Выбрать главу

Al la loĝantoj de Saĝejo kaj de ankoraŭ du-tri grandegaj urboj sur bordo de la Ekvatora maro enviis la ceteraj, malpli feliĉaj loĝantoj de Jan-Jaĥ.

La esenco de tiu feliĉo restis nekomprenebla por Ĉedi, ĝis ŝi komprenis, ke riĉo kaj malriĉo sur la planedo Jan-Jaĥ estis mezurata per sumo de etaj aĵoj, persone posedataj de ĉiu. En la tutplaneda skalo, en ekonomiaj informoj, en mesaĝoj pri sukcesoj figuris nur aĵoj kaj estis plene ekskluditaj la spiritaj valoraĵoj. Ĉedi poste konvinkiĝis, ke memperfektiĝo ne konsistigis taskon de la homaro de Jan-Jaĥ.

Kaj samtempe la gemastroj mirigadis Ĉedi-n per gaja senartifikeco kaj per amo al modestaj ornamaĵoj de sia malvasta loĝejo. Du-tri floroj en vazo el simpla vitro jam admirigis ilin. Se ili povis akiri iun malmultekostan statueton aŭ tason, do la plezuro daŭris dum multaj tagoj. En ĉiu loĝejo troviĝis ekrano de vidaparato kun potenca sonreproduktilo. Kaj vespere, kiam familianoj, tio estas homoj, vivantaj pare kaj kun infanoj ĝis la aĝo, respektiva al komenco de la unua ciklo de la Tero, sidis en siaj loĝejoj, kontemplante malhelajn etajn platajn ekranojn, bruego de sonakompano tremigadis murojn, plafonojn kaj plankojn de malfortikaj domoj. Sed ties loĝantoj rilatis al tio kun mirinda indiferenteco. Juna dormo estis forta: ili sentis nenian bezonon pri legado, pensado aŭ des pli meditado. Tre multe da libera tempo oni malŝparadis por vantaj konversacioj, babiladoj kaj onidiroj.

Sur la strato de Floroj de Feliĉo troviĝis lernejo — morna konstruaĵo el ruĝaj brikoj meze de aĉa, piedpremita ĝardeneto. Lecionoj en la lernejo okazadis ekde mateno ĝis vespero. De tempo al tempo la lernejan ĝardenon kaj la apudan parton de la strato bruigis muĝo, sovaĝa fajfado kaj ŝrika ridado — la geknaboj petolis dum paŭzoj inter lecionoj. Eĉ pli forta bruo sonadis vespere: krioj, paŝado, insultoj kaj interbatiĝoj — kvazaŭ koŝmara sonĝo pri homoj, kiujn malbona sorĉisto transformis en simiojn.

La lernantoj loĝis en longa konstruaĵo malantaŭ la lernejo dum la tuta periodo, kiam ilin, jam forprenitajn disde la gepatroj, oni preparadis al distribuado laŭ profesiaj lernejoj kaj al selektado al «lovoj» kaj «mavoj». Terura needukiteco de la infanoj neniun ĝenis. Eĉ plenaĝuloj opiniis preskaŭ malhonoro helpi malsanulon aŭ maljunulon, montri respekton al maljuneco, cedi ion al aliulo. Ne tuj komprenis Ĉedi, ke ne speciala perverseco de tormansanoj, sed disvastiĝintaj psikologiaj kompleksoj de humiligiteco kaj malplivaloreco kulpis pri tio. Kresko de tiuj kompleksoj en la mondo de absoluta potenco iris samtempe en du direktoj, kaptante ĉiam pli multajn homojn kaj ĉiam pli forte ekposedante ĉiun aparte.

La stranga socio de la planedo Jan-Jaĥ, ŝajne, tute ne pensis pri tio, kiel plifaciligi vivon de ĉiu homo, fari lin pli trankvila, pli bonkora, pli feliĉa. Ĉiuj plej bonaj cerboj estis celitaj nur al malplikostigo de produktado, al plimultigo de aĵoj — oni devigadis homojn ĉasadi aĵojn kaj morti pro spirita malsato eĉ pli frue ol sia fizika morto.

Rezulte aperadis multego da maloportunaĵoj kaj pro nepripensita konstruado, kaj pro senzorga teĥnologio kaj senkvalita laboro. Junaj «mavoj» ricevadis nur primitivajn metiajn rutinojn — veran majstrecon posedis neniu. Maloportunaĵoj de la vivo kaŭzadis milionojn da nenecesaj konfliktoj inter homoj, kie ĉiu estis siamaniere prava, kaj kulpis pri tio la socia ordo de la planedo, deviganta homojn barakti en ĉiutagaj malagrablaĵoj, por kies forigo neniu faris ion ajn. La tormansanojn gvidis nek moralo, nek religiaj reguloj, ne parolante eĉ pri supera konscienco. Plene mankis konstanta, strikta kaj ĉiuflanke ellaborita sistemo de edukado de homoj kiel anoj de la socio. Nenio moderigis spontanean strebon fari spite al aliaj, venĝi sian humiliĝon al najbaro. Idiotaj kritikaj rimarkoj, insultoj, mokado je homoj en industrio kaj en sferoj de arto kaj scienco trapenetris la tutan vivon de la planedo, premante ĝin per venenita zono de infereco. Evidente, poste, ĉe la sama sistemo de regado, estos ĉiam malpli da bonkoreco kaj toleremo, ĉiam pli da kolero, mokoj kaj insultoj, pli karakteraj por paviana grego, ol por teĥnike evoluinta homa socio.

Antaŭ pli ol du mil jaroj kelkaj nacioj sur la Tero kredis, ke politikaj programoj, aplikitaj al ekonomio fare de totalisma potenco, povas ŝanĝi la iron de la historio sen anticipa preparo de la psikologio de homoj. Ne scipovante plibonigi la sorton de la popoloj, la dogmuloj tre forte influis sortojn de apartaj personoj. La Sago de Arimano trafadis sen misoj, ĉar nepreparitaj ŝanĝoj rompadis la delonge kaj per granda kosto atingitan stabilecon de la socio. La necesan mezumigon de sociaj fenomenoj oni ne sukcesis atingi. Male, plifortiĝis ĵetiĝado de unu ekstremaĵo al alia, sen scienca analizo kaj registrado de feliĉo kaj bonstato de homoj. Tio konsistigis la ĉefan plagon de oligarkiaj reĝimoj kaj tre demonstre estis manifestiĝanta sur Tormans.

La difektoj de la socia ordo de Tormans, kiujn antaŭe sciis Ĉedi Daan, metis ŝin en la pozicion de fremda, kvankam favora observanto. La senpera tuŝo kun la «difektoj» komenciĝis ekde la unuaj tagoj de la vivo sur la strato de Floroj de Feliĉo, kaj tiam la sentoj de Ĉedi iĝis tute aliaj.

Neatenditaĵoj aperis jam dum ŝia unua promeno kun Casor. Tormansanoj iris laŭ strato en kontraŭaj direktoj iel ajn, ne laŭ certa flanko. Tiuj, kiuj estis pli fortaj, intence iris kontraŭen, dispuŝante renkontatojn, devigante tiujn ĵetiĝi flanken, kaj malĝentile respondis al riproĉoj. Ĉie, kie trairejoj estis densigantaj homamason — ĉe parkaj pordegoj, ĉe pordoj de amuzejoj, de vendejoj (sur Tormans, samkiel ĉie, kie ekzistis malegaleco de distribuado, konserviĝis la mona sistemo de pripago de laboro por la du malsupraj klasoj de la socio), manĝejoj kaj veturiloj, — fortikaj viroj kaj virinoj dispuŝadis pli malfortajn samcivitanojn, penante trairi unuaj. Ĉion ĉi jam konis Ĉedi, kaj, malgraŭ la trejnita volo, ofte kaptadis sin je tio, ke ŝi apenaŭ retenas paroksismojn de indigno. La nepra strebo superi, antaŭi, almenaŭ por minuto, aliajn homojn povus ŝajni malsana idioteco al tiu, kiu ne konis la inferecan psikologion.

Iufoje Casor, pala kaj timigita, diris al Ĉedi, ke oni vokis ŝin en la lokan Domon de Kunvenoj por la «Renkontiĝo kun Serpento». Tiaj renkontiĝoj okazadis en ĉiu distrikto de la urbo du-tri-foje dum jaro. Malgraŭ ĉiuj penoj de Casor klarigi sencon kaj celon de tiuj renkontiĝoj, la esenco de la afero restis por Ĉedi nekomprenita. Finfine Ĉedi decidis, ke tio estas antikva kulta rito, kiu iĝis tradicio ĉe la nereligiaj homoj de la moderna Jan-Jaĥ. La teruro, kiun sentis Casor pri tiu invito, aŭ, pli ĝuste, ordono, suspektigis Ĉedi-n pri io malbona kaj ŝi insistis pri komuna vizito de la «Serpento».

Granda, malbone aerumita halo estis rapide pleniĝanta per homoj. Sidantajn en meza vico Casor-on kaj Ĉedi-n neniu atentis. La kunvenintoj sidis en nervoza atendo. Sur malhelaj vangoj de unuj montriĝis ruĝo de ekscito, aliaj, male, rimarkeblis pro flava paleco de siaj vizaĝoj. Kelkaj maltrankvile paŝadis laŭ larĝaj trairejoj inter la vicoj, mallevinte la kapojn kaj ion mallaŭte zumante, sed ne versojn, kiel komence pensis Ĉedi. Tormansanoj entute tre malofte laŭtlegis versaĵojn, ĝeniĝante pro sentoj, esprimitaj en poezio. Plej verŝajne ili zumis iajn parkeritajn formulojn aŭ regulojn.

La halo entenis ĉirkaŭ mil «mavojn», tio estas homojn ne pli aĝajn ol dudek kvin jarojn, laŭ la tera kalkulo.

Kvar batoj je granda gongo plenigis la halon per vibranta zumado de kupro. La kunvenintoj rigidiĝis en streĉitaj pozoj, rektiginte la dorsojn kaj direktinte rigardojn al la platformo de la malgranda scenejo, al kiu estis kunirantaj, mallarĝiĝante, la linioj de la muroj, de la plafono kaj de la planko.

El mallumo de koridoro, situanta malantaŭ la prilumita scenejo, elruliĝis kuba postamento, farbita per interplektiĝantaj nigraj kaj flavaj strioj. Sur ĝi staris «serpentulo» en longa nigra vesto, tenante en la mano malgrandan sontranssendilon.

— Venis la tago de renkontiĝo! — ekkriis li por la tuta halo, kaj Ĉedi rimarkis, kiel tremas la fingroj de Casor. Ŝi prenis la malvarmiĝintajn manojn de la junulino en la siajn, trankvilajn kaj varmajn, kunpremis ilin, sugestiante al la tormansanino animan trankvilon. Casor ĉesis tremi kaj per rigardo dankis Ĉedi-n.

— Hodiaŭ la regantoj de la granda kaj glora popolo de Jan-Jaĥ, — la «serpentulo» riverencis, — kontrolas vin per la nevenkebla scio de la Serpento. Tiuj, kiuj kaŝiĝos, mallevinte la okulojn, estas kaŝitaj malamikoj de la planedo. Tiuj, kiuj ne povos ripeti la himnon de fidelo kaj obeo, estas malkaŝaj malamikoj de la planedo. Tiuj, kiuj kuraĝos kontraŭstarigi sian volon al la volo de la Serpento, estas nepre enketendaj ĉe helpantoj de Jan Gao-Juar!

Casor tremeris kaj apenaŭ aŭdeble petis Ĉedi-n teni ŝin je la mano, ĉar tuj komenciĝos la plej timiga. Cedante al subita intuicio, Ĉedi metis Casor-on en katalepsian staton. Kaj ĝustatempe!

Sur la postamento anstataŭ la malaperinta «serpentulo» aperis duondiafana globo. Ĝi brilis per ornamo de ondaj linioj, ŝanĝbrilantaj dum rotacio de la globo. Konforme al la kurado de la multekoloraj ondoj vibradis, altigante la tonon, potenca sono. La globo estis turnanta vertikalan kolonon de ĉielarka lumo kaj efikis al la kunvenintoj hipnote. Ĉedi devis streĉi tutan sian volon, por resti senpasia observanto. La sono ĉesis, la globo malaperis. Sur la postamento kun malrapido, celanta efekton, leviĝis, disvolvante grandegajn ringojn, giganta ruĝa metala serpento. En ĝia malfermita faŭko flagris ruĝa fajro, kaj en flankaj elstaraĵoj de la plata kapo malbonkore lumis violkoloraj okuloj. En la halo estingiĝis la lampoj. La serpento, turnante la kapon ĉiuflanken, trakuradis per la okulaj radioj laŭ la vicoj de sidantaj tormansanoj. Ĉedi renkontis la rigardon de la metala rampulo kaj eksentis baton — ŝia konscio por momento malklariĝis. La malforteco ekrampis supren, de la piedoj, alirante la koron. Nur la forta nerva sistemo, hardita per speciala trejno, helpis al la stelŝipanino defendi sian psikan sendependecon. La serpento kliniĝis malsupren kaj balanciĝis, preskaŭ tuŝante per la kapo la antaŭan vicon. Samtakte kun ĝi balanciĝis de unu flanko al la alia ankaŭ la sidantoj en la halo, krom rigidiĝinta Casor kaj neobeigita Ĉedi. Rimarkinte, ke la «serpentulo» staras en angulo de la scenejo, atente observante la publikon, Ĉedi, dense alpreminte al si la kunulinon, komencis balanci ŝin kune kun si.