— Kalkulu al la plej malbona.
— Tiuokaze maksimume — por ok horoj.
Grif Rift konsultis la mapon de Tormans.
— Nia diskavio traflugos tiujn sep mil kilometrojn dum kvin horoj. Rapida raketo venus post horo, sed ĉe nesufiĉa scio de fiziko de la planedo ĝin ne eblas celigi kun necesa precizo. Eble, vi trabatiĝu ekster la urbon?
— Ne. Mi timas, ke sen viktimoj tio ne eblas.
— Vi pravas, Tor. Tial ne necesas sendi eĉ la diskavion. La tormansanoj mem solvu la problemon. Iliaj avioj flugos ĝis Kin-Nan-Te same ne pli ol kvin-ses horojn. Mi tuj komunikiĝos kun Rodis. Mi ŝaltas TVF-on kaj memormaŝinon. Donu vidkanalon por fotoj. Kaj tenu vin!
Tor Lik haste sendis ĉirkaŭan panoramon kaj malŝaltis la komunikadon. Ĝustatempe! Gen Atal donis signon de danĝero, kaj ree la tria SDP baris la pordegon.
Tempo pasis, kaj la amaso kun sama persisto kaj malspriteco furiozis ĉe la limoj, markitaj per la bluaj kolonetoj. Gen Atal domaĝis, ke ne prenis el la stelŝipo bateriojn de psika efiko, kreitajn por okazo de atako de animaloj. Tiuj baterioj dispelus la sovaĝiĝintajn tormansanojn, vokinte ĉe ili senton de animala teruro. Tia defenda aparato taŭgus ĉi tie kiel neniam antaŭe, sed nun restis nur atendi. La sovaĝan amason eblis neniigi, sed tia penso eĉ ne povis veni en la kapojn de la teranoj.
Tiutempe en la ĝardenoj Coam Faj Rodis estis klariganta al inĝeniero Tael la okazintaĵon kaj petis lin tuj sendi aviojn por helpo.
— Pri flugoj pro manko de brulaĵo estras nur la Kvaropa Konsilio.
— Do raportu tuj al la Konsilio, kaj pli bone — al la reganto mem.
Tael staris en hezito.
— Vi ja komprenas, kiom malgrandas la tempa rezervo! — mirigite ekkriis Rodis. — Kial vi prokrastas?
— Por mi estas tre malfacile raporti al la reganto, — raŭke diris Tael, — estos pli rapide, se vi mem…
— Kial do vi ne diris tuj! — Kaj Faj Rodis impetis en la restadejon de la prezidanto de la Kvaropa Konsilio.
Feliĉe, Ĉojo Ĉagas ne elveturis hodiaŭ. Post duonhoro oni envenigis Rodis-on en la verdan ĉambron, kiu iĝis jam konstanta loko de ŝiaj renkontiĝoj kun la reganto de Tormans.
— Mi antaŭvidis tian eblon, — diris Ĉojo Ĉagas, rigardinte al la foto, sendita el la stelŝipo, — tial la lokaj regantoj penis deadmoni viajn esploristojn de la riska vojaĝo.
— Sed oni ja ne klarigis al ili la gradon de danĝero!
— Ĉiu regiona reganto hontas, pli ĝuste timas, paroli pri tiuj malhomoj. Oni nomas ilin «ofendantoj de du bonoj».
— Du bonoj?
— Nu certe, — de la longa vivo kaj de la facila morto. Ili rezignis ambaŭ kaj tial devas esti neniigitaj. La ŝtato ne povas toleri arbitron. Sed ili saviĝas en forlasitaj urboj, kaj manko de transportiloj malhelpas lukton kontraŭ ili, kaj ili restas honto por la regiona reganto.
— Ni nepermeseble malrapidas, — diris Rodis, — perditaj minutoj povas iĝi pereo de niaj kamaradoj. Kvankam ili estas fidinde defenditaj, tamen kapacito de la baterioj estas limigita.
La mallarĝaj, nepenetreblaj okuloj de Ĉojo Ĉagas atente observis Rodis-on.
— Viaj naŭpieduloj posedas mortigan forton. Mi memoras, kiel ili frakasis pordon en tiu ĉi palaco, — sarkasme ridetis la reganto.
— Certe, ĉiu SDP havas tranĉan radion, infrasonon por detruo de obstakloj, finfine, fokusitan sparkon… Sed mi ne komprenas vin!
— Tia sagaca virino ne povas kompreni, ke, anstataŭ malŝpari energion por defenda kampo, necesas ekstermi la sentaŭgulojn.
— Ili tion ne faros!
— Eĉ se vi ordonos al ili?
— Mi ne povas fari tian malmoralan ordonon. Sed eĉ se mi penus, tutegale ĝin neniu plenumos. Tio estas unu el la ĉefaj fundamentoj de nia socio.
— Nekredeble! Kiel povas ekzisti socio sur tia ŝanceliĝema fundamento?
— Mi klarigos al vi poste, kaj nun mi petas, sen malŝparo de tempo, ordonu! Ni povas sendi nian diskavion, sed ĝi flugas ne pli rapide ol viaj gardaj avioj, kaj ĉefe — ni ne scias, kiel agi kontraŭ tia sovaĝa amaso laŭ viaj leĝoj. Kion vi uzas en tiaj okazoj? Ĉu trankviligan muzikon aŭ GPĜ — Gason de Provizora Ĝojo?
— Gason de Ĝojo! — diris Ĉojo Ĉagas kun stranga tono. — Estu tiel! Por kiom da horoj ĉe viaj homoj sufiĉos energio? Ĉu ne eblas sendi al ili raketon kun baterioj el via ĉiopova ŝipo?
Rodis rigardis al la braceleto, fiksinta la momenton de ricevo de la signalo el la urbo Kin-Nan-Te.
— Energio sufiĉos por proksimume sep horoj. Kaj surterigi raketon precize sen korektantaj stacioj ni ne sukcesos. Ni mortigus niajn kamaradojn: tro malgrandas la areo, sur kiu ili estas ĉirkaŭigitaj.
Ĉojo Ĉagas ekstaris.
— Mi vidas, kiel zorgigas vin ilia sorto. Finfine, vi estas ne tiel senpasia, kiel vi strebas ŝajni al ni, loĝantoj de Jan-Jaĥ! — Li turnis malgrandan diskon sur la tablo kaj ekiris en najbaran ĉambron. — Mi revenos post minuto!
Lin atendis alta maldika «serpentulo» kun kavaj okuloj kaj maldiklipa, rane larĝa buŝo.
— Sendu du aviojn el la garda rezervo al Kin-Nan-Te por savi niajn gastojn el la Tero, — komencis la reganto, rigardante super la oficisto, klinita en respekta riverenco. — Ilia defendo funkcios ankoraŭ sep horojn, — daŭrigis Ĉojo Ĉagas, — sekve, post sep horoj kaj duono estos jam malfrue. Ĉu vi aŭdas — post sep kaj duono!
— Mi komprenis, ho granda! — La oficisto levis al la reganto la fidelajn okulojn.
— La «ofendantoj» devas esti ekstermitaj ĉiuj ĝis la lasta. Ĉi-foje sen torturoj kaj proceduroj — simple neniigitaj!
La «serpentulo» riverencis eĉ pli malalte kaj eliris. Ĉojo Ĉagas revenis en la verdan ĉambron, dirante al si: «Ni rigardos, ĉu ili vere tiel infane naivas, kiel kredigas tiu Circo. Tio estu siaspeca eksperimento».
— La ordono estas farita! Miajn ordonojn oni plenumas ĉi tie!
Faj Rodis dankis per rigardo kaj subite maltrankviliĝis.
— Pri kia eksperimento vi pensas?
— Mi mem dezirus fari al vi kelkajn demandojn, — haste diris Ĉojo Ĉagas. — Ĉu vi post la ricevita leciono plu strebos en forajn regionojn de la planedo?
— Ne. Tiu ekskurso estis farita eksklude pro deziro de niaj esploristoj vidi la praan naturon de Jan-Jaĥ.
— Jen, ili ĝin vidis!
— La danĝero venis ne el la naturo. La «ofendantoj» estas produkto de la homa socio, konstruita sur subpremado kaj malesto de egaleco.
— Pri kia egaleco vi parolas?
— Pri la sola! Pri egaleco de samaj ebloj.
— Egaleco ne eblas. Homoj estas tre malsamaj, sekve, ne egalas ankaŭ iliaj ebloj.
— Malgraŭ granda diverseco de homoj ekzistas egaleco de tio, kion homoj donas al la socio.
— Elpensaĵo! Kiam limigitaj rimedoj de la planedo estas elĉerpitaj ĝis limo, tute ne ĉiu homo meritas vivon. Homoj bezonas tiel multe, kaj se ili estas sen kapabloj, do per kio ili estas pli bonaj, ol vermoj?
— Ĉu vi opinias meritaj nur tiujn, kiuj havas elstarajn kapablojn? Sed estas simple bonaj, bonkoraj, zorgemaj laborantoj!
— Kiel ilin determini, kiu bonas, kiu malbonas? — neglekte ridetis Ĉojo Ĉagas.
— Sed tio ja estas tiel simpla! Eĉ en profunda antikveco oni povis rekoni homojn. Ne povas esti, ke vi ne konus tiajn malnovajn vortojn, kiel simpatio, ĉarmo, influo de persono?
— Kaj kia vi trovas min? — demandis Ĉojo Ĉagas.
— Vi estas saĝa. Vi havas elstarajn kapablojn, sed vi ankaŭ estas tre malbona homo, kaj tial tre danĝera.
— Kiel vi tion determinis?
— Vi bone konas vin mem, kaj el tio devenas via suspektemo, kaj la gigantomanio, kaj la bezono ĉiam treti homojn, kiuj estas pli bonaj, ol vi. Vi deziras posedi ĉion sur la planedo. Kvankam malracieco de tia deziro estas klara al vi, ĝi estas pli forta ol vi. Vi eĉ rezignas komunikadon kun aliaj mondoj, ĉar ne eblas ekposedi ilin. Krome, tie povas troviĝi homoj pli altaj ol vi, pli bonaj ol vi kaj pli puraj ol vi!
— Pensolegantino! — Ĉojo Ĉagas penis kaŝi siajn sentojn sub ordinara esprimo de malestima orgojlo. — Ekde iam… ekde iam mi deziras posedi ankaŭ tion, kio ne estas, kio ankoraŭ ne estis sur mia planedo.
Ĉojo Ĉagas abrupte turniĝis kaj eliris el la ĉambro.
Tivisa rekonsciiĝis de memhipnoto. Kun ĝia helpo la teranoj laŭvice liberigadis sin de la vido de la furiozanta homamaso — rigardi al tio estis super homaj fortoj.
La «venĝantoj» havis nelacigeblon de psikopatoj. La aspekto de la tri teranoj, senpasie kaj senmove sidantaj, submetinte la piedojn, sur ŝtona plato, furiozigadis la amason.
«Eble, ni devus montri timon, por ke ili iomete trankviliĝu», — pensis Tivisa. Preskaŭ kvin horoj pasis post la interparolo kun la stelŝipo. Tivisa ne dubis, ke la helpo venos ĝustatempe, sed la lastaj horoj de pasiva atendo en la sieĝo ŝajnis nekredeble longaj. Kaj post la vekiĝo ĉiu minuto plifortigadis la maltrankvilon. Plejmulto da homoj de la Tero en la Epoko de Kuniĝintaj Manoj havis kapablon antaŭvidi eventojn. Iam homoj ne komprenis, ke subtila sento de interligiteco de okazaĵoj kaj kapablo rigardi en la estontecon prezentas nenion supernaturan kaj ĝenerale similas al matematika kalkulo. Dum ne ekzistis la teorio de antaŭvido, eventojn povis antaŭvidi nur homoj, speciale dotitaj per sento de ligo kaj daŭro de fenomenoj. Oni opiniis, ke ili posedas specialan talenton de klarvido.
Nun psika trejno permesis al ĉiu posedi tiun «talenton», nature kun malsama grado de kapabloj. Virinoj ekde antikveco en tio estis pli kapablaj ol viroj.
Tivisa fiksaŭskultis siajn sentojn — ili klare sumigis perean rezulton. Fatala morto, kvazaŭ tiu kolosa pagodo malantaŭ la pordego, pendis super ili. En sopira deziro malproksimigi la ekkonon de la neeviteblaĵo Tivisa eksidis ĉe la kapo de senzorge dormanta Tor kaj malgaje rigardis al la senfine kara, saĝa kaj samtempe infane naiva vizaĝo. La konscio de la fatalo leviĝis ĉiam pli forte, kaj kun ĝi kreskis tenero kaj stranga sento de kulpo, kvazaŭ ŝi kulpis, ke ne sukcesis defendi sian amaton.