Ĉedi ne hastis reveni en sian ĉambretaĉon kaj rememoradis arĝentajn lunajn noktojn de la Tero, kiam homoj kvazaŭ dissolviĝas en la nokta naturo, izoliĝante por revoj, amo aŭ renkontiĝante kun amikoj por kunaj promenoj. Ĉi tie post veno de la mallumo ĉiuj kuris hejmen, sub defendon de muroj, time retrorigardante. La senhelpeco de la tormansanoj antaŭ la Sago de Arimano iris malproksime kaj iĝis vera tragedio.
Ĉedi iris dum ĉirkaŭ horo, ĝis atingis la bone prilumitan centran parton de Saĝejo. Vesperaj amuzoj altiradis ĉi tien multegajn homojn, precipe «mavojn», kiuj venadis por sekureco per grupoj po kelkaj homoj. «Lovoj» evitadis aperi en la lokoj, kiujn vizitadis «mavoj».
Ankaŭ Ĉedi penis eviti kompaniojn de «mavoj», por ne uzi lacigan psikan efikadon kaj des pli ne uzi la gardan karteton de la regantoj. Kaj ĉi-foje, rimarkinte irantan renkonten grupon de viroj, laŭte kriantaj ritman kanton sub akompano de sontranssendilo, Ĉedi transiris al alia flanko de la strato kaj haltis sub ŝtona pordego. Tien-reen preteriradis homoj, aŭdiĝis ekkrioj kaj longa ridego, tiel karaktera por la loĝantoj de Jan-Jaĥ. Aliris du junuloj kaj penis ekparoli kun ŝi. Hela ruĝe-lila lumo priverŝis larĝan ŝtuparon, per oblikva kaskado falante de la frontono de la Palaco de Vesperaj Plezuroj, ĉirkaŭita de duobla vico de kvadrataj blu-oraj kolonoj. Subite la junuloj malaperis, ilin kvazaŭ forblovis vento, la vojon baris tri «mavoj» — «modeloj». Ili aliris, fiksrigardante al Ĉedi kaj pri io interparolante. Subite ies malafabla mano ekkaptis Ĉedi-n de malantaŭe, iginte ŝin turniĝi. Terura bato, farita per io peza, metala, tuŝis ŝian kapon, deŝiris haŭton sur la nuko, disŝiris muskolon kaj dispecigis la dekstran ŝultran artikon kun la klaviklo kaj parto de la skapolo. Falante, Ĉedi instinkte turniĝis sur la maldekstran flankon. Fortega ŝoko kunpremis ŝian gorĝon kaj la koron, malheligis la okulojn, estingante la konscion. La puŝo de la falo penetris ŝin per milo da ardegaj tranĉiloj en la ŝultro, la brako kaj la kolo. Per volstreĉo Ĉedi levis la kapon kaj tiriĝis, penante ekstari sur la genuojn. Antaŭ ŝi kvazaŭ el malproksime aperis la konata vizaĝo. Ŝotŝek rigardis al ŝi kun timo, kolero kaj jubilo.
— Vi? — kun senfina miro flustris Ĉedi. — Pro kio?
Kun tuta sia malspriteco la tormansano legis sur la bela vizaĝo de sia viktimo nek timon, nek koleron. Nur miron kaj kompaton, jes, ĝuste al li direktitan kompaton! La neordinara psika forto de la junulino ion vekis en lia malhela animo.
— Kial ci staras? Batu plu! — kriis unu el liaj amikoj.
— For! — Ŝotŝek furioze svingis al li la manon por bato.
Ĉiuj forkuris. Eĉ pli frue diskuris la nevolaj atestantoj de la buĉo, kaj la prilumita ŝtuparo malpleniĝis.
Ĉedi malrapide kliniĝis sur la flankon kaj etendiĝis sur ŝtonoj ĉe la piedoj de Ŝotŝek. En la senhelpa rompiteco de la tera junulino estis foriranta en nenion tiom da pura kaj senfine malproksima belo, ke Ŝotŝek subite eksentis neelteneblan doloron kaj penton, kvazaŭ oni lin disŝiris je du pecoj. «Mavoj» ne scipovis regi tiom neordinarajn travivaĵojn. Ŝotŝek povis venki ilin nur per sola maniero. Grincinte per la dentoj, li elprenis longan triedran pikilon, svinginte la manon, enpikis ĝin en sian bruston, atinginte la koron, kaj falegis, deruliĝinte je kelkaj paŝoj for de Ĉedi. Ĉedi vidis nenion — nek la memmortigon de Ŝotŝek, nek tion, kiel du «liluloj», alkurinte, turnis ŝian vizaĝon, priserĉis kaj, trovinte la karteton, en teruro vokis homon kun «okulo».
— En la Centran hospitalon, tuj! — ordonis tiu.
Ĉapitro 11
Maskoj de subteraĵo
Faj Rodis ne povis vidi la reganton antaŭ sia neatendita transloĝiĝo en la Konservejon de Historio. Li evitis adiaŭan aŭdiencon. La alta, maldika «serpentulo», kiu servis kiel peranto inter la prezidanto de la Kvaropa Konsilio kaj Rodis, deklaris, ke la Granda estas ekstreme okupita pri ŝtataj aferoj. La koincido de la okupiteco kun la aventuroj de la pasinta semajno amuzus Rodis-on, se ŝi ne maltrankviliĝus pri la amikoj, troviĝantaj en la urbo. Antaŭ forveturo el la palaco Coam ŝi tamen sukcesis instali mikrosentilon de koordinatoj.
La nova loĝejo de Faj Rodis, malgraŭ morneco de la arkitekturo kaj kadukeco, ŝajnis al ŝi pli komforta, ol la palaco de la ĝardenoj Coam. Ĝi ne konformis al sia pompa nomo Konservejo de Historio, estante nurnure malnova templo, iam konstruita honore al la Ĉiopova Tempo. Ne al dio, sed pli ĝuste al simbolo, al kiu ekde la antikveco kultis la nereligiaj tormansanoj. La Templon de la Tempo konsistigis ses longaj konstruaĵoj el grandaj bluaj brikoj. Ili staris paralele, aliĝante al malfermita galerio, trairanta sur dumetra alto super la tero kaj kadrigita per malalta balustrado el interplektitaj serpentoj. Frontonoj de ĉiu el la ses konstruaĵoj estis subtenataj per spiralaj krudferaj kolonoj. Neprizorgita ĝardeno kun malaltaj dornaj arboj kaj arbustoj diskreskis inter la templo kaj alta ruĝa muro, laŭ kies eĝo de tempo al tempo promenadis «lilaj» gardistoj kun siaj funelaj tuboj sur la brusto. La seka tero, varmigita dum tago, nokte radiadis varmon, odorantan per polvo.
Interne de la konstruaĵoj estis nenio, krom ligaĵoj de libroj. En centro de ĉiu halo staris altaj platoj el griza kaj ruĝa grajneca ŝtono, kovrita per komplika plektaĵo de antikvaj surskriboj. Antaŭ la platoj troviĝis ŝtonaj bretoj por kolektado de oferoj.
La flankaj aloj sur la superaj etaĝoj estis plenstarigitaj per ŝrankoj kaj bretaroj, plenŝtopitaj per libroj. En liberaj trairejoj kuŝaĉis staploj de duonputriĝintaj manuskriptoj, gazetoj, kopioj de pentraĵoj, gravuraĵoj. Tiu bildo jam estis konata al Rodis: sur la planedo Jan-Jaĥ ne ekzistis speciale konstruitaj konservejoj, oni uzadis iel adaptitajn malplenajn malnovajn domojn. Ne ekzistis ĉi tie ankaŭ veraj muzeoj kun vasta ekspozicio, kun speciale kreitaj optikaj dioramoj, kun speciala prilumo kaj kun defendo kontraŭ polvo kaj temperaturaj ŝanĝiĝoj.
Sur la superaj etaĝoj konserviĝis multaj ĉambroj kaj ĉambretoj de nekonata destino, mallarĝaj koridoroj, ŝanceliĝemaj balkonoj kaj interetaĝoj.
Kiam la «serpentulo» kondukis Rodis-on por elekti loĝejon, Tael, ĉiam akompananta la teran «regantinon», sukcesis flustri al ŝi, ke ŝi insistu pri la domo kvina de la pordego. La «serpentulo», atendante, ke Rodis deziros loĝiĝi pli proksime al la pordego, ekĝojis, sed pro malkuraĝa singardemo demandis, kial al ŝi plaĉis ĝuste la kvina templo.
— La konstruaĵo pli bone konserviĝis, — tuj respondis Rodis, — kaj, krome, sur la ŝtupara placeto tie estas rimarkinda serpento.
— Vere, vere! — konsentis la «serpentulo».
Faj Rodis ne mensogis. La skulptaĵo de serpento en la kvina templo vere diferencis disde la du tipoj de skulptaĵoj, akceptitaj sur la tuta planedo. Ordinare oni skulptis serpenton, leviĝantan el larĝaj ringoj, en minaca pozo de tera kobro. Aŭ starantan sur la pinto de la vosto, malvolvitan supren kiel risorto, kun la faŭko, direktita al la ĉielo. Ambaŭ tipoj de serpento esprimis koleron kaj batalan pretecon.
En la kvina templo nekonata skulptisto montris grandegan krudferan serpenton en pozo de malespero: nesimetriaj, kvazaŭ rompitaj en kramfoj sinuoj de la ringoj, sufere deklinita malantaŭen supera parto de la korpo, mallarĝa faŭko, malfermita en muta krio. La serpento, simile al homoj, sentis sian kaptitecon kaj penis elŝiriĝi el ĝi. La skulptinto, sendube, anticipis la koncepton de infereco.
Al Rodis oni disponigis loĝejon el du haste purigitaj, odorantaj per polvo kaj malnova papero malgrandaj ĉambroj en interetaĝo de la kvina konstruaĵo. Oni enportis anticipe alveturigitajn meblojn. Rodis deziris elekti du relative komfortajn kvadratajn ĉambrojn, kunigitajn kun balkono, eliranta al tiu flanko de la templo, kiu estis direktita al la montoj. Kaj ree Tael, kaptinte momenton, konsilis al ŝi loĝiĝi en du malsimetriaj ĉambretoj, proksimaj al la rando de la krute fleksita tegmento. La «serpentulo» ordonis al la «liluloj» disstarigi la meblojn (kaj la tutan havaĵon de Rodis konsistigis, kiel oni sciis, la sola SDP kun sako da rezervaj baterioj), adiaŭe riverencis, deklarinte, ke de tempo al tempo li vizitados la regantinon de la teranoj por kontrolo de komforteco de ŝia loĝejo kaj de la priservo.
— La Granda kaj Saĝa, — la «serpentulo» kutime fleksiĝis, — ordonis al mi transdoni al vi, ke pro ekstrema danĝero vi ne forlasu la Konservejon de Historio. Ĉi tie estas gardistaro, kapabla rebati atakon. Sur stratoj de la urbo ĉiam estas danĝero, kaj la reganto, — ree riverenco, — estas konvinkita, ke vi rezignos personan gardistaron.
— Rezignos!
— La granda Ĉojo Ĉagas ĉion antaŭvidis! Kaj nun mi foriras. Por helpo al vi plu restas inĝeniero Honteelo Tollo Frael.
La «serpentulo» neglekte kapmontris al la inĝeniero kaj eliris. Sub pezaj paŝoj knaris la ligna planko de la koridoro kaj la ŝtuparo. Silento venis en la malnovan templon.
Starinta silente, kun indiferenta mieno, Tael reviviĝis. Geste petinte Rodis-on silenti, li elprenis tabuleton por notoj, desegnis kelkajn signojn kaj montris al Rodis. Tiu legis: «Ĉu SDP povas servi kiel detektilo de elektronikaj aparatoj kaj ĥemiaj venenoj?» — kapjesis kaj vivigis la naŭpiedulon. La SDP elmetis flagretantan verdetan lanterneton, kies radio ĉirkaŭkuris la ĉambrojn, sed ne ŝanĝis la koloron. Tamen nigra globeto kun limbo por mezuroj tuj etendis antenojn, indikante du direktojn en la unua ĉambro kaj kvar en la dua. Sekvante la indikojn, Tael trovis en la meblaro, en la ŝranko kaj en la fenestra niĉo ses skatoletojn el nigra ligno. Obeante al signoj de la inĝeniero, Rodis penetrigis ĉiun per detrua ultrasono. La operacio okupis nur kelkajn minutojn. Tael faciligite elspiris kaj petis Rodis-on ŝalti la defendan kampon.