Выбрать главу

Sed nun la fiera virino estis afekciita kaj, honeste konfesante, timigita per kunpuŝiĝo kun la realo de la universo, timigita ne malpli, ol iam timis ŝiaj fratinoj, delonge forpasintaj de sur la planedo. Timo antaŭ la realo, kondukanta al fuĝo el ĝi, al kreado de iluzioj kaj misformado de la realo, ĉiam regis homojn, ne harditajn ekde la infaneco por lukto kontraŭ naturfortoj. Eĉ nun ŝi, plena je sano, speciale trejnita psike, tremas antaŭ la fundamentaj strukturoj de la reala mondo… Sed estas firmaj kaj neobeemaj la vizaĝoj de ŝiaj kunbatalantoj kontraŭ la fortoj de la kontraŭmondo, antaŭ kiu ne nur homo, sed eĉ tuta galaksio estas polvero, senspure malaperanta en malamika mallumo de Tamas — la kontraŭtempo kaj la kontraŭspaco…

Faj Rodis rigardis al la tri sidantaj antaŭ ŝi sentimaj pilotoj de la ŝipo kaj demandis sin: kie estas la limo kaj ĉu ĝi ekzistas? Kun la invento de SRR venis la Erao de Kuniĝintaj Manoj, kaj kio venos post ĝi estonte? Ĉu erao de kuniĝo de Ŝakti kaj Tamas? Ĉu ekvilibriĝo de la radikoj de la dupolusa universo? Sed kiel eviti izoliĝon, senstrukturecon, anihilacion? Eĉ malklaraj divenoj pri tio estas super ŝiaj fortoj.

Kaj subite la kristala kolono estingiĝis, nova sono, simila al akordo de basa kordo, tremigis la plankon de la kajuto. Faj Rodis instinkte komprenis, ke «Malhela Flamo» atingis la celon, pli ĝuste — la elirpunkton. Io denove okazis kun ŝia korpo. Ĉu falo aŭ ekflugo? Ĉu distiro aŭ kunpremo? Faj Rodis ne povis kompreni. Malaperis ĉiuj ordinaraj sentoj. Ŝi kvazaŭ naĝis en senpezeco, sentante nek varmon, nek malvarmon, nek supron, nek malsupron, nek lumon, nek mallumon. Perdinte ĉiujn orientilojn, la cerbo rezignis percepti ion ajn. Unutonaj pensoj ekturniĝis ronde, atingante unu la alian en senfina vico da ripetoj. Ŝi sentis nek timon, nek ĝojon, ne komprenis sian staton, similan al vivo, jam naskiĝinta kaj ankoraŭ sensenca, kiel antaŭ miliardoj da jaroj. Sed nekonataĵo jam penetris en rondkurantajn pensojn, disŝiris ilian fermitan ĉenon. La konscio denove malfermis sin al la ekstera mondo. Reveninte el neekzistado… Ne, tiun staton ne eblis tiel nomi. Rodis estis, sed ne ekzistis, aŭ, pli ĝuste, ekzistis, sed ne estis.

Ŝi ekvidis luksan orejon de stelaj lumoj. Nur la zonoj kaj la globoj da brulanta materio nun foriris en la malsupron de la maldekstraj ekranoj. Antaŭe, dekstre, en kosma nigro, sinistre lumis konstelacio de Kvin Ruĝaj Sunoj, kaj flanke — ankoraŭ du proksimaj palaj steloj.

Grif Rift levis sin, glatigis la vizaĝon per la manoj, kvazaŭ forlavante lacon. Div Simbel estis manipulanta per ciferaj diskoj sur la regpanelo. La stelŝipo tremeris kelkfoje, kiel trankviliĝanta besto, kaj kvietiĝis. Ĝojo, nedifinita kaj profunda, varmigis Faj-on Rodis. Tiel homo, vaginta en pereiga subteraĵo, eliras al la blua ĉielo, al la varma suno, al viva odoro de herboj kaj arbaro. Ŝi ridetis al ĉiuj: al Grif Rift, al Ĉedi, al ambaŭ astronavigaciistoj, irintaj preter la regpaneloj al la lifto en la komputejon. Antaŭ la ovala pordo de ie aperis Gen Atal. Li movis verdan stangeton, kaj la peza pordo derampis dekstren. La inĝeniero de kirasa defendo aliris al Ĉedi samtempe kun Grif Rift.

— Ĉio! — diris Rift. — Nun laboru la astronavigaciistoj. Baldaŭ ili diros al ni, kiom malproksime de la celo ni eliris. Kion vi pensas, Div?

La inĝeniero-piloto almontris la palan astron kun diametro je kvar-kvin centimetroj, duone kovritan per kadro de la ekrano kaj antaŭe ne rimarkitan de Faj Rodis.

— Se tio estas la suno de Tormans kaj ĝi egalas al la nia, do ĝi distancas nur je tricent-kvarcent milionoj da kilometroj. Tio estas bagateloj.

— Kaj se ne ĝi? Se iu el tiu kvinopo? — demandis Sol Sain.

— Tiam ni devos longe vojaĝi… aŭ denove eniri en la nul-spacon, sed jam sen la reto, anticipe preparita sur la Tero. Tiam estos malfacile, sed mi fidas kaj al la kalkuloj de la Tero, kaj al niaj astronavigaciistoj. Ili jam pluran fojon kondukas SRR-on, — trankvile diris Div Simbel.

Ĉedi Daan singarde mallevis la piedojn sur la elastan plankon.

— Kiel vi fartas, Ĉedi? — zorgeme demandis Grif Rift. — Eble, mi voku Eviza-n? Ja ni riskis, submetante vin al tia travivaĵo. Mi esperis je bona trejniteco de tuta nia ŝipanaro.

— Kaj vi ne eraris, — rektiĝis Ĉedi, per ĉiuj fortoj penante venki malfortecon de la kruroj kaj flagradon antaŭ la okuloj.

La tri kondukantoj de la stelŝipo aprobe interrigardis. Ŝi respondas tiel, kvazaŭ perdi konscion dufoje dum mallonga tempo estis por ŝi ordinara afero. Ĉedi ekvidis fajreron de ridemo en la malhelaj okuloj de Sol Sain.

— Kial vi ne zorgas pri Faj Rodis? Ankaŭ ŝi unuafoje trafis en la nul-spacon.

— Pri Faj Rodis neniu maltrankvilis, — Grif Rift mallaŭtigis la voĉon, — ŝi ne nur okupiĝis pri elfosadoj en malproksimaj planedoj, sed ankaŭ trairis ĉiujn dek ŝtupojn de infereco.

— Por kio? — miregis Ĉedi Daan.

— Historiistoj faras tion, por pli profunde kompreni sentojn de homoj de fora pasinteco.

Ĉedi rozkoloriĝis pro alfluo de miksitaj sentoj. Duafoje en la malvasta mondeto ŝi subtaksis homon. Definitive, oni ne rajtas opinii sin sociologo antaŭ kvindekjara aĝo. Estas bone, ke komputa lingvistiko estas la tereno, en kiu ŝi povas kredi je si. Kiom da pluaj surprizoj alportos al ŝi plua laboro kun la ekspediciaj kamaradoj? Ŝi iris en sian kajuton, oblikve rigardetinte al Faj Rodis. Apogiĝinte al fotela dorso, tiu rigardis al malica flagrado de la konstelacio de Ruĝaj Sunoj. Ĉedi subite rememoris pentraĵon de unu el artaj ekspozicioj. Senĝoja pejzaĝo: vicoj de brunaj ŝtonoj, kovritaj per mucilago kaj per serpentumaj strioj de kote brunaj vegetaĵoj — longaj, sterniĝantaj viloj, similaj al algoj. Malalta nuba ĉielo estis apogita, kiel per kolonoj, per vicoj de ruĝe rustaj aĵuraj turoj. Sur traboj de la plej proksimaj enigmaj konstruaĵoj pendis samaj brunaj viloj, deflankigitaj per persista vento. Antaŭe, sur la unua plano, estis pentrita virino en komplika skafandro. Supra parto de la skafandra helmo, levita kiel viziero de antikvaj kavaliroj, malkovris parton de la vizaĝo. Laŭ karakterizaj konturoj de la frunto, la nazradiko, la brovoj kaj la okuloj Ĉedi nun senerare rekonis Faj-on Rodis, kvankam la nazo, la buŝo kaj la mentono kaŝiĝis en komplika spiraparato. Jes, sendube, ŝi estis tie, sur humidaj planedoj de infraruĝaj sunoj! Kaj sekve, la mallonga, antaŭlasta salto de «Noogen» okazis kun partopreno de Faj Rodis. Kaj ŝi silentis, por ke Ĉedi kaj ŝiaj kamaradoj, ne estintaj en la nul-spaco, ne sentu sin malspertaj novuloj antaŭ ŝi.

Ĉedi ne sciis ankoraŭ multon. Tamen, ankaŭ Faj Rodis mem ne suspektis, ke ĝuste en tiu ĉi momento en antaŭkaŭkaza montaro ĉe giganta teleskopo sidis la aŭtoro de la pentraĵo, fama astronomo. Vigligante sin per sendormigaj piloloj, li deĵoris dum tria nokto. Antaŭ li, milionobligitaj, flagris sur ekrano ruĝaj punktoj de la stela kvinopo en la konstelacio Linko. Ie tie, eble apud tiu mizera ruĝa lumeto super la stelaro, je miloj da lumjaroj, devas eliĝi «Malhela Flamo». Sur ĝi estas la neforgesebla Faj Rodis, kies ŝanĝiĝeman aspekton povos forŝiri el lia memoro nur la morto…

Ĝuste en tiu ĉi momento en la sferoido de la pilota kajuto Faj Rodis kaj Grif Rift same rigardis al la ruĝa stelo. La inĝeniero-piloto ĝuste divenis — la malhela astro, ŝajninta eta disko sur la ekrano, estis la suno de Tormans.

Vir Norin kaj Menta Kor jam kalkulis la distancon — tricent okdek milionojn da kilometroj devis trairi la stelŝipo per ordinaraj anamezonaj motoroj. Se la stelŝipo ne estus plene bremsita, sed irus almenaŭ kun tiel nomata «alira rapido» je 0.1L, do ĝi povus atingi Tormans-on precize post tri horoj kaj duono. Sed akcelado kaj poste bremsado de «Malhela Flamo» postulis ankoraŭ tridek horojn.

Venke eksonis signaloj, pelintaj la homojn en la amortizajn kajutojn de la magnetaj ŝaktoj.

«Malhela Flamo» salte ekkuris laŭ la nova kurso. Jam antaŭ apero de SRR ordinaraj stelŝipoj, ekipitaj per magnetaj estingiloj de inercio, ricevis ŝercnomon «stelaj kanguruoj» ĝuste pro tiu kapablo de nekredeble rapida akceliĝo.

Div Simbel kaj Sol Sain agordis la aŭtomatojn de regado de la ŝipo, por trairi akceladon, flugon kaj bremsadon en unu ciklo. La tuta ŝipanaro, metita en hipnotan dormon, mildigantan maloportunaĵojn, restis en la amortizaj kajutoj. Neniu sur la ŝipo, krom robotoj, farantaj filmadon kaj registradon, povis observi, kiel kreskas la ruĝa suno, ŝanĝante la koloron al la pli kaj pli ruĝa. Komence ĝi kreskis malrapide, poste ĝi komencis proksimiĝi kun minaca rapido, verŝante sur la stelŝipon tutan sian fajran forton. Atinginte diametron je preskaŭ du metroj, ĝi aspektis ne plata disko, sed globo en larĝa lumanta mantelo. Ĝi malproksimiĝis same rapide, tuj kiam la ŝipo preteris ĝin, kaj egaliĝis al la Suno, vidata el la Tero.

La stelŝipo finis la iradon laŭ preciza kurbo. Ĝia rapido malaltiĝis al la difinita minimumo. En la aparta kajuteto, kie dormis Div Simbel kaj Vir Norin, ekfunkciis vekaj aparatoj, kiuj vekus la deĵorantojn ankaŭ okaze de ajna misfunkcio de la DES. Baldaŭ ĉiuj dek tri homoj kunvenis en la pilota sferoido, rigardante al la proksimiĝanta planedo. La dua de sia suno kaj multe pli proksima al ĝi, ol la Tero al la Suno, ĝi same havis nur unu malproksiman sateliton, rivoluantan en la ekvatora ebeno. La astronaŭtoj bone konis la puran laruzon de la gepatra planedo, kiu iĝadis pli hela kaj ĝoja dum alproksimiĝo al ĝi. Sed Tormans montriĝis intense blua, kaj tie, kie densaĵoj de nuba kovrilo reflektis kaj malpli forte difuzis radiojn de la ruĝa suno, — violkolora. En la intenseco de la koloro de la planedo estis nuanco de malgastemo. Homoj pli nervozaj, ol la ŝipanoj, eble, vidus en la aspekto de Tormans ion malbonaŭguran.