Выбрать главу

La silento rompiĝis per tri notoj de akordo de la DES. Grif Rift turniĝis al Sol Sain kaj geste montris ion al li. La kantado de la DES eksilentis, la silento iĝis tiel profunda, ke la ekbrilintaj ekranoj de ĉirkaŭa vido, ŝajne, eksusuris kaj eksonoris per plenmanoj da helaj steloj maldekstre, en direkto de la galaksia centro. Implikitaj fadenoj de pinglecaj astroj tiriĝis dekstre, laŭ la ekstera branĉo de nia universo.

Laŭ dua gestosigno de Grif Rift Div Simbel turnis la stelŝipon. Malrapide foriris el la antaŭaj ekranoj sovaĝe hirta nebulo de lumanta gaso, rando de nubo da malhela materio, dense lumanta globa stelamaso, kaj longaj fadenoj de difuzita lumo en la Cigno. Nigro de kosma nokto alproksimiĝis, forĵetante en nemezureblan foron malhelajn lumetojn de malproksimaj steloj kaj galaksioj. Tio signifis, ke la «pruo» de la ŝipo turniĝis al la konstelacio Linko kaj aliris al repagulumo — kvazaŭ vando, disiganta parton de turniĝo de la mondo kaj la kontraŭmondo, Ŝakti kaj Tamas, enmetitaj unu en la alian.

Div Simbel ekturnis etan ruĝan radon, situantan sur konuso, elstaranta el la regpanelo. La stelŝipo ektremis, malgranda akcelo enpremis Ĉedi-n en profundon de la fotelo. Malsupraj randoj de la ekranoj ekflagris, estingante akrajn stelajn lumojn per rebriloj de funkciado de neŭtrina funelo. Grif Rift klakis per io, akuta signalo eksonis en ĉiuj ejoj de la ŝipo, kaj blua flamo, ekbrilinta sur la ekranoj, tremerigis Ĉedi-n kaj Faj-on Rodis. Ambaŭ virinoj instinkte ŝirmis la okulojn per la manoj, dum ili ne kutimiĝis al ŝanĝado de koloroj — lazura kaj blua, kirliĝantaj kaj rapidege ĉirkaŭfluantaj la kupolon de la stelŝipo. En la pilota kajuto iĝis mallume, kvazaŭ ĝi mergiĝis en lagon de obskuro, kovrita supre per tasego de rapidegaj strioj de lumo.

Kvar gigantaj rondaj skaloj eklumis unu super la alia sur vertikala vando, disiganta du ekranojn, en la supro de la arko de la regpaneloj. Grif Rift kapjesis al Div Simbel, kaj la inĝeniero-piloto haste turnis la ruĝan radeton malantaŭen.

Ĉedi Daan pli divenis, ol sentis turniĝon de la sferoida kajuto, la ciferplatoj ekflagris per kuro de oranĝkoloraj lumoj, kaj iliaj grandegaj indikiloj ekmoviĝis maldekstren, tremante kaj dise ŝanceliĝante. Grif Rift kliniĝis super la regpanelo, kaj liaj manoj, prilumitaj nur per rebrilo de la ciferplatoj, ekflugis super klavoj de la aparataro kun rapido de virtuoza muzikisto. La indikiloj estis malrapide haltantaj, unu post alia ĉesigante sian neregulan tremadon, kaj dekstre sur la ekranojn komencis rampi mallumo. Tio estis ne nokta mallumo de la Tero, plenigita per aero, aromoj kaj sonoj de la vivo. Kaj ne mallumo de la kosma spaco, kies nigro ĉiam subkomprenas neĉirkaŭpreneblan vaston. Sur la stelŝipon rampis io nekaptebla per sensoj kaj racio, havanta neniun el ecoj, kutimaj por la homo, eĉ ne difinebla abstrakte. Tio estis nek substanco, nek spaco, nek vakuo, nek nubo. Io tia, en kio ĉiuj sentoj de la homo samtempe dronis kaj rezistis, kaŭzante profundegan teruron. Ĉedi Daan alkroĉiĝis al la fotelo kaj kunpremis la dentojn, kaptita per praa timo. Tremante tuta, Ĉedi haltigis la rigardon sur la longa severa vizaĝo de Grif Rift, senmoviĝinta super siaj aparatoj. Kvar ciferplatoj super lia kapo nun brilis per malhela flava lumo. Akre kontrastis la pintoj de la indikiloj — du supren, du malsupren, — alrampintaj al la vertikala streko. Tuj kiam la indikiloj tuŝis tiun strekon, la stelŝipo ektremegis. Por sekundo antaŭ la okuloj de Ĉedi aperis neforgesebla grandioza vidaĵo — lumantaj per ponardaj radioj stelaj nuboj, strioj kaj globoj ĝis la vertikala ciferplata fosto mem, kaj maldekstre — ĉion pleniginta muro de mallumo.

Kaj subite ĉio estingiĝis. Sento de falo en abismon sen apogo kaj savo premis la estingiĝantan konscion de Ĉedi. Neeldireble turmenta sento de interna nerva eksplodo igis ŝin krii sufere kaj sensence. En la realo Ĉedi nur sensone movetis la lipojn. Al ŝi ŝajnis, ke tuta ŝia korpo elvaporiĝas, kiel guto de akvo. Poste glacia malvarmo katenis ŝin en profundo de tiu abismo, kien ŝi estis falanta sen fino…

Kun sento de tuteco de la korpo al Ĉedi revenis la konscio. Strietoj de fortodona gasa miksaĵo milde ĉirkaŭfluis ŝian vizaĝon, kovritan de ŝvito. Malrapide, timante ne transvivi duan disfalon de la konscio, Ĉedi strabis al la dekstraj ekranoj. Sur ili videblis nenio, krom malklara kaj griza malpleno. Maldekstre, kie antaŭe brilis luma forto de milionoj da sunoj de la centro de la Galaksio, same estis griza nenio. Ĉedi renkontis rigardon de Faj Rodis, kiu malforte ekridetis, kaj, vidante, ke Ĉedi intencas ion diri, almetis la fingrojn al la lipoj.

Grif Rift, Div Simbel kaj Sol Sain kuntiris siajn fotelojn. En la triangulo de iliaj ŝultroj kaj kapoj lumis nun malalta, diafana, kiel kristalo, kolono. Interne de ĝi laŭ apenaŭ videbla spiralo fluis likvaĵo, simila al hidrargo. Eĉ eta malrapidiĝo aŭ rapidiĝo de ĝia fluado kaŭzis salton de unu el la indikiloj de la grandaj ciferplatoj kaj mallongan postuleman sonon el sub la regpanelo. Kun la sono ĉiuj tri kapoj tremeradis, streĉiĝante, kaj denove iĝadis senmovaj, kiam la indikilo revenadis al la streko.

Eksonis speciale insista signalo, la du indikiloj moviĝis samtempe. Sur la dekstra ekrano el la griza nebulo aperis makulo da mallumo.

Ĉedi sufiĉe konis la novajn konceptojn pri konstruo de la universo, por kompreni tiun makulon kiel elstaraĵon de Tamas. Ŝi sciis, ke gravitaj kampoj en nia universo havas tre diversan formon, plej ofte de turboj, funeloj, tre platigitaj konusoj, tiriĝintaj ĉene en direktoj de anizotropio de la spac-tempo. Estas nenio mirinda, se kontraŭgravitaj por ni kampoj de la kontraŭmondo, alidire la gravito de Tamas, estas konstruitaj analogie kaj malantaŭ tiu ondforma elstaraĵo estas kaŝitaj densiĝoj de kontraŭmaterio — nigraj galaksioj kaj nevideblaj sunoj de Tamas.

Iam al homoj ŝajnis nekredebla, ke en najbaraj galaksioj, kiel la nebulozo de Andromedo, povas troviĝi loĝataj mondoj. Kaj eĉ pli frue aperadis vertiĝo pro imago pri loĝantoj de planedoj de Arkturo aŭ Altairo. Nun por la homo jam ne sufiĉas sia universo kun ĝiaj miliardoj da galaksioj, kaj li aliras al la teruranta mallumo de la kontraŭmondo, kiu, kiel evidentiĝis, estas tre proksima. Sed kian kuraĝon kaj strebon al scio devas havi homoj, por ne nur sentime ekstari antaŭ muro de teruro, sed eĉ strebi penetri tra ĝi en tion, por kio ordinara homo, kiel Ĉedi mem, ne havas eĉ pensan difinon! Kaj ŝi preskaŭ kuraĝis instrui pri vivo Grif Rift-on mem! Ne, ŝi parolis kun li bone, kun amika kompreno kaj kunsento…

«Flug' inter ombro kaj lumo…» — eksonis en la memoro la kanto de Rodis… Vere. La vertikala fosteto kun ciferplatoj simbolas eĝon. Deglitu de ĝi, kaj… ŝi scias nun, kio estos en Tamas! Eblas trafi ankaŭ en nian mondon, la luman Ŝakti, sed ankaŭ ĝi estas mortiga, se eliri tro proksime al stelo aŭ en globan stelamason. Tiel oni glitas surfante laŭ ondoj, kun tiu diferenco, ke tro granda sorto staras malantaŭ la flugo de «Malhela Flamo» kaj la dek tri vivoj de ĝia anaro. Grif Rift diris al ŝi pri mevo, fluganta en nokta uragano, — kaj li sciis, pri kio diris! Por li tio estas ne poezia komparo, sed preciza bildo de SRR. Ne, sufiĉas! La radikoj de la universo estas tro timigaj por ŝi, kreskigita en la zorgema socio de la Tero. Estas interese, kion sentis Faj Rodis, — jen ŝi, same senmova, kiel la triopo ĉirkaŭ la kristala kolono, levis la rigardon al la ekranoj, malantaŭ kiuj estas griza malpleno, kaj, eble, ŝi same penas imagi Tamas-on?

Ĉedi ne divenis la pensojn de Faj Rodis. Sentoj, travivitaj de ŝi, estis pli suferaj, ol tiuj de Cedi, ĉar Rodis ne svenis. Ŝia forta, bonege trejnita korpo rezistis al la transiro en la nul-spacon preskaŭ same, kiel la korpoj de la kondukantoj de la SRR. Rapide reveninte al la normo, ŝi pensis pri ĉambro en la instituto de Kin Ruĥ, oriente de Kanado, kie ŝi estis prepariĝanta por la ekspedicio.

El la vasta ĉambro, kun muro, vitrita per egaj folioj de silikolo, videblis valo de granda rivero, inter pinaj arbaroj de rezervejo. Faj Rodis rememoris la plej malgravajn detalojn — de pajla koloro de la tapiŝo, plene kovranta la plankon, ĝis grandaj tabloj kaj divanoj el artefarita grize silkeca ligno. Varma komforto helpadis al laboro. Speciale kiam malantaŭ la diafana muro, direktita al la rivera pejzaĝo, rampis malaltaj nuboj kaj malvarma pluvo kuris laŭ vento. Tiam Faj Rodis sidadis sur divano en la kontraŭa flanko de la ĉambro, apud legaparato kaj staplo de restaŭritaj antikvaj filmoj, legis, pensis kaj rigardis. Tio estis la feliĉa tempo de «absorbado» de informo, por fari sin kapabla al kompreno de antikvaj historiaj procezoj kaj vojoj de leviĝo de la homaro.

Foje ŝi renkontis fragmenton de filmo pri milito. Fungo de akvo kaj vaporo pro nuklea eksplodo staris super oceano en supernuba alto, super montetoj kaj palmaj boskoj de kruta bordo. Kelkaj ŝipoj estis renversitaj kaj disĵetitaj. El surborda fortikaĵo du homoj observis la okazaĵojn. Iom maljunaj kaj diketaj, ili havis samajn kaskedojn kun oraj simboloj — evidente, ili estis komandantoj.

Iliaj vizaĝoj, prilumitaj per flagro de la mara incendio, sulkigitaj per faltoj, kun ŝvelintaj palpebroj de lacaj okuloj, ne esprimis timon, sed nur koncentritan atenton. Ambaŭ havis grandajn vizaĝtrajtojn, pezajn makzelojn kaj saman certecon pri bona rezulto de la titana batalo…

Rodis rememoris, kiel tiam, rigardante en nigran nokton tra la diafana muro, ŝi pensis pri oceano da kuraĝo, kiun bezonis la teranoj, por elirigi sin el sovaĝeco, kaj por transformi sian planedon en helan, florantan ĝardenon.

Naŭdek miliardoj da homoj pasis sub la falĉilo de la tempo, komencinte de ŝanceliĝemaj pajlobudoj sur arbaj branĉoj aŭ de mallarĝaj fendoj en rokoj, ĝis kiam kun la venko de racio kaj scio, kun la veno de la tutplaneda komunisma socio finiĝis la nokto de malfeliĉoj, delonge akompaninta la homaron. Terura prezo!