, ke vi bonŝancis, tamen nur malmultaj unuajaraj povus pritrakti plenkreskintan montan trolon. Vi ambaŭ gajnas por Oragrifo po kvin poentojn. Profesoro Zomburdo informiĝos pri tio. Vi iru.”

Ili hastis el la ĉambro kaj tute ne parolis antaǔ ol ili estis grimpintaj du etaĝojn supren. Krom ĉio cetera, ili trankviliĝis pro tio, ke ili estis malproksime de la trola haladzo.

“Ni rajtis gajni pli ol dek poentojn,” Ron grumblis.

“Kvin precize, post kiam ŝi subtrahos tiujn de Hermiona.”

“Bonintenca ŝi estis kiam ŝi savis nin de puno,” Ron agnoskis. “Tamen memoru, ke ni ja savis ŝin.”

“Eble ŝi ne bezonintus savon, se ni ne ŝlosintus la beston kun ŝi,” Hari memorigis al li.

Ili ĵus atingis la portreton de la Dika Damo.

“Porkmuzelo,” ili diris kaj eniris.

La komuna ĉambro estis plenokupata kaj brua. Ĉiuj ĝuis la manĝaĵojn, kiujn oni sendis supren de la halo. Hermiona tamen staris sole apud la pordo, atendante ilin. Okazis tre embarasa paǔzo. Tiam, neniu el ili rigardante la alian, ili ĉiuj diris “Dankon!” kaj hastis for por preni siajn telerojn.

Tamen, ekde tiu momento, Hermiona Granĝer fariĝis ilia amiko. Ekzistas kelkaj aferoj, kiujn homoj ne povas travivi kune, sen ŝati unu la alian poste, kaj venki kvar metrojn da monta trolo nombriĝas inter ili.

Ĉapitro dek unu

Kvidiĉo

Je la komenco de novembro ege malvarmiĝis. La montoj ĉirkaǔ la lernejo aspektis glacigrize, kaj la lago kvazaǔ frosta ŝtalo. Ĉiumatene la tero kovriĝis per prujno. El la superaj fenestroj oni povis vidi Hagrid, varme pakita en longa mantelo el talpa pelto, en gantoj el kunikla pelto, kaj en egaj botoj el kastora felo, senglaciigi la flugbalailojn ĉe la kvidiĉa tereno.

La kvidiĉa sezono jam komenciĝis. Je sabato Hari estis partoprenonta en sia unua kvidiĉa matĉo, post semajnoj da trejnado: Oragrifo kontraǔ Rampeno. Se Oragrifo venkus ili progresus al la dua rango en la Doma konkurso.

Preskaǔ neniu estis vidinta Hari ludi, ĉar Arbo decidis, ke Hari, ilia sekreta armilo, devas resti kvazaǔ…sekreta. Tamen la novaĵo, ke li ludos kiel serĉisto, iel eskapis, kaj Hari ne povis decidi, kiuj pli malplaĉis al li – tiuj dirantaj ke li estos bravega, aǔ tiuj promesantaj ke ili kuros sub li kun matraco.

Nun Hari bonŝancis, ke li havis amikon kiel Hermiona. Sen ŝia helpo li tute ne kapablus plenumi siajn hejmtaskojn, kaŭze de la prepara kvidiĉa trejnado ĝuste antaǔ la matĉo, kiun Arbo taskis al ili. Ŝi ankaǔ pruntis al Hari la libron Kvidiĉo tra la Epokoj, kiu fakte estis tre interesa legaĵo por li.

Hari eksciis, ke ekzistas sepcent manieroj per kiu oni faǔlas en kvidiĉo, kaj ĉiuj okazis dum sola matĉo de la Mondpokala konkurso en 1473; ke la serĉistoj kutime estas la plej malgrandaj kaj rapidaj ludantoj, kaj la plej gravaj kvidiĉaj akcidentoj evidente trafis ilin; ke kvankam oni malofte mortis lundante kvidiĉo, okazis, ke arbitraciantoj fojfoje malaperis, kaj post monatoj troviĝis en la Sahara dezerto.

Al Hermiona iom pli konvenis malobei de regulojn ekde kiam Hari kaj Ron savis ŝin de la monta trolo, kaj pro tio ŝi fariĝis pli agrabla homo. Je la tago antaǔ la unua kvidiĉa matĉo de Hari la tri amikoj staris en malvarma korto dum paǔzo inter klasoj, kaj ŝi estis sorĉinta por ili brilan bluan flamon, porteblan en bokalo konfitaĵa. Ili staris kun siaj dorsoj kontraǔ ĝi, varmiĝante, kiam Snejp trairis la korton. Tuj rimarkis Hari ke Snejp lamis. Hari, Ron, kaj Hermiona moviĝis pli prokime kune por kaŝi la fajron el vido; ili supozis ke tio ne estus permesata. Malbonŝance, ion ŝuldeman Snejp rimarkis en iliaj vizaĝoj. Li lampaŝis kontraǔ ili. Li ne estis vidinta la fajron, sed tamen aspektis kvazaǔ li serĉas kialon por riproĉi ilin.

“Kion vi havas tie, Potter?”

Estis Kvidiĉo tra la Epokoj. Hari montris ĝin al li.

“Bibliotekaj libroj ne estas permesataj ekster la kastelo,” diris Snejp. “Donu ĝin al mi. Kvin poentoj elprenotaj de Oragrifo.”

“Li ĵus inventis tion,” Hari murmuris dum Snejp forlamis. “Mi scivolas, kio okazis al lia kruro.”

“Mi ankaǔ, kaj mi deziras, ke ĝi ege doloras al li,” diris Ron akre.

Tre bruas la Oragrifa komuna ĉambro je tiu vespero. Hari, Ron, kaj Hermiona sidis kune apud fenestro. Hermiona kontrolis por Hari kaj Ron la hejmtaskojn por Sorĉoj. Neniam lasus ŝi ilin kopii ŝiajn (“Krome kiel vi lernus?”), sed per tio, ke ili petis al ŝi tralegi iliajn respondojn, ili akiris tamen ĝustajn respondojn.

Hari sentis sin malkvieta. Li volis havi ree Kvidiĉo tra la Epokoj, por distri sin de siaj zorgoj pri morgaǔ. Kial li devas timi antaŭ Snejp? Stariĝante, li diris al Ron kaj Hermiona, ke li iras al Snejp, kaj pripetos ĝin.

“Prefere vi ol mi,” diris ili kune, sed Hari ekpensis, ke Snejp ne povas rifuzi, se aliaj instruistoj aǔdas la peton.

Li alvenis al la instruista salono kaj frapis ĉe la pordo. Neniu respondis. Li frapis denove. Nenio.

Ĉu hazarde Snejp lasis la libron tie? Kial ne kontroli? Li iom malfermis la pordon, kaj rigardis interne – kaj trafis hororan vidaĵon.

Snejp kaj Ŝteleti estis tie, sen aliaj. Snejp tenis sian talaron super la genuoj. Unu el liaj kruroj estis sanga kaj ŝirvundita. Ŝteleti donis al Snejp bandaĝojn.

“Damnita besto,” Snejp diradis, “Kiel oni povas rigardi ĉiun el la tri kapoj samtempe?”

Hari provis fermigi kviete la pordon, sed –

“Potter!”

La vizaĝo de Snejp tordiĝis pro furiozeco, dum li haste faligis sian talaron por kaŝi sian kruron. Hari glutis nervoze.

“Mi volis peti pri mia libro.”

“FORIRU, IRU!

Hari foriris, antaǔ ol Snejp povis elpreni pluajn poentojn de Oragrifo. Li kuregis supren laŭ la ŝtuparo.

“Ĉu vi sukcesis?” Ron demandis kiam Hari alvenis al ili. “Kio estas?”

Mallaǔtvoĉe Hari rakontis al ili kion li estis vidinta.

“Ĉu vi komprenas la signifon de tio?” li finis senspire. “Li provis preterpasi tiun trikapan hundon je Halovino! Tie li celis kiam ni vidis lin – li celas la aferon kiun ĝi gardas! Kaj mi privetus mian flugstangon, ke li enlasis la trolon por distri ĉiujn!”

La okuloj de Hermiona larĝiĝis.

“Ne – li ne farus tion,” ŝi diris. “Mi rekonas tion, ke li ne estas agrabla, sed li ne provus ŝteli ion ajn, kion Zomburdo tenis en sekuro.”

“Verdire, Hermiona, vi kredas, ke ĉiuj instruistoj estas sanktuloj aǔ similaj,” knalis Ron. “Mi akordas kun Hari. Mi kredas, ke Snejp kapablas je io ajn. Sed kion li celis? Kion la hundo gardas?”

Hari enlitiĝis kun siaj pensoj zumantaj pro la sama demando. Nevil ronkis laǔte, sed Hari ne povis endormiĝi. Li provis liberigi sian menson – li bezonis dormi, nepre, ĉar li ludos post kelkaj horoj sian unuan kvidiĉan matĉon – sed la mieno de Snejp, kiam Hari ekvidis lian kruron, ne facile forgesiĝis.

La sekvanta mateno alvenis tre brile kaj malvarme. La Granda Halo pleniĝis de la franda aromo de kolbasoj frititaj kaj la agrabla babilo de ĉiuj, kiuj anticipis bonan kvidiĉan matĉon.

“Vi bezonas matenmanĝi.”

“Mi ne deziras ion.”

“Nur peceton da pano,” kaĵolis Hermiona.

“Mi ne malsatas.”

Hari fartis malbonege. Post horo li estos paŝanta sur la terenon.

“Hari, vi bezonas vian forton,” diris Ŝemus Fingan. “Serĉistoj estas tiuj, kiuj fariĝas bategataj de la kontraŭa teamo.”

“Dankon, Ŝemus,” diris Hari, rigardante dum Ŝemus amasigis keĉupon sur siaj kolbasoj.