Выбрать главу

La malhelblua globo pendis en la nigra ĉielo, kaj sub ĝi, apenaŭ rimarkebla, naĝis la cindra disko de la satelito.

— Tamen Tormans, probable, estis la tria planedo, — laŭte diris Tor Lik. — La unua delonge falis sur sian sunon, kiel tio okazos kun nia Merkuro. Tiu ĉi stelo estas pli aĝa… — La astrofizikisto eksilentis, rigardante al la akcepta ekrano de antaŭaj lokaliziloj, trastrekita per arko de punktolinio.

Grif Rift ĵetiĝis al la regpanelo, sed Olla Dez antaŭis lin kaj ŝaltis la komunikadon. En longa fenestro sub la lokalizilo ekkuris mallongaj vertikalaj streketoj, kaj la tradukilo ekkantis du notojn — re kaj sol, ripetante ilin seninterrompe.

— La lingvo de la Ringo! — ekkriis Grif Rift.

Olla Dez ŝanĝis reĝimon de la tradukilo. Tuj en la fenestro ekkuris ciferoj: 02, 02, 02, 02… — la galaksia voksignalo de stacioj de la Granda Ringo. Oni vokis la stelŝipon!

Iaj nekredeble sentivaj lokaliziloj trovis alproksimiĝon de «Malhela Flamo» kaj nun alparolis al ĝi en la lingvo, komuna por milionoj da planedoj de la galaksio kaj de ekstergalaksiaj stelamasoj, unuiĝintaj en la gigantan union de la Granda Ringo. Eĉ la galaksio M-31, aŭ la nebulozo de Andromedo, nun helpe de stelŝipoj de rekta radio aldonas kolosan potencon de sia kolektiva racio, de sia Ringo, al la nia, kaj tio estas nur la komenco de la nova erao EKM. Tiu konvencia lingvo, deĉifrita de filo de la Tero, neforgesebla Kam Amat, estis tuj sononta en ordinaraj signoj el la planedo Tormans!

Sed tiuokaze kiel malĝustaj estis la teraj imagoj pri ĝi! Se la tormansanoj membras en la Ringo, scias ĝian lingvon kaj komunikiĝas kun fratoj laŭ racio, do ekzistas nenia planedo de turmentoj. Tio estas mito, eraro, kaŭzita de hazarda nekompreno. Probable, la pensomaniero de la cefeanoj tro diferencis de tiu de la loĝantoj de la konstelacio Drako, sendintaj SRR-on en la dudek sesan segmenton de la oka sektoro, kaj tion ne povis kontroli la stacio de la Granda Ringo, transsendinta la mesaĝon al la Tero!

Al Ĉedi Daan ŝajnis, ke en la stelŝipo ekblovis vigliga vento de la fora Tero. Anstataŭ frapi pordon de malgastema, eble malamika planedo, ili venas kiel invititoj, kiel egaluloj al egaluloj. Ĉio estos komprenebla por la tormansanoj, kaj vanas antaŭtimoj ofendi aŭ esti ofenditaj per malfido aŭ timo.

La kamaradoj de Ĉedi dividis ŝian ĝojon. Nur en la akra vizaĝo de Olla Dez por momento aperis elreviĝo. Pro nekonsciita deziro imiti Faj-on Rodis Ĉedi Daan antaŭ ĉio rigardis al ŝi, kaptinte ĵetitan al Grif Rift rigardon de gaja faciliĝo, preskaŭ jubilo. Faj Rodis iomete kliniĝis malantaŭen, por ne forturniĝi de la ekranoj, kaj donis al Grif Rift la manon per tia gesto, ke Ĉedi estis ravita… Ŝi ankoraŭ neniam rigardis al la estrino de la ekspedicio kiel al virino, speciale apud tiaj brilaj reprezentantinoj de sia sekso, kiel Olla Dez kaj Eviza Tanet. Kaj nun en Rodis kvazaŭ unuiĝis kareso de patrino, bonkoreco de kuracisto kaj ĝojo konscii sin bela.

La kurado de ciferaj signaloj sur la ekrano de la ricevilo daŭris dum necesa tempo. Poste aperis vico de aliaj signoj. Rigida, malforte modulita voĉo, per kiu parolis kompaktaj tradukiloj sur ŝipoj, malrapide diris: «Al ĉiuj, al ĉiuj, al ĉiuj. Aŭdu vojan mesaĝon…»

Ĉedi malvarmiĝis kaj senhelpe retrorigardis. Faj Rodis fulmorapide kliniĝis al la ricevilo, kaj Grif Rift kunpremis en pugnon la manon, kiu ĵus tenis la fingrojn de la jubila Rodis. «Aŭdu vojan mesaĝon de ekspedicio el la planedo, — la maŝino kvazaŭ misglutis, aŭdiginte kelkajn malklarajn sonojn, kaj daŭrigis same vigle kaj senpasie: — Ni instalis orientilon de galaksiaj koordinatoj kaj avertilon sur neloĝata satelito de loĝata planedo. Aŭdu unue la averton: 02, 02, 02, 02, — aŭdu la averton».

— Ho-o! — suspiris iu kun tuta amareco de elreviĝo, kiam la maŝino eksilentis por sekundo.

«Averto por oksigena vivo. Ne alteriĝu. Sur la planedo loĝas homoida civilizo de granda denseco, ITA (indico de teĥnika alto) ĉirkaŭ 36, ne apartenanta al la GR. Al peto akcepti la stelŝipon, sendita en ilia lingvo, ili respondis per tuja rifuzo. Ili ne deziras vizitantojn. Ne alteriĝu sur la planedon».

La maŝino faris duan paŭzon, kaj en la fenestro ekrulumis signoj kaj ciferoj, nenecesaj por la teranoj, jam sciintaj la koordinatojn. La homoj staris en silento, ĝis denove ripetiĝis la notoj kaj ciferoj de la galaksia voksignalo.

— Ĉio klaras! — Olla Dez malŝaltis la ricevilon.

— Jes, — malgaje diris la astronavigaciisto, — bomba stacio sur la satelito. Bone funkcias dum tri jarcentoj. La cefeanoj estis bravuloj!

— Entute, sen ili… — komencis Olla Dez.

— Ni ne estus ĉi tie, — respondis Sol Sain, seke ekridinte pro la travivita streĉo.

La homoj ekmoviĝis kaj ekparolis, penante kaŝi de aliaj sian elreviĝon.

— Mi petas atenton, — ĉesigis la parolojn Grif Rift kaj turnis sin al Faj Rodis: — Kia estas la plano?

— Kiel antaŭe, sen ŝanĝoj, — respondis ŝi, denove transformiĝinte en la antaŭan, trankvilan kaj firman Rodis.

— Ĉu ni plu devas aliri al la satelito, — demandis Grif Rift, — nun, kiam la mesaĝo de la cefeanoj konfirmas ĝian neloĝatecon?

— Tamen necesas. Ni kun nia sperto povos vidi tion, kion povis ne kompreni kaj, sekve, ne rimarki la cefeanoj. Eble, sur la satelito restis konstruaĵoj de antaŭa civilizo de Tormans, nur poste ruiniĝinta. Sur la planedo povis ekzisti pli antikva civilizo, mortinta aŭ ekstermita de la modernaj loĝantoj de Tormans, se ili estas fremduloj…

Grif Rift kapjesis, senvorte konsentante.

«Malhela Flamo» malrapide proksimiĝis al la satelito, kaj, egaliginte sian orbitan rapidon kun la ĝia, komencis ĉirkaŭflugi la senvivan globon kun diametro ĉirkaŭ sescent kilometroj, kiel Mimaso de Saturno. Fortaj stereoteleskopoj palpis la grizan supraĵon, iuloke trastrekitan per rektaj fendoj de kavoj kaj de malaltaj montoj. Ĵus filmitaj bildoj tuj estis pligrandigataj sufiĉe por vidi apartajn ŝtonojn. Kruca ĉirkaŭflugo ne donis eĉ plej etan pruvon, ke sur la satelito iam loĝis racihavaj estaĵoj. Estis trovita eĉ la bomba stacio de la cefeanoj, komforte kuŝinta en duoncirko, entranĉiĝinta en krutan deklivon de vezikeca hela lafo. En tiun ĉi oportunan lokon, defenditan kontraŭ meteoritoj, dum la dua rivoluo falis bomba stacio de «Malhela Flamo», mesaĝanta en la lingvo de la Ringo, ke SRR de la Tero venis ĉi tien kun speciala misio kaj alteriĝos sur la planedon. Plua funkciado de la stacio post kvin jaroj de la faligo signifas pereon de la stelŝipo, pri kio la planedo ST 3388+04VF (la Tero) petis informi laŭ la Ringo ĉe unua eblo.

— Ni ne forgesu ĝin malŝalti, kiam revenos, — zorgeme diris Div Simbel, — tielaĵoj okazis pro ĝojo, kiam oni saviĝis el danĝeraj planedoj.

— La nia havas sekurigilon, — respondis Sol Sain, — ĉi tie estas ekstra cirkvito. Kiam ni malproksimiĝos de Tormans kaj ĝia satelito, la stacio hurlos, ĝis ni ĝin malŝaltos.

— Do ĉio estas preta! Estas tempo iri al Tormans, — diris, oscedinte, la inĝeniero-piloto.

— Ni havos tempon por ripozo. Faj Rodis avertis, ke ni alvenu al la planedo kiel eble plej malrapide, de la taga flanko, ne uzante lokalizilojn kaj sen signaloj.

— Ni ŝteliras, kiel antikvaj ĉasistoj al besto, — malkontente subridis Sol Sain.

— Ĉu al vi ne plaĉas? — miris Div Simbel.

— En tio estas io malbona — kaŝiĝi, aliri sekrete!

— Faj Rodis diris pri neceso ne maltrankviligi la loĝantojn de Tormans. Se ili malamikemas al kosmaj gastoj, do alveno de «Malhela Flamo» kaŭzos indignon, kaj ni devos dum unu aŭ du monatoj turniĝi sur orbito ĉirkaŭ la planedo, dum ni lernos la lingvon kaj konatiĝos kun la moroj. Se ili ekscios pri la stelŝipo, fluganta super ilia planedo, do nun ni eĉ ne povos klarigi, por kio ni estas ĉi tie!

— Sed la cefeanoj ja klarigis!

— Probable, lerninte unu aŭ du frazojn. Kaj ricevis rifuzon. Kaj ni ne devas ĝin ricevi — tro longa estis la vojo, kaj Tormans estas nia celo, sed ne pretere rimarkita planedo, — diris Div Simbel.

— Sed ĉu ne similas tio al malmodesta subrigardado el post angulo? — ne cedis Sol Sain. — Metodoj, konvenaj por antikvaj homoj, sed ne por la supera formo de socio… Kaj jen nia sociologo! Kion vi opinias, Ĉedi? — La inĝeniero de komputiloj rerakontis la konversacion.

Ĉedi ekpensis, poste decideme deklaris:

— Estus malinde je la homoj de la Tero kaj je nia erao, se ni venus, subrigardus kaj kaŝe revenus malantaŭen. Ni farus nenian malutilon, sed tio… rigardi en ĉambron de homo, kiam li nenion suspektas… Ni klarigos — kiam malleviĝos sur la planedon, kaj ili komprenos.

— Sed se ne komprenos kaj ne akceptos? — persistis Sol Sain, mokeme mallarĝigante la okulojn.

— Mi ne scias, kiel mi decidus. Mi konsentas kun Rodis.

— Ankaŭ mi pensas same, — diris la inĝeniero-piloto. — Des pli, ke vi ambaŭ preteratentas gravan detalon. El granda alto, sur kiu ni povas stabile rivolui, ni vidos nur la plej ĝeneralajn detalojn de la planeda vivo. Kaj povos kapti nur tiujn elsendojn, kiuj estas destinitaj por la tuta planedo. Alivorte, ni vidos kaj aŭdos nur la malfermitan socian vivon. Ni bezonas nenion kroman por kompreno de iliaj lingvo kaj kondutnormoj.

— Prave, Div! Mi ne tuj komprenis tiun simplan aferon. Kion vi diros, Sol?

La inĝeniero de komputiloj disigis la manojn, konsentante.

— Kaj ankoraŭ unu afero, — daŭrigis Div Simbel. — Ili ne havas altajn sputnikojn, kaj ni nenion rompos en ilia komunikado.

— Kaj eble, ili tute ne havas sputnikojn, nek altajn, nek malaltajn? — demandis Sol Sain.