Выбрать главу

Subite okazis skrapado kaj la ovo disrompiĝis. La drakido falis sur la tablon. Ĝi ne estis aparte bela. Laŭ Hari ĝi aspektis kiel ĉifita nigra ombrelo. Ĝiaj ostecaj flugiloj estis egaj kompare al ĝia malgrasa gagatnigra korpo, ĝi havis longan muzelon kun larĝaj nazotruoj, burĝonajn kornojn, kaj ŝvelajn, oranĝajn okulojn.

Ĝi ternis. Kelkaj fajreroj elĵetiĝis de ĝia muzelo.

“Ĉu li n’ estes bela?” Hagrid murmuris. Li etendis sian manon por karesi la kapon de la drako. Ĝi klake provis mordi liajn fingrojn, montrante pintajn dentojn.

“Benu lin, r’gardu, li ekkones si’n panjon!” diris Hagrid.

“Hagrid,” diris Hermiona, “kiel rapide Norvegiaj Krestodorsoj kreskas, precize?”

Hagrid estis respondonta kiam lia vizaĝo subite paliĝis. Li saltis surpieden kaj kuris al la fenestro.

“Kio okazis?”

“Iu r’gardad’s tra malfermaĵon de la kurtenoj – est’s junul’ – li kures supren a’ la kastelo.”

Hari hastis al la pordo kaj rigardis eksteren. Eĉ tiel fore li tuj rekonis la figuron.

Malfid vidis la drakon.

De la rideto kiu subvidiĝis en la vizaĝo de Malfid dum la sekvanta semajno, io tre nervozigis Hari, Ron, kaj Hermionan. Ili pasigis la plejparton de sia libertempo en la mallumigita ĉambro de Hagrid provante rezoni kun liagridHagrid, provante konvinki konk.

“Simple liberigu ĝin,” Hari urĝis. “Ellasu ĝin.”

“M’ ne poves,” diris Hagrid. “Li ‘stes tro eta. Li mortus.”

Ili rigardis la drakon. Ĝi jam plilongiĝis trioble dum nura semajno. Fumo kirliĝis daŭre el ĝiaj nazotruojn. Hagrid ne plenumis siajn devojn rilate al ĉasgardado, ĉar la drako tiel okupis lin. Malplenaj brandoboteloj kaj kokoplumoj disiĝis ĉie sur la planko.

“Mi d’cid’s nomi lin Norberto,” diris Hagrid, rigardante la drakon per sopiraj okuloj. “Li vere kones min nun. R’gardu. Norberto! Norberto! Kie ‘stes panjo?”

“Li freneziĝis,” Ron murmuris en la orelon de Hari.

“Hagrid,” diris Hari laŭte, “Atendu du semajnojn, kaj Norberto estos tiel longa, kiel via domo. Je ajna momento Malfid povas raporti al Zomburdo pri ĝi.”

Hagrid mordis sian lipon pro konsterno.

“Mi – mi r’kones, ke m’ ne poves teni lin por ĉiam, sed m’ ne poves simple ‘lĵeti lin, ti’n m’ ne poves.”

Hari subite turniĝis al Ron.

“Karlo,” li diris.

“Vi ankaŭ frenezas,” diris Ron. “Mi estas Ron, ĉu vi memoras tion?”

“Ne – Karlo – via frato, Karlo. Tiu en Rumanio. Studante drakojn. Ni povus sendi Norberton al li. Karlo povus varti ĝin, kaj poste remeti ĝin en sovaĝejo.”

“Brave!” diris Ron. “Do, ĉu vi akordas, Hagrid?”

Finfine Hagrid konsentis, ke ili sendu strigon al Karlo por pripeti tion.

La sekvanta semajno pasis ege malrapide. Je merkredo vespere Hermiona kaj Hari sidadis solaj en la komuna ĉambro, longe post kiam ĉiuj ceteraj jam enlitiĝis. La horloĝo sur la muro ĵus sonoris je la noktomeza horo, kiam la portreta truo eksplodis malfermite. Ron vidiĝis el nenie dum li elmetis la nevidebligan mantelon de Hari. Li estintis ĉe la kabano de Hagrid, helpante lin nutri Norberton, kiu nun glutis mortajn ratojn po plenaj latkestoj.

“Ĝi mordis min!” li diris, montrante al ili sian manon, kiu estis vindita per sanga naztuko. “Mi ne povos teni plumon dum tuta semajno. Mi diras al vi, ke tiu drako estas la plej horora besto, kiun mi iam ajn konis, sed laŭ la konduto de Hagrid, oni pensus, ke temas pri lanuga kuniklido. Kiam ĝi mordis min, li riproĉis min kvazaŭ mi timigus ĝin. Kaj kiam mi foriris li lulkantis al ĝi!”

Aŭdiĝis frapeto al la malluma fenestro.

“Jen Hedvig!” diris Hari, haste enlasante ŝin. “Ŝi havos la respondon de Karlo!”

Ili tri kunigis siajn kapojn por samtempe legi la noton.

Kara Ron,

Kiel vi fartas? Dankon pro la letero – mi feliĉe prenus la Norvegian Krestodorsan, sed ne estos facile alporti ĝin ĉi tien. Laŭ mi vi plej bone sendos ĝin al mi per kelkaj miaj amikoj, kiuj venos por viziti min je la venonta semajno. Tamen, tre gravas ke ili ne vidiĝos portante nelican drakon.

Ĉu vi povas alporti la Krestodorsan supren sur la plej alta turo je la venonta sabato noktomeze? Ili renkontos vin tie kaj forportos ĝin dum ankoraŭ estos mallume.

Bonvolu sendi respondon kiel eble baldaŭ.

Amike,

Karlo

Ili rigardis unu la alian.

“Ni havas nevidebligan mantelon,” diris Hari. “Tio ne estos multe malfacile – mi opinias, ke la mantelo estas sufiĉe granda por kovri du el ni kaj Norberton.”

Tio, ke ili tuj akordis kun li, indikis kiel malbona estis la pasinta semajno. Ili akordus al io ajn, kiu senigus ilin de Norberto – kaj la minaco de Malfid.

* * *

Sed okazis malhelpo. Antaŭ la sekvanta mateno la mordita mano de Ron ŝvelis ĝis grandeco duoble pli ol la normala. Li ne sciis, ĉu li povas sendanĝere iri al s-ino Pomfrej – ĉu ŝi rekonus mordon de drako? Tamen, ĝis la posttagmezo ne estis alia rimedo. La vundo fariĝis ĉagrenige verdeca. Evidente la dentegoj de Norberto estis venenaj.

Je la tagfino Hari kaj Hermiona hastis supren al la hospitala alo, kaj trovis Ron en terura stato enlite.

“Temas ne nur pri mia mano,” li flustris, “kvankam tiu sentas kvazaŭ ĝi forfalontus. Malfid diris al s-ino Pomfrej, ke li deziras prunti libron de mi tiel, ke li povu priridaĉi min. Li minacadis informi al ŝi pri kio fakte mordis min – mi diris al ŝi, ke estis hundo, sed mi ne supozas, ke ŝi kredas tion – mi ne devis bati lin dum la kvidiĉa matĉo, pro tio li agas tiel.”

Hari kaj Hermiona provis trankviligi Ron.

“La afero finiĝos je sabato noktomeze,” diris Hermiona, sed tio tute ne konsolis Ron. Male, li eksidiĝis rekte, kaj ekŝvitis.

“Je sabato noktomeze!” li diris raŭke. “Ho ne – ho ne – mi ĵus memoris tion – la letero de Karlo estis en tiu libro kiun Malfid prenis, li scios, ke ni tiam forsendos Norberton.”

Hari kaj Hermiona ne havis okazon por respondi. s-ino Pomfrej venis ĝuste tiam kaj ordonis ilin for, dirante ke Ron bezonas dormi.

“Nun estas tro malfrue por ŝanĝi la planon,” Hari diris al Hermiona. “Ni ne havas la tempon por sendi al Karlo alian strigon, kaj ĉi tio povas esti la sola okazo por seniĝi je Norberto. Ni devas riski ĝin. Kaj ni ja havas la nevidebligan mantelon, Malfid ne scias pri tio.”

Ekster la kabano sidis la ĉashundo Faŭko kun vindita vosto, kiam ili vizitis por diri la novaĵojn al Hagrid, kiu malfermis fenestron por paroli kun ili.

“M’ ne lasos vin eniri,” li alhelis. “Norberto k’menc’s tiklan fazon – n’ estes pli ol mi poves trakti.”

Kiam ili informis lin pri la letero de Karlo, liaj okuloj pleniĝis je larmoj, tamen tiuj povis okazi pro tio, ke Norberto ĵus mordis al li la kruron.

“Araaĥ! Ne graves, l’ nur traf’s mi’n boton – nur ludante – l’ nur estes bebo, fakte.”

La bebo batis pervoste kontraŭ la muro, skuante la fenestrojn. Hari kaj Hermiona marŝis reen al la kastelo kun sento, ke ili ne malŝatus fruan alvenon de sabato.

Ili kompatus je Hagrid kiam li devis adiaŭi al Norberto, se ili ne tiom prizorgus kion ili devis fari. Estis tre malluma, nebula nokto, kaj ili malfrue alvenis al la kabano de Hagrid pro tio, ke ili devis atendi ĝis Ĝenozo lasis al ili la vojon liberan tra la vestiblo, kie li tenisadis kontraŭ la muro.

Hagrid jam pretigis Norberton kaj pakis ĝin en grandan keston.

“Li ‘aves sufiĉe da ratoj kaj brando por la vojaĝ’,” diris Hagrid per dampata voĉo. “Kaj mi kunpak’s lud’lurson, okaze ke li estos soleca.”