Ĉedi nur pli dense kunpremis la lipojn kaj forturniĝis al granda mapo de Tormans, pendigita super la enirejo de la ronda halo.
— Ĉedi, al mi ĵus venis en la kapon, — vokis ŝin Eviza Tanet, — vin ofendis la komedio, ludita de Faj Rodis kaj Olla Dez. Sed ĉu vi ne pensas, ke la intenco kuniĝi kun la popolo de Jan-Jaĥ, ŝajnigante sin junulino de Tormans, same enhavas elementon de trompo? Rigardi per fremdaj okuloj al tio, kion oni malfermis al vi, kiel al natura tormansanino — ĉu tio ne estas subrigardado?
— Mi… jes… ne, mi imagis tion de alia flanko. Simple iĝi pli proksima al ili, vivante saman vivon, spertante samajn malfacilaĵojn kaj ĝojojn, malfeliĉojn kaj danĝerojn!
— Sed havante eblon ĉiumomente reveni al la siaj? Havante potencon de homo de la EKM? Kaj feliĉon reveni en la belan mondon de la Tero? — ofensivis Eviza.
Ĉedi turniĝis al Rodis laŭ la malnova kutimo taksi reagon de sia idealo, sed la verdaj okuloj de Rodis rigardis al ŝi serioze kaj nepenetreble.
— Ĉi tie estas dueco, — komencis Ĉedi, — kaj mi pensis pri la pli grava.
— Por kiu? — Eviza estis senkompata, kiel esploristo.
— Por ni. Kaj al ili, — Ĉedi almontris la mapon de Tormans, — ne estas ia malutilo. Ja ni faras tion, por ne erari, por scii, kiel kaj per kio helpi.
— Antaŭe necesas ekscii, ĉu indas! — diris Grif Rift. — Povas esti…
Blindiga eksplodo de rufa fajro ekbrilis malantaŭ la fenestro de rekta observado. La stelŝipo tremeris. Gen Atal momente malaperis en la lifto, kaj Grif Rift kaj Div Simbel ĵetiĝis al rezervaj pilotaj regpaneloj.
Ankoraŭ unu eksplodo, ankoraŭ unu facila tremo de la korpo de «Malhela Flamo». Ŝaltitaj sonriceviloj alportis teruran bruegon, superintan la monotonan hurladon de la dissekcata atmosfero.
La homoj ekkuris al la ekstremokazaj laborlokoj kaj rigidiĝis ĉe aparatoj, ankoraŭ ne komprenante la okazintaĵon. La stelŝipo plu flugis tra mallumo super la nokta flanko de la planedo. Ĝis la taglimo restis ne pli ol duonhoro. Ektintis arĝentaj sonoriletoj de signalo «ne estas danĝero». Rift kaj Simbel malleviĝis el la pilota kajuto, kaj Gen Atal — el la kajuto de kirasa defendo.
— Kio estis tio? Ĉu atako? — renkontis ilin Faj Rodis.
— Evidente, — morne kapjesis Grif Rift. — Probable, oni pafis per raketoj. Antaŭvidinte tian eblon, mi kaj Gen Atal tenis ŝaltita la eksteran reflektan kampon, kvankam ĝi kaŭzas teruran bruon en atmosfero. La stelŝipo ne ricevis eĉ etan difekton. Kiel ni respondos?
— Neniel! — firme diris Faj Rodis. — Ni ŝajnigu, ke ni nenion rimarkis. Ili scias laŭ la eksplodoj, ke trafis ambaŭfoje, kaj konvinkiĝos pri plena nerompebleco de nia ŝipo. Mi estas certa, ke aliaj provoj ne okazos.
— Ŝajne, vi pravas, — konsentis Grif Rift, — sed la kampon ni lasos — prefere ĝi hurlu, ol ni ĉiuj risku pro malkuraĝa perfidemo.
— Nun mi eĉ plie estas por skafandroj, — diris Eviza.
— Kaj kun helmoj, — subtenis Rift.
— Helmoj ne necesas, — kontraŭis Faj Rodis. — Tiuokaze ne estos kontakto kun loĝantoj de la planedo kaj nia misio donos nulan utilon. Tiun riskon ni devas akcepti.
— Helmoj apenaŭ estos fidinda defendo, — kuntiris la belegajn ŝultrojn Eviza Tanet.
Atakoj kontraŭ la stelŝipo ne ripetiĝis. «Malhela Flamo» transiris sur altan orbiton kaj malŝaltis la motorojn. Sur la ŝipo oni eĉ por minuto ne ĉesis prepariĝi al elŝipiĝo. Biologiaj filtriloj plej skrupule estis alĝustigataj por nazoj, buŝoj kaj oreloj de la sep elŝipiĝontoj. Personaj akompanaj robotoj SDP estis agordataj al individuaj biokurentoj. La nomo SDP, tio estas «servisto, defendisto, portisto» difinis la celon de la maŝino. Plej multan zorgon, kiel ĉiam, postulis skafandroj. Ilin produktis speciala instituto el maldikegaj tavoloj de molekule rekonstruita metalo, izolita per subaĵo, ne iritanta haŭton. Malgraŭ nekredebla — por eĉ antaŭnelonga teĥniko — firmeco kaj termika nepenetreblo, diko de skafandro konsistigis onojn de milimetro, kaj ĝi ekstere ne diferencis de maldikega gimnastika vesto kun alta kolumo, strikte kovranta tutan korpon. Homo, vestita per tia vesto, similis al metala statuo, sed malrigida, viva kaj varma.
Elektante kolorojn de la skafandroj, Olla Dez penis prezenti ĉiun elŝipiĝonton, speciale virinojn, plej efekte.
Faj Rodis, ne meditante, elektis la nigran kun blua nuanco, kiu tre konvenis al ŝiaj nigraj haroj, la firmaj trajtoj de la vizaĝo kaj la verdaj okuloj. Eviza petis doni al la metalo arĝente-verdan koloron de salika folio. Ŝi decidis ne ŝanĝi la malhelrufan koloron de siaj haroj kaj de la topazaj katecaj okuloj. Nigra zono kaj nigra bordero de la kolumo eĉ pli akre substrekis la flamon de ŝiaj haroj.
Ĉedi Daan elektis la cindre-palbluan, kun profunda nuanco de la tera ĉielo kaj kun arĝenta bordero, kaj Tivisa sen hezitoj prenis la malhel-grenatan, kun rozkolora zono, harmonianta kun ŝia oliva haŭto kaj la mornetaj brunaj okuloj.
La viroj intencis surmeti samajn grizajn skafandrojn, sed, obeante al insistoj de la virinoj, elektis por si metalajn kirasojn de pli belaj kolorkombinoj.
Faj Rodis penseme rigardis al la vizaĝoj de la kunvojaĝantoj. Ili aspektis palaj kompare kun malhelhaŭtaj loĝantoj de la planedo Jan-Jaĥ, kaj ŝi konsilis al ĉiuj gluti pilolojn de sunbruno.
— Eble, ni ŝanĝu ankaŭ koloron de okuloj, faru ilin nepenetreble nigraj, kiel ĉe tormansanoj? — demandis Eviza.
— Ne, por kio? — kontraŭis Rodis. — Ili estu tiaj, kiaj estas. Sed ni faru ilin pli brilaj. Ĉu tio eblas, Eviza? Antaŭ kelkaj jaroj en modo estis «stelaj» okuloj.
— Kondiĉe, se mi havos kvar tagojn por serio de ĥemiaj stimuloj!
— Kvar tagojn vi havos, faru al ni ĉiuj radiajn okulojn, similajn al steloj, kaj oni rimarku teranon demalproksime, en ajna homamaso!
— Estas interese, kian okulojn pleje ŝatis niaj foraj prauloj en tempoj, kiam oni ankoraŭ ne scipovis laŭplaĉe ŝanĝi ilian koloron? — diris Olla Dez. — Faj scias, ekzemple, la gustojn de la EDM.
— Se mi parolu pri gustoj de tiu erao, do ili estis tre ŝanĝiĝemaj, malklaraj kaj senbazaj. Sed ial tiutempe belon oni postulis precipe de virinoj. Literaturaj verkoj, fotoj, filmoj listigas virinajn belaĵojn kaj preskaŭ ne parolas pri la viraj.
— Ĉu niaj malproksimaj fratinoj estis tiaj hontinde sengustaj? — indignis Olla. — Jen heredaĵo de miljaroj da milita patriarkeco!
— Jen abundo de tiom interesantaj vin regantoj, — ridetis Rodis, — sed ni revenu al la okuloj. Sur la unua loko estis miaj — pure verdaj okuloj, kaj tio estas tute natura laŭ biologiaj leĝoj de sano kaj forto.
— Kaj kiu el ni estas sur la dua loko?
— Ĉedi. Malhele bluaj aŭ violkoloraj. Poste descende iris grizaj, poste brunaj kaj helbluaj. Tre raraj, kaj tial alte taksataj, estis topazaj okuloj, kiel ĉe Eviza, aŭ oraj, kiel ĉe Olla, sed ilin oni opiniis malbonaŭguraj, ĉar ili similis al okuloj de rabobestoj: katoj, tigroj, agloj.
— Kaj ĉu por viroj estis ia kriterio? — demadis Eviza.
— Verdajn okulojn ili, ŝajne, ne havis, kaj, se juĝi laŭ literaturo, ankaŭ malhelbluajn, — kuntiris la ŝultrojn Rodis. — Plej ofte menciiĝas grizaj, kiel ŝtalo, aŭ bluaj, kiel glacio, — signo de fortaj, volaj homoj, veraj viroj, subigantaj al si aliulojn, ĉiam pretaj uzi pugnojn aŭ armilon.
— Laŭ tiu signo oni devas timi Grif Rift-on kaj Vir Norin-on, — ekridis Eviza.
— Sed se Grif Rift vere estas estro, do Vir Norin estas tro milda, eĉ por viro de la EKM, — kontraŭis Olla Dez.
— Okuloj estas bela afero, tamen ni devos surmeti tiun metalon, — suspiris Eviza Tanet, — kaj por longe forgesi la senton de propra haŭto, — kaj ŝi movis la manplaton laŭ la ŝultro kaj la nuda brako per ĉiama gesto de homo, ekde infaneco instruita atente prizorgi sian korpon.
— Ni komencu. Kiu asistos — ĉu vi, Olla kaj Neja?
— Sen Neja ne eblas, — respondis Olla Dez.
— Do voku ŝin, — kaj Faj Rodis la unua paŝis trans la sojlon en la kameron de biologia kontrolo.
La procezo de vestiĝo estis longa kaj malagrabla. Pasis nemalmulta tempo, ĝis ĉiuj sep kunvenis en la ronda halo. Ĉedi Daan ankoraŭ neniam surmetis skafandron kaj devis iom post iom kutimiĝi al la sento de duobla haŭto. Ŝi ne povis deŝiri la okulojn for de Faj Rodis — tiugrade ŝi ŝajnis la enkorpiĝo de la belo de forta virina korpo en la nigra kiraso, kontrastiganta palecon de ŝia vizaĝo kaj diafanecon de la verdaj okuloj.
Sur ĉies zono estis alkroĉita ovala skatoleto por detruo de produktoj de metabolo, sur la ŝultroj briletis strietoj de filma aparataro kaj triangulaj speguletoj de ĉirkaŭa vido. Sur la dekstraj brakoj estis surmetitaj duaj signalaj braceletoj — por komunikado kun la ŝipo tra personaj robotoj, kaj en la kavetoj inter la klavikloj estis metitaj cilindroj de aera blovado. De tempo al tempo inter la korpo kaj la skafandro de la ŝultroj ĝis la piedoj trakuradis aera ondo, farante agrablan senton de facila masaĝo. La aero eliradis tra klapoj sur la kalkanoj, kaj de ekstere ŝajnis, kvazaŭ sur metala korpo ruliĝas potencaj muskoloj.
Faj Rodis ĉirkaŭrigardis la kamaradojn, tiel strange malproksimiĝintajn kaj neatingeblajn en malvarma brilo de strikta metalo…
— Kaj ĉu vi intencas en tia aspekto renkontiĝi kun tormansanoj? — aŭdiĝis malantaŭe la voĉo de Grif Rift.
Rodis subite komprenis, kio maltrankviligis ŝin.
— Neniuokaze! — turniĝis ŝi al Rift. — Ni, virinoj, surmetos ordinarajn mallongajn jupetojn de tropika zono, supre — pelerinetojn.
— Eble, pli bonus ĉemizoj, kiajn portas tormansaninoj? — demandis Tivisa, kiun ĝenis ekstera malfermiteco de la skafandro.